POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

”Lupoj. Historioj veraj” kun EMYS-premio

La germana versio de la bildstrio „Lupoj. Historioj veraj”, eldonita de Moritz Verlag ricevis la premion EMYS pro la plej bona nefikcia libro por infanoj kaj junuloj. Aŭtoras ĝin Michał Figura el la Ekologia Subinstituto de la Biologia Fakultato de la Varsovia Universitato kaj Aleksander kaj Daniel Mizieliński, kiuj ankaŭ ilustris ĝin. La libro „Lupoj. Historioj veraj” bildstrie prezentas la vivon de ĉi tiuj bestoj kaj esplorojn pri ili. Ĉiuj libroherooj estas sciencistoj profesie okupiĝantaj pri lupoj i.a. habilitiĝinta dotorino Sabina Pierużek-Nowak kaj habilitiĝinta doktoro, inĝeniero Robert Mysłajek. Laŭ la pritakso de doktorino Ulrike Clausen, ĵurimembro kaj veterinaro, temas pri ekscita kaj ĝisfunde traktanta la temon libro, distingiĝanta fone de aliaj dediĉitaj al la samaj bestoj. La premio EMYS estas atribuata de la societo proWissen kaj la urba biblioteko de Potsdamo. La pola eldono de la libro ricevis nunjare la ĉefpremion en la katerogio „Libroj por infanoj kaj junularo” en la konkurso „La plej bela pola libro 2022” organizata de la Pola Societo de Libroeldonistoj.

El la elsendo 30.10.2023. Legas Maciek – 01′ 29″

Krakovo denove multnombre logas eksterlandajn turistojn

Laŭ la donitaĵoj de la Krakov-regiona Turisma Organizo ĉi-somere oni notis 174-procentan kreskon de eksterlandaj turistoj kompare al la feria sezono 2022. Se temas pri la landaj turistoj en la regiono situacio estas stabila kaj temis pri 3,4 milionoj da personoj. La nunjara aŭgusto estis la unua monato, en kiu la nombro de eksterlandaj turistoj superis la nivelon de la rekorda, antaŭpandemia 2019-a jaro. Same en julio kiel ankaŭ en aŭgusto la regionon de Krakovo vizitis nunjare plej multnombre germanoj, usonanoj, britoj, slovakoj, loĝantoj de Israelo. La turisma ĉefallogaĵo daŭre estas la malnova pola ĉefurbo, Krakovo. Turistoj volonte vizitas ankaŭ tiajn lokojn, kiel Zakopane, Wieliczka, Oświęcim (kie troviĝas la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau) kaj Krynica Zdrój. La turismon favoras la plej granda regiona flughaveno en Pollando, Kraków Airport. En julio ĝi batis sian rekordon akceptinte 919 mil pasaĝerojn, kaj fine de septembro ĝi bonvenigis sian 7-milionan pasaĝeron en 2023.

El la elsendo 20.10.2023. Legas Maciek – 01′ 25″

Poloj konsumas ĉiam pli da legomoj kaj fruktoj

La nunjara somera sezono elmontris, ke poloj efektive ŝanĝas siajn manĝokutimojn. Ĉiam pli ofte ili rimarkas ligon inter tio, kion ili konsumas kaj kia estas ilia bonfaro kaj sanefikoj. Laŭ la antaŭnelongaj ekzamenoj de la merkata esploraganetejo, Kantar Pl la somera sezono 2023 konfirmis la daŭran kreskotendencon de la konsumado de fruktoj kaj legomoj. Preskaŭ la duono de poloj, 49 procentoj, deklaris, ke manĝas ilin grandkvante kaj eĉ 19 procentoj, ke pli ol grandkvate. Tio signifas ke ĉi lasta grupo de konsumantoj adaptis sian dieton al rekomendoj de dietetikistoj konforme al kiuj, ĉiu manĝo alemanŭ en duono devus konsisti el legomoj kaj fruktoj. La kreskantan favorsanan konscion de poloj influis la kovima pandemio kaj multiĝantaj edukkampanoj pri la valoro de lokaj kaj sezonaj produktoj en Pollando.

El la elsendo 20.10.2023. Legas Maciek – 01′ 09″

Trajne el Varsovio al Munkeno

Jam ekde la 10-a de decembro 2023 la pasaĝeroj de la Pola Fervojo PKP povos veturi rekte per la nokta trajno el Varsovio al Munkeno. La ĉefurbo de Bavario estas unu el la plej belaj germanaj urboj plena de atrakciaĵoj, aparte en la antaŭkristnaska periodo. La nova fervoja konekto el Varsovio al Munkeno kreiĝis kunlabore kun la Aŭstria- kaj la Germana Fervojoj. En komfortaj kondiĉoj la rekta nokta traveturo per la trajno EN Chopin tra Ĉeĥio kaj Aŭstrio al la ĉefurbo de Bavario daŭros 14 horojn. La trajno enhavos krome vagonojn celantajn Pragon kaj Budapeŝton. Bavario estas unu el la plej belaj germanaj federaciaj landoj popularaj inter poloj. Ĝia ĉefurbo Munkeno, plenplena de vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj, estas bonega startloko por konatiĝi kun la tuta regiono. La funkciigo de la nova trajnkonekto en la komenco de decembro koincidas kun la ebleco viziti kaj butikumi dum famaj munkenaj kristnaskaj bazaroj, kiuj prezentas sian oferton ekde la 27-a de novembro ĝis la 24-a de decembro.

El la elsendo 20.10.2023. Legas Milada – 01′ 37″

Polaj lernantoj en Internacia Edukcentro pri Auschwitz

Ĉi-aŭtune en Internacia Edukcentro pri Auschwitz kaj Holkaŭsto komenciĝas edukprogramo por lernantoj el la lastaj klasoj de la bazaj kaj el la superbazaj lernejoj. Tie en oktobro kaj novembro ili partoprenos la muzeajn renkontiĝojn kun saviĝintaj viktimoj de la germana koncentrejo sur la pola teritorio, kadre de la projekto „Ke mi sukcesu rakonti al vi”. Jam meze de oktobro Lidia Maksymowicz proksimigos sian sorton, kiam neplene trijara ŝi estis transportita al Auschwitz kune kun la patrino. La patrino dum la evakuado en januaro 1945 estos transportita en la profundon de la Regno, dum ŝi restis en la subtendaro Auschwitz II-Birkenau. Postmilite ŝi estis adoptita de la pola geedza paro el Oświęcim dum la patrino transvivinta la militon retrovis ŝin en 1962. Alia transvivinto renkontiĝonta kun polaj lernantoj estos Zdzisława Włodarczyk, kiu kun la gepatroj kaj pli juna frato estis transportita al Auschwitz en aŭgusto 1944 en la unuaj tagoj de la Varsovia Insurekcio. La liberigo venis en januaro 1945. En novembro i.a. pri sia koncentreja sorto kaj trudlaboro en Berlin-Blankenburg rakontos dum renkontiĝoj kun lernantoj Bogdan Bartnikowski direktita al la koncentrejo kiam li estis ĉ. 12-jaraĝa. Auschwitz-koncentrejo estis establita de germanoj en 1940 kaj estis destinita por poloj. En 1942 kreiĝis Auschwitz II-Birkenau, fariĝinte la ekstermoloko de judoj. En la koncentreja komplekso funkciis ses subtendaroj, en kiu pereis almenaŭ 1 miliono cent mil personoj, ĉefe judoj. El inter ĉirkaŭ 140-150 mil deportitaj poloj pereis preskaŭ la duono. Auschwitz-koncentrejo fariĝis ekstermoloko ankaŭ por sovetuniaj ostaĝoj kaj personoj de aliaj naciecoj.

El la elsendo 10.10.2023. Legas Maciek – 02′ 24″

Pollando inter ĉefaj eksportantoj de ĉokolado

Laŭ la plej nova raporto de la firmao Wedel „Monda kaj pola ĉokoladmerkatoj” baze de analizoj de la opinisonda Nielson rezultas, ke la pozicio de Pollando daŭre estas tre bona. La valoro de ĉi tiu merkato en Pollando inter junio 2022 kaj julio 2023 kreskis je pli ol 17 procentoj ĝis la nivelo de 10 miliardoj da zlotoj. Post Germanio kaj Nederlando, Pollando okupas la trian lokon, kiel la plej grandkvanta eksportanto de ĉokoladtavoletoj kaj ĉokoladaj tavoletoj en la Unio. En la monda skalo Pollando okupas la 4-an lokon en la ĉokoladeksporto post Germanio, Belgio kaj Italio. La eksportodinamiko en la nuna jaro akcelis je preskaŭ 30 procentoj. La konsumado de ĉokolado de poloj estas stabila, malgraŭ la ducifera inflacio. En 2022 poloj konsumis meze pokape 5,9 kilogramojn da ĉokolado. Laŭ la donitaĵoj de Wedel rezultas, ke ĉokoladtavoletoj estas la preferata dolĉaĵo en Pollando. Laŭ pritaksoj la ĉokoladspezoj superos nunjare la valoron de unu milirado da zlotoj, el kio 10 procentoj koncernas eksporton. La polaj ĉokoladproduktoj troviĝas nun en 60 landoj de la mondo.

El la elsendo 10.10.2023. Legas Milada – 01′ 46″

Nederlanda Bol.com liveras librojn verkitajn de AI

La plej granda nederlanda vendoplatformo Bol.com liveras i.a. centojn da libroj verkitaj de AI. Tio koncernas ĉefe turismajn gvidlibrojn, lingvajn konsillibrojn kaj librojn kun kuirreceptoj. Laŭ la radiostacio BNR post la analizo de unuopaj ĉapitroj tio estas evidenta. La Babilroboto kreas ne sole e-librojn, sed ankaŭ iliajn paperajn versiojn, kies prezo varias inter kelkaj kaj kelkdek eŭroj. Onidire la babilroboto pretas liveri libron ene de kelkaj minutoj. Bol.com ne disponas pri informoj koncerne la vendatajn titolojn kreiĝintajn helpe de AI dume Reuters-agentejo informis antaŭ kelka tempo, ke Amazon estas priŝutita de libroj „verkitaj” aŭ „desegnitaj” de la Artefarita Inteligenteco.

El la elsendo 10.10.2023. Legas Pamela – 0′ 58″

La pola ekologia movado kandidatigita al Ekologia Nobel

La iniciatita en Krakovo movado Pola Fumnebula Alarmo – PAS – membriganta 50 lokajn kontraŭfumnebulajn organizaĵojn – estis kandidatigita al la premio Earth shot Prize Awards, la t.n. Ekologia Nobel-premio en la kategorio „protektado de la medio”. PAS estis nomumita kiel la aŭtoro de la plej plej efika en la mondo socia kampanjo favore al la medioprotektado. La nomumojn prezentis princo William la 19-an de septembro dum la pintrenkonto de Earthshot Innovation Summit en Novjorko. La premio estas atribuata en kvin kategorioj – aero, klimato, biodiverseco, oceanoj, rubo/forfalaĵoj. Nunjare rivalis pri la nomumo pli ol mil firmaoj, komunumoj kaj organizaĵoj. En ĉiu kategorio estis elektitaj po tri finalanoj. PAS estas la unusola finalano el la Centra-Orienta Eŭropo. La premion, kiu estas opiniata la plej grava ekologia distingo en la mondo kaj difinata Ekologia Nobel-premio, lanĉis en 2020 princo William. Laŭreatojn oni prezentos la 7-an de novembro en Singapuro. Kvin el inter 15 finalanoj ricevos po unu milionon da pundojn por sia plua agado.

El la elsendo 30.09.2023. Legas Maciek – 01′ 31″

Pli da flugkonektoj el Nederlando al Pollando

La nederlanda KLM decidis grandigi la flugkonektojn el Amsterdamo al diversaj polaj urboj, ofertonte en la aŭtuna-vintra sezono 102 flugkonektojn semajne. Aktuale KLM proponas flugojn el la Nederlando al kvin polaj urboj – Gdansko, Poznano, Krakovo, Varsovio-Okęcie kaj Vroclavo. Baldaŭ la flugkonektoj grandiĝos je duono. Plimulto el la menciitaj flughavenoj havos po unu plia flugkonekto, Gdansko eĉ je du pli. La rektajn flugkonektojn el la flughaveno Schiphol en Amsterdamo certigas la Pola Flugkomoanio LOT kaj KLM. Aliflanke el la alia nederlanda flughaveno en Eindhoven la vojaĝantoj helpe de la flugkompanio Ryanair povas flugi al Krakovo kaj Varsovio-Modlin. Kun la flugkompanio WizzAir el Eindhoven eblas flugi al Gdansko, Katowice, Krakovo, Varsovio-Okęcie kaj Vroclavo. La flugojn el Eindhoven al Katowice certigas ankaŭ la flugkompanio Transavia.

El la elsendo 20.09.2023. Legas Milada – 01′ 27″

Reguligoj kontraŭ la malŝparao de nutraĵoj

Laŭ raporto de la Eŭropa Parlamento sume ĉiuj uniaj landoj foĵetas jare 88 milionojn da tunoj da nutraĵoj. El tiu kvanto 8,8 milionoj da tunoj estas malŝparataj pro malbona interpretado de etikedoj. Tio sekvas el esploroj faritaj en 2019. Por plimulto de la konsumantoj produktoj post la finiĝo de ilia validecoperiodo estas nefreŝaj kaj estas forĵetataj. La uniaj landoj devontiĝis ĝis la 2030-a jaro limigi 50-procente la forĵetadon de nutraĵoj. Produktantoj devos ŝanĝi la informetikedojn kaj adapti al la nova unia leĝaro. Krom alivortumo de informo pri fino de konsumvalideco aperos sur ili informoj pri nutrovaloroj de koncerna produkto; krome la informo, ke produkto estas konsumebla pli longe ol ĝia konsumvalideco. Daŭras esploroj pri tio ĉu la konsumantoj legas etikedojn kaj kiamaniere komprenas la vortumitajn informojn. La Unio planas novajn vortumojn, kiel „plej bone konsumi antaŭ…”, „La plej bona kvalito antaŭ la fino de…..”, „Ofte konsumtaŭga pli longe”. Ĉi lasta koncernos tiajn produktojn kiel salo, sukero, kelkiuj mieloj, vinagro, rizo, altprocentaj alkoholaĵoj, pastoj, kafograjno, spicaĵoj, iuj dolĉaĵoj.

El la elsendo 20.09.2023. Legas Milada – 02′ 01″