POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Duoble liberaj, polinoj kaj iliaj balotrajtoj

Antaŭtage de la Virina Festo en Pilecki-Instituto en Berlino estis inaŭgurita ekspozicio pri polinoj batalantaj por siaj politikaj rajtoj. Polinoj troviĝis inter la unuaj en la mondo virinoj, kiuj povis uzi plenon de la civitanaj rajtoj jam du semajnojn post la regajnita suverenco en novembro 1918. La nomo de la ekspozicio „Duoble liberaj. La naskiĝo de la virina balotrajto en Pollando” rilatas al la duobla ĝojo pro la regajnita suverenco kaj akiritaj politikaj rajtoj. Ĝi rakontas unuavice pri tio, kio okazis pli frue, pri la vojo kiun trapasis polinoj el grandaj kaj malgrandaj urboj, el nobelaj domoj kaj kamparanaj ĥatoj ĝis momento, kiam meze de frosta vintro ili povis direktiĝi al la baloturnoj por la unuan fojon en la historio elekti deputitojn. La ekspozicio „Duoble liberaj. La naskiĝo de la virina balotrajto en Pollando” prezentas eksterordinarajn biografiojn de polinoj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, el la periodo jam post la epokfara 1918-a jaro. La berlina ekspozicio en Pilecki-Instituto estas vizitebla senpage ĝis la 30-a de septembro 2024.

El la elsendo 10.03.2024. Legas Milada – 01′ 52″

Infana Teknika Universitato en Kalisz

En la loko Kalisz (en la regiono de Poznano, en la okcidenta Pollando) 120 infanoj 7-12-jaraĝaj fariĝis studentoj de Infana Teknika Universitato. Tio estas jam la 7-a loko en Pollando, en kiu dank’ al la Fondaĵo Subtenanta Edukadon de la Societo „La aviada valo” el Rzeszów – la sudorienta Pollando – , estas organizataj senpagaj prelegoj kaj laborrenkontoj por infanoj. Ilia universitatnivela edukado sub la gvido de la Fondaĵo ĉe la societo „La aviada valo” okazas krom en Rzeszów mem ankaŭ en tiaj lokoj de la antaŭkarpatia vojevodio kiel Jasło, Mielec, Dębica, Ustrzyki Dolne, Zaryszyn. La okupojn gvidas sciencistoj, altlernejaj prelegantoj kaj popularigantoj de la scienco el la tuta lando. Ili helpas al la infanoj vastigi siajn konojn kaj memstare malkovradi la mondon de la scienco. La infanoj ricevis unuflanke studentajn libretojn, tiuj kiuj partoprenas laborrenkontojn estis provizitaj krome per materialoj kun instrukcioj por memstare fari eksperimentojn hejme. Ĉiuj okupoj en la nova filio de la Infana Teknika Universitato estas senpagaj dank’ al subvencioj de partneroj, kiuj estas firmaoj el la aviada branĉo el la regiono de Poznano. La okupoj okazas ankaŭ kunlabore kun la urbooficejo kaj la universitato de Kalisz.

El la elsendo 10.03.2024. Legas Milada – 02′ 02″

Prof. Izdebski honorita per medalo M. Hirschfeld

Profesoro Zbigniew Izdebski estis honorita per la medalo de Magnus Hirschfeld fare de la germana scienca societo DGSS pro la atingaĵoj rilate la esplorojn pri homa sekseco kaj seksa edukado. Profesoro Izdebski estas seksologo, pedagogo, familikonsilisto kaj specialisto pri la publika sano. Li i.a. gvidas Katedron pri la Biomedicinaj Fundamentoj de Evoluo kaj Seksologio ĉe la Pedagogia Fakultato de la Varsovia Universitato. Li kunlaboras kun multaj eksterladaj centroj. Ekde 2010 li estas konstanta scienca kunlaboranto de la Instituto pri esploroj koncerne sekson, seksan identecon kaj generadon en la Indiana Universitato, kunlaboranto de la Monda Sanorganizo. Prof. Izdebski estas iniciatinto kaj organizanto de landaj debatoj pri la seksa sano ligante la esploragadon kun didaktika kaj klinika agadoj. Li aŭtoras plurajn publikaĵojn, sciencaj kaj popularsciencajn verkojn. La establita en 1971 societo DGSS atribuas la medalojn de Magnus Hirschfeld pro elstaraj esploratingaĵoj pri la homa seksemo kaj seksa reformo. Ĝis nun la distingon ricevis specialistoj el Usono, Aŭstrio, Argentino, Ĉinio, Nederlando, Svedio, Turkio kaj Germanio. Profesoro Zbigniew Izdebski estas la unua polo distingita per ĉi tiu medalo.

El la elsendo 01.03.2024. Legas Maciek – 01′ 43″

Polaj infanoj lernantaj eksterlerneje

La pola klerigministerio prezentis la plej novajn donitaĵojn pri infanoj kaj gejunuloj lernantaj eksterlerneje, kadre de la tiel nomata hejma edukado. Konforme al ili en januaro 2024 en la bazaj kaj superbazaj lernejoj ĉi tiun klerigformon utiligis 53 mil 968 lernantoj, pli ol 25 mil en la bazaj lernejoj kaj preskaŭ 29 mil en lernejoj mezgradaj. La hejma edukado estas senpaga, alternativa kaj plene legala instruformo, kiu estas reguligita de la kleriga leĝaro. Pro la eksterlerneja edukado de la infano respondecas gepatroj kaj la infanaj konoj estas konfirmataj per klasifikaj ekzamenoj, pere de kiuj oni kontrolas ĉu la infano alproprigis konojn konforme al la klerigaj programaj premisoj. Aktuale kreiĝas ĉiam pli da lokoj, lernejoj kaj platformoj, kiuj subtenas la hejman edukadon. Kiel rezultas el la enketo de Centro de la Hejma Klerigo la gepatroj kiel la plej grandajn avantaĝojn de ĉi tiu instrumaniero elmontras i.a. pli grandan psikan komforton de la infano, ĝian eblecon lerni en libere elektita loko kaj tempo, adapton de la lerndo al la individuaj bezonoj de la infano kaj ankaŭ pli da tempo pasigita kun la familio.

El la elsendo 01.03.2024. Legas Milada 02′ 02″

Pollando en la rangolisto de eŭropa semajfina ripozo

OLBG, la firmo specialistiĝanta pri organizo kaj pritakso de la distra oferto de la urboj el la tuta mondo kreis rangoliston de la plej bonaj eŭropaj urboj por la semajnfina ripozo. Laŭ ĝi eĉ du el kvin la plej bonaj kaj plej favorprezaj eŭropaj urboj por mallondaŭraj ekskursoj troviĝas en Pollando. La rangolisto Eŭropa Indekso de Nokta Vivo kreiĝis baze de donitaĵoj el TripAdvisor, AirDNA aŭ Numbeo. Oni konsideris tiajn faktorojn, kiel prezoj de tranoktoj, de taksioj kaj de biero, kiel nombro de kazinoj kaj noktaj kluboj kaj ankaŭ sekurecnivelo. La 5-an lokon okupis Budapeŝto en Hungario, sur la 4-a loko lokiĝis Krakovo en Pollando. Sur la 3-a loko plasiĝis Bratislavo en Slovakio, sur la 2-a Istambulo en Turkio. La 1-an lokon okupis Varsovio unuavice pro malaltaj tranoktoeblecoj kaj la sekurecindico, kiu ricevis eĉ 74,28 poentojn. La varsoviaj bieroprezoj ne estas tamen la plej favoraj. Tiujn oni notas en Bratislavo, same kiel la kostojn de la nokta vivo. Konklude Varsovio estas malmultekosta kaj sekura urbo, kiu taŭgas por familiaj semajnfinaj ekskursoj kun infanoj. Bratislavo havas bonan oferton de la nokta vivo kaj biero, do taŭgas por junaj homoj, ekzemple studentoj serĉantaj surprizan lokon por urba ripozpaŭzo.

El la elsendo 01.03.2024. Legas Milada 02′ 05″

2024 – la Jaro de panoramoj en la Biebrza-rivera Nacia Parko

La 2024-a jaro en la Biebrza-rivera Nacia Parko – en la orienta landoparto, estis proklamita kiel Jaro de panoramoj. Tiamaniere la organizantoj atentigas pri ŝanĝoj okazantaj en la ĉirkaŭantaj nin panoramoj kaj edukcele klarigas kiel tion influas la homa agado. Ne temas sole pri la rapidaj ŝanĝoj okazantaj antaŭ nia rigardo, sed ankaŭ pri tio, kiomrapide homo transformas la medion kaj kiel malmultiĝas lokoj sen la homa interveno en la naturpanoramojn. La Bierza-riveraj marĉoj estas unu el malmultaj lokoj, en kiuj videbliĝas karakterizaĵoj de la naturaj panoramoj, kiel vastaj marĉaj terenoj, mozaiko de arbaroj kaj arbokreskaĵoj, lignaj mastrumkonstruaĵoj, apudvojaj kapeletoj kaj krucoj, dominataj en la panoramo turoj de vilaĝaj preĝejoj. Tiuj panoramoj elstaris en la tuta okcidenta Eŭropo, kiu senrevene sekigis siajn marĉajn terenojn. Des pli signifa estas la valoro de Biebrza-rivera Nacia Parko. Por konservi tiun riĉon estas necesaj komunaj streboj ne nur de la parkoaŭtoritatoj, sed ankaŭ de la lokaj komunumoj kaj institucioj. La Biebrza-rivera Nacia Parko apartenas al la plej valoraj marĉaj terenoj en Eŭropo kiel rifuĝejo de multaj maloftaj specioj de akvokotaj birdoj, kaj de alkoj. La 2-an de februaro oni solenis la Internacian Tagon de Marĉoj, dum kiu oni honornotas 2511 lokojn en 172 landoj. La Biebrza-rivera Nacia Parko kaj ĝiaj unikaj naturaj valoroj, kiel vivejo de multaj maloftaj specioj de akvokotaj birdoj kaj fiŝoj ektroviĝis en ĉi tiu listo en 1995-a jaro.

El la elsendo 20.02.2024. Legas Gabi – 02′ 18″

Eksterlandanoj aĉetas loĝejojn en PL

La nombro de eksterladanoj aĉetantaj loĝejojn en Pollando konstante kreskas. En 2022 ili aĉetis 14 359 loĝejojn, do ĉiu sepa loĝejo en Pollando estis entute notarie vendita al eksterlandanoj. Inter la klientoj la plej mulnombraj estis ukrainanoj kaj germanoj. La nombro de ukrainanoj aĉetintaj loĝejojn en Pollando en 2022 kreskis je 40 procentoj kompae al 2021. Ili aĉetis 6393 loĝejojn. La trian lokon okupis belorusoj. Laŭ la donitaĵoj de la pola ministerio por la internaj aferoj inter 10 plej aktivaj eksterlandaj klientoj investantaj en aĉeto de loĝejoj en Pollando troviĝas ankaŭ civitanoj de la Hinda Unio. Al Pollando logas ilin la branĉo ligita kun Informadikaj Teknikoj. La hinduniaj programistoj enspezas en sia lando sesoble malpli ol oni ofertas en Eŭropo, tial multajn logas la laborcela elmigrado, i.a. al Pollando.

El la elsendo 20.02.2024. Legas Milada – 01′ 34″

Italoj omaĝis la poldevenan scienciston Michele Jamiolkowski

Italoj omaĝis la memoron de la mortinta pasintjare 90-jaraĝa profesoro Michele Jamiolkowski, poldevena konstruinĝeniero kaj geoteknikisto, kies unu el la plej grandaj meritoj estis la savo de la Kurba/Kliniĝinta Turo en Pizo. Tiuokaze en la urbo estis malkovrita memortablulo honore al li; en Torino – kie li laboris kaj mortis en junio 2023 -okazis speciala scienca sesio. La omaĝo okazis kadre de la solenaĵoj de la 850-a datreveno de la ekkonstruo de la Kurba Turo. Kiam fine de la pasinta jarcento aperis la reala minaco, ke la historia kontruaĵo ruiniĝos estis establita laŭviva eksperta kolektivo, kies tasko estis prilabori la savprojekton. La gvidon oni konfidis al profesoro Jamiolkowski el Torino. La elektita labormetodo evidentiĝis efika kaj la 15-an de decembro 2001 oni deklaris la taskon realigita kaj la romanika kontruaĵo estis malfermita vizitcele al la publiko. Profesoro Michele Jamiolkowski doni 300-jaran sukcesgarantion por la aplikitaj solvoj. Samjare li fariĝis honora civitano de Pizo. Michele Jamiolkowski naskiĝis en la apudlvova loko Stryj en 1932. Li estis malliberigito de la germana koncentrejo Auschwitz, kie li troviĝis ĝis la militfino. En 1959 li forveturis al Italio, tie li finis studojn en la torina politkeniko, kie li poste laboris. Li estis konsultanto kaj konsilisto de grandaj kaj plej malfacilaj inĝenieriaj projektoj de la mondo.

El la elsendo 10.02.2024. Legas Maciek – 01′ 55″

Februaraj planoj en la Eŭropa Urbo de la Scienco, Katowice

En februaro 2024 en Katowice – la suda Pollando – daŭras riĉa programo ligita kun la proklamo de la urbo kiel Eŭropa Urbo de la Scienco. Kadre de la planita ciklo „50 semajnoj en la Urbo de la Scienco” en februaro okazas Semajno de Montaro, Semajno de Amo, Semajno de Humoro kaj Semajno de Tri Kulturoj. Por ĉiu estas pretigitaj popularsciencaj prelegoj, laborrenkontoj kaj renkontiĝoj kun ekspertoj. Pro ĉiu organize respondecas iu el la altlernejoj de la Akademia Konsorcio, en kies konsiston eniras sep publikaj altlernejoj de la regiono. Kiel ni jam informis Katowice estas en la unua en la historio urbo el la Centra-Orienta Eŭropo, kiu ricevis la titolon de la Eŭropa Urbo de la Scienco. La titolon atribuas EuroScience kunlabore kun la Eŭropa Komisiono.

El la elsendo 10.02.2024. Legas Maciek – 01′ 02″

Grand Prix por la militista orkestro el Żytomierz

Grand Prix de la 30-a Internacia Festivalo de la Kristnaskaj kaj Pastoralaj Kantoj en Będzin (en la suda Pollando) akiris la Militista Orkestro el Żytomierz. La festivalon partoprenis solartistoj klasitaj laŭ la aĝkategorio, laŭ la kriterio de duetoj, tercetoj, solvoĉaj ensembloj, ensembloj voĉaj-instrumentaj, korusoj kaj folkloraj grupoj. En ĉiu el la kategorioj estis atribuitaj premioj kaj distingoj. Al la finalo kvalifikiĝis 135 partoprenantoj, kiuj plenumis 325 kristnaskajn kantojn. La ĵurion prezidis renoma pola operkantisto Wiesław Ochman. Kiel li emfazis, post sia 65-jara kantkariero en kies daŭro li konatiĝis kun imponaj filharmonioj, elstaraj direktistoj, geniaj kantistoj, grandformataj reĝisoroj, en Będzin li frontis tiajn artelementojn, kiel la universala mondskala kantarto, i.a. pro la partopreno de diverslandaj artistoj, la unuan fojon el Italio. La historo de la festivalo en Będzin komenciĝis en 1995 dank’ al la entuziasmo de la tiama junularo kaj la paroĥa vikario pastro Piotr Pilśniak, plurjara direktoro de la festivalo. Dum la nunjara solena finkoncerto li estis distingita per la Ora Meritkruco atribuita de la pola prezidento. Pastro Piotr Pilśniak ricevis krome Medalon „Mertiĝinito por la Kulturo Gloria Artis”, atribuitan de la pola Kulturministerio.

El la elsendo 10.02.2024. Legas Milada – 02′ 10″