POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Eurostat pri la konsumado de alkoholaĵoj
Laŭ Eurostat donitaĵoj el aŭgusto 2021 inter la uniaj landoj la plej altan elcenton de personoj ĉiutage konsumantaj alkoholaĵojn oni notas en Portugalio – 20,7 procentoj, Hispanio – 13 procentoj kaj Italio – 12,1 procentoj. En Pollando estas nur 1,6 procentoj de personoj, kiuj drinkis ĉiutage. Samtempe ĉiu kvara poloj entute ne drinkis alkoholaĵojn en la pasinta jaro. En Litovio kaj Latvio oni notis nur po 1 procentojn de personoj drinkantaj ĉiutage. Iom alie aspektas la situacio koncerne unufojan drinkadon ĉiusemajne. En Nederlando temas pri la duono de la populacio – 47 procentoj, en Luksemburgio pri 43,1 procentoj, en Belgio – 40,8 procentoj. En Pollando 16,8 procentoj de la loĝantoj drinkas alkoholaĵojn unu fojon ĉiusemajne. La elcento de personoj deklarantaj la unufojan konsumadon de alkoholaĵoj ĉiumonate en Litovio egalas al 31,3 procentoj, en Litovio al 31,1 procentoj, sur Kipro – 30,4 procentoj, en Pollando – 30,2 procentoj. Inter la uniaj landoj Kroatio apartenas al tiuj, en kiuj estas la plej alta elcento de personoj, kiuj tute ne drinkas aŭ ne drinkis dum la lastaj 12 monatoj (38,4). En Pollando temis pri 25,9 procentoj de tiaj personoj. En ĉiuj uniaj landoj viroj pli ofte ol virinoj konsumas alkoholaĵojn. Intensa sporada drinkado karakterizas danojn (38 procentoj). Plej malofte oni drinkas tiamaniere sur Kipro kaj en Italio – po 4 procentoj.
El la elsendo 09.11.2021. Legas Maciek – 1′ 47″
UNO-ŝtatoj subtenis Pollandon
Plimulto de UNO-ŝtatoj voĉdonis lastmerkrede favore al la prezentita de Pollando rezolucio kondamnanta la uzon de la kemia armilaro. En la dokumento estis menciitaj i.a. la kazoj de la uzo de la kemia armilaro kontraŭ Skripal-geedzoj kaj Nawalny, kaj ankaŭ fare de la siria reĝimo. La rezolucio estis proklamita dum la kunsido de la 1-a Komitato de la Ĝenerala UNO-Asembleo okupiĝanta pri la problemoj de malarmado kaj sekureco. Favore al la prezentata ĉiujare fare de Pollando rezolucio subtenanta envivigon de la Konvencio pri la Malpermeso de la Kemia Armilaro voĉdois 147 ŝtatoj. 8 Kontraŭis ĝin, i.a. Rusio, Ĉinio kaj Sirio. En la unua duono de decembro oni traktos ĝin dum la plenkunsido de la Ĝenerala Asembleo de UNo.
El la elsendo 09.11.2021. Legas Milada – 1′ 13″
Pollando, ĉokolada potenculo en la Centr-Orienta Eŭropo
Laŭ la agentejo Nielsen Pollando estas la plej granda ĉekoladomerkato en la Centra-Orienta Eŭropo. Samtempe ĝi estas la kvara en la mondo eksportanto de ĉokolado post Germanio, Belgio kaj Italio. Laŭ la lasta raporto de Nielsen rezultas, ke la valoro de la pola ĉokolada eksporto egalas al preskaŭ 2,1 miliardoj da dolaroj kaj dank’ al tio ĝi 7,3-procente partoprenas en la monda eksporto. En 2020 Pollando notis la plej grandan produktokreskon, egalan al pli ol 13 procentoj. En la lastaj dekkelkaj jaroj la konsumado de ĉokolado je statistika polo kreskis je ĉirkaŭ 30 procentoj kaj egalas nun al 5,2 kilogramoj. La mondaj konsumantoj de ĉokolado estas aŭstroj kaj germanoj, kiuj konsumas preskaŭ 3 kilogramojn da ĉokolado pli ol poloj. Laŭ la raporto rezultas ankaŭ, ke meza polo por dolĉajoj enhavantaj kakaon elspezas ĉirkaŭ 190 zlotojn jare. Al la plej popularaj kalkuliĝas ĉokoldkaheloj kaj pralinoj. La ĉokoladprodukta segmento sur la pola merkato valoras multe pli ol 2 miliardojn da zlotoj. Du trionoj de la vendovaloro estas ligita kun laktaj ĉokoladoj.
El la elsendo 03.11.2021. Legas Maciek – 1′ 25″
2022, la omaĝjaro al Maria Konopnicka
Inter la omaĝotoj de la 2022 la Pola Sejmo enkalkulis Maria Konopnicka kaj ŝian literaturan varkaron, taksinte ŝin „unu el la plej elstaraj verkistinoj en la historio de la pola literatuo”, sed ankaŭ elstarigante ŝian patriotan agadon.
En majo 2022 pasos la 180-a naskiĝdatreveno de Maria Konopnicka, verkistino, poetino, tradukistino kaj publicistino. Orfiĝinte en la aĝo de 12 jaroj ŝi ricevis de la patro edukon en la etoso de patriotimo kaj kristana tradicio, kio grave influis ŝian literaturan formiĝon. Ŝi debutis en la periodaĵo „Kaliszanin” en 1870; en 1881 ŝi eldonis la unuan poezikolekton. Ŝi redaktis la periodaĵon „Świt”, kunlaboris kun „Bluszcz” kaj kun multaj aliaj polaj periodaĵoj en tri anekspoartoj de Pollando (Rusio, Austrio, Prusio) kaj eksterlande. Ŝi famiĝis pro novelverkado kaj pro la porinfana literaturo, ŝi okupiĝis pri literatura kritiko. Helpe de siaj literaturaj verkoj ŝi protestis kontraŭ antipoleca politiko de la aneksintoj kaj socia maljusteco. Ŝi kunorganizis proteston de la monda publika opinio kontraŭ germanaj reprezealioj rilate al polaj infanoj uzantaj la polan lingvon en la loko Września (1901-02) kaj al la elpropretigaj leĝoj. Konopnicka batalis favore al la virinaj rajtoj kaj helpadis al personoj malliberigitaj pro la patriotaj motivoj fare de rusaj aŭtoritatoj. En 1902 en Krakovo kaj Lvovo okazis la solenadoj de la 25-jariĝo de ŝia literatura laboro kaj unu jaron poste kiel donacon de la pola nacio ŝi ricevis biendomon en la loko Żarnowiec.
Ŝi estis honora membro de la Societo de Popollernejoj kaj de multaj societoj kaj institucioj sur la pola teritorio, en Eŭropo kaj Usono. La rezolucio de la pola sejmo elstarigas ŝian poeziaĵon „Rota” (La Ĵuro), patriotan verkon kontraŭ la trudgermaniga politiko en la prusa aneksoparto de la lando, kiu ludis apartan rolon en la historio de Pollando.
Ŝiaj du noveloj „Mia poŝhorloĝo” kaj „La Fumo” aperis en la E-traduko de Kabe respektive Jerzy Grum.
El la elsendo 03.11.2021. Legas Milada kaj Krystyna – 2′ 46″
Studentoj ĉiam pli ofte samtempe studas kaj laboras
Dum la tutlanda Semajno de Kariero la Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) kune kun la Vojevodia Laboroficejo organizis debaton pri labormerkato. Ĝi spegulis sintenoŝanĝojn de studenta junularo al laboro. Kio iam estis malfacile imagebla inter la studentoj, nome studi kaj samtempe labori – kaj se eĉ nur dum la feria periodo – nun transformiĝis en firman tendencon, kiun eblas difini kiel norman sintenon. En Opole-Politekniko preskaŭ 70 procentoj de studentoj komencis laboron jam en la daŭro de licencaj studoj. La altlernejo dum la lasta jaro subskribis 20 kontraktojn kun firmaoj, kiuj akceptas por laborstaĝoj kaj praktikoj ĝiajn studentojn. La plej dezirindaj laborantoj estas studentoj de Informa Teknologio, aŭtomatiko, transporto/varekspedado/loĝistiko, programado, konstruado, elektrotekniko, produktado/kvalitkontrolo, sano/ripozo, esploroj kaj evoluo, mekaniko kaj maŝinkonstruado, motorizo. Dank’al tiu sinteno 99 procentoj de la diplomitoj de Opole-politekniko laboras en Pollando, kaj 71 procentoj havas laborkontraktojn.
El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 22″
Prof. Jan Potempa kun Heising-premio
Profesoro Jan Potempa, biokemiisto kaj mikrobiologo el la Jagelona Universitato en Krakovo fariĝis la laŭreato de la unua eldono de Heising-premio. La celo de la nunjare lanĉita premio estas distingo de polaj sciencistoj, kiuj gvidas esplorojn sur la plej alta monda nivelo. Iniciatis ĝin kaj lanĉis profesoro Norbert Heising, germana kuracisto devenanta el Breslau (nun Vroclavo). Li de jaroj aktivas favore al la vroclava scienca medio kaj estis plurjara prezidanto de la Pola-Germana Societo de Wrocław-Universitato. Kandidatoj por la premio estis elektitaj de la senatoj de 12 polaj altlernejoj, kiuj partoprenas la programon La Iniciato de Perfekteco Esploraltlernejo. Profesoro Jan Potempa estis nomumita rekone pro la malkovro de biokemiaj mekanismoj ligantaj bakteriajn malsanojn de makzeldenta histo kun aŭtoimunaj reagoj, kio kreis novajn perspektivojn por kontraŭbatali Alzheimer-malsanon.
El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 08″
La vroclavaj universitato kaj Zoo-ĝardeno kunlaboras
Komunaj esploroj, sciencaj publikaĵoj kaj didaktikaj okupoj sur la tereno de ZOO-ĝardeno jen sferoj, en kiuj la vroclava Naturscienca Universitato kunlaboros kun la loka ZOO-ĝardeno dum la plej proksimaj 5 jaroj. La vroclava altlernejo delonge peredukas la estontajn laborantojn de la ĝerdeno. Ĝiaj diplomitoj konsistigas preskaŭ unu trionon de ĝiaj laborantoj. La ĝisnuna kunlaboro ĉirkaŭprenis la peradon de konoj, komunajn sciencajn disertaciojn, klopodadon pri subvencio de polaj kaj eksterlandaj projektoj, realigadon de profesiaj praktikoj, disertaĵojn bakalaŭrajn, magistrigajn kaj dotorigajn realigatajn sur la tereno de Zoo-ĝardeno. La subskribita nun ĉi-rilata interkonsento daŭrigas la ĝisnunajn kontaktojn inter ambaŭ institucioj kaj malfermas vojon al ankoraŭ pli plena utiligo de la didaktika-scienca potencialo de la vroclava Universitato kaj la loka bestoĝardeno.
El la elsendo 26.10.2021. Legas Milada – 1′ 23″
Malkresko de interesiĝo pri eksterlandaj studentoj
La nederlanda ĵurnalo „Financieele Dagblad” informis, ke preskaŭ ĉiuj nederlandaj altlernejoj ĉesis varbi eksterlandajn studentojn. Kiel motivon oni mencias tro grandajn studentajn grupojn, troan laborŝarĝon de lekciantoj kaj mankon de porstudentaj loĝejoj. La gazeton informis pri to la aferprezentanto de la universitato en Amsterdamo kaj reprezentantoj de 13 aliaj nederlandaj altlernejoj. Laŭ iu el la laborantoj de la universitato en Groningen la nederlanda kleriga sistemo troviĝas sub la premo pro la kreskanta nombro de studentoj, kio influas la klerignivelon kaj ŝarĝon de lekciantoj. En la pasinta akademia jaro por la studoj en Nederlando aliĝis pli ol 70 mil eksterlandaj studentoj, konsistigante ĉirkaŭ 21 procentojn de ĉiuj nederlandaj studantoj.
El la elsendo 19.10.2021. Legas Milada- 1′ 09″
Eksteruniaj civitanoj en EU-2020
Eurostat publikigis aktualajn informojn pri la (unuaj) permesoj por la estado sur la tereno de la Eŭropa Unio por civitanoj devenantaj de ekster la uniaj landoj. Pollando eldonis ilin en 2020 en signifa plimulto komapre kun aliaj uniaj landoj, unu kvaronon. Entute en 2020 oni eldonis pli ol 2,2 milionojn da estadpermesoj, tamen malpli ol en 2019. Malkreskoj estis notitaj en ĉiuj kategorioj – laborpermeso, edukpermeso, familiaj motivoj. Plej multajn estadpermesoj rilatis al enlaborigo. En la tuta Uniio temis pri 903 mil tiaj permesoj, sed 55 procentojn konsistigis tiuj donitaj de Pollando, pli ol 502 mil. La duan lokon okupis Hispanio kun pli ol 80 mil estadpermesoj. Klopodis pri ili unuavice ukrainanoj, kiuj sume en la tuta Unio ricevis 516 mil estadpermesojn ligitajn kun laboro. Estadpermesoj edukcele motivitaj en 2020 egalis entute al 247 mil. Plej multajn donis Francio, 72 705 mil. Pollando okupis la trian lokon doninte 27 244 estadpermsojn ligitajn kun la edukado. Plej multnombre ricevis ilin civitanoj de Ĉinio, Ukrainio kaj Maroko. La plej multajn permesojn pro familiaj motivoj eldonis Germanio, Hispanio kaj Francio. Plej ofte ricevis ilin civitanoj de Maroko, Brazilo kaj Ukraino. Inter aliaj kategorioj ebligantaj estadon en la Unio kalkuliĝas i.a. internacia protekto. Plej multajn estadpermesojn donis Germanio pli ol 153 mil; Pollando okupis la trian lokon eldoninte pli ol 56 mil tiukategoriajn permesojm. Plej ofte ricevis ilin civitanoj de Sirio, Venezuelo, Ukrainio, Afganlando kaj Belorusio.
El la elsendo 19.10.2021. Legas Maciek – 2′ 05″
La Vroclava Politekniko atribuos la premion de Stanisław Lem
La Politekniko de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) lanĉis Eŭropan Sciencan Premion, al kiu patronecas Stanisław Lem, por juna sciencisto, kies esploroj povus pozitive influi la estontecon de nia civilizacio. La premio omaĝas la 100-an naskiĝdatrevenon de la elstara pola fantasta verkisto, kiu en 1981 ricevis la honoran doktorecon de la vroclava politekniko. Eĉ por homoj, kiuj ne konas librojn de Lem li estas figuro, kiu ĝenerale estas perceptata kiel viziulo, furturisto liganta la teknikan mondon kun civilizacia estonteco. La premio estas atribuota al sciencistoj malpli ol 40-jaraĝaj gvidantaj esplorojn en la Eŭropa Unio aŭ en la landoj partoprenantaj la programon „Horizonto de Eŭropo”. Ĝi estos atribuata ĉiujare pro freŝdata malkovro aŭ signifaj atingaĵoj en la vaste komprenata sfero de la scienco kaj inĝenierio. Laŭreaton elektos kapitulo en la konsisto de sciencistoj de la vroclava Politekniko mem kaj sciencistoj el eksterlando. En la kapitulo troviĝos krome la filo de la verkisto Tomasz Lem. La premiito krom ricevi monpremion estos invitita al la Vroclava Politekniko por seminarioj, lekcioj, renkontiĝoj kun junaj sciencistoj kaj studentaj organizoj. La nunjara laŭreato de la premio de Stanisław Lem estos anoncita la 15-an de novembro dum la festo de la Vroclava Politekniko. https://lemprize.pwr.edu.pl/
El la elsendo 19.10.2021. Legas Pamela – 1′ 49″