POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Ukrainanoj avanas inter firmaoposedantoj en Pollando
Laŭ informoj de la Pola Ekonomia Instituto en Pollando funkcias 24,21 mil kompanioj kun la ukraina kapitalo, kio signifas eĉ 25 procentojn de ĉiuj kompanioj kun la eksterlanda kapitalo. Laŭ la raporto de la Instituto tio samtempe signifas 7 procentojn de ĉiuj kompanioj registritaj en Pollando, inkluzive de la polaj. En plimulto temas pri ukrainaj komercaj firmaoj – 22 procentoj, konstruaj – 19 procentoj kaj firmaoj okuiĝantaj pri transporto kaj staplado – 14 prcentoj. Inter ili dominas firmaoj unupersonaj. Inter januaro kaj septembro 2022 sume la nombro de ukrainaj unupersonaj firmoj kreskis lavange kaj egalis al 10 207. Laŭ 66 procentoj de la ukrainaj respondintoj tiu agado en Pollando estos daŭrigota sendepende de la situacio en Ukrainio. Nur 4 procentoj de la enketitaj ukrainaj firmaoj intencas fini sian agadon en Pollando kaj reveni al Ukraino, kiam nur ĉi tion ebligos situacio.
El la elsendo 25.01.2023. Legas Milada – 01′ 36″
Junaj poloj pri daŭripova evoluo
Junaj poloj en la aĝo inter la 18-a kaj 35-a vivojaroj en pli signifa grado ol iliaj eŭropaj samaĝuloj taksas la valoron de proksimaj rilatoj inter homoj. Eĉ 51 procentoj de poloj deklaris nome, ke gravas por ili proksimaj interhomaj rilatoj, dum nur 34 procentoj de ceteraj junaj eŭropanoj esprimis la saman opinion. Tio rezultas el la internacia esplorado „Daŭripova evoluo aŭ nenio. La prirevita estonteco de eŭropanoj el la generacioj Y (1986-1996) kaj Z (1997-2012)”. Junaj poloj ligas ankaŭ grandan atenton al la fizika kaj emocia sano. Tion deklaris 63 procentoj de junaj poloj, dum malpli aliaj eŭropanoj, t.e. 57 procentoj. Junaj eŭropanoj en 55 procentoj inter la plej gravaj pilieroj de daŭripova socio plej ofte menciis la naturmedion, en 52 procentoj edukadon kaj talenton. Plej multaj junaj poloj menciis inter la plej gravaj pilieroj de la daŭripova socio sanon kaj medicinon, naturmedion kaj sciencon (44 procentoj). Nur postan lokon okupis edukado kaj talento, favore al kio voĉdonis 42 procentoj de la enketitaj poloj. Junaj poloj la estontecon en pli signifa grado ligas kun teknologio (40 procentoj) dum nur 27 procentoj de aliaj eŭropanoj havis tian opinion. Aliflanke por junaj poloj malpli esencaj estas problemoj de daŭripova evoluo. Se ceteraj eŭropanoj eĉ 23-procente voĉdonis por tio, inter poloj nur 12 procentoj. Aliflanke same por junaj poloj kiel ankaŭ por junaj eŭropanoj gravas la sciencteknologia evoluo kaj medicinaj esploroj. Tion deklaris 93 procentoj de ĉiuj enketitoj. Se temas pri la respekto por la natura medio eĉ 91 procenoj de junaj poloj konfirmis tion, kio estas je 6 procentoj pli ol la deklaroj de aliaj junaj eŭropanoj.
El la elsendo 25.01.2023. Legas Pamela – 02′ 16″
Eksterlandanoj inter studentoj kaj laborantoj en Pollando
Pollando estas la laŭvica eŭropa lando, al kiu venas ĉiam pli da loĝantoj el Afriko. Laŭ oficialaj donitaĵoj rezultas, ke la nombro de liverataj studentaj kaj laborulaj vizoj por afrikanoj en Pollando kreskis je 1200 procentoj. De 702 en 2017 ĝis 9106 en 2021. La sistemo RAD-on okupiĝanta pri la prilaborado de raportoj, analizoj kaj donitaĵoj pri supera edukado kaj scienco rezultas, ke en la polaj altlernejoj studas pli da personoj el tiaj landoj kiel Niĝerio (du mil), Zimbabvo (1200), Ĉeĥio (1400) kaj Rusio (1600). En Afriko estas organizataj invitkampanjoj al la polaj altlernejoj por afrikanoj. La laborcelajn enmigrantojn ne bremsis la pandemio. De kelkcent personoj jare ĝis dek kelkaj mil, kio sekvas el la raporto de la pola Ministerio por la Familio kaj Socia Politiko „Laboro por eksterlandano”. En la situacio, kiam de jaroj al Pollando venas miloj da azianoj kaj milionoj da ukrainanoj Pollando fariĝos post kelkaj jaroj lando plurkultura kiel Germanio, Francio aŭ Svedio. En septembro sur la paĝoj de la Registra Leĝdona Centro aperis projekto de nova leĝo pri enlaborigo de eksterlandoj kaj ĝi estis subigita al sociaj konsultoj. Kiel oni antaŭvidas baldaŭ la novaj preskriboj pri enlaborigo de eksterlandanoj estos akceptitaj.
El la elsendo 15.01.2023. Legas Milada – 2′ 09
Eksterlandaj turistoj en Pollando
La 2019-a jaro estis la rekorda laŭ la vidpunkto de la nombro de eksterlandaj turistoj en Pollando. Nian landon vizitis tiam 21,2 milionoj da ili. La pandemio ĉesigis ĉi tiun tendencon kaj en 2020 temis sole pri 8,4 milionoj de eksterlandaj vizitantoj. Do la malkresko egalis al 60,2 procentoj. En 2021 la nombro de eksterlandanoj viitantaj Pollandon denove kreskis, sed nur ĝis 9,7 milionoj da personoj. La raportoj de OECD (Organizaĵo por la Ekonomia Kunlaboro kaj Evoluo) notas samtempe, ke en 2021 en Pollando estis rimarkita turisma vigliĝo, sed nur kaze de landaj turistoj. En ĉi tiu jaro ilia nombro egalis al 46,3 milionoj da personoj, kio tamen signifis malkreson je 9,7 procentoj kompare al 2019. La perspektivoj ne estas tre optimismaj. Komence de la rusa-ukraina milito en Pollando estis notita malkresko de la tranoktaj rezervadoj. Multaj lokoj estis disponigitaj eĉ se portempe al ukrainaj enmigrantoj. Tial OECD notas, ke pro la konserviĝanta malcerteco ligita kun pluraj krizoj la ritmo de la refloro de turismo en Pollando estas malfacile prognozebla. Tamen ĝiaj raportoj aldonas, ke la nombro de la eksterlandaj turistoj en Pollando en 2024 povos proksimiĝi al la antaŭpandemia nivelo, kaj en 2025 superi ĝin. La negativan influon je revigliĝo de turismo en 2022 en la landoj ekzamenitaj de OECD havos tiaj faktoroj kiel inflacio kaj malkreskinta aĉetopovo de la hejmaj mastrumejoj. Por turisma revigliĝo estos necesa popularigado de la t.n. „verda turismo”, stabiligo de la turisma sektoro kaj vasta kunlaboro inter la registaroj kaj privataj entreprenistoj.
El la elsendo 15.01.2023. Legas Milada – 2′ 52″
Ĉu efektiva kresko sur la merkato de venditaj alkoholaĵoj
La 2021-a jaro estis rekorda laŭ la vidpunkto de la valoro de la venditaj alkoholaĵoj. Poloj elspezis por ili preskaŭ 45 miliardojn da zlotoj, je 9,6 procentoj pli ol 2020. Pri tio skribis „Ĵurnalo – Jura Gazeto”. La lasta tiom signifa vendokresko estis notita en 2014. Tamen laŭ la ekspertoj tiu rezulto pasintjare same kiel antaŭ jaroj ligiĝas kun la prezokreskoj. En 2014 ili ligiĝis kun la 15-procenta kresko de akcizo por alkoholaĵoj, dum en 2021 ĝi estis kaŭzita de inflacio kaj kresko de produktokostoj. Alia kaŭzo de la vendokresko de alkoholaĵoj ligiĝis en 2021 kun la kreskinta aĉetemo de alkoholaĵoj multekostaj, aparte se temas pri fortaj alkoholaĵoj. Pasintjare oni notis nur ioman kreskon de la alkoholaĵkonsumado koncerne fortajn alkoholaĵojn, vinojn kaj medojn. La vendo de biero laŭvican fojon malkreskis. Laŭ ekspertoj tio ligiĝas kun pandemio, dum kiu estis revokitaj amasaj eventoj, estis limigita funkciado de gastronomia reto.
El la elsendo 05.01.2023. Legas Maciek – 01′ 15″
Parado de la Tri Reĝoj 2023
Morgaŭ, tio estas la 6-an de januaro poloj havas laborliberan tagon, lige kun la pasonta tiam solenaĵo de la Tri Reĝoj. Temas pri unu el la unuaj solenaĵoj de la Eklezio lanĉita jam en la 3-a jarcento. Simile estas i.a. en Italio, Hispanio, Greklando, Svedio, Finnlando, Aŭstrio kaj Svislando.
De 14 jaroj en Pollando estas organizataj Paradoj de la Tri Reĝoj. En la nuna jaro ili estos organizitaj en 800 urboj en la lando kaj eksterlande sub la devizo „Konduku vin la Stelo”. Tiel la organizantoj i.a. referencas al la nunjaraj solenadoj de Kopernik-Jaro lige kun la 550-a naskiĝdatreveno de la elstara pola astronomo kaj la 480-a datreveno de lia morto. La parado kun la partopreno de Tri Reĝoj – Gasparo, Melĥioro kaj Baltazaro – komenciĝos en Varsovio tagmeze ĉe la Kastela Placo. Sub la gvido de stelo en la akompano de infanoj, paŝtistoj kaj anĝeloj la marŝantaro adorkliniĝos antaŭ la Jesuo en kripeto aranĝita ĉe Piłsudzki-placo oferonte al li siajn donojn. Tie oni dancos honore polonezon por la muziko de la kristanska kanto „Di naskiĝas”. Audiĝos kristnaskaj kantoj en la komuna plenumo.
Tradicie dum la paradoj estas organizata monkolektado por la bonfaraj celoj. Nunjare, same kiel en 2022 la rimedoj trafos al la knaba profesia lernejo en Nairobio, Kenjo. En la lernejo troviĝanta en unu el la plej mizeraj kvartaloj de Nairobio 450 infanoj lernas profesion de aŭtomobila mekanikisto.
El la elsendo 05.01.2023. Legas Milada kaj Barbara – 02′ 20″
En Pollando ĉiam pli da robotoj
Pollando avancis en 2021 al la 15-a loko en la mondo laŭ la vidpunkto de novaj industriaj robotoj. Oni instalis ilin je 56 procentoj pli ol en 2020, do pli ol 3, 5 mil. Tiun tendencon bremis pandemio. Tamen laŭ la plej nova raporto de Internacia Federacio de Robotiko la postpandemia 2021 notis la mondan revigliĝon, kun pli ol 515 mil novaj robotoj. Tiel ilia ĝenerala nombro kreskis je preskaŭ unu triono, do ĝis 3, 5 milionoj. De jaroj sur ĉi tiu merkato avanas Ĉinio, kiuj pasintjare kreskigis la nombron de aŭtomatoj je pli ol 268 mil. Je 10 mil ĉinaj laborantoj kalkuliĝas 332 robotoj. En Eŭropo 129. Sur nia kontinento avanas Germanio, en kiu je 10 mil laborantoj funkcias 397 robotoj.
El la elsendo 05.01.2023. Legas Milada – 01′ 17″
Betlehema Paclumo trapasas Pollandon
„Lumo por vi” estas la nunjara devizo de la kampanjo Bet Leĥema Paclumo, kiun la Asocio de la Pola Skoltaro partoprenas ekde 1991. Dum la solenaĵo okazinta dum la 2-a semajnfino de decembro polaj skoltoj transprenis ĝin en Poprad de siaj slovakaj kolegoj kaj transportis ĝin por pliaj solenadoj kadre de la Skolta Bet Leĥeama Kunflugo en Zakopane, la pola ĉefrubo de vintraj sportoj. De tie la Bet Leĥema lumo stafete trafas nun al miloj da polaj domoj por lumigi la Sanktvesperan Vespermanĝon, kiel simbolo de paco kaj frateco. La nunjara mesaĝo „Lumo por vi” atentigas, ke ĉiu enhavas internan lumon kiun necesas dividi kun aliaj, lumigi la vivon de siaj amikoj, familianoj, loka socio. Por ke tio efektiviĝu necesas pluporti la lumon. La ideo de la Bet Leĥema Lumportado radikas en 1986 kaj ekde la sekva jaro patronecas al ĝi aŭstraj skoltoj, kiuj kunportas la lumon el la Bet Leĥema Groto, la naskiĝloko de Jesuo. Dum la ekumena solenaĵo en Vieno la lumo estas transdonata al la loĝantoj de Vieno kaj reprezentantoj de la skoltaj organizaĵoj en multaj eŭropaj landoj. Asocio de la Pola Skoltaro partoprenas la kampanjon jam de pli ol 30 jaroj transdonante la lumon ankaŭ al Litovio, Ukainio, Belorusio, Germanio, Svedio kaj Rusio.
El la elsendo 15.12.2022. Legas Maciek – 1′ 39″
Pola Televido firmigas kunlaboron kun Litovio kaj Ukrainio
La nova prezidanto de la pola televido, Mateusz Matyszkowicz deklaris profundigadon de la internacia kunlaboron unuavice inter Pollando, Litovio kaj Ukrainio. Komence de septembro estis prezentita nova aŭtuna programoferto de multaj kanaloj de la pola televido. I.a. la Pola Televido aliĝis al la kampanjoj ligitaj kun popularigo de la legado. La televidkanalo „Kulturo” proponas novan programciklon pri historio de objektoj rabitaj de Pallando kaj al Pollando revenigitaj. En la aŭtuna programoferto de la kanalo „Dokumento” revenis la historia ciklo pri la Pola Heredaĵo, kiu estos provo rigardi nian parton de Europo laŭ la hereda prismo de la iama Respublika Reĝolando en la kulturo kaj historio de Litovio, Latvio kaj Estonio. La kanalo dediĉita al la soci-politikaj fenomenoj de la nuntempa mondo atenton donas al la Suda Koreio, Tajvano kaj Ĉinio, al la demando kiu regas Interreton, al la problemo de opioida krizo.
El la elsendo 15.12.2022. Legas Milada – 1′ 30″
100-jariĝo de la polkolonia organizaĵo en Germanio
Antaŭ 100 jaroj en Berlino okazis kongreso de la ĉefaj organizaĵoj de la pola komunumo en Germanio. Tiutage estis proklamita la statuto de la kreiĝinta tiam Asocio de Poloj en Germanio. Laŭ ĝia iniciato en 1933 en Berlino estis establita la Centra Banko de Polaj Kooperativoj, la t.n. Slava Banko, poloj organizis ankaŭ agrokomercajn kooperativojn, lernejojn, kulturajn asociojn, kaj artajn grupojn, ekz. korusojn kaj sportajn klubojn. La simbolo de la asocio fariĝis grafikaĵo prezentanta la fluon de Vistulo kun signita ĉe ĝi Krakovo. Aktuale inter la plej gravaj celoj de la Asocio de Poloj en Germanio estas reguligo de la institucia financado de la polaj organizaĵoj en Germanio analoge al tio, kiel Pollando financas la germanan malplimulton en Pollando, kompenso pro la posedaĵoj de la Asocio konfiskitaj en 1940 kaj revenigo de la statuso de la nacia malplimuto, je kiu poloj estis senigitaj en 1940 baze de la t.n. „Dekreto de Goering”. En la lastaj jaroj la Asocio de Poloj en Germanio reakiris unu el multaj konstruaĵoj konfiskitaj dum la milito. Temas pri „Pola Domo” en Bochum nun renovigata dank’ al rimedoj garantiitaj de la germana registaro.
El la elsendo 05.12.2022. Legas Maciek – 1′ 30″