Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Jariĝo de Collegium Polonicum en Słubice

Collegium Polonicum en Słubice (la okcidenta Pollando), komuna scienc-didakta centro de Adam Mickiewicz-universitato en Poznano kaj la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurto ĉe Odra-rivero fariĝis 25-jara. Collegium Polonicum estas la unusola en Eŭropo translima universitata centro, en kiu internacia kunlaboro rilatas al ĉiuj platformoj kaj aspektoj de ĝia funkciado: instruado, sciencaj esploroj, organizo, financo, tekniko. En Collegium konfrontiĝas du sistemoj de la supernivela edukado, du leĝaj sistemoj kaj du kulturoj. Malgraŭ tiuj diferencoj ekzistas komuna diminutivo ebliganta perspektivan evoluon. Collegium estas aldone forta centro de regiona evoluo. La funkciantaj en ĝi eksterregistaraj organizoj realigis centojn da projektoj proksimigante loĝantojn de ambaŭ flankoj de la regiono,  altigante iliajn civitanajn kompetentojn. Ĝi rolas ankaŭ kiel loko de translimaj renkontiĝoj. Ĉiujare okazas en ĝi kelkdek polaj-germanaj kaj inernaciaj konferencoj, simpozioj, kulturaj eventoj. Ĝis nun en Collegium Polonicum en Słubice diplomitiĝis preskaŭ 4 mil personoj kaj en la nuna akdemia jaro la studojn inaŭguris ĉirkaŭ 100 personoj el Pollando, Rusio, Ukrainio kaj Belorusio. Collegium disponigas al la interesiĝantoj  6 fakultatojn – pri juro, germana filologiao, la pola filologio kiel fremda lingvo, interkultura komunikado, protekto de la eŭropaj kulturhavaĵoj, kulturo kaj historio de la Centra kaj Orienta Eŭropo. La ideo de Collegium Polonicum kreiĝis en 1991. La respondecon pro ĝia funkciado portas Pollando kaj la germana federacia lando Brandenburgio.

El la elsendo 18.10.2016. Legas  Tomek – 2’01”

Mortis Andrzej Wajda

Lastdimanĉe  mortis havante 90 jarojn Andrzej Wajda, unu el la plej elstaraj polaj reĝisoroj. Li kunkreis la kinoaton de morala maltrankvilo estante plurfoje premiita pro la meritoj por la evoluo de la kinematografio. En la 2-mila jaro li ricevis Oskar-premion pro la tuto de sia kreado. Liaj filmoj estis premiitaj per Ora Leono kaj Ora Urso, li ricevis i.a. Oran Palmon, Eŭropan Filmpremion „Felix” kaj la japanan premion Kyoto. Li reĝisoris kelkdek filmojn, al la plej popularaj apartenas „Kanalo”,  „Cindro kaj diamanto”, „Cindroj”, nomumita al Oskar-premio „Promesita Tero”, „Homo el marmoro”, „Sinjoro Tadeo”, „Katyń”. Li estis honorofica doktoro de multaj polaj altlernejoj kaj honora civitano de diversaj polaj urboj. Andrzej Wajda inter multaj ŝtataj distingoj ricevis ankaŭ la plej superan,  Ordenon de Blanka Aglo. Per ordenoj distingis lin i.a. registaroj de Bulgario, Francio, Italio, Hungario, Japanio. La lasta filmo de Wajda estis dediĉita al pentristo Władysław Strzemiński, artisto kiu kontraŭis la doktrinon de socrealismo. Ĝi estos prezentita dum filmfestivalo komenĉigonta la plej proksiman ĵaŭdon en Romo. Al Andrzej Wajda estos dediĉita nia vendreda felietono pri konindaj poloj.

El la elsendo 11.10.2016. Legas  Milada – 1’54”

Ministro Jarosław Gowin en Ĉinio

Lastlunde la pola vicĉefministro, ministro por la scienco kaj supera edukado, Jarosław Gowin komencis oficialan viziton en Ĉina Popola Respubliko. En la pola ambasado en Pekino li renkontiĝis kun studentoj de pola filologio en Pekino, lekciantoj de la pola lingvo, tradukistoj de la pola literaturo, ĉinaj diplomitoj de polaj altlernejoj, polaj studentoj en Pekino. Kun rekono la pola politikisto emfazis la fakton, ke en Pekino krom la funkcianta ekde 1954 en la Pekina Universitato fakultato de la pola filologio de antaŭnelonge la polan lingvon eblas studi en la Pekina Universitato de Eksterlandaj Studoj. La renkontiĝon partioprenis i.a. prof. Yi Lijun el la Pekina Universitato de Fremdahj Lingvoj, kiu tradukis en la ĉinan verkojn de Adam Mickiewicz kaj Henryk Sienkiewicz. En decembro aperos en ŝia traduko rakontoj de Sławomir Mrożek. Dum kelktaga estado en Ĉinio Jarosław Gowin estas planitaj renkontiĝoj kun vicĉefministro Liu Yandong, klerigministro Chen Baosheng kaj ministro pri scienco kaj tekniko  Wan Gang. La celo de la vizito de vicĉefministro Jarosław Gowin estas evoluigo de la polaj-ĉinaj ekonomiaj, sciencaj kontaktoj kaj kontaktoj  en la sfero de kosmaj teknologioj. Grava elemento estas firmigo de kunlaboro inter polaj kaj ĉinaj altlernejoj.

El la elsendo 11.10.2016. Legas  Milada – 1’55”

Studpreferoj 2016

Fakultatoj ligitaj kun ekonomiko, psikologio, juro kaj fremdaj filologioj apartenas al. la preferataj de studentoj en 2016. En la teknikaj altlernejoj ne malgrandiĝantan popularecon ĝuas informadiko kaj novaj teknologioj. Krom fakultatoj kun longa tradicio kreiĝas novaj, fojfoje nur en unusola altlernejo en a lando. Nunjare grandan popularecon ĝuis kemio kaj tribunala toksikologio en la Vroclava Universitato kaj kriminalogio en Bjalistoko. Studojn en konkreta fakultato motivas interesiĝoj de gejunuloj kaj perspektivo de bona laboro.

El la elsendo 04.10.2016. Legas  Tomek – 0’42”

Sepultaj solenaĵoj en Jerusalemo

Vendrede en Jerusalemo okazis la sepultaj solenaĵoj de Szimon Peres. La eksa israela prezidento kaj dufoje oficanta ĉefministro, laŭreato de la Paca Nobel-premio estis entombigita en la ŝtata tombejo sur la Herzl-altaĵo apud Iscchak Rabin kaj aliaj israelaj gvidantoj. La solenaĵojn partoprenis kelkdek delegacioj el la tuta mondo, inkluzive de gvidantoj de diversaj ŝtatoj, i.a. la usona kaj franca prezidentoj Barack Obama kaj Francois Hollande, la brita tronheredanto princo Karol, la reĝo de Hispanio Filipo la 6-a. La israelan politikiston adiaŭis ankaŭ la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kaj la prezidanto de la Eŭropa Konsilio, Donald Tusk.

El la elsendo 30.09.2016. Legas  Barbara

Sukceso de la pola Ministerio por la Medio en Bruselo

La delegacio de la pola ministero por la Medio atingis vendredeen Bruselo interkompreniĝon koncerne ratifon de la „Pariza Interkonsento” sur la nivelo de la Eŭropa Unio. Dank’ al la klopodoj de la pola delegacio en la Interkonsento troviĝas vortumoj ne sole  pri la redukto de la emisiado, sed ankaŭ pri tio, ke ekzemple arbaroj absorbas la karbonan bioksidon. La arbaroj en Pollando okupas pli ol unu kvaronon de la teritorio de la lando. Ĝuste la arbarojn kaj ankaŭ modernajn karboteknologiojn Pollando intencas utiligi por malgradigi la koncentriĝon de karbona biodioksido en la atmosfero. Tiuj solvoj, kiujn ebligas la Pariza Interkonsento estas grava ŝanco por la pola mastrumado.

El la elsendo 30.09.2016. Legas  Barbara

Objektaj modeloj ekspoziciataj en Gliwice

Interesa ekspozicio, kies titolo referencas al la fervojo „Kolejkowo” estas rigardebla en la komerca centro de Gliwice „La Centra Eŭropo”. Pli ol unu mil homaj figuroj, 12 trajnoj kaj ŝipo naviganta tra la ekspozicio de objektaj modeloj en la skalo 1:25 (unu je 25) en Gliwice, la suda Pollando – jen kelkaj el la arakciaĵoj, kiuj atendas vizitantojn.  La ekspozicio etendiĝas sur la areo de preskaŭ unu mil kvadrataj metroj. La modeloj prezentas scenojn el la nuntempo kaj pasinteco, el la regiono kaj la tuta mondo, ili estas jen seriozaj, jen ridigaj. Temas i.a. pri la batalscenoj el la 2-a mondmilito, la loka historia radiostacio, la malnovurba kvartalo de Gliwice,  19-jarcenta silezia minejo,  la unua aviadilo de la fratoj Wright, mezepoka kastelo aŭ kastelo en Będzin. Por la ŝatantoj de fervojo estas pretigita 410-metra reltrako kaj  12 trajnoj kun 51 vagonoj. Ĉar ĉiuj modeloj estas farataj mane la preparo de la ekspozicio daŭris preskaŭ unu kaj duonan jarojn, sed ĝi daŭre estos aktualigata.  Por infanoj estos organizataj tie laborrenkontoj kaj okupoj pri la modelado.

El la elsendo 28.09.2016. Legas  Gabi 

Malgrandaj helikopteroj el Pollando

La pola-franca produktanto de malpli grandaj helikopteroj Celier Aviation konkeras la mondajn merkatojn. Ekde momento de sia kreiĝo ĝi vendis preskaŭ 400 produktitajn de si  maŝinojn, el kiuj 95-procente al eksterlando. Enkondukinte en sian oferton novan modelon de kvara generacio Celier Aviation lokiĝis en la monda avanularo. Malgrandajn helikopterojn aĉetas jen bonstatuloj, kiuj serĉas distron kaj emociojn. La alian grupon konsistigas merkatistoj, kiuj deziras ŝpari la  trafiktempon.  Celier Aviation ofertas ankaŭ siajn maŝinojn por la profesiaj celoj i.a. al polico, limgardistaro aŭ armeaj fortoj. Ili povas servi al geodetoj kaj inĝenieroj. Dank’ al provizo per lasero kaj kameraoj je la infraruĝa radiado eblas ilin uzi por skani tubokondukilojn kaj energetikajn liniojn. Ili povas servi en agrikulturo kaj en la savkampanjoj. Kun konforma ekipaĵaro ili povas surgrundiĝi sur la akvopegulo. La  avantaĝo de la maŝinoj Celier Aviation estas,  ke ili realigas 90 procentojn de la misio de helikoptero kontraŭ 10 procentoj de la kostoj. Licenco por ilia produktado estis vendita jam al Hinda Unio. Nun la firmao surmerkatigas la kvaran generacion de siaj maŝinoj Xenon, kiu jam akiris renomon akirinte premion en Oshkosh en Usono kiel la plej bona ĉi-speca helikoptero en la mondo. Ĝi estas pli komforta kaj akiras pli bonajn atingaĵojn. Ĝia bruo estis reduktita kaj ĝi flugas pli rapide kun la uzo de malpli granda kvanto de fuelo.

El la elsendo 28.09.2016. Legas  Maciek – 1’51”

Mortis Szymon Peres

La 28-an de septembro 2016 mortis Szimon Peres, kiu  en la daŭro de 60 jaroj estis membro de 12 israelaj registaroj kaj de kvar politikaj partioj plenumante i.a. la oficojn de la ĉefministro kaj ministro por la eksterlandaj aferoj. En 2007 li estis elektita kiel la 9-a prezidento de Israelo. Szimon Peres estis pledanto por dialogo kaj paca fino de plurjara konflikto en la Proksima Oriento, pro kio en 1994 li estis distingita per la Paca Nobel-premio.

El la elsendo 28.09.2016. Legas  Brbara – 0’41”

La geavoj, la plej senavara socia grupo en Pollando

Senjoroj, da kiuj en Pollando estas ĉirkaŭ 6 milionoj,  konsistigas la plej senavaran socian grupon en Pollando. En 2015 ili donis al siaj infanoj, nepoj kaj aliaj personoj donacojn kun la valoro de pli ol 4 miliardoj da zlotoj. Statistika emerito donacis ĉiumonate en la formo de kontanta mono kaj donacobjektoj 56 zlotojn.  Tion oni taksis laŭ la esploroj pri la hejmmastrumaj buĝetoj, kiujn gvidas Ĉefa Statisika Oficejo. Multe malpli donacemaj estis aliaj sociaj grupoj. Ekzemple personoj laborantaj en propraj firmaoj por aliaj destinis nur po 46 zlotojn monate, agrikulturistoj po 26 zlotojn.

El la elsendo 13.09.2016. Legas  Tomek  

Kie drinki bieron favorpreze?

Biero en Pollando estas drinkaĵo tre popolara kaj havas multajn ŝatantojn. La kolektivo de GoEuro.pl faris komparon de donitaĵoj el 70 landoj de la mondo por ekscii, kien valoras veturi por drinki bieron ne ruinigante hejman buĝeton. Oni aparte donis la atenton al. mezaj prezoj  en vendejoj kaj rapidedrinkejoj kaj ankaŭ mezan jaran bierkonsumadon, krome elspezojn por biero en ĉiu el la esploritaj  urboj. La unuan lokon inter la plej favorprezaj celurboj okupis en la nuna jaro la slovaka Bratislavo, en kiu la meza prezo de biero egalas al. 6,45 zlotoj. La unuan inter la plej multekostaj celurboj okupis la svisa Laŭzano, kie la meza prezo de biero egalas al. 37.08 zlotoj. En tiu rangolisto troviĝas ankaŭ kelkaj polaj urboj. Krakovo ektroviĝis inter kvin unuaj urboj, kie la bierpprezoj estas favoraj kaj egalas meze al. 7.28 zlotoj. La 8-an lokon en la rangolisto de geoeuro.pl okupis Varsovio kun la meza bieroprezo egala al. 9.53 zlotoj. Inter aliaj favorprezaj urboj troviĝas la ukraina Kievo – 6.48 zlotoj, la sudafrika Kaburbo kun la prezo de 7.30 zlotoj kaj fine Meksiko, kie la meza prezo por biero egalas al. 8.30 zlotoj. Kvar pliaj urboj, kie la meza prezo de biero estas la plej alta por polo estas Hongkongo, Singapuro, Zuriko kaj Oslo.

El la elsendo 13.09.2016. Legas  Maciek

Solaris en Norvegio

En la unua jarkvarono de 2017 la plej granda pola busproduktanto Solaris liveros al Norvegio 99 novajn veturilojn. Tiamaniere la nombro de polaj busoj produktitaj en la loko Bolechów apud Poznano trafikantaj en 24 norvegaj urboj kreskos ĝis 468 ekzempleroj.  La norvega firmao Unibuss mendis 75 busojn Urbino, kies longo egalas al 18,75 metroj. Temas pri la tria generacio de ĉi tiuj veturiloj, ekipota per motoroj laŭ la normo  Euro 6 de DAF. Samtempe la transporta kompanio Nobina mendis 24 ekzemplerojn de la busoj  Urbino 12. Aldonendas, ke Solaris Urbino 12 electric estis agnoskita la plej bona urba buso 2017. La transdono de speciala statueto „Bus of the Year” okazos en septembro nunjare en Hanovro kaj la titolo validos dum la tuta jaro. Temas pri la unua distingo por la produktanto el Pollando. La polaj busoj priservos la trafikon ene de Oslo, sed iliaj sidlokoj estos adaptitaj al la interurba trafiko.  Kroma novaĵo estas la aplikota fuelo, la t.n. HVO, alivorte fuelo de la plej nova generacio. Jam en 30 landoj de la mondo trafikas pli ol 14 mil busoj produktitaj apud Poznano. Krom Pollando plej multnombre en Germanio, Ĉeĥio, Francio kaj Italio. Krome i.a. en Unuiĝintaj Emirlandoj, Israelo kaj Turkio.

El la elsendo 13.09.2016. Legas  Tomek  

Nova lernojaro komenciĝis

Laŭ la Ministerio por la Nacia Edukado la 1-an de septembro la lernadon en ĉiuj polaj lernejoj komencis ĉirkaŭ 4 milionoj 626 mil infanoj kaj junuloj,  382 mil plenkreskuloj kaj ĉirkaŭ 670 mil instruistoj. Laŭ pritaksoj en la 1-aj klasoj de la elementaj lernejoj la lernadon komencis 210 mil infanoj, inkluzive de ĉirkaŭ 83 mil sesjaruloj. Tiu ĉi jaralo estos malpli granda, ĉar ekde la 1-a de septembro estis forigita lernodevo por 6-jaruloj kaj la gepatroj mem decidas pri tio, kiam ilia infano komencas la lernadon. Nunjare eĉ 82 procentoj de la gepatroj de 6-jaruloj decidis, ke iliaj infanoj restos en antaŭlernejoj. Tie la infanoj lernos – konforme al la nova programo de la antaŭlerneja edukado – legi kaj preparos sin al la skribado. En la nuna lernojaro lernantoj de la 6-aj klasoj de la bazaj lernejoj ne devos subiĝi al la landa ekzameno finonta ilian edukadon sur la baza nivelo. Tio ligiĝas kun la planata ŝanĝo de instrusistema strukturo, ĉar pro likvido de gimanzioj la lernodevo en la baza lernejo denove egalos al 8 jaroj. La lernado en la ĝeneraklerigaj liceoj grandiĝos de tri ĝis kvar jaroj. Alia novaĵo estas, ke abiturientoj povos apelacii rilate la skriban abiturientan ekzamenon ĉe Kolegio de la Ekzamena Arbitracio. Tio rilatos ankaŭ al personoj, kiuj subiĝas al ekzameno konfirmanta profesiajn kvalifikojn. Fine ekde la nova jaro koncerne lernantojn, kiuj lernas religion aŭ etikon noto pri tiuj lernoobjektoj estos kalkulita al la meza lernoobjekta poentado.

El la elsendo 06.09.2016. Legas Barbara kaj Milada  – 2’18

Junaj polaj matematikistoj kun medaloj

11 medalojn, inkluzive de 5 oraj akiris reprezentantaro de Pollando en la 23-a Internacia Ĉampionado pri Matematikaj kaj Logikaj Ludoj, kiu fine de aŭgusto okazis en Parizo. La pola teamo, kiu konsistis el 30 personoj kreiĝis voje de eliminado organizita de la Fakultato pri la Bazaj Problemoj de Tekniko de la vroclava Politekniko kaj la Vroclava Filio de la Pola Matematika Societo. La partopreno en la Pariza Ĉampionado havas la rangon de lernoobjekta olimpiko. En la kategorio por la plej aĝaj partoprenantoj la oran medalon akiris pola studento, Marcin Dublański. En la kategorio por liceanoj du unuajn lokojn akiris Daniel Malinowski kaj Tomasz Dobrzycki. Laŭvican oran medalon akiris gimnaziano Maciej Dulęba kaj la trian lokon en ĉi tiu kategorio elbatalis  Kamil Musiał. En kategorio por lernantoj de la 5-aj/6-aj klasoj de la baza lernejo poloj akiris tri unuajn lokojn. Oran medalon ricevis Adam Nałęcz-Jawecki, la arĝentan – Damian Czarnecki, kaj la bronzan – Beniamin Stecuła. Inter lernantoj de la 3-aj klasoj de la bazaj  lernejoj ora medalulo fariĝis Daniel Murawski, Cezary Bednarz ricevis bronzan medalon. La Internacia Ĉampionado pri Matematikaj kaj Logikaj Ludoj en Francio organizata ekde 1987 estas difinata kiel Monda Ĉampionado. Poloj partoprenas ĝin ekde 1992. Temas pri tre prestiĝa konkurso konsistanta el tre malfacilaj taskoj adresitaj al la matematikista elito. Tiu konkurso havas nenion komunan kun popularaj lernejanaj konkursoj. Ĝi celas unu, plej multe tri elstarajn  lernantojn en lernejo, kiuj lernas laŭ individua sistemo. La landaj eliminadoj estas plurŝtupaj. En la koresponda etapo aliĝas ĉirkaŭ 1500 lernantoj, sekvas ĝin duonfinalo en 20 urboj de Pollando. La finalo okazas en Vroclavo kaj elektas 30 plej bonajn junajn matematikistojn, kiuj kun instruistoj reprezentas Pollandon en Parizo.

El la elsendo 06.09.2016. Legas Barbara kaj Tomek  – 2’22

Pollando en la unua  dudeko da landoj plej signife ekspluatataj

Laŭ la plej nova raporto de Global Financial Integrity Pollando troviĝas en la unua dudeko da landoj plej signife ekspluatataj de eksterlandaj korporacioj. Laŭ la raporto la eksterlandaj firmaoj nelegale elkondukas ĉirkaŭ 90 miliardojn da zlotoj, tio estas ĉirkaŭ 5 procentojn de la Landa Produkto Brutte. Tio ligiĝas ĉefe kun trompoj lige kun la impostoj pro la aldonvaloro, CIT kaj doganoj. Antaŭ Pollando listiĝas i.a. Ĉinio, Rusio, Meksikio, Hinda Unio, Kazaĥio, Urakinio, Irako. La registaro de Beata Szydło ekde la komenco de sia agado lanĉis batalon kontraŭ tiu procedado, kio en la antaŭaj jaroj estis de polaj respondeculoj tolerata. Ĝis nun preskaŭ unu triono de eblaj enspezoj (ĉirkaŭ 100 miliardoj da zlotoj jare) anstataŭ provizi la ŝtatbuĝeton estis transferataj eksterlanden.

El la elsendo 09.02.2016. Legas Milada – 1’11”

Polaj mebloj eksterlande

Kiel skribas „Puls Biznesu” Pollando estas la kvara en la mondo eksportanto de mebloj vendante siajn produktojn ĉefe en Eŭropo. Laŭ polaj specialistoj la valoro de la pasintjara eksporto superis 36,6 milionojn da zlotoj. Tio signifas, ke ekde komenco de la jardeko ĝi kreskis je pli ol 40 procentoj, ekde la mezo de la 90-aj jaroj naŭoble. En la globskala rangolisto de mebloeksportantoj Pollando disponas pri 6,3-procenta partopreno sur la merkato nur iom cedante antaŭ italoj kaj germanoj, sed antaŭante usonanojn kaj meksikanojn. La ĉefa rolanto sur la meblofara merkato estas Ĉinio.  Por poloj la plej atrakcia estas la usona merkato kaj ankaŭ la arabaj landoj, kie laŭ la kvalito polaj mebloj povas konkurenci kun ĉinoj, laŭ la prezoj kun italoj aŭ germanoj. Konforme al la raporto „Polaj mebloj outlook 2016” en 2015 plej signife, ĉar pli ol 20-procente kreskis la eksporto de polaj mebloj al Rumanio, Slovakio kaj Usono.

El la elsendo 09.02.2016. Legas Krystyna – 1’17”

Datrevenaj aktualaĵoj_31.08 kaj 01.09.2016

La finaj tagoj de aŭgusto kaj la komencaj de septembro abundis je notindaj datrevenoj. Al ili apartenas la subskribitaj antaŭ 36 jaroj, la 31-an de aŭgusto 1980 en la Gdanska Ŝipfarejo Aŭgustaj Interkompreniĝoj. Ili komence ebligis kreiĝon de la sendependa de la komunistaj aŭtoritatoj legala sindikata organizaĵo, en la sekvo faligon de komunismo kaj la post-Jalta sistemo. Tio alkondukis sekve al gravaj politikaj ŝanĝoj ne nur en Pollando, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo,  ne ekskludante tiajn eventojn kiel perestrojko kaj faligo de la Berlina Muro. Ĉi lasta kreiĝis kiel unu la sekvoj de la 2-a mondmilito. Hieraŭ, la 1-an de septembro pasis la 77-a datreveno de la eksplodo de ĉi tiu terura evento. La pola prezidento Andrzej Duda difinis ĝin kiel rompon de ĉiaj principoj, perforton de internacia leĝaro, frapon kontraŭ nian landon. Ĝia sekva paŝo estis atako de sovetunia totalismo la 17-an de septembro,  baze de sekreta pakto inter Germanio kaj Sovetunio. La pola defendoministro, Antoni Macierewicz emfazis dum la porokazaj solenaĵoj, ke „ne okazus ĉi tiu plej terura tragedio, se ne la rusa-germana alianco, se ne la pakto Ribbentrop-Mołotow, se ne alianciĝo inter Hitler kaj Stalin. Pri tiu vero Pollando, Eŭropo kaj la mondo devas ĉiam memori”.

El la elsendo 02.09.2016. Legas Krystyna kaj Barbara  – 1’44

Antaŭ neformala kunsido de la Eŭropa Konsilio

Lastvendrede en Varsovio gastis la germana kanceliero Angela Merkel, kie ŝi renkontiĝis kun la gvidantoj de 4 ŝtatoj el la Viŝegrada Grupo. Ili venis al Varsovio laŭ invito de ĉefministro Beata Szydło por ellabori komunan starpunkton prezentotan dum neformala kunsido de la Eŭropa Konsilio, okazonta meze de septembro en Bratislavo. Ĝi estos dediĉita al estonteo de la Unio post la foriro de Britio, migrado kaj al. krizo en la sudaj landoj de la eŭrosfero. Estis prezentita la starpunkto, ke la kontraŭagado kontraŭ la troa enmigrado devas okazi per signifa firmigo de la eksteraj limoj de la Unio kaj ankaŭ pere de grandigita helpo celita al enmigrantoj en la unuaj landoj, en kiuj ne okazas milito, kiujn ili atingos. La 4 landoj de la Viŝgrada Grupo pro terorista minaco kaj neceso garantii sekurecon al propraj loĝantoj decidis, ke ili ne akceptos enmigrantojn el tendaroj de rifuĝintoj en Greklando kaj Italio. Krome iliaopinie 27 landoj-membroj ne povas sole konstati forlason de la Unio fare de Britio, sed devas difini kaŭzojn de tiu paŝo.

El la elsendo 30.08.2016. Legas Milada – 1’36

La 25-jariĝo de la Vajmara Triangulo

Lastlunde en la 25-a datreveno de la Vajmara Triangulo la ministroj por la eksterlandaj aferoj de Pollando, Francio kaj Germanio, Frank-Walter Steinmeier, Witold Waszczykowski kaj Jean Marc Ayrault renkontiĝis en la kastelo Ettersburg proksime al Vajmaro. La temo de ilia renkontiĝo estis la estonteco de la Unio kaj la plej gravaj problemoj ligitaj kun la kunlaboro inter tri ŝtatoj inkluzive de la migrokrizo kaj situacio en la oriento de Eŭropo. La pola ministro i.a. prezentis proponon de pli granda intensigo de la reciproka kunlaboro kadre de la triangula strukturo. Witold Waszczykowski diris i.a. dum la gazetara konferenco, ke „ni volas, ke la Unio estu pli bona, ke ĝi servu al la ŝtatoj-membroj, kiu utiligas ĉiujn instituciojn por helpi homojn, civitanojn kaj ne kontraŭe. Ni ne estas en la Unio por krei utopiojn kaj artefaritajn instituciojn, kiuj nin administras. La institucioj devas al ni helpi. Ili devas garde stari ĉe la eŭropaj traktatoj kaj helpi al la ŝtatoj-membroj”.

El la elsendo 30.08.2016. Legas Milada  – 1’28

La 77-jariĝo de la Pakto Ribbentrop-Mołotow

Hodiaŭ, t.e. la 23-an de aŭgusto 2016 pasas la 77-a datreveno de la subskribo de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu esence klarigas la eksplodon kaj elmontras la kaŭzintojn de la 2-a mondmilito. La Pakto,  baze de kiu Hitler kaj Stalin okazigis la dividon de la teritorio de Pollando faciligis al Hitler militistan atakon kontraŭ Pollando en septembro 1939. Stalin dank’ al ĝi ricevis tempon por prepari sin al eventuala milito kontraŭ la Regno. Ambaŭ flankoj devontiĝis sindeteni de ĉiaj perfortoaktoj, agresaj agadoj kaj reciprokaj atakoj. En la sekreta protokolo al la Pakto oni difinis la dividon de influoj en Eŭropo en proksimiĝanta rapidapaŝe militista konflikto. Sovetunio pro sia „neŭtraleco” estis ricevonta pli ol duonon de Pollando, Finnlandon, Latvion, Estonion kaj Besarabion. Laŭ propono de Eŭropa Parlamento ekde la 2008-a jaro la datreveno de la Pakto Ribbentrop-Mołotow estas solenata kiel Eŭropa Tago de Memoro pri la Viktimoj de Stalinismo kaj Naziismo.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Krystyna – 1’19

Varsoviaj abeloj liveras multe da mielo

Varsovio apud aliaj urboj de la okcidenta Eŭropo, kiel Parizo aŭ Berlino bredas abelojn sur kelkaj pluretaĝuloj. La idedoninto kaj ilia bredisto sur la 6-etaĝa hotelo kaj 11-etaĝaj banko kaj oficejo estas Marek Barzyk el la sudorienta Pollando, kiu instalis la unuan ĉefurban abelujon en 2012. Nun temas jam pri 10 abelujoj, kiuj liveras tre bonkvalitan mielon. Rekordo estis notita en 2014, kiam el unu abelujo oni ricevis preskaŭ 100 kilogramojn da mielo. Meze la rikolto egalas al iom pli ol 15 kilogramoj, kaj en specializaj abelujoj oni ricevas 30-35 kilogramojn da mielo. Laŭ la varsovia abelbredisto tiu bonega rikolto en Varsovio estas la rezulto de kvalitaj terenoj, pri kiuj disponas en Varsovio abeloj. Proksime troviĝas 70-hektara Łazienki-parko, botanika ĝardeno, kelkaj aliaj parkoj kaj hobiulaj ĝardenoj de varsovianoj. Relative rapide post la instalo de la unuaj abeluloj estis farita kontrolo de la produktata mielo laŭ la vidpunkto de ĝia kvalito kaj la enhavo de la t.n. pezaj metaloj. La rezultoj surprizis, ĉar la mielo evidentiĝis tre bonkvalita  kun apenaŭa konsisto de pezaj metaloj. Por la urba bredado necesas tamen elekti iom mildajn abelspeciojn kaj konstate ilin monitori. En Pollando krom Varsovio oni bredas abelojn i.a. en tiaj urboj, kiel Poznano kaj Krakovo.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Maciek – 1’46”

Poloj ŝatas bonkvalitan kafon

Poloj trinkas ĉiam pli da bonkvalita kafo kaj estas malfermaj je ĉi-rilataj novaĵetoj. Daŭre evoluas la merkato de la kafpreparado, t.e. kafbruligado. Kreiĝas ĉiam pli da novaj tiaj lokoj, kiuj certigas altan kvaliton de la kafograjnoj i.a. el Afriko, el la Centra aŭ Suda Amerikoj. Tiuj minipreparejoj, da kiuj en Pollando estas cento, produktas ĉirkaŭ du tunojn da kafo monate. En la profesia mondo de kafo estas ĉiam pli multaj virinoj.  Anna Oleksak estas la unua en Pollando virino, kiu akiris la ateston Q Arabica Graider. Ĝi konfirmas, ke ŝi kapablas aprezi altkvalitan kafon.  La ekzameno por ĝin akiri rilatas i.a. al la kapablo rekoni la bazajn gustojn, aromojn, kafdifektojn kaj taksi kafokvaliton.

El la elsendo 23.08.2016. Legas Tomek – 0’54

La solenaĵo de la Ĉielpreno

Tradicie la 15-a de aŭgusto estis festata kiel la religia solenaĵo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria Virgulino. La ĉefaj solenaĵoj en Pollando okazis en Częstochowa, kiun atingis dimanĉe kaj sabate 52 piediraj pilgrimgrupoj, krome 104 biciklistaj. Entute la solenaĵojn partoprenis ĉirkaŭ 100 mil kredantoj. La nunjaraj solenaĵoj estis la okazo por la dankesprimo i.a. pro la Mondaj Tagoj de la Junularo, 1050-a datreveno de la Bapto de Pollando kaj pro la Jaro de Mizerikordo en la Katolika Eklezio. Dum la ĉefa diservo, kiun celebris la metropolitestro de Częstochowa, arĥiepiskopo Wacław Depo pledis por la venko de historia vero en nia lando.

El la elsendo 16.08.2016. Legas Krystyna – 0’50”

Distingo por la registaro de Beata Szydło

Hodiaŭ, la 12-an de aŭgusto la pola registaro de Beata Szydło  ricevis premion de la Eŭropa Konfederacio de Grandaj Familioj (ELFAC) pro elstaraj atingaĵoj en la porfamilia politiko, aparte pro la programo Familio 500+. La premion dum la 8-a Eŭropa Konferenco de Grandaj Familioj en Rigo transprenis la ministro por la familio, laboro kaj socia politiko, Elżbieta Rafalska. En sia elpaŝo ŝi i.a. elmontris, ke la celo de la programo estas malgrandigo de la financa ŝarĝo de la familioj, ligita kun la edukado de infanoj kaj instigo al decidoj pri pli grandaj familioj. Tio havas ŝlosilan signifon en la situacio de la maljuniĝanta socio. Elżbieta Rafalska atentigis, ke la plurdimensia subteno de la familioj koncernas krome evoluigon de servoj por infanhavaj familioj, forpermesojn ligitajn kun proteko de infanoj, subtenon por neplenlertuloj kaj iliaj protektantoj kaj agadojn favore al enlaboriga stabileco.

El la elsendo 12.08.2016. Legas Krystyna – 1’16”

Kun Wizz Air la unuan fojon el Pollando al Kroatio

La hungara favorpreza avadlinio Wizz Air por la somero anoncis du novajn itinerojn el Pollando. Ekde la 2-a de aŭgusto eblas flugi el Katowice al la itala Bari, ekde la 3-a de aŭgusto forflugis la unua aviadilo el Varsovio al Split. Dank’ al ĉi tiu lasta flugkonekto Kroatio fariĝis la 24-a lando, kiun eblas atingi el Pollando helpe de Wizz Air. La flugoj okazas merkrede kaj dimanĉe. Flugoj el Katowice al Bari funkcias ĉiun mardon kaj sabaton. Ekde nun la hungara favorepreza flugkompanio flugas el 8 polaj flughavenoj al 24 landoj laŭ 130 itineroj. En Pollando Wizz Air havas 6 bazojn, en kiuj konstante troviĝas 20 aviadiloj.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Milada – 1’03”