Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Polaj fruktoj eksterlande en 2023

Pasintjare Pollando okupis la 2-an lokon en Eŭropo kaj la 7-an lokon en la mondo inter la plej grandaj eksportantoj de fruktoj. Eĉ kvarone temis pri pomoj, kies vendovaloro egalis al 398,8 milionoj da eŭroj. Tio estis je 32 procentoj pli ol unu jaron pli frue. La plej grandaj klientoj estis Rumanio, Egiptio, Germanio, Kazaĥio kaj Hispanio. La valoro de la pola eksporto de riboj kaj grosoj egalis en 2023 al 5 milionoj da eŭroj. Se temas pri ĉi tiuj fruktoj Pollando estas la tria plej granda eksportanto en la mondo kaj nia ĉefa kliento estas Germanio. En eksporto de framboj kaj rubusoj Pollando okupas la kvinan lokon en Eŭropo kaj la okan en la mondo. La valoro de la pasintjara eksporto de ĉi tiuj fruktoj egalis al 41,3 milionoj da eŭroj. Polaj framboj kaj rubusoj estas aĉetataj unuavice de germanoj, nederlandanoj kaj ĉeĥoj. Ili estas popularaj ankaŭ en Svedio kaj Germanio. El „Puls Biznesu”, kiu prezentis ĉi tiujn informojn, ni ekscias ankaŭ ke Pollando eksportas krome pirojn, prunojn kaj fragoj. La eksportovaloro de ĉi tiuj fruktoj en 2023 egalis al 51,7 milionoj da eŭroj (piroj), 7,4 milionoj da eŭroj (prunoj) kaj 28,1 milionoj da eŭroj (fragoj).

El la elsendo 05.10.2024. Legas Milada – 02′ 06″

Streĉita situacio en la Proksima Oriento

Daŭras streĉita situacio inter Israelo kaj Libano. Laŭ “Wall Street Journal” la isrealaj militfortoj ĉiam pli intense preparas sin al „eventuala kontinenta invado” kontraŭ la najbaron el la nordo. Laŭ la informoj de la ĵurnalo rezultas, ke Israelo povas komenci la atakon jam ĉi-semajne. La pola ministro por la eksterlandaj aferoj alvokis polojn estadantajn en Libano forlasi ĉi tiun landon. Post la lasta atako kontraŭ la gvidantojn de Hezbollah la pola ministro akcentis, ke la situacio en la regiono fariĝas ĉiam pli danĝera kaj eblas ekskludi neniun scenaron. La usona prezidento Joe Bindes esprimis dimanĉe maltrankvilon pro la eskalo de la israela-libana konflikto dirante ke necesas eviti plenskalan militon. Li anoncis sian intencon diskuti la temon kun la israela ĉefministro Netanjahu. Sian starpunkton rilate al la konflikto en la Proksima Oriento esprimis ankaŭ papo Francisko reage je la demando pri la atako de Israelo kontraŭ Bejruton, en kiu pereis la gvidanto de Hezbollah. La demando estis starigita dum la gazetara konferenco, kiu okazis sur la ferdeko de la papa aviadilo. La papo diris, ke defendo ĉiam devas estis proporcia al la atako. Alikaze temas pri ekstermoralaj, nemoralaj agadoj. Hodiaŭ la palestina grupo Hamas informis, ke ĝia gvidanto en Libano pereis lunde kun la familio en israela atako. Reuter atentigas, ke ĉiam pli oftaj atakoj de Israelo en Libano kaj Jemeno elvokas timon, ke la bataloj en la Proksima Oriento eskapos de la kontrolo kaj tiros al la milito Iranon kaj Usonon. Kiel informis sabate la libana sanministro dum ne plenaj du semajnoj en la israelaj flugatakoj kontraŭ Libanon pereis 1030 personoj, t.e. pli ol sume en la lastaj 11 monatoj. Kiel hodiaŭ , do lunde, informis Alta Komisaro de UN-o por Rifuĝintoj jam ĉirkaŭ 100 mil personoj fuĝis al Sirio pro la israelaj atakoj kontraŭ Libanon.

El la elsendo 30.09.2024. Legas Barbara – 02′ 34″

Pollando daŭre luktas kontraŭ la inundo

La sud-okcidenta Pollando daŭre luktas kontraŭ la katastrofecaj sekvoj de la inundo, kiu ruinigis multajn mastrumejojn kaj plurajn personojn komplete senigis je la vivhavaĵoj. La inundominaco ne malaperis, la akvoelverŝigo minacas al pliaj loĝlokoj, kvankam la prognozata skalo de katastrofo ne estas same drameca kiel antaŭ unu semajno. Materiala helpo venas de institucioj kaj privataj personoj. Hodiaŭ vespere la pola Sejmo aŭskultos registaran informon pri la inundostato kaj morgaŭ traktos projekton de speciala registara leĝpropono en la kuntekto de la elementa plago. La meteologiaj servoj avertas kontraŭ tempestoj kaj ŝiraj ventoj ankaŭ en la regionoj plagitaj de la inundo.

El le elsendo 25.09.2024. Legas Barbara – 0′ 58″

Nederlando pri la unia migropakto

La nova nederlanda registaro ekoficinta en julio planas envivgi pli severajn migroregulojn kaj deklari la landan azilan krizon. La intensiĝanta migrikrizo instigis la nederlandajn aŭtoritatojn serĉi solvojn sur la landa nivelo malgraŭ formala maleblo rezigni pri la uniaj reguloj. La nederlanda ministro pri la migrado Marjolein Faber substrekis, ke Nederlando devas reakiri plenan kontrolon super sia azila politiko. Tamen la aferprezentantino de la Eŭropa Komisiono, Anitta Hippner memorigis, ke Nederlando subtenis ĉiujn elementojn de la migropakto sur la forumo de la unia Konsilio.

El le elsendo 25.09.2024. Legas Krystyna – 0′ 51″

Enmigrantoj en Svedio

La centrodektrula registaro de Svedio kaj la partio Svedaj Demoratoj deziras signife grandigi la subvencion por enmigrantoj de 10 mil ĝis 350 mil svedaj kronoj por ĉiu plenkreskula enmigranto, kiu deklaros la intencon reveni al sia hejmlando. La decido jam estis alprenita kaj la novaj reguloj enviviĝos en 2026. Tiu propono rilatas al personoj, kiuj havas permeson de portempa aŭ konstanta loĝado en Svedio, sed pro diversaj kialoj volas reveni al sia devenlando. Kiel informis “Aftonbladet” ĉirkaŭ 400-500 mil eksterlandanoj troviĝantaj nun en Svedio estas personoj longiĝe senlaboraj kaj frontantaj malfacilaĵojn sin vivteni. Svedio severigas sian migropolitikon ekde la ŝanĝo de la registaro en 2022.

El le elsendo 25.09.2024. Legas Milada – 01′ 13″

Pli ol 4,1 milionoj da ukrainanoj protektataj en la Unio

Laŭ la donitaĵoj de Eurostat el la fino de julio 2024 la statuson de provizora protekto en la uniaj landoj ricevis pli ol 4,1 milionoj da ukrainanoj. Eurostat informas, ke fine de julio 2024 en Germanio estis registritaj 1 miliono 110 mil 600 personoj, en Pollando estis registritaj 976 mil 205 rifuĝintoj. (Laŭ la raporto de la pola Ĉefkomadantaro de Limgardistaro en 2022 el Ukrainio al Pollando venis ĉirkaŭ 9,5 milionoj da personoj kaj en 2023 – ĝis la 30-a de septembro – ĉirkaŭ 7,2 milionoj da personoj). Laŭ la donitaĵoj de Eurostat fine de julio 2024 la plej multa elcento de elmigrintoj el Ukrainio estis notitaj en Ĉeĥio, Litovio kaj en Pollando. Kompare al la fino de junio 2024 plej multaj personoj el Ukrainio ricevis statuson de provizora protekto en Pollando, Ĉeĥio kaj Rumanio. Malplej multaj en Slovenio, Luksemburgo, Malto kaj Liĥtenŝtejno. La plej grandan malkreskon de rifuĝintoj el Ukrainio notis Germanio. Fine de julio 2024 plej multaj inter la rifuĝntoj estis ukrainanoj, civitanoj de Rusio, Niĝerio kaj Azerbejĝano. La 25-an de junio la Konsilio de Eŭropo pluvalidigis la provizoran protekton por rifuĝintoj el Ukrainio ĝis la 4-a de marto 2026. Tiuj personoj havas la rajton loĝi en la koncerna lando, havas la rajton legale labori kaj la rajton al loĝigo. Ili ricevas medicinan helpon kaj havas garantiitan partoprenon en la eduksistemo.

El le elsendo 25.09.2024. Legas Milada – 02′ 35″

Pollando daŭre luktas kontraŭ la inunda plago

Pollando daŭre sentas la inundan minacon kaj sentas la sekvojn de la inunda plago. La plaga inundo trafis la Centran-Orientan Eŭropon, aparte tiajn landojn, kiel Ĉeĥio, Austrio, Rumanio, Pollando. Kontraŭ inundo batalas Italio kaj Hungario. Malgraŭ tio, ke la inundominaco estis prognozita pli frue multaj eŭropaj urboj, uebetoj kaj vilaĝoj ektroviĝis sub la akvo, digoj kaj kontraŭinundaj remparoj ne sukcesis rezisti la premon de la elemento. En Pollando la plej drameca estas la situacio en la sudokcidenta Pollando kaj en la regiono de Opole. Lunde, la 16-an de septembro la pola registaro anoncis la staton de la elementa plago dum ankoraŭ vendrede ĝia estro estis trankviliganta la publikon, ke la minaco ne ŝajnas aparte granda. La avertoj de Ĉeĥio, la alarmoj de la Eŭropa Komisiono direktataj ekde la 10-a de septembro pri la inundorisko ne estis prenitaj en konsideron. Kiel diris hodiaŭ, tio estas la 20-an de septembro la pola prezidento vizitinta la terenojn trafitajn de inundo ne estas nun tempo kulpigi iun ajn pri la neglektoj, ĉar necesas fronti la enorman skalon de postinundaj sekvoj. La inunda ondo ne ĉesis ruliĝi kaj direktiĝas nun al la regiono de la urbo Zielona Góra, al la lubuŝa regiono. Tie aliflanke, kie la akvospegulo jam malaltiĝas videbliĝas la hororiga skalo de la perdoj – ruinigiaj konstruaĵoj, infrastrukturo, tavoloj da ŝlimo kaj koto, netrinkebla akvo, humideco penetranta havaĵojn. Oni avertas pri la netrinkebla akvo, minaco de epidemioj. Ĉiu akvobotelo, higienaj akcesoraĵoj, longvalidaj nutraĵoj estas orvaloraj. Tra la tuta lando daŭras kvestado favore al la viktimoj de la inundo, oni kolektas longvalidajn nutraĵojn, higienajn akcesoraĵojn, por dimanĉo la Eklezio anoncis tutlandan kvestadon. Dimanĉe al la forigado de la sekvoj de inundo kadre de la operaco Feniks enĝagiĝos 25 mil soldatoj (je kvin mil pli ol aktuale). Ilia helpo konsistos en revenigado de trafikebleco, konstruado de provizoraj pontoj kaj revenigado de provizora vojtrafiko. Hodiaŭ estis elektita la plenrajtigito de la registaro por la forigado de la inundosekvoj.

El la elsendo 20.09.2024. Legas Barbara – 03′ 07″

En Pollando proklamita stato de la elementa plago

La pola registaro proklamis la staton de elementa plago pro la inundo, kiu plagis en la lastaj tagoj la sud-okcidentan parton de la lando kun la celo kontraŭbatali ĝiajn sekvojn kaj por ilin forigi. Ili koncernas partojn de tri vojevodioj en ĉi tiu regiono. Ĝi validos ĝis la 16-a de oktobro inkluzive. La registaro certigis financan rezervon en la alteco de unu miliardo da zlotoj por la bezonoj de lokoj kaj homoj damaĝitaj de la inundo.

El la elsendo 15.09.2024. Legas Barbara – 0′ 40″

Monato de la Pola Heredaĵo en Novskotio

En la kanada provinco Novskotio septembro estas solenata kiel Monato de la Pola Heredaĵo. Ĝi estis proklamita de la novskotia parlamento kaj festita la unuan fojon en 2020. La 1-an de septembro 2024 specialan mesaĝon al la pola kolonio en Novskotio direktis ĝia gubernatoro leŭtenanto Arthur LeBlanc. Antaŭ la pola preĝejo en Whitney Pier estis hisita la pola flago kaj dum la meso oni preĝis favore al paco. Dum la tuta septembro en la loka radiostacio The Coast Radio estas prezentataj polaj podkastoj, okazos promenoj laŭ la spuroj de la pola kolonio. Krome okazos renkontiĝoj kun studentoj de la Universitato en Cape Breton, kiu estas la partnera urbo de la pola Wałbrzych. Komence de la 20-a jarcento ĝuste al Cape Breton celis la unuaj polaj enmigrantoj. La Pola-Kanada Societo en Novskotio inaŭguris ĉi-monate en Halifakso lecjonojn de la pola lingvo por plenkreskuloj kaj infanoj. Dum ili oni lernas krome pri la pola kulturo kaj polaj sociaj ĝentilformoj, oni komune rigardas filmojn aŭ legas pri polaj sportistoj kaj artistoj. Junaj reprezentantoj de la pola kolonio en Ontario ĉiam pli ofte atentigas, ke necesas ŝanĝi la manieron rakonti pri Pollando ne sole en la polkolonia medio, sed ankaŭ al kanadanoj mem.

El la elsendo 15.09.2024. Legas Maciek – 01′ 37″

Turistoj ĉiam pli ofte al salminejo Wieliczka

La troviĝanta en Unesko-listo de la monda kulturheredaĵo salminejo Wieliczka apud Krakovo logas turistojn el la tuta mondo liverante al ili neforgeseblajn travivaĵojn kaj vidindaĵojn. Kun ĉiu jaro vizitas ĝin ĉiam pli da gastoj ne nur el Pollando, sed el la tuta mondo. Jam la 8-an de aŭgusto 2024 estis tie la unumiliona turisto, du semajnojn pli frue ol en 2023. En la nuna jaro oni notis iujn ŝanĝojn en la strukturo de la vizitantoj. Dum sep unuaj monatoj de la jaro 60 procentojn de la gastoj konsistigis eksterlandanoj. La plej populara lingvo uzata de ili estis la angla je du procentoj superinta la polan lingvon. La plej multaj inter eksterlandanoj estis britoj (137 mil), sekve italoj (42 mil) kaj francoj (39,7). La turisma interesiĝo pri la salminejo Wieliczka kreskas ankaŭ inter la ekstereŭropaj gastoj. Grandiĝis la nombro de vizitanoj el la arabaj landoj, kiel Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Saŭda Arabio, Kataro. Duobliĝis la kvanto de gastoj el Turkio kaj Serbio kaj la nombro de gastoj el Filipinoj triobliĝis. Oni notas kreskantan nombron de turistoj el Japanio, Honduraso, Hinda Unio kaj Kanado. Nur en la periodo januaro-julio de la nuna jaro oni notis kreskon de vizitantoj kompare al la sama periodo de 2023 je 108,5 mil personoj. Dum la tuta pasinta jaro la salminejon Wieliczka vzitis pli ol unu kaj duona milionoj da personoj.

El la elsendo 15.09.2024. Legas Milada – 02′ 25″

Ne< por plurfunkciaj telefonoj en la lernejaj klasoj

Ekde lundo en ĉiuj lernejoj de Nederlando validas la plena malpermeso uzi en la lernejaj klasoj la plurfunkciajn telefonojn. Informis pri tio la agentejo dpa. Ekde januaro la uzo de plurfunkciaj telefonoj kaj tabletoj estis malplermesita en nederlandaj mezgradaj lernejoj, nun la malpermeso koncernas ankaŭ la bazajn lernejojn. Tiu malpermeso estis en Nederlando objekto de publika debato inter gepatroj, instruistoj kaj politikistoj. Oni referencis al ĉiam pli da fontoj pri tio, ke la poŝtelefonoj en klasoj malebligas plenan koncentriĝon de lernantoj kaj kaŭzis, ke iliaj lernorezultoj malboniĝas. Kiel informis la nederlanda NOS en lernejoj, en kiuj estis mapermesita la uzo de poŝtelefonoj ankaŭ dum la interlecionaj paŭzoj pliboniĝas la komunikatmosfero. La escepto rilate la uzon de la purfunkciaj poŝtelefonoj en klasoj koncernas medicinajn konsiderojn aŭ handikapon de lernanto. La malpermeso uzi la plurfunkciajn poŝtelefonojn en klasoj validas jam en Grekio, Italio, Hispanio, Francio kaj Svedio. En Pollando jam ekzistas lernejoj, en kiuj la uzo de poŝtelefonoj en la klasoj kaj dum la interlecjonaj paŭzoj estas malpermesita. Iuj polaj lernejoj registras tion en siaj statutoj.

El la elsendo 05.09.2024. Legas Maciek – 01′ 31″

Rekordaj prezoj de arĝento

Ekde la jarkomenco signife kreskis sur la mondaj merkatoj la prezo de arĝento. En februaro necesis pagi preskaŭ 23 dolarojn por unu unco (℥), en majo la prezo kreskis ĝis 27,9 dolaroj por la sama kvanto. La prezoj akcelis en julio kaj rekorda estis la 11-a de ĉi tiu monato, kiam por unu unco necesis pagi 31,5 dolarojn. Laŭ ekspertoj de la Pola Ekonomika Instiituto altaj prezoj de arĝento konserviĝos sur la historie alta nivelo i.a. pro kreskanta aĉetateco de elektraj aŭtomobiloj kaj juvelaro. La prezokreskon influis krome limigita vendateco kaj geopolitikaj streĉitecoj. La pola kompanio KGHM, kiu estas la dua en la mondo plej granda produktanto de arĝento akiris en 2023 45 milionojn 900 mil uncojn da arĝento.

El la elsendo 05.09.2024. Legas Milada – 01′ 15″

Malkreskanta vinkonsumado en la mondo

Malkreskanta konsumado de vino en la tuta mondo devigis multajn eŭropajn vitejojn fini la produktadon. Pasintjare la vinproduktado estis la plej malalta ekde 1961 pro ekstremaj veterkondiĉoj kaj fungaj malsanoj, kiuj plagis vitejojn. Ekde 2018 la vinkonsumado malkreskas ankaŭ pro la malgrandiĝo de vinaĉetemo en Ĉinio kaj alta inflacio, kiu frapas la poŝojn de la konsumantoj. Ĉiam pli da personoj preferas bieron aŭ fortajn alkohoaĵojn aŭ rezignas pri alkoholaj drinkaĵoj pro sankonsideroj. La franca firmao Pernod Ricard decidis vendi siajn sep vitejojn en Aŭstralio, Novzelando kaj Hispanio. Per tiu ĝi decido la grupo intencas koncentriĝi ĉirkaŭ investaĵoj rilataj al altklasaj alkoholaĵoj kaj ĉampanoj, kiuj stimulas la evoluon de la firmao. Samtempe Pernod Ricard grandigas la vendatecon de la usona viskio.

El la elsendo 25.08.2024. Legas Gabi – 01′ 11″

Polaj fandistaj tradicioj kiel kultura heredaĵo

La fandistaj tradicioj same kiel Tago de Fandisto estis registritaj lastatempe en la pola listo de nemateria kulturheredaĵo. Tio sekvis el plurmonata kunlaboro de diversaj institucioj, subjektoj kaj individuoj el kvin polaj vojevodioj. En la landa skalo la preparlaborojn kunordigis Muzeo de Fandindustrio en la urbo Chorzów kunlabore kun la fandista, sindikata kaj akademia medioj. La registro koncernas tradiciojn ligitajn kun la festado de la Tago de Fandisto. Temas pri solenaj tramarŝoj, sanktaj mesoj favore al la fandista fratularo, fandista inico, fandistaj tavernoj kaj bakedado. Temas krome pri fandista eduko formala kaj neformala, profesia lingvaĵo – sociolekto, muzika kulturo inkluzivanta blovorkestrojn kaj kanttradiciojn, kulto de s-ta Floriano, la religia patrono de la fandistoj, fandistaj uniformoj, fandista flago aŭ blazono. La registro celas protekti kaj popularigi la fandistajn tradiciojn kiel gravan identecoelementon de lokoj kaj regionoj ligitaj kun la fandindustrio.

El la elsendo 25.08.2024. Legas Maciek – 01′ 19″

Niĉaj lingvoj sur la pola labormerkato

En Pollando ne ekzistas ŝancoj trovi bonan laboron en internacia firmao sen kono de la angla lingvo almenaŭ sur la nivelo B2. Sed la kono de ĉiu alia lingvo, ĉefe eŭropa estas bonvena, ofte postulata. Temas unuavice pri la germana, franca, itala, hispana aŭ nederlanda lingvoj. Labormerkatan signifon akiras la korea, ĉina kaj japana lingvoj, kvankam ankoraŭ ne multas postenoj, kiuj postulus tiun konon. Laŭ la Salajra Raporto 2024 de la dungofirmo Grafton Recruitment la kono de „niĉaj” fremdaj lingvoj ne nur influas la salajronivelon, sed aldone malfermas novajn evoluperspektivojn. Se oni regas krom la angla la germanan lingvon, la salajrokresko egalas al 10-20 procentoj, rilate la italan aŭ hispanan la salajro kreskas je 10-15 procentoj, sed la kono de skandinaviaj lingvoj ne malofte kreskigas la salajron je 25 procentoj. Laŭ la donitaĵoj de la portalo pracuj.pl (laboru.pl) sep je dek procentoj de laborantaj poloj deklaras konon de almenaŭ unu fremda lingvo, kiu ebligas bazan komunikadon. Plej ofte temas pri la angla lingvo, kies konon deklaras 88 procentoj de la laborantaj poloj, inkluzive de 60 procentoj kiuj konas ĝin sur la nivelo B2. 21 procentoj de la laborantaj poloj uzas la rusan lingvon – plej ofte personoj en la aĝgrupo 45-65 jaroj. Nur 15 procentoj de la laborantaj poloj uzas en sia laboro la germanan. Plej malofte estas menciita la kono de la itala, ĉina, nederlanda kaj araba lingvoj.

El la elsendo 25.08.2024. Legas Maciek – 02′ 01″

La 104-a datreveno de la Varsovia Batalo

Hodiaŭ Pollando solenas ŝtatan feston lige kun la 104-a datreveno de la venka Varsovia Batalo el la 15-a de aŭgusto 1920, nomata kiel Miraklo apud Vistulo. Okaze de la datreveno la pola prezidento Andrzej Duda adresis al poloj leteron memorigante pri unu el la plej gravaj bataloj en la historio de Pollando kaj Eŭropo. Li emfazis, ke la reagajninta suvereneon Respubliko dank’ al la venko refutis la malamikon, devigis sovetunianojn al pactraktado kaj firmigis la limon kaj seuverenecon de Pollando. La 15-a de aŭgusto estas solenata kiel festo de la Polaj Militistaj Fortoj. En Varsovio okazis militista parado kaj pluraj solenaĵoj kun patriota karaktero. Tiuj solenaĵoj, festenoj, piknikoj kaj kulturaj eventoj okazas en la tuta lando. I.a. koncertoj kadre de la tutlanda Festivalo de Militistaj Orkestroj. La saman tagon ĉe la Hela Monto en Ĉenstoĥovo okazas la solenaĵoj ligitaj kun la festo de la Ĉielpreno de Dipatrino, por kiu de multaj tagoj pilgrimis fideluloj el multaj lokoj en Pollando kaj ankaŭ el eksterlando.

El la elsendo 15.08.2024. Legas Milada – 01′ 41″

Pionira monografio pri la rilatoj inter Tajvano kaj Pollando

„Ŝlosiloj de la mondo – Tajvano kaj Pollando inter ŝtatpotencoj” ĝi estas pli ol 600-paĝa libro de Wei-Yun Lin. La ĉinlingva verko eldonita de la prestiĝa tajvana eldonejo Avanguard Publishing priskribas la historion de la polaj-tajvanaj rilatoj ekde 1636, kiam la insulon vizitis la unua polo, jezuito Wojciech Męciński. La monografio notas fine la nuntempajn rilatojn. I.a. troviĝas en ĝi prikribo de la esploroj pri Tajvano gvidataj de doktoro Bogdan Zemanek el la Jagelona Universitato kaj de la jutubaj videoraportoj el Tajvano de Wojciech Siryk. La monografio enhavas la unuan studumon pri toponimoj Tajvano kaj Formozo en Pollando. Wei-Yun Lin-Górecka estas la tajvana verkistino, tradukistino kaj esploristino. Ŝi tradukis al la ĉina lingvo la eldonitajn en Tajvano librojn de Andrzej Sapkowski, Bruno Schulz, Janusz Korczak kaj de poeziaĵoj de Wisława Szymborska kaj Tadeusz Różewicz. En 2013 ŝi estis distingita per la titolo „Meritiĝinto por la Pola Kulturo” pro la popularigado de la pola literaturo kaj kulturo eksterlande.

El la elsendo 30.07.2024. Legas Gabi – 01′ 28″

La 80a datreveno de la Varsovia Insurekcio 1944

La pola Sejmo per aklamo proklamis rezolucion okaze de la 80-a datreveno de la eksplodo de la Varsovia Insurekcio 1944. Ĝi esprimas la konvinkon, ke la memoro pri la herooj de la batalanta pola ĉefurbo – viroj, virinoj kaj infanoj – estas la devo de la nuna kaj estontaj generacioj. La Varsovia Insurekcio estis la plej granda armita kampanjo de la poloj batalantaj konspire en la okupaciata de germanoj Eŭropo. La eksplodinta la 1-an de aŭgusto insurekcio planita por kelkaj tagoj daŭris pli ol du monatojn. En la batalon engaĝiĝis 40-50 mil insuregentoj, pereis ĉirkaŭ 18 mil, 25 mil estis vunditaj. La perdoj de la civila loĝantaro superis 180 mil viktimojn. La transvivintaj loĝantoj de Varsovio, ĉirkaŭ 500 mil personoj estis elpelitaj kaj la urbo mem post la falinta insurekcio estis preskaŭ tutece detruita de germanoj. La urboaŭtoritatoj de Varsovio, reprezentantoj de la kunbatalintaj asocioj kaj la vivantaj varsoviaj insurgentoj direktis alvokon pri digna omaĝo de la 80-a datreveno de la eksplodo de la Inurekcio, pri la memoro kaj dankemo al la batalintoj. La solenaĵoj la 1-an de aŭgusto tradicie komenciĝas je la horo W, tio estas la 17-a, kiu indikis la insurekcikomencon. Oni omaĝe renkontiĝas ĉe centoj da memorlokoj kaj solenadojn finas koncerto de insurgentaj kantoj en la plenumo de artistoj kaj varsovia publiko.

El la elsendo 30.07.2024. Legas Maciek – 01′ 47″

Nova turisma atrakciaĵo de Krakovo

Ekde la 1-a de julio Krakovo disponigis al la loĝantoj kaj gastoj de la urbo novan turisman atrakciaĵon. Temas pri la panorama teraso establita ĉe la tegmento de la najbaranta kun la Reĝa Kastelo ĉe Wawel-altaĵo Malgranda Bastiono. De sur la altco de preskaŭ 30 metroj, kiun eblas atingi suprenirante 101 ŝtupojn, eblas rigardi ne nur la spektaklecan panoramon de la urbo, sed krome ankaŭ ĉiujn tegmentojn de Wawel-kastelo. Kiam regos bona videbleco eblos rimarki eĉ la pintojn de Tatry-montaro kaj la montoĉenon Babia Góra. La panorama teraso funkcias sezone ĉiutage ekde la 1-a de julio ĝis la 13-a de oktobro.

El la elsendo 30.07.2024. Legas Maciek – 0′ 50″

LOT kun pli ol 10 milionoj da pasaĝeroj en 2023

La pola flugkompanio LOT ĵus raportis pri tre sukcesa por ĝi la 2023-a jaro. Ĝi ellaboris pli ol 10 miliardojn da zlotoj nete veturiginte pli ol 10 milionojn da pasaĝeroj. La rekorda monato estis julio 2023, kiam la flugojn de LOT uzis pli ol unu miliono da pasaĝeroj. En la raporta jaro LOT vastigis sian flugoferton el la regionaj flughavenoj, de kie pasaĝeroj povis atingi Seulon, Stambulon, Milanon, Parizon aŭ Romon. Kun granda interesiĝo estis akceptitaj novaj flugitineroj al Taŝkento en Uzbekio kaj Riado, la ĉefurbo de la Saŭda Arabio. LOT certigas krome la rektan flugkonekton al Usono, Kanado, Ĉinio, Japanio kaj la Suda Koreio ne kalkultante la eŭropajn ĉefurbojn. En la periodo 2024-2028 la pasaĝerojn atendas preskaŭ 20 novaj flugceloj laŭ la meza kaj fora distancoj. Ĝis 2028 LOT riĉiĝos je pli ol 30 aviadiloj ekpitaj per nova generacio de motoroj, dank’ al kio malgrandiĝas la emisiado de la kabordiooksido. La kompanio LOT estis establita en 1929 kaj aktuale ĝi estas la 12-a plej malnova flugkompanio en la mondo.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Maciek – 01′ 29″

CBOS fulmrapide pri emocioj de poloj

La opinisonda CBOS-centro inter la 8-a kaj la 11-a de julio okazigis telefonan fulmsondadon pri la sociaj agordoj de poloj. Oni komparis ĉiujn emociojn de la tago antaŭanta la sondadon unuflanke kaj aliflanke emociojn pri la aktuala situacio en Pollando. Eblis elekti inter 13 emocistatoj. Se enketitoj ne pensis konkrete pri situacio en la lando iliaj emocioj spegulis mikson de sentoj pozitivaj kaj negativaj kun la dominado de pozitivaj. La strukturo de la emocioj reage je la aktuala situacio en Pollando estas tute alia. Ĉiam pli da poloj sentas maltrankvilon kaj en ĉi tiu grupo multiĝas balotintoj de partioj formantaj la regantan koalicion, kiu ekoficis la 13-an de decembro 2023. Eĉ 45 procentoj de ĉiuj enketitoj deklaris senton de timo, maltrankvilo, senton de malcerteco. 44 procentoj deklaris nervoziĝon, iritiĝon kaj malpaciencon. Senton de senpvo deklaris 43 procentoj de la enketitoj. Pozitivajn sentojn: ĝojon, feliĉon kaj kontenton deklaris 18 procentoj de la enketitoj kaj nur 10 procentoj sentas entuziasmon kaj ekscitiĝon pri la nuna situacio en la lando.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Barbara – 01′ 38″

Internacia Justic-kortumo pri israela politiko sur la palestinaj teritorioj

Internacia Jutickortumo en Hago, la plej alta justicorgano de UN-o prezentis opinion pri la politiko de Israelo sur la okupaciataj palestinaj teritorioj. Ĝi verdiktis, ke la israela setlopolitiko kaj utiligado de la naturaj provizoj de ĉi tiuj teritorioj signifas la malobservadon de la Ĝeneva Konvencio kaj perturbas la internacian leĝaron. Temas pri la okupaciata de Israelo, ekde 57 jaroj, tertorio de la Okcidenta Bordo de Jordano, la Orienta Jerusalemo kaj Gazo-sfero, kie palestinanoj intencas estabi suverenan ŝtaton. La opinio de la Internacia Justickortumo akcentas la perturbadon de la internacia leĝaro flanke de Isrealo kaj alvokas ĝin respekti la rajton de palestinanoj al memdetermino.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Barbara – 01′ 01″

Pollando logas turisme sudajn najbarojn

Kiel informis la ĵurnalo „Puls Biznesu” Pollando fariĝis por ĉeĥoj la plej populara celoloko de la feriaj forveturoj. Antaŭ unu jaro, en julio 2023 la ĉeha turisma portalo Slevomat notis 50-procentan kreskon de turisma interesiĝo pri Pollando. En la periodo januaro-junio 2024 la rezervado de loĝlokoj pere de la portalo Dovolená.cz kreskis eĉ je 158 procentoj. Ĉeĥoj interesiĝas ĉefe pri rondveturoj tra Pollando kaj feriado ĉe Baltiko. Laŭ la plej novaj informoj de la Ĉeĥa Statistika Oficejo la populareco de mallongaj ripozveturoj al Pollando kreskis je 60 procentoj. Samtempe la asekurkompanio KB Pojišťovna sciigis, ke 11 procentoj de ĉehoj planantaj eksterlandan ripozon vizitos Pollandon.

El la elsendo 20.07.2024. Legas Maciek – 0′ 58″

Studentoj en Pollando 2023/2024

Pasintsemajne la Ĉefa Statistiko Oficejo prezentis raporton kun donitaĵoj pri la supera edukado en la studenta jaro 2023/2024. En ĉi tiu periodo en Pollando funkciis 354 altlernejoj. Laŭ donitaĵoj de 342 el ili en la lasta akademia jaro en Pollando studis 1 miliono 245 mil studentoj, inter kiuj estis 107 mil eksterlandanoj. Temis pri 21,5 mil pli da gejunuloj ol en la antaŭa studenta jaro. Plimulto, ĉar 790,4 mil personoj studis firmloke kaj 454,7 mil eksterĉeeste. La plej ofte elektitaj studdirektoj ligiĝis kun merkatagado, administracio kaj juro. Plimulto de eksterlandanoj devenis el la eŭropaj landoj, inter kiuj preman plimulton konsistigis ukrainanoj, pli ol 43 procentojn. Sekvis laŭnombre studentoj el Belorusio kaj Turkio. La Ĉefa Statistika Oficejo informis ankaŭ pri diplomitoj de la studenta jaro 2022/2023. Inter 292,1 mil personoj eĉ 62,6 procentojn konsistigis virinoj. Pli ol 87 procentoj de ekstarlandoj diplomitiĝis pri merkatagado, administracio kaj juro.

El la elsendo 10.07.2024. Legas Maciek – 01′ 36″

Rekonstruo de batalscenoj ĉe la kampo de Grunwald 1410

Jam la 26-an fojon ĉe la batalkampo de Grunwald 1410, en kiu batalo polaj kavaliroj kaj alianciĝintaj trupoj venkis teŭonojn, oni rekreas la historiajn bildojn en epokkostumoj. La evento logas dekojn da miloj da historiŝatantoj el la tuta mondo. En la lastaj jaroj la lokaj aŭtoritatoj signife evoluigis la turisman bazon ĉirkaŭ la batalkampo, la gastojn logas Muzeo de Grunwald-batalo. Ene de la jaroj la evento superis la kadron de sole batalo. Nunjare, en ĝia 614-a datreveno, ĉio komenciĝas jam hodiaŭ per turniroj de kavaliraj interluktoj en rekta kontraŭpuŝiĝo aŭ kun la uzo de arkoj. La unuan fojon disvolviĝas merkrede la ĉampionado pri pilkoludo „palant” kaj la 10-a eldono de Tuniro de Mezepoka Pilkoludo Bruchenball, kiel „Grundial 2024”. Ĵaude daŭros la interluktoj, sed krome okazos konkurso por Hejmaj Herbdrinkaĵoj kaj ekzercoj de gregoriaj ĉantoj. Vendrede aldone oni spektos paradon de batalstandardoj kaj bonvenigon de regantoj. Vespere oni kantos Akatyst, solenan liturgian himnon honore al la Dipatrino, post kio la iama muziko akompanos dancojn kaj antaŭbatalajn ludojn. La rekonstruo de la batalsceno mem en historiaj kostumoj, okazos sabate. La plurtagan eventon finos dimanĉe latina sankta meso en la mezepoka kadro laŭ formularo el la 1410-a jaro.

El la elsendo 10.07.2024. Legas Maciek – 01′ 48″