Novaĵoj
La kristnaskaj arbetoj el Pollando
Daŭre en multaj polaj domoj kaj publikaj lokoj dank’ al la ornamitaj kristnaskaj pingloarbetoj regas la festa etoso. Kristnaskaj arbetoj akompanos nin dum la porokazaj renkontiĝoj, baloj kaj eventoj ligitaj kun la bonvenigo de la 2024-a jaro. Pollando apartenas al unu el iliaj plej grandaj produktantoj en Eŭropo, tuj post Aŭstrio kaj la skandinaviaj landoj. Pasintjare la valoro de la pola merkato egalis al ĉirkaŭ 500 milionoj da zlotoj. Laŭ taksoj ĉiujare en Pollando oni vendas inter 5 kaj 6 milionoj da kristnaskaj arbetoj. Ofertas ilin privataj kultivantoj kaj ankaŭ la entrepreno Ŝtataj Arbaroj. Tio signifas 10 procentojn de ĉiuj kritnaskaj arbetoj en Eŭropo, ĉar ĉiujare eŭropaj klientoj aĉetas almenaŭ 50 milionojn da ili. La plej granda eksportanto estas Danlando, el kiu devenas ĉirkaŭ 6-7 milionoj da kristnaskaj arbetoj, ĝia propra bezonateco estas taksata je ĉirkaŭ 700 mil arbetoj. La plejmulto estas eksportata al Germanio. Ĉi tiu lando ne nur importas kristnaskajn arbetojn el Danlano, sed ankaŭ mem produktas pingloarbojn en la kvanto de 25-30 milionoj. Plimulto restas sur la landa merkato. En 2022 la eksportovaloro de la polaj kristnaskaj arbetoj egalis al 41,43 milionoj da zlotoj kaj tiu valoro de jaroj kreskas. Ili ĉefe trafas al la uniaj landoj tiaj kiel Danlando, Francio kaj Rumanio. Pollando krom kultivataj vivaj arbetoj produktas ankaŭ popularajn inter klientoj artefaritajn kristnaskajn arbetojn. Ilia produktocentro estas la komunumo Koziegłowy en la suda Pollando, kie funkcias preskaŭ du mil produktofirmaoj. Tie la produktado de plastaj kristnaskaj arbetoj komenciĝis en la mezo de la 80-aj jaroj.
El la elsendo 30.12.2023. Legas Milada – 02′ 58″
Historia vidindaĵo de decembro 2023 en Bjalistoko
Ĝis la fino de decembro en la Podlaĥia Muzeo de Bjalistoko estas prezentata la laŭvica t.n. historia vidindaĵo. La kampanjo „Historia vidindaĵo de la monato” estis inaŭgurita en 2021 kaj proksimigas historion de iu elektita objekto el la muzea kolekto, kiu en la ĉiutagaj kondiĉoj ne estas publike rigardebla. Tiu objekto ŝanĝiĝas ĉiumonate kaj estas prezentata en la ĉefvestiblo de la muzeo en la bjalistoka urbodomo. En decembro temas pri vojaĝa skribkompleto el la arta fako de la Muzeo. Tio estas la devenanta el Germanio ornama kesteto kun kompleto da necesaj skribakcesoraĵoj – vitra inkujo, osta papertranĉilo, krajoningo por grafitoj kaj gravurilo por stampoj kun la monogramo KU. Ĉiuj elementoj de la skribkompleto estas riĉe ornamitaj per rozmotivo kaj ovalo en la perlamota kadro. La vojaĝa skribkesteto estas kovrita per nigra papera imitaĵo de silko, interne tegita per kremkolora veluro. La Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko estas la plej granda ĉi speca kulturinstitucio en la regiono, kiu krom la ĉefa sidejo havas ok regionajn filiojn, al kiuj apartenas i.a. Muzeo de Ikonoj en Supraśl kaj la muzeo en Tykocin-sinagogo.
El la elsendo 30.12.2023. Legas Pamela – 01′ 39″
Bohoniki, la gvidmotivo de kalendaro 2024
Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko eldonis kalendaron por 2024, kies ĉefmotivo estas Bohoniki, la vilaĝo en la nord-orienta Pollando, kiu de jarcentoj vekas asociaciojn kun la tatara socio sur la polaj teritorioj. La kalendaro notas ne sole islamajn festojn difinitajn laŭ la luna jaro, sed ankaŭ katolikajn, ŝtatajn kaj familiajn. La kalendaron ornamas fotoj el la jaroj 2019-2022, kiuj en plimulto rilatas al Bohoniki mem, i.a. ĝia ligna moskeo. Sed krome tio estas fotoj pri la dua ligna moskeo en Pollando, tiu en Kruszyniany, pri muzulmana tombejo, pri moskeo de Bjalistoko aŭ Tatara Kulturcentro de Islamo en Suchowola. Muzulmana Religia Asocio estas la plej malnova kaj plej grava organizo de la polaj islamanoj. Mankas precizaj statistikaĵoj pri ilia nombro. Laŭ la Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko apartenas al ĝi 5 mil personoj. Laŭ la lasta Nacia Ĝenerala Popolregistro, en kiu la respondo pri konfesio ne estis deviga, la apartenon al la asocio deklaris 2 mil 200 personoj. La asocio taksas la nombron de ĉiuj muzulmanoj en Pollando je ĉirkau 60 mil personoj, inklzuive eksterlandanojn t.e. rifuĝintoj, studentoj, diplomatoj, merkatistoj.
El la elsendo 30.12.2023. Legas Maciek – 01′ 38″
Kristnasko – planoj, atendoj, kutimoj
Eĉ 97 procentoj de poloj festas Kristnaskon, kio sekvas el la enketado de Preply. Por plimulto tio estas la okazo pasigi tempon kun la familio kaj tiajn planojn havas 9 je 10 poloj. Verdire, poloj ŝatas iom revi pri dumfesta eksterlanda „fuĝo” kaj tropikaj landoj (tion deklaras preskaŭ la duono de la enketitoj), sed reale dum la festoperiodo poloj plej volonte vizitas tiuperiode personojn plej proksimajn. Kaj se temas pri la rilato al la kristnaskaj kutimoj?
Eĉ por 85 procentoj de la respondintoj inter la 18-a kaj 65-a vivojaroj la plej grava estas la sanktvespera reciproka interŝanĝo de bondeziroj, dum kiu oni kunrompas, kundividas blankan oblaton. Temas pri speco de benitaj, fajne maldikaj, preskaŭ diafanaj farunaĵoj en la speco de la sanktkomunia oblato. La sekvan lokon okupas la komuna ornamado de la kristnaska abieto, kio gravas por 83 procentoj de la respondintoj. La trian lokon okupas donacoj, por kio deklaris sin 78 procentoj de la respondindaj poloj. La plej ofte elektataj estas kosmetikaĵoj kaj parfumoj, vendejaj donackartoj, personaj ornamaĵoj, horloĝoj, libroj, elektronikaĵoj, akcesoraĵoj ligitaj kun modo. 40 procentoj de la enetitoj deklaras, ke unu el la plej bonaj donacoj estas materialoj por la lingvolernado, kiel libroj, retaj kursoj aŭ aplikaĵoj.
La tradicia festado estas populara ankaŭ inter junaj poloj. Laŭ Preply 64 procentoj de poloj lasas ĉe la sanktvespera tablo liberan lokon por neatendita gasto, aŭ familiano ĵus forpasinta, 60 procentoj metas sub la tablotukon fojnofaskon memore al la trogfojno sur kiu kuŝis Jesueto. 53 procentoj de poloj deklaras la festokazan fastadon kaj 52 procentoj komencas la sanktvesperan manĝon per la preĝo, 41 procentoj partoprenas la noktomezan paŝtistan meson kaj ĉiu kvara polo sendas poŝte festokazajn bondezirkartojn.
Tradicia estas ankaŭ la menuo de nia sanktvespera tablo. Pli ol la duono de la enketitaj poloj pretigas tiuokaze 12 pladojn kaj ĉe 70 procentoj de ili temas sole pri polaj frandaĵoj. La plej popularaj (79 procentoj) estas ravioloj kun acida brasiko kaj fungoj, sekvas ruĝa barĉo kun ravioletoj kaj fritita karpo. Laŭvice surtable aperas papavokuko, kompoto el sekaj fruktoj kaj fiŝo laŭ greka maniero, t.e. sub tomata saŭco. Preskaŭ ĉiu kvina enketito en la festmanĝon enplektas pladojn el aliaj landoj aŭ kulturoj.
Iom post iom krom la festokaza hejma ornamado de abietoj ĉiam pli da personoj lumigas lampetojn eksterhejme kaj kristnasketose ornamas siajn domĝardenojn. Por pli ol duono el 62 procentoj tio estas kaŭzo de plezuro, kiu ebligas mergiĝi en la festan etoson.
El la elsendo 25.12.2023. Legas Milada, Barbara kaj Krystyna – 04′ 03″
Komuna sanktvespera tablo
Ĉiujare en kelkdek polaj urboj ĉe la komuna sanktvespera tablo renkontiĝas personoj mizeraj, senhejmaj kaj solecaj kadre de la tutlanda kampanjo de Caritas Polska. Nunjare ĝi okazas en 90 urboj kaj la sanktvesperaj tabloj enhavos tradician menuon i.a. ruĝan barĉon, karpon kaj fastan brasikon. La partoprenantoj de la evento kundividos kunrompate blankan oblaton kaj ricevos donacpakaĵojn. Caritas ĉi tiun festan helpon pretigas por 22 mil personoj, kaj plej grandaj tabloj estas organizataj en tiaj urboj kiel Poznano, Bydgoszcz, Kraków, Szczecin, Lublin, Kielce, Łomża, Koszalin, Radom, Skarżysko-Kamienna kaj Sosnowiec. Por ĉi tiu grandega entrepreno postulanta la preparon de la sanktvespera menuo, pakadon kaj distribuadon de donacpakaĵoj engaĝiĝis 2100 volontuloj de Caritas. Por la menuo oni destinas ĉirkaŭ 3 tunojn da acida brasiko, 6 kaj duonan tunojn da karpo kaj 7,5 mil litrojn da ruĝa barĉo. La suma longo de la sanktvesperaj tabloj kovritaj per festaj tablotukoj egalas al 16,7 kilometroj. La ideo de la kampanjo „La Sanktvespera Tablo” kreiĝis en Poznano, kie antaŭ 16 jaroj mizeruloj, senhejmuloj kaj soluloj la unuan fojon partoprenis ĉi tiun eventon sur la tereno de Internacia Poznana Foiro. Ekde 2017 la Sanktvespera Tablo de Carias Pollando estas organizata ankaŭ en aliaj urboj de Pollando. Lastlunde en la Helpocentro de Caritas por Migrantoj kaj Rifuĝintoj okazis la unua festokaza renkontiĝo por ili kaj por senjoroj.
El la elsendo 20.12.2023. Legas Milada – 02′ 29″
Jarfinaj festoj 2023 eksterhejme
La flugkompanio Ryanair informis, ke en la periodo inter la 21-a de decembro 2023 kaj la 6-a de januaro 2024 Italio estas la plej populara flugcelo de poloj, kiun elektas 36 procentoj de la pasaĝeroj. La laŭvican lokon okupas Hispanio kaj Kanariaj Insuloj, kiun elektis 30 procentoj de la pasaĝeroj. 9 procentoj elektis Francion, sekvas Malto, Portugalio kaj Kipro. Oni notas kreskantan interesiĝon de la klientoj de Ryanair pri Albanio. Ne ĉiuj planas pasigi eksterhejman Kristnaskon eksterlande. Jam estas sciate, ke popularecrekordon batas la vintra ĉefurbo de Pollando, Zakopane, en kiu jam pasintsemjane oni rezervis pli ol 80 procentojn de la ripozlokoj. La turisma frekventeco revenas al la rekordoj de antaŭ la pandemia izoliĝo. Pasigi Kristnaskon en Zakopane elektas plurgneraciaj familioj, ankaŭ multaj poloj laborcele forveturintaj elsterlanden antaŭ 20 jaroj – i.a. al Britio, Germanio, Skandinavio aŭ Hispanio, kiuj nun revenas kun siaj familioj. En Zakopane kreskis la nombro de diverskategoriaj hoteloj, daŭre populara estas la restado ĉe montaranaj ĉambroluantoj.
El la elsendo 20.12.2023. Legas Maciek 01′ 25″
La 75-a datreveno de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj
Lastvendrede la Senato de la Pola Parlamento proklamis unuanime rezolucion lige kun la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj agnoskante ĝian aktualecon kaj gravecon, traktante ĝin kiel fundamenton reguliganta la socian vivon kaj leĝdonadon. En la rezoluciteksto estas substrekite, ke ekde 1989 la jura sistemo de la Pola Respubliko baziĝas sur la valoroj emanantaj el la Deklaracio. Denaska kaj neforigebla homa digno proklamita en la Deklaracio, kiel fonto de ĉiaj rajtoj kaj liberecoj, estas unu el la ĉefaj principoj de la Konsititucio de la Pola Respubliko el 1997, vortumis polaj senatanoj.
El la elsendo 10.12.2023. Legas Milada – 01′ 04″
Sportistoj en la kampanjo favore al la legado
Pola klerigministerio, la Nacia Biblioteko, Libroinstituto kaj Nacia Kulturcentro estas partneroj de la plej granda programo de la pola kulturministerio celita al la evoluigo de legado en la jaroj 2021-25. Al la Nacia Programo pri Evoluigado de Legado 2.0 engaĝiĝis laste polaj sportistoj lanĉinte la kampanjon „Legu kaj eniru la ludon”. Temas pri komuna entrepreno de la Nacia Kulturcentro kaj la Pola Retpilka Ligo. Per specialaj varbfilmoj la renomaj sportistoj alvokas al legado, konvinkante ke ne ekzistas malakordo inter la legopasio kaj sportpraktikado sendepende ĉu temas pri sporto amatora aŭ profesia. Dum la porokaza konferenco inaŭguranta la kampanjon en la Nacia Biblioteko, ĝia direktoro Tomasz Makowski referencis al la lastaj usonaj esploroj, kiuj elmontras, ke legemuloj pli ofte praktikas sporton ol personoj nelegemaj.
El la elsendo 30.11.2023. Legas Maciek – 01′ 08″
Planoj pri nova pola regiona flughaveno
La urbo Bjalistoko, la entrepreno Polaj Flughavenoj kaj la Podlaĥia Vojevodio kunlaboros pri evoluigo de la ideo pri la Flughaveno Białystok-Krywlany. En novembro la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, la vojevodimarŝalo Artur Kosicki kaj la prezidanto de la entrepreno Polaj Flughavenoj, Stanisław Wojtera subskribis la rilatan intencoleteron. La urbo Bjalistoko kaj la marŝala oficejo rezervis en sia buĝeto unu milionon da zlotoj por laboroj ligitaj kun la bjalistoka flughaveno. Ĝia elkonstruo en la Podlaĥia Vojevodio estis diskutata de dek kelkaj jaroj. La flughaveno Białystok-Krywlany troviĝas en la sudorienta parto de la urbo kaj distancas for de la urbocentro de Bjalistoko je 5 kilometroj. Ĝi posedas licencon por komercaj flugoj, sed dume ne disponas pri terminalo. Aktuale utiligas ĝin ĉefe la Bjalistoko Aerklubo kaj la Podlaĥia Fajrobrigada Filio.
El la elsendo 30.11.2023. Legas Milada – 01′ 24″
Polaj nutroproduktoj por dorlotbestoj
En 2022 pli ol 90 milionoj da eŭropaj hejmmastrumejoj havis ĉirkaŭ 340 milionojn da dorlotbestoj. Laŭ la pritaksoj en pli-malpli unu kvarono de la eŭropaj hejmoj vivas 104 milionoj da hundoj kaj 127 milionoj da katoj. Tiuj donitaĵoj elmontras la potencialon de la merkato liveranta nutroproduktojn por ili, aparte por hundoj kaj katoj. Pollando fieras pri siaj pluraj eksportaj produktoj, kaj inter ili troviĝas ankaŭ nutroproduktoj por la hejmaj dorlotbestoj. En 2022 nia lando estis la kvina laŭ la monda skalo ekportanto de ili. Dum la unuaj sep monatoj de la nuna jaro la pola eksporto kreskis kompare al la donitaĵoj de la antaŭa jaro je ĉirkaŭ 15 procentoj. La polaj nutroproduktoj por la dorlotbestoj estas eksportataj al 76 landoj de la mondo, inter ili dominas la uniaj landoj kiel Germanio, Britio, Italio, Francio kaj Rumanio. Inter la klientoj de la polaj nutroproduktoj por la dorlotbestoj troviĝas ankaŭ Usono, Kanado kaj Aŭstralio. Laŭ la Pola Ekonomia Instituto en la periodo ekde la 2013a jaro ĝis 2022 la valoro de la eksporto de ĉi tiuj produktoj el Pollando kreskis je 461 procentoj kaj ilia volumeno je 180 procentoj.
El la elsendo 30.11.2023. Legas Milada – 02′ 01″
Direktoro Piotr Cywiński kun altgrada brita distingo
La direktoro de la Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau, Piotr Cywiński estis distingita per la Oficira Kruco de la Ordeno de Brita Imperio. Li ricevis la distingon el la manoj de la brita ambasadoro en Pollando Anna Clunes kaj speciala sendito de la brita registaro por la aferoj de holokaŭsto Eric Pickles. Kiel substrekis ambasadoro Anna Clunes la distingo konfirmita de la reĝo Karlo estas atribuata al personoj kun plej altgrada engaĝiteco realiganta eksterordinarajn projektojn. La solenaĵo okazis dum la kunsido de la Internacia Komitato de la Fondaĵo Auschwitz-Birkenau. Transprenante la distingon Piotr Cywiński substrekis, ke la plej grava grupo de junaj personoj venantaj al Auschwitz – tuj post poloj – estas britoj. Liajn vortojn konfirmis speciala brita sendito Eric Pickles akcentante grandan atenton, kiun Britio donas al edukado pri tiaj lokoj kiel Auschwitz, kien ĉiujare estas sendataj por du lernantoj el ĉiu brita mezlernejo. Direktoro Piotr Cywiński estas laŭeduke historiisto, diplomito de la Katolika Lublina Universitato, doktoriĝinta pri humanismaj sciencoj en la Historia Instituto de la Pola Sciencakademio. Ekde 2006 li estas direktoro de la Ŝtata Muzeo Auschwitz-Birkenau en Oświęcim. Ekde 2009 Piotr Cywiński prezidas la Internacian Fondaĵon Auschwitz-Birneau, kies ĉefa tasko estas financado de konservistaj laboro en la Memorloko Auschwitz-Birkenau.
El la elsendo 20.11.2023. Legas Maciek – 01′ 49″
Laŭplaĉe longa forpermeso
Konforme al la pola Laborkodo laborantoj depende de la laborstaĝo povas ricevi 20- aŭ 26-tagan ripozigan forpermeson. Tamen troviĝas jam firmaoj, kiel Traffit, Bitpanda czy Syzygy Warsaw, kiuj rezignas pri forpermesaj limigoj. Pri laŭplaĉe longa forpermeso interesiĝas 60 procentoj de laborantoj. La labordonantoj 39-procente rilatas neŭtrale al ĉi tiu ideo, 37 procentoj havas pozitivan sintenon. Preskaŭ unu kvarono, t.e. 23 procentoj opinias, ke tio estas ideo malbona. Laŭ raporto de la firmao SD Worx 31 procentoj de polaj laborantoj povas peti pri tuj donota ripoziga forpemeso, 32 procentoj povas peti ĝin kun semajna aŭ malpli longa anticipo. Nur 11 procentoj devas peti ripozigan laborforeston kun unusemajna aŭ dusemajna anticipo. 18 procentoj de polaj laborantoj devas plani la ripozigan forpemeson kun anticipo de du semajnoj ĝis unu monato. Malgraŭ tio, ke bezonateco de elasta forpemesa sistemo sentiĝas kiel grava, ne ĉiuj estas konvinkitaj pri la ideo de nelimigitaj laŭkvante forpermesaj tagoj. Sed se efektive laborantoj rajtus preni forpermeson nelimigitan kvante nur 27 procentoj uzus ĉi tiun eblon, 25 procentoj kontentiĝus pri la forpermesoj longaj konforme al la valida pola Laborkodo.
El la elsendo 20.11.2023. Legas Mailada – 02′ 08″
Porokaza arĝenta monero de la Nacia Pola Banko
La Nacia Pola Banko encirkuligis arĝentan kolektistan moneron kun la valoro de 10 zlotoj, dediĉitan al la ideo de la plej granda patriota manifestiĝo en Pollando, la Marŝo de Sendependeco el la 11-a de novembro.
La kolektistaj moneroj kaj monbiletoj de la Nacia Pola Banko memorindigas gravajn eventojn, omaĝas polajn heroojn, elstarajn individuojn kaj aŭtoritatulojn. Ili kontribuas al kreskigo de interesiĝo pri la pola historio, kulturo, scienco kaj tradicio. La kolektistaj moneroj estas farataj el oro aŭ arĝeneto, aldone ili povas esti atrakciigataj per dekoraj elementoj el sukceno, vitro, ornama siliko aŭ ceramiko kun apliko de multaj diversaj teknikoj.
La ĵus emisiita kolektista monero ĉe aversa flanko prezentas la bildon de la Blanka Aglo sur la simbole prezentitaj polaj flagoj. Ĉe la reverso kiel la ĉefmotivo videbliĝas flagoj kaj la blank-ruĝa rubando. Ĉe la supro legeblas la vortoj „Marŝo de sendependeco”. Temas pri cikla evento okazanta la 11-an de novembro en Varsovio, tutlanda solenaĵo omaĝanta homojn kaj eventojn, kiuj en 1918 alkondukis al la regajnita suvereco de Pollando. Kun la fluo de la tempo la Marŝo de Sendependeo transformiĝis en la plej grandan patriotan manifestiĝon en Pollando, kiu tradicie ĝuas pli ol 100-milan frekventecon.
El la elsendo 10.11.2023. Legas Milada kaj Krystyna – 01′ 52″
La 105-a datreveno de la regajnita suvereneco
Morgaŭ, la 11-an de novembro 2023 en la tuta lando okazos solenaĵoj ligitaj kun la 105-a datreveno de la regajnita suvereneco en 1918. Antaŭtage, la 10-an de novembro je la 11 horo 11 minutoj jam la 6-an fojon okazis kampanjo alvokanta individuojn kaj unuopajn mediojn komune kanti la polan nacian himnon „Dąbrowski mazurkon”. Por La 11-a de novembro estas planitaj en la tuta lando porokazaj manifestacioj, paradoj kaj koncertoj. Riĉan porokazan programon pretigis Varsovio. La ĉefa evento en la pola ĉefurbo estas la tradicia Marŝo de Sendependeco, por kiu venas ne sole varsovianoj sed partoprenantoj el la tuta lando.
El la elsendo 10.11.2023. Legas Milada – 01′ 01″
Polaj urboj aspirantaj al Eŭropa Ĉefurbo de Eŭropo 2029
6 jarojn antaŭ la solenadoj, ligitaj kun la proklamo de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo-2029 12 polaj urboj kandidatiĝis por ĉi tiu titolo. El inter ili la pola kultuministerio elektis kvar, t.e. Lublin, Katowice, Bielsko-Biała kaj Kołobrzeg. La titolo Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo estas atribuata al du aŭ tri uniaj urboj, urboj el EOG/EFTA kaj el kandidatantaj landoj. Ĝis nun per ĉi tiu titolo estis distingitaj du polaj urboj. Temas pri Krakovo en 2000 kaj Vroclavo en 2016. Ĉiu el la Eŭropaj Ĉefurboj de Eŭropo konservas ĉi tiun titolon dum unu jaro. La titolon la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo oni atribuas baze de la poponita de ili kultura programo, kiun devas karakterizi klara eŭropa dimensio, ĝi devas havi vastan grupon de kunpartoprenantoj kaj konformi al la longdaŭra evoluplano en la programo de urboj kaj regionoj.
El la elsendo 10.11.2023. Legas Maciek – 01′ 06″
La reĝaj rezidejoj libere viziteblaj
Jam la 12-an fojon en novembro okazas la kampanjo de libera vizitado de la polaj reĝaj rezidejoj. Kadre de ĝi ili disponigas al la publiko signifan parton de siaj kolektoj kaj vizitadon de daŭrantaj en ili konstanataj kaj porokazaj ekspozicioj, partoprenon en specialaj programoj, kiujn tiuokaze ili organizis. Komence de la kampanjo siajn pordojn por la publiko malfermis senpage kvar reĝaj rezidejoj, aktuale temas pri 9 institucioj kaj 11 rezidejaj fililoj en Varsovio, Krakovo, Lublino, Malbork, Poznano, Sandomierz, Wieliczka. Ekde la komenco eblis senpage viziti la Reĝan Kastelon ĉe Wawel-altaĵo en Krakovo, la Reĝan Kastelon en Varsovio, la Reĝan Łazienki-komplekson en Varsovio kaj Palacon de Reĝo Johano la 3-a Sobieski en la varsovia Wilanów. En la lastaj jaroj al la kampanjo aliĝis muzeoj en Sandomierz, Lublino kaj Malbork, kiuj ankaŭ havas kastelajn rezidejojn, salkastela muzeo en Wieliczka, Reĝa Kastelo en Poznano kaj kasteloj en la lokoj Kwidzyn kaj Sztum, kiel la filioj de la Kastela Muzeo en Malbork.
El la elsendo 10.11.2023. Legas Pamela – 01′ 26″
Nova lingva politiko en Belorusio
La Ĉambro de Reprezentantoj de la belorusa Nacia Asembleo akceptis leĝon pri konscienclibereco, kiu reguligas la agadon kaj leĝan statuson de religiaj organizaĵoj. La enkondukitaj ŝanĝoj antaŭvidas, ke la religia klerigo devas esti gvidata nur en la ŝtataj lingvoj, t.e. ruse kaj beloruse. En julio 2023 en Belorusio estis amendita leĝo „Pri lingvoj”. La amendo malpermesas, ke en la lernejoj de la ŝtata klerigsistemo la instrulingvo estu alia ol la rusa aŭ belorusa. La ĝistiama leĝo el 1990 garantiis al la naciaj malplimultoj la eblon instriui siajn infanojn en la gepatra lingvo. Nun tio estas ekskludita. La amendita leĝo allasas tamen, ke en la ŝtata lernejo estu establataj apartaj klasoj, en kiuj la lingvo de naciaj malplimultoj povas esti uzata laŭ postuo de la gepatrpoj post la akiro de permeso flanke de la lokaj aŭtoritatoj kaj la belorusa edukministerio.
El la elsendo 30.10.2023. Legas Maciek – 01′ 14″
Polaj malliberigitoj povas studi
De dek jaroj la Katolika Universitato de Lublin – la orienta Pollando – ebligas al malliberigitoj akiri superan edukitecon. Dum la nunjara akademia jaro 2023/24 la studojn komencis 23 personoj. Rekrutigo de studentoj okazas tradicie en la tuta lando, t.e. en pli ol 100 malliberejoj. La universitato proponas al ili bakalaŭrajn kaj magistrajn studojn pri familio koncerne du specializojn. Asistanto de nememstara persono (la 1-a grado) kaj la animanto de la socia medio (la 2-a grado). Ekde 2013 la studprojekton partoprenis 80 malliberigitoj, 30 finis la studojn. Laŭ la pritakso de la organizantoj temas pri diligentaj kaj laboremaj studentoj, kiuj distingiĝas per granda scivolemo. La malliberigitoj realigas kompletan programon de la studoj proponitan de la Katolika Lublina Universitatao, sed realigas ilin, t.e. lernas en malliberejo.
El la elsendo 30.10.2023. Legas Maciek – 01′ 07″
”Lupoj. Historioj veraj” kun EMYS-premio
La germana versio de la bildstrio „Lupoj. Historioj veraj”, eldonita de Moritz Verlag ricevis la premion EMYS pro la plej bona nefikcia libro por infanoj kaj junuloj. Aŭtoras ĝin Michał Figura el la Ekologia Subinstituto de la Biologia Fakultato de la Varsovia Universitato kaj Aleksander kaj Daniel Mizieliński, kiuj ankaŭ ilustris ĝin. La libro „Lupoj. Historioj veraj” bildstrie prezentas la vivon de ĉi tiuj bestoj kaj esplorojn pri ili. Ĉiuj libroherooj estas sciencistoj profesie okupiĝantaj pri lupoj i.a. habilitiĝinta dotorino Sabina Pierużek-Nowak kaj habilitiĝinta doktoro, inĝeniero Robert Mysłajek. Laŭ la pritakso de doktorino Ulrike Clausen, ĵurimembro kaj veterinaro, temas pri ekscita kaj ĝisfunde traktanta la temon libro, distingiĝanta fone de aliaj dediĉitaj al la samaj bestoj. La premio EMYS estas atribuata de la societo proWissen kaj la urba biblioteko de Potsdamo. La pola eldono de la libro ricevis nunjare la ĉefpremion en la katerogio „Libroj por infanoj kaj junularo” en la konkurso „La plej bela pola libro 2022” organizata de la Pola Societo de Libroeldonistoj.
El la elsendo 30.10.2023. Legas Maciek – 01′ 29″
Krakovo denove multnombre logas eksterlandajn turistojn
Laŭ la donitaĵoj de la Krakov-regiona Turisma Organizo ĉi-somere oni notis 174-procentan kreskon de eksterlandaj turistoj kompare al la feria sezono 2022. Se temas pri la landaj turistoj en la regiono situacio estas stabila kaj temis pri 3,4 milionoj da personoj. La nunjara aŭgusto estis la unua monato, en kiu la nombro de eksterlandaj turistoj superis la nivelon de la rekorda, antaŭpandemia 2019-a jaro. Same en julio kiel ankaŭ en aŭgusto la regionon de Krakovo vizitis nunjare plej multnombre germanoj, usonanoj, britoj, slovakoj, loĝantoj de Israelo. La turisma ĉefallogaĵo daŭre estas la malnova pola ĉefurbo, Krakovo. Turistoj volonte vizitas ankaŭ tiajn lokojn, kiel Zakopane, Wieliczka, Oświęcim (kie troviĝas la germana koncentrejo Auschwitz-Birkenau) kaj Krynica Zdrój. La turismon favoras la plej granda regiona flughaveno en Pollando, Kraków Airport. En julio ĝi batis sian rekordon akceptinte 919 mil pasaĝerojn, kaj fine de septembro ĝi bonvenigis sian 7-milionan pasaĝeron en 2023.
El la elsendo 20.10.2023. Legas Maciek – 01′ 25″
Poloj konsumas ĉiam pli da legomoj kaj fruktoj
La nunjara somera sezono elmontris, ke poloj efektive ŝanĝas siajn manĝokutimojn. Ĉiam pli ofte ili rimarkas ligon inter tio, kion ili konsumas kaj kia estas ilia bonfaro kaj sanefikoj. Laŭ la antaŭnelongaj ekzamenoj de la merkata esploraganetejo, Kantar Pl la somera sezono 2023 konfirmis la daŭran kreskotendencon de la konsumado de fruktoj kaj legomoj. Preskaŭ la duono de poloj, 49 procentoj, deklaris, ke manĝas ilin grandkvante kaj eĉ 19 procentoj, ke pli ol grandkvate. Tio signifas ke ĉi lasta grupo de konsumantoj adaptis sian dieton al rekomendoj de dietetikistoj konforme al kiuj, ĉiu manĝo alemanŭ en duono devus konsisti el legomoj kaj fruktoj. La kreskantan favorsanan konscion de poloj influis la kovima pandemio kaj multiĝantaj edukkampanoj pri la valoro de lokaj kaj sezonaj produktoj en Pollando.
El la elsendo 20.10.2023. Legas Maciek – 01′ 09″
Trajne el Varsovio al Munkeno
Jam ekde la 10-a de decembro 2023 la pasaĝeroj de la Pola Fervojo PKP povos veturi rekte per la nokta trajno el Varsovio al Munkeno. La ĉefurbo de Bavario estas unu el la plej belaj germanaj urboj plena de atrakciaĵoj, aparte en la antaŭkristnaska periodo. La nova fervoja konekto el Varsovio al Munkeno kreiĝis kunlabore kun la Aŭstria- kaj la Germana Fervojoj. En komfortaj kondiĉoj la rekta nokta traveturo per la trajno EN Chopin tra Ĉeĥio kaj Aŭstrio al la ĉefurbo de Bavario daŭros 14 horojn. La trajno enhavos krome vagonojn celantajn Pragon kaj Budapeŝton. Bavario estas unu el la plej belaj germanaj federaciaj landoj popularaj inter poloj. Ĝia ĉefurbo Munkeno, plenplena de vidindaĵoj kaj vizitindaĵoj, estas bonega startloko por konatiĝi kun la tuta regiono. La funkciigo de la nova trajnkonekto en la komenco de decembro koincidas kun la ebleco viziti kaj butikumi dum famaj munkenaj kristnaskaj bazaroj, kiuj prezentas sian oferton ekde la 27-a de novembro ĝis la 24-a de decembro.
El la elsendo 20.10.2023. Legas Milada – 01′ 37″
Polaj lernantoj en Internacia Edukcentro pri Auschwitz
Ĉi-aŭtune en Internacia Edukcentro pri Auschwitz kaj Holkaŭsto komenciĝas edukprogramo por lernantoj el la lastaj klasoj de la bazaj kaj el la superbazaj lernejoj. Tie en oktobro kaj novembro ili partoprenos la muzeajn renkontiĝojn kun saviĝintaj viktimoj de la germana koncentrejo sur la pola teritorio, kadre de la projekto „Ke mi sukcesu rakonti al vi”. Jam meze de oktobro Lidia Maksymowicz proksimigos sian sorton, kiam neplene trijara ŝi estis transportita al Auschwitz kune kun la patrino. La patrino dum la evakuado en januaro 1945 estos transportita en la profundon de la Regno, dum ŝi restis en la subtendaro Auschwitz II-Birkenau. Postmilite ŝi estis adoptita de la pola geedza paro el Oświęcim dum la patrino transvivinta la militon retrovis ŝin en 1962. Alia transvivinto renkontiĝonta kun polaj lernantoj estos Zdzisława Włodarczyk, kiu kun la gepatroj kaj pli juna frato estis transportita al Auschwitz en aŭgusto 1944 en la unuaj tagoj de la Varsovia Insurekcio. La liberigo venis en januaro 1945. En novembro i.a. pri sia koncentreja sorto kaj trudlaboro en Berlin-Blankenburg rakontos dum renkontiĝoj kun lernantoj Bogdan Bartnikowski direktita al la koncentrejo kiam li estis ĉ. 12-jaraĝa. Auschwitz-koncentrejo estis establita de germanoj en 1940 kaj estis destinita por poloj. En 1942 kreiĝis Auschwitz II-Birkenau, fariĝinte la ekstermoloko de judoj. En la koncentreja komplekso funkciis ses subtendaroj, en kiu pereis almenaŭ 1 miliono cent mil personoj, ĉefe judoj. El inter ĉirkaŭ 140-150 mil deportitaj poloj pereis preskaŭ la duono. Auschwitz-koncentrejo fariĝis ekstermoloko ankaŭ por sovetuniaj ostaĝoj kaj personoj de aliaj naciecoj.
El la elsendo 10.10.2023. Legas Maciek – 02′ 24″
Pollando inter ĉefaj eksportantoj de ĉokolado
Laŭ la plej nova raporto de la firmao Wedel „Monda kaj pola ĉokoladmerkatoj” baze de analizoj de la opinisonda Nielson rezultas, ke la pozicio de Pollando daŭre estas tre bona. La valoro de ĉi tiu merkato en Pollando inter junio 2022 kaj julio 2023 kreskis je pli ol 17 procentoj ĝis la nivelo de 10 miliardoj da zlotoj. Post Germanio kaj Nederlando, Pollando okupas la trian lokon, kiel la plej grandkvanta eksportanto de ĉokoladtavoletoj kaj ĉokoladaj tavoletoj en la Unio. En la monda skalo Pollando okupas la 4-an lokon en la ĉokoladeksporto post Germanio, Belgio kaj Italio. La eksportodinamiko en la nuna jaro akcelis je preskaŭ 30 procentoj. La konsumado de ĉokolado de poloj estas stabila, malgraŭ la ducifera inflacio. En 2022 poloj konsumis meze pokape 5,9 kilogramojn da ĉokolado. Laŭ la donitaĵoj de Wedel rezultas, ke ĉokoladtavoletoj estas la preferata dolĉaĵo en Pollando. Laŭ pritaksoj la ĉokoladspezoj superos nunjare la valoron de unu milirado da zlotoj, el kio 10 procentoj koncernas eksporton. La polaj ĉokoladproduktoj troviĝas nun en 60 landoj de la mondo.
El la elsendo 10.10.2023. Legas Milada – 01′ 46″
Nederlanda Bol.com liveras librojn verkitajn de AI
La plej granda nederlanda vendoplatformo Bol.com liveras i.a. centojn da libroj verkitaj de AI. Tio koncernas ĉefe turismajn gvidlibrojn, lingvajn konsillibrojn kaj librojn kun kuirreceptoj. Laŭ la radiostacio BNR post la analizo de unuopaj ĉapitroj tio estas evidenta. La Babilroboto kreas ne sole e-librojn, sed ankaŭ iliajn paperajn versiojn, kies prezo varias inter kelkaj kaj kelkdek eŭroj. Onidire la babilroboto pretas liveri libron ene de kelkaj minutoj. Bol.com ne disponas pri informoj koncerne la vendatajn titolojn kreiĝintajn helpe de AI dume Reuters-agentejo informis antaŭ kelka tempo, ke Amazon estas priŝutita de libroj „verkitaj” aŭ „desegnitaj” de la Artefarita Inteligenteco.
El la elsendo 10.10.2023. Legas Pamela – 0′ 58″