Post la unuaj importitaj fragoj el Greklando, Turkio kaj Egiptio venis periodo por fragoj el Pollando. Ili apartenas al la plej popularaj kaj sopire atendataj sezonaj fruktoj, kies rikolto dependas de la vetero, ĉar multaj fragokampoj troviĝas subĉiele.
Sed ĉiukaze Pollando post Hispanio apartenas al la plej grandaj kultivantoj de fragoj en la Unio. En 2025 ĝi akiris la 2-an lokon rikoltinte 151 mil tunojn da fragoj sur la areo egala al 28 mil hektaroj kaj tiu ĉi kvanto certigis al ni 13-procentan partoprenon en la unia fragomerkato. Hispanio antaŭis Pollandon kaj produktinte 332 mil tunojn da fragoj kaj havis 28-procentan partoprenon en la unia merkato. Pliajn lokojn kun la 11-procenta partopreno en la unia fraga merkato havis Greklando kaj Germanio, dum Italo akiris 10-procentan parton.
En Pollando oni kultivas 40 fragospeciojn, kiuj malsimilas laŭ la rikoltoperiodo. Al la fruaj specioj, kiuj liveras fruktojn jam en majo apartenas „Rumba”, „Kent” kaj „Honeoye”. La fraga sezono daŭras ekde majo dum ĉirkaŭ 6 semajnoj, sed dank’ al modernaj teknologioj la fragorikolto estas ebla ĝis la unuaj frostaj tagoj, ĝis novembro.
Signifa parto de polaj fragoj estas eksportata. Pasintjare temis pri 74 mil tunoj, inkluzive de 59 mil tunoj da frostigitaj fruktoj. En 2025 polaj freŝaj fragoj trafis unuavice al la eksteruniaj landoj (Belorusio aĉetis 11 mil tunojn). En la Unio plej multaj freŝaj polaj fragoj celis Germanion, Litovion kaj Ĉeĥion. La plej grandaj klientoj de polaj frostigitaj fragoj en 2025 estis Germanio, Francio kaj Nederlando.
La monda potenculo de fragoproduktado estas Ĉinio. Datumoj el 2024 informas pri 4,1 milionoj da tunoj da rikoltitaj tie fragoj. La sekvan lokon okupis Usono kun 1,5 milionoj da tunoj.
El la elsendo 27.07.2026. Legis Gabi – 03’01”





