Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Biciklo – universala transportorimedo por sana vivstilo

Laŭ la iniciato de Pollando la Plenumkonsilio de Unesko alprenis decidon pri la popularigado de biciklo kiel universala transportorimedo sub la devizo „Biciklo por ĉiu – biciklo favore al ekvilibra kaj sana vivstilo”. Favore al tiu iniciato Pollado establis interregionan koalicion, kiun eniris Aŭstrio, Azerbajĝano, Vjetnamio, Meksiko, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Kenio. La decido havas historian signifon, kaj por Pollando gravas ankaŭ pro tio, ĉar ĝi referencas al polaj historiaj biciklaj tradicioj.Nome tiaj polaj famuloj kiel la dufoja Nobel-premiito Maria Curie-Skłodowska, verkistoj Stefan Żeromski, Bolesław Prus kaj Henryk Sienkiewicz uzis biciklon. Antaŭ 100 jaroj polaj biciklistoj dum la olimpiko en Parizo akiris por nia lando oran medalon. La dokumento havas ankaŭ simbolan dimension en la kunteksto de la Monda Tago de Biciklo starigita de la Ĝenerala UN-o Asembleo antaŭ kvin jaroj. Pollando estas unu el la plej grandaj produktantoj de bicikloj en la Eŭropo kaj en la monda skalo ĝi troviĝas inter 10 plej avanaj bicikloproduktantoj.La pola iniciato proklamita per aklamo reliefigas la signifon de biciklo kiel rimado amika al la klimato, facile uzebla, kiel elemento de la intergeneracia integriĝo. Ĝi alvokas ŝtatojn membrojn plukonstrui la biciklan infrastrukturon certigonte tiel sekurecon same por biciklantoj kiel ankaŭ por piedirantoj. Raporto de Unesko pri envivigo de la rekomendoj sekvantaj el ĉi tiu decido estas planita por printempo de la venonta jaro.

El la elsendo 30.05.2023. Legas Maciek – 01′ 53″

Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko

Kiel scias jam multaj aŭskultantoj, dank’ al la aperinta hieraŭ GK de UEA, la provizoj de la Biblioteko Hector Hodler troviĝintaj dum 68 jaroj en la sidejo de la CO de UEA en Roterdamo estas jam en Varsovio. Ili nova loko estos la sidejo de la Pola Nacia Biblioteko. La solena transdono de la biblioteka kolekto okazos la plej proksiman lundon dum speciala ceremonio en la ĉeesto de la pola ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Piotr Gliński. La Nacian Bibliotekon reprezentos ĝia direktoro Tomasz Makowski, vicdirektorino Julia Konopka-Żołnierczyk kaj E-parolanta kuratoro de la kolekto Gabriela Skonieczna. La Universalan E-Asocion reprezentos ĝia prezidanto Duncan Charters, kies tasko estas oficiale transdoni la Bibliotekon Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko. Post oficiala ceremonio en la lingvoj pola, angla kaj Esperanto okazos mallonga simpozio pri la signifo de la kolekto por la Pola Nacia Biblioteko kaj pri E-esploristoj. Dum ĝi oni prezentos kvar prelegojn, kies trilingvaj resumoj estos liveritaj al la publiko. La unua prelego en la angla lingvo de prof. Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) estos dediĉita al la temo:  La defio de konservado de transnacia heredaĵo, la futuro de kolekto Hector Hodler. Sekvos la pollingva prelego de d-ino Ida Stria el la Varsovia Universitato pri Havebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo; la anglalingva prelego de profesoro Denis Eckert (Géographie-cités, Paris/ Centre Marc Bloch, Berlin) traktos pri Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia: La unuaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj [1887-1890]. La lasta, pollingva prelego de profesoro Marek Nahajowski el la Muzika Akademio en Lodzo estos dediĉita al  Esperanto kaj muziksciencoj – la nuna stato kaj perspektivoj por plua disvolviĝo. La kelkjara cerbumado pri la sortoj de la Biblioteko Hector Hodler, aparte post la decido pri la fermo de la sidejo de la CO efektiviĝis dank’ al la klopodoj de eksa UEA-prezidanto Mark Fettes kaj membro de la Financa Komisiono de la Asocio Pascal Dubourg Glatigny, kunlabore kun prezidanto Duncan Charters, Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj stabanoj de la Centra Oficejo. La Pola Nacia Biblioteko, en kiu jam troviĝas pli ol mil E-lingvaj libroj same kiel la Aŭstria Nacia Biblioteko prizorgos la konservadon de la kolekto kaj daŭran bitigadon de ĝiaj partoj. Ĝi estos alirebla al esploristoj kaj al la publiko kaj uzebla ĉeeste kaj rete al ĉiuj posedantoj de senpaga biblioteka karto. Jam lastmarde en la paĝo de la Nacia Biblioteko aperis la informo pri tio, ke baze de interkonsento kun UEA el Roterdamo al Varsovio venis preskaŭ sep kaj duona tunoj da unikaj materialoj el UEA-bliblioteko kaj arkivo. La plej valoran parton de la venintaj dokumentoj konsisitigas la Biblioteko Hector Hodler, unu el la plej grandaj en la mondo E-libraroj, kiu per sia historio radikas en 1908, la aktivado de la Svisa E-Societo en Ĝenevo kaj la postmorta donaco de Hector Hodler, la kunfondinto de UEA. Kiel ni legas en la paĝoj de la Nacia Biblioteko temas pri preskaŭ tridek mil libroj, gazetaraj jarkolektoj, skatoloj kun fotografaĵoj kaj diskoj. Inter ili estas la unuaj presaĵoj en Esperanto el la fino de la 19-a jarcento. Inter aterialoj el UEA-arkivo, trovintaj lokon en la Nacia Biblioteko en Varsovio troviĝas i.a. kolekto dokumentanta la agadon de UEA, inkluzive de organizaj dokumentoj, korespondaĵoj kun membroj, literaturaj konkursaĵoj. Temas ankaŭ pri kolekto de maloftaj E-poŝtkartoj, afiŝoj ligitaj kun la vivo de UEA, registraĵoj de Esperanto-kursoj sur vinilaj diskoj, kasedoj VHS, kasedoj magnetofonaj kaj KD-oj, akcesoraĵoj por ludoj kaj ludiloj por instruado de Esperato al infanoj, fotoalbumoj, memorstampoj. La provizoj de Hodler-Biblioteko kaj arkivaj materialoj de UEA estas nun subigataj al laŭplana, iom-post-ioma desinfektado kaj konservista laboro. Sekve ili estos katalogitaj kaj ankaŭ bitigotaj. Kiel oni informas en la informo la pola Nacia Biblioteko fariĝis la ĉefa centro de E-dokumentaro por esploristoj el la tuta mondo, kiel grava parto de la monda kaj la pola E-heredaĵo.

El la elsendo 25.05.2023. Legas Barbara – 06′ 29″

Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto

En Bjalistoko ĵus finiĝis la 19-a Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto, kiun kunorganizis 12 altlernejoj el la regiono kaj kunordigis iliajn laborojn la Bjalistoka Politekniko. La nunjara festivala devizo estis „Scienco estas pli ol la konoj”. La aranĝon inaŭguris familia pikniko de scienco kaj arto ĉe la urba stadiono. Dum la sekvaj tagoj la festivala programo disvolviĝis en unuopaj altlernejoj, kiuj malfermis por la publiko siajn lekciejojn kaj laboratoriojn. Kaj tiele la Bjalistoka Politekniko planis ĉirkaŭ 40 diversajn programerojn. La publiko konatiĝis kun tio, kio estas la pasio de ĝiaj studentoj, pri kio laboras ĝiaj sciencistoj. La Medicina Universitato en Bjalistoko pretigis vicon da eventoj ligitaj kun la sekretoj de medicino. Temis i.a. pri demonstroj ligitaj kun kirurgio, fizjoterapio, kosmetikologio, voĉemisiado. En ĝiaj laboratorioj oni eksciis kiel kreiĝas medikamentoj. Pli ol 140 diversajn programerojn pretigis la Bjalistoka Universitato. Ĝia riĉa festivala oferto rilatis al 20 sciencbranĉoj, pri kiuj la universitato gvidas sciencajn laborojn. Apartan festivalan programon pretigis la universitata planedario kaj ĝia astronomia obsevejo. La festivala publiko konatiĝis krome kun la muzikaj proponoj de la bjalistoka filio de la Muzika Akademio de Frederiko Chopin.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Krystyna – 01′ 44″

La 1-a Kongreso de la pola klerigo kaj scienco eksterlande

Komence de julio en Varsovio okazos la 1-a Monda Kongreso de la Pola Klerigo kaj Scienco Eksterlande. Ĝia ĉeforganizanto, Instituto de la Pola Lingvo antaŭvidas podiajn diskutojn, sciencpopularajn prelegojn, laborrenkontojn kaj instrukciadon. Okazos renkontiĝoj kun sciencistoj, didaktikistoj kaj ekspertoj agantaj por la evoluo de la pola scienco eksterlande kaj por popularigo de la pola kaj polkolonia edukado en la mondo. Oni antaŭvidas partoprenon de personoj laborantaj favore al la pola klerigo kaj scienco eksterlande. Tio estas i.a. instruistoj, reprezentantoj de la polkoloniaj organizoj, gepatroj de lernantoj el la polkoloniaj klerigcentroj, reprezentantoj de ekstelandaj altlernejoj, en kiuj oni instruas la polan lingvon aŭ en la pola lingvo. Por la kongreso estis invitita 50-persona grupo de volontuloj el eksterlando, diplomitoj de polaj lernejoj, kiuj laboras eksterlande kiel asistantoj en polaj lernejoj. La kongreson kunorganizas i.a. pola klerigministerio, ministerio por la eksterlandaj aferoj kaj Nacia Agentejo de la Akademia Interŝanĝo.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Maciek – 01′ 26″

Polaj okulistoj helpas en Kamerunio

La fondaĵo Redemptoris Missio el Poznano informis pri la laboro de polaj okulistoj, kiuj meze de februaro nunjare forveturis kiel volontuloj al Kamerunio por helpi al la plej malriĉaj loĝantoj de la lando. Temis jam pri la kvina misio. En ĝia daŭro ili konsultis pli ol unu mil pacientojn kaj faris 101 operaciojn forigantajn la katarakton. Ili deĵoris en misiistaj hospitaloj kaj kurackonsultejoj en Abong-Mbangu en Kamerunio kaj en Bouar en la Centrafrika Respubliko. Malsanuloj atendis la alvenon de specialistj preskaŭ unu jaron. La kamphospitalo en Bouar estis organizita de la garnizonantaj en la Centrafrika Respubliko UN-oaj pacfortoj, t.e. bluaj kaskuloj kunlabore kun la episkopo Mirosław Gucwa.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Maciek – 0′ 57″

Postpandemiaj problemoj de la pola biersektoro

Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo dum la tri unuaj monatoj de 2023 en Pollando je preskaŭ 6 procentoj malkreskis la produktado de biero kompare al la antaŭa jaro. Dum la tuta 2022 la bierproduktado malkreskis je 2, 2 procentoj kompare al 2021. Tiun malkreskan tendencon en la bierproduktado oni notas ekde 2019, sed ĝi estis aparte dinamika en la jaroj 2020/21, kiam pro la pandemio la nombro de societaj renkontiĝoj kaj gastronomia aktivado ŝrumpis. Post ĝia finiĝo aperis aliaj problemoj, kiel alta inflacio ligita i.a. kun la milito en Ukrainio. Tio kaŭzis la kreskon de la prezoj, kio limigis la aĉetatecon. Komparante la komencon de 2023 kun la sama periodo de antaŭ 4-5 jaroj la popersona konsumado de biero malkreskis je almenaŭ 8-9 litroj. La bierproduktantoj devas adaptiĝi al la ŝrumpanta merkato kaj faras tion vastigante sian oferton i.a. je senalkoholaj bieroj, bieroj diversgustaj.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Milada – 01′ 46″

Nelegalaj klopodoj transpaŝi la polan orientan limon

Kiel informas PAP-agentejo reference al donitaĵoj de la Pola Limgardistaro nur lunde 80 eksterlandanoj klopodis nelegale transpaŝi la polan limon kun Belorusio. Inter ili estis civitanoj de Etopio, Eritreo kaj Kongo. La limgardistaro haltigis ankaŭ pliajn, la tiel nomatajn kurierojn t.e. personojn, kiuj klopodis kontrabandi eksterlandanojn. En 2023 estis haltigitaj jam pli ol 260 personoj suspektitaj pri helpo aŭ organizo de nelegala enmigrado. Dum la 2022 temis pri 401 tiaj personoj. Ekde la jarkomenco la Limgardisaro notis krome preskaŭ 9 mil provojn de la nelegala transpaŝo de la limo inter Belorusio kaj Pollando.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Krystyna – 0′ 56″

La uniaj migroproblemoj

Preskaŭ 1500 mil enmigrantoj venis semajnfine al la itala insulo Lampedusa. En la loka centro de registrado kaj identigado de enmigrantoj estas kvaroble pli da personoj ol disponeblaj lokoj. La migroondo al Italio ne ĉesas malgraŭ la fakto, ke la registaro de Giorgia Meloni proklamis la eksterordinaran staton lige kun la enmigra minaco. Dum la Paska Periodo la nombro de nelegalaj enmigrantoj al Italio kreskis je 300 procentoj. En Lampedusa troviĝas civitanoj de Tunizio, Bangladeŝo, Etiopio, Maroko, Sirio, Sudano, Egiptio, Ebura Bordo, Eritreo, Gambio, Malio kaj Niĝerio. Laŭ konfeso de iu el la nelegalaj enimgrantoj al la homkontrabandistoj oni pagas po 4 mil eŭrojn.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Maciek – 0′ 52″

La pandemio de kovim 19 finiĝis

Pli ol tri jarojn post la apero de la unuaj kazoj de la kronviruso Monda Sanorganizo – WHO deklaris oficiale finon de la pandemio, kiu estis anoncita la 11-an de marto 2020. Tio signifas, ke ŝanĝigis la kvalifiko de la malsano, kiu ekde nun estos egalrange traktita al gripo. La prezidanto de la organizo, Tedros Adhanom Ghebreyesus deklaris samtempe, ke aperos speciala publikaĵo por la registaroj, kiu helpos al ili administri la kontraŭbataladon de la malsano post la formala agnosko de la pandemifino. Laŭ la agentejo AP la kronviruso mortigis en la mondo almenaŭ 7 milionojn da personoj, sed laŭ la direktoro de WHO tiu ĉi nombro povas esti multe pli alta kaj egali al pli ol 20 milionoj da personoj. Ghebreyesus substrekis, ke la pandemio daŭras kaj minacas al la vivo kaj sano de milionoj da homoj en la mondo.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Maciek – 01′ 02″

Kverko el Lodzo la Eŭropa Arbo de la Jaro 2023

Komence de printempo dum la solenaĵo en la Eŭropa Parlamento, Bruselo estis anoncitaj la laŭretatoj de la nunjara konkurso por Eŭropa Arbo de la Jaro 2023. Venkis ĝin la kandidato el Pollando, la Kverko „Fabrikanto” el Lodzo. En la reta plebiscito ĝi akiris 46 mil voĉojn. Pasintjare ĝi estis proklamita kiel la pola Arbo de la Jaro. La 180-jara kverko apartenas al la plej originalaj en Pollando kaj rolas kiel vizitbileto de Łódź (Lodzo) en la centra Pollando. Unu el ĝiaj branĉoj havas s-formon kaj longas pli ol 20 metrojn. Ĉiujare en printemo ĝi logas vizitantojn, kiuj admiras ĝian majestan silueton, ĉe kies piedoj etendiĝas florbluo de ĉionodoksoj kaj sciloj. La duan lokon en la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro akiris Draka Arbo el Slovakio, kaj la 3-an Kolonio de Pomujoj el Ukrainio.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Gabi – 01′ 16″

Novnomumitaj aŭtoritatoj de la Polkolonia Akademio

La Studumo pri la Pola Kolonio kaj Poloj eksterlande ĉe la Lublina Katolika Universitato (KUL) komencis funkcii lastaŭtune. Ĝian unuan eldonon partoprenis pli ol 330 personoj el 11 landoj, i.a. Francio, Germanio, Britio, Usono kaj Kana do. Nun la rektoro de KUL nomumis la aŭtoritatojn de la Polkolonia Akademio, kies tasko estos kunordigado kaj evoluigado de universitataj projektoj favore al la pola kolonio. La ĉefa tasko estos kunlaboro kun polkoloniaj medioj, kun amaskomunukiloj, polkoloniaj organizaĵoj. La unua direktoro de la Akademio, prof. Janusz Bień atentigis i.a., ke depende de la lando kaj kontinento la polkoloniaj socioj reviviĝas, reaktiviĝas, sed ili bezonas konstantan subtenon de Pollando sur la eduka, scienca kaj kultura platformoj. Kursoj gvidataj de KUL-ekspertoj estas senpagaj kaj okazas en maniero hibrida. Kadre de la kurso temas pri du dutagaj surlokaj kunvenoj kaj pri kvar dutagaj kunvenoj retaj. Diplomitoj ricevos diplomojn de KUL kaj konfirmatestojn pri fino de la studoj. Ĉi lastaj estos dulingvaj, en la pola lingvo kaj en la lingvo de la lando, en kiu loĝas partoprenantoj.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Milada – 01′ 48

Nova flughaveno Warszawa-Radom

Fine de aprilo estis inaŭgurita nova flughaveno Warszawa-Radom kaj la saman tagon vespere okazis la unua flugo de la pola LOT-kompanio al Parizo. La konstruita en Radom, sude de Varsovio flughaveno disponas pri moderna terminalo kun la surfaco de 30 mil kvadrataj metroj. Krom la flughavena parto ĝi enhavas grandan komercan halegon kun restoracioj, kafejoj, sendoganaj vendejoj, infanaj protektoĉambroj kaj ludplacoj. Komence ĝi priservos ĉirkaŭ unu milionon da pasaĝeroj jare, ĝiscele eĉ pli ol tri milionojn. La pola aviadkompanio LOT ofertas el Radom regulan flugkonekton al Parizo, Romo, Preveza, Tirano kaj Varno. Eĉ 9 vojaĝoficejoj proponas someran ripozon kun flugoj startantaj el Radom. Kun la penso pri vojaĝantoj alveturontaj al Radom el Varsovio funkcias inter ambaŭ urboj navedbusoj. La flughavenon eblos atinigi ankaŭ el la urba stacidomo per busoj. La flughaveno Warszawa-Radom plenumas la kompletigan rolon por la varsovia flughaveno Okęcie.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Milada – 01′ 34″

La Bjalistoka Universitato de Sana Senjoro

En Bjalistoko funkcias ekde 2013-a jaro Universitato de Sana Senjoro/Grandaĝulo kaj celas unuavice populaigi sanan kaj aktivan maljuniĝadon. Temas pri komuna projekto de la urba Medicina Universitato, la societo „Pro Salute” kaj la urba administracio. Ĝis nun la studojn finis preskaŭ 450 loĝantoj de Bjalistoko kaj la regiono. Ĉiujare la studadon komencas ĉirkaŭ 50 personoj post la 60-a vivojaro. La plej aĝa studento havis 91 jarojn. Partoprenante praktikajn okupojn, prelegojn kaj renkontiĝojn kun specialistoj la grandaĝuloj akiras konojn pri sana vivstilo kaj sanfavoraj sintenoj. Ili lernas pri problemoj ligitaj kun la mediciana protekto pliboniganta la vivkvaliton de personoj pli ol 60-jaraĝaj. Maturaj studentoj ekscias pri la reguloj apliki medikamentojn kaj dietsuplementojn. Ili havas krome la okazon partopreni okupojn fizike aktivigajn kaj aliajn, en kiuj ili alproprigas la elementajn konojn pri informadiko kaj komputila priservado. La bjalistoka Universitato de Sana Senjoro ne nur ebligas la intelektan evoluon kaj aktivigas personojn grandaĝajn, ĝi ankaŭ ebligas la socian integriĝon de solecaj grandaĝuloj. Ĉiuj okupoj por personoj en la aĝo 60+ (pli ol sesdekjaraĝaj) okazas en la Medicina Universitato de Bjalistoko du fojojn monate kaj estas senpagaj.

El la elsendo 20.04.2023. Legas Milada – 01′ 57″

Labori distance eĉ el eksterlando

Pli ol unu triono de tutmondaj kompanioj permesas al siaj dungitoj plenumi profesiajn taskojn el eksterlando, kaj pli ol la duono allasas la hibridan laboron. Laŭ la raporto de la konsilista kompanio Deloitte, kaze de la polaj kompanioj, nur 13 procentoj permesas laboron el ajna loko de la mondo. Eĉ 47 procentoj polaj enketitoj atendas tian ŝancon. La aŭtoroj de la raporto “Tutmonda Enketo pri Malproksima Laboro” rimarkigas, ke kreskanta populareco de fora kaj hibrida laboro kreas al la kompanioj ŝancojn altiri talentajn laborantojn el la tuta mondo. En Pollando, la procento de firmaoj, kiuj ebligas diversgrade distancan laboron atingas en iuj sektoroj 90 procentojn. La plej ofta estas la hibrida modelo, premisanta dutagan oficejan laboron semajne. Tiun modelon preferas preskaŭ ĉiu tria enketiro en la Deloitte-studo „Stato de hibrida laboro en Pollando”. Laŭ la raporto “Tutmonda Enketo pri Malproksima Laboro”, malgraŭ la nuligo de limigoj enkondukitaj dum la pandemio, kvar el kvin enketitaj internaciaj kompanioj daŭre permesas al siaj dungitoj labori distance, almenaŭ parte.

El la elsendo 20.04.2023. Legas Milada – 1′ 41″

Konkurso por la Paskaj Palmoj en Ciachanowiec

En Pollando ne malaperas tradicio. Inter diversaj kulturaj centroj ankaŭ en la nuna jaro, jam la 25-an fojon la Muzeo de Agrikulturo en Ciechanowiec – la nordorienta Pollando – organizis konkurson por la plej bela Paska Palmo. La konkursaĵoj estos prezentitaj al la publiko la plej proksiman dimanĉon dum la Palmdimanĉa procesio.
Ĉi tiu regiona konkurso estas la plej malnova en la podlaĥia regiono. Ĝi celas konservi la tradicion de la propramane farataj vertikalaj florbukedoj bunte ornamitaj, longaj de kelkdek centimetroj ĝis kelkaj metroj. Ili kreiĝas el propramane faritaj silkpaperaj kaj kreppapaj floroj, sekigitaj plantoj kaj branĉetoj, koloraj rubandoj. Por la nunjara konkurso venis eĉ 357 palmoj, kiuj kreiĝis en infanvartejoj, lernejoj, grandaĝulaj kluboj aŭ rondoj de vilaĝaninoj. La nunjara konkursrikolto superis tiun ĉi de la antaŭa jaro. Post la solena procesio ili estos daŭre rigardeblaj sur la tereno de la Agrikultura Muzeo en Ciechanowiec.
https://www.youtube.com/watch?v=ufmhTOJRk0U

El la elsendo 30.03.2023. Legas Krystyna kaj Milada – 01′ 30″

Góra Kalwaria denove kun la Pasiona Mistero

Nur 34 kilomtrojn for de la centro de Varsovio troviĝas la urbo Góra Kalwaria (Kalvaria Monto), origine 13-jarcenta kavalira vilaĝo, sed ekde duono de la 17-a jarcento urbo, en kiu estis realigita plano de la tiel nomataj kalvariaj vojetoj, adaptitaj al la Pasionaj Diservoj.
Post dujara paŭzo kaŭzita de la pandemio okazos tie denove la plej proksiman dimanĉon enscenigo de la Pasiona Mistero, en kies realigon estas engaĝitaj pli ol 100 personoj. Pere de parolo, muziko kaj roludado estos memorigitaj eventoj de antaŭ du mil jaroj, oni referencos al la tradicio de la 17-a Nova Jerusalemo, kiel iam Góra Kalwaria nomiĝis. Oni memorigos ĉion ĉi, kio ligiĝas kun la historio kaj identeco de tiu ĉi loka „malgranda patrujo”. La enscenigo nunjare ne plu havos la formon de kunirado, sed estos prezentita sur la altaĵa plano, kio ebligos al ĉiuj pli bone vidi kaj aŭdi detalojn de la spektaklo.

El la elsendo 30.03.2023. Legas Krystyna kaj Milada – 01′ 27″

Ĉeĥa prezidento alvokas Germanion gvidi en Eŭropo

Post la vizito en Pollando la prezidento de Ĉeĥio, Petr Pavel faris viziton en Germanio, kie li renkontiĝis kun kanceliero Olaf Scholz. Pere de sociaj komunikiloj la ĉeĥa prezidento petis la estron de la germana registaro transpreni la gvidan rolon en Eŭropo en la nova erao de interaciaj rilatoj. Petr Pavel certigis, ke Berlino povas kalkuli tiu ĉi kuntekste je Prago. La deklaro de la ĉeĥa prezideto koincidas kun la postulo de Berlino rezigni pri la unuanimeco en la Eŭropa Unio kaj transdoni laŭvicajn kompetentojn de la ŝtatoj-membroj al Bruselo.

El la elsendo 30.03.2023. Legas Maciek – 0′ 43″

La valoro de la pola helpo por Ukrainio

La pola fiancministro, Teresa Czerwińska informis, ke la valoro de la pola helpo por ukrainanoj egalis en 2022 al 30 miliardoj da zlotoj. Tio signifas unu procenton de la Landa Produkto Brutte (malneta enlanda produkto). Temas pri rimedoj el la centra buĝeto, helpofonduso por Ukrainio kaj rimedoj de la komunuma administracio, temas parte pri militista helpo. Ŝiaopinie malfacilas taksi, ĉu ĉi tiu valoro kreskos en 2023, ĉar tio dependas ankaŭ de la skalo de militista helpo kaj de tio, kiom da ukrainaj rifuĝintoj troviĝos en Pollando.

El la elsendo 30.03.2023. Legas Maciek – 0′ 42″

Caritas Polska por la viktimoj de la tertremoj

Caritas Polska kolektis sume 11 milionojn da zlotoj por la viktimoj de la tragika tertremo, kiu la 6-an de fabruaro trafis Turkion kaj Sirion. La elementa plago konsumis 55 mil mortintojn kaj 129 mil personoj estis vunditaj. Laŭ pritaksoj la sekvojn de la tertremo suferis pli ol 20 milionoj da personoj. En Sirio mem preskaŭ unu miliono da viktimoj perdis siajn hejmojn. La kolektitaj 11 milionoj da zlotoj por Sirio kaj Turkio estas destintaj por la surloka helpo en kunlaboro kun la partneraj organizaĵoj el la reto Caritas.

El la elsendo 20.03.2023. Legas Maciek 0′ 42″

La pola aviada trafiko normaliĝas

En la nunjara januaro la trafiko ĉe la varsovia flughaveno atinigis la 95-procentan nivelon kompare kun la rekorda jaro 2019. Simile estis kun transitaj pasaĝeroj. La flughaveno Chopin notas ilian kreskon kaj proksimiĝas al la nivelo el 2019. Samtempe en la daŭro de tri lastaj jaroj ŝanĝiĝis la karaktero de la pasaĝeroj utiligantaj la varsovian flughavenon. De merkatista al turista. Tiujn donitaĵojn prezentis antaŭ kelkaj tagoj dum la gazetara konferenco prezidanto de la Ŝtata Entrepreno Aerhavenoj. Oni informis krome i.a., ke ekde somero 2023 en Chopin-flughaveno aperos novaj transportaj aviadkompanioj proponante novajn celokojn. Ryanair priservos flugojn al Bruselo Charleroi, Majorko, Bilbao, Alicante, Pafos. Play priservos la flugojn al Rejkjaviko kaj Wizz Air al Sevilo. En tiu kunteksto aldonendas, ke en 2022 la duono de turistoj partoprenintaj la organizitan turisman ripozon (preskaŭ 3,1 milionoj da personoj) forveveturis eksterlanden utiligante ĉartan transporton.

El la elsendo 20.03.2023. Legas Milada – 1′ 40″

Kresko de importo el Ukrainio

La rapide kreskanta importo de kortbirda viando kaj ovoj el Ukrainio al la Eŭropa Unio surprizas la kortbirdan produktobranĉon. La portalo wiadomościhandlowe.pl bildigas tiujn informojn per la rilataj statistikaĵoj. Ili baziĝas sur la donitaĵoj de AVEC pro la unuaj ok semajnoj de la nuna jaro. La importo de la kortbirda viando el Ukrainio, kreskis je 94 procentoj kompare al la sama periodo de la 2022 kaj egalis al 32 306 tunoj. Tio koncernas same viandon frostigitan kiel ankaŭ freŝan. La importo de ovoj el Ukrainio al la Eŭropa Unio egalis al 4457 tunoj, kio signifas kreskon je 1370 procentoj kompare al la unuaj ok semajnoj de 2022. Ĉi-rilate temis unuavice pri importo de ovoj freŝaj.

El la elsendo 10.03.2023. Legas Maciek – 01′ 03″

Oro por individuaj klientoj

La kompanio KGHM Polska Miedź S.A. (KGHM pola kupro, akcia kompanio) konsideras la eblon vendi oron al individuaj investantoj. Oro kun la enhavo de pli ol 99,95 procentoj estas reakirita el la orporta ŝlimo produktita en la procezo de arĝenta elektrorafinado en la formo de stangoj pezaj de la duona ĝis dek du kilogramoj. La kompanio en la unuaj tri kvaronoj de 2022 produktis preskaŭ du tunojn da oro. La tuta metalproduktado de KGHM estas vendata al komercaj kaj instituciaj klientoj, sed la oraj staboj estas tro grandaj por la bezonoj de individuaj investantoj. KGHM okupiĝas pri la minado kaj prilaborado de metalaj ercoj, ĉefe kupro, kaj estas unu el la ĉefaj produktantoj de ĉi tiu metalo kaj arĝento en la mondo. Ĝi ankaŭ produktas kelkajn aliajn metalojn troviĝantajn en kupraj ercoj, kiel molibdeno, renio kaj nikelo.

El la elsendo 10.03.2023. Legas Milada 01′ 27″

Polinoj ĉe la estraj postenoj

Pola Ekonomia Instituo baze de donitaĵoj de Eurostat informis, ke aktuale en Pollando la misproporcio ĉe la estraj postenoj inter virinoj kaj viroj ne estas signifa kaj egalas al 43 procentoj. Samtempe ĉi-rilata mezumo en la uniaj landoj egalas al 35 procentoj. Pli bonaj donitaĵoj rilatas nur al Latvio, kie virinoj okupas 46 procentojn de la estraj postenoj. En Svedio, same kiel en Pollando temas pri 43 procentoj, en Estonio – pri 41 procentoj. Po 38 procentoj de virinoj laborantaj ĉe la estraj postenoj troviĝas en Bulgario, Irlando, Portugalio, Francio kaj Islando. Plej malmultaj virinoj ĉe la estraj postenoj laboras sur Kipro (21 procentoj), en Luksemburgio – 22 procentoj kaj Nederlando – 26 procentoj. Virinoj dominas ĉe la estraj postenoj en komerco, publika administracio kaj industrio. En Pollando en 2021 la estrajn postenojn okupis 459 mil virinoj. Ĉiu tria laboris en komerco (126 mil personoj).

El la elsendo 10.03.2023. Legas Milada 01′ 41″

Poloj por la kontanta mono

Kiel informis komence de februaro 2023 Radio Z, baze de opinisodado komisiista de ĝi al la laborejo IBRIS pli ol 80 procentoj de la enketitoj kontraŭas la forigon de la kontantaj pagendecoj. Temas pri la opinio same de la plej aĝa kiel ankaŭ la plej juna generacioj. Nur ne plenaj 16 procentoj de la enketitoj dezirus, ke pagendeco per karto, telefono aŭ poŝhorloĝo plene anstataŭigu kontantan monon. Decide por forigo de la kontanta mono deklaras sin 3,4 procentoj de la enketitoj, 12, 4 procentoj de la repondintoj „preferus” tiun solvon.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Maciek – 0′ 47″

La geedzoj Żabińki, la patronoj de la varsovia bestoĝardeno

Ekde la 1-a de januaro 2023 la patronoj de la varsovia bestoĝardeno fariĝis Antonina kaj Jan Żabiński, legendecaj figuroj konstante ligitaj kun ĝia historio.
La geedza paro eniris la historion de Varsovio kiel arkitektoj kaj kreintoj de la moderna bestoĝardeno, kiel elstaraj herooj, kiuj dum la 2-a mondmilito estis savantaj judojn el la Varsovia Getto kaj soldatojn de la konspira Landa Armeo (AK) donante al ili rifuĝejon sur la tereno de la bestoĝardeno.
Jan Żabiński estis la organizinto de la varsovia ZOO-ĝardeno kaj ĝia unua direktoro. Tiun ĉi funkcion li plenumis ekde 1929 ĝis marto 1951, kiam li estis demisiigita pro sia dummilita konspira agado en AK. La 11-an de marto 2023 oni solenos la 95-an datrevenon de la establo de la varsovia Bestoĝardeno.

El la elsendo 25.02.2023. Legas Milada kaj Maciek – 01′ 07″