Kulturkroniko
1025. La naskiĝo de la Reĝolando
Ekde la 15-a de januaro 2025 en la Varsovia Muzeo pri la Historio de Pollando estos rigardebla ekspozicio „1025. La naskiĝo de la Reĝolando”. Tio estas la unua el la serio da kulturaj eventoj en Pollando lige kun la miljariĝo de la kronceremonio de la unua pola reĝo, Bolesław Chrobry (Boleslao la Brava). Pli ol 500 frumezepokaj eksponaĵoj fundamentas unikan rakonton pri la radikoj de la pola ŝtato. La ekspozicio ebligas en unu loko rigardi arkeologiajn objektojn ligitajn kun la ĉiutaga vivo, medicino, antaŭkristanaj kredoj de la loĝantoj kaj valoregajn objektojn de la ormetia arto. La ekspozicio estas riĉigita aldone per pli ol 300 eksponaĵoj el la kolekto de la Muzeo de la Unuaj Piastdinastiaj Regantoj ĉe la lago Lednica, la unusola en Pollando subĉiela parko kun arkeologia, etnografia kaj naturscienca karaktero. Ĝi troviĝas proksime al la unua ĉefurbo de Pollando, Gniezno. La ekspozicio pri la Piastdinastia Reĝolando konsistas el 6 segmentoj kaj kompletigas ĝin interaktivaj postenoj, inkluzive de interagaj, kiuj ebligas ĝui aromon, tuŝi objektojn, aŭdi sonojn, konatiĝi kun infografiko.
El la elsendo 10.01.2025. Legas Maciek – 01′ 28″
Reĝaj insignoj de polaj reĝoj retrovitaj en Vilno
La sepultaj kronoj de la pola reĝo Aleksander Jagiellończyk kaj du polaj reĝinoj estis retrovitaj en la subterejoj de la vilna katedralo de s-taj Stanislao kaj Vladislavo. Temas pri nepritakseble valoraj trezoroj por la pola kaj litova historio. Ili estis kaŝitaj en 1939 baldaŭ post la eksplodo de la 2-a mondmilito. La kripton kun la teraj korporestaĵoj de la reĝo Aleksander Jagiellończyk kaj la du edzinoj de la reĝo Sigismundo Augusto – Barbara Radziwiłówna kaj Elżbieta Habsburg estis malkovritaj jam en 1931 lige kun la granda inundo plaginta la urbon.
Sed nur nun, la 16-an de decembro 2024, en la katedrala subterejo estis malkovrita sekreta kaŝejo kun tri sepultaj kronoj. La informo pri tio venis nur en la ĵusaj tagoj. Krom la kronoj, kiuj estis faritaj postmorte kiel elemento de la postmortaj vestoj, en kiuj estis sepultitaj la regantoj, estis retrovitaj i.a. ĉeno, medaliono kaj ĉerkotabulo de Elżbieta Habsburg, du ĉerkotabuloj de Barbara Radziwiłówna. Krome oni retrovis sceptron, la reĝan pomon, votoferojn kiel tri ringojn, orelringojn, krucojn. Estis trovita ankaŭ la ĉerkotabulo de la vilna episkopo Benedykt Woyna.
Ĉiuj ĉi objektoj estos subigitaj nun al la konservistaj kaj esploroj laboroj, nur poste povos esti prezentitaj al la publiko. Por la historio de Pollando kaj Litovio la malkovro apartenas al la plej signifaj eventoj dum multaj lastaj jaroj.
El la elsendo 10.01.2025. Legas Maciek – 01′ 45″
Pri Andrzej Wajda en Tokio
Ekde la 11-a de decembro la publiko en Tokio povas konatiĝi kun la artaj atingaĵoj de unu el la plej famaj polaj reĝisoroj, Oskar-premiito Andrzej Wajda. La ekspozicio en National Film Archive of Japan “Wajda. Film Director” estas dividita je ses sekcioj. La unua „mitoj de infaneco” proksimigas la raviĝon de Wajda pri la 19-jarcenta Pollando, kiu formis lian impresiĝemon, kion spegulas liaj filmoj. La sekva sekcio „infero” rakontas pri la maniero, en kiu Wajda prezentis la reziston de poloj kontraŭ la germana okupacio i.a. laŭ la ekzemplo de sia filmo „Cindro kaj diamanto”.
La sekcio „nova ondo” prezentas la reĝisoron kiel avanulon de la „pola skolo”, kiu estis konsistero de „Nova Ondo”. La „Nova Ondo” fine de la 50-aj jaroj revoluciigis la mondan kinoarton. La plia sekcio „revolucio” estas dediĉita al la kunlaboro de Wajda kun Solidareco kaj al lia partopreno en la transformo de la politika reĝimo en Pollando. La sekcio „(ne)morto” aludas al alia faceto de Wajda-filmoj saturitaj per trankvilo kaj nostalgio. La lasta sekcio „en Japanio” bildigas la ligon de Wajda kun Japanio. La ekspozicion kompletigas repertuaro de 14 filmoj, kiuj pli frue ne estis prezentitaj en la japanaj kinejoj kaj ankaŭ de filmprezentoj, realigitaj per 35-milimetra filmbendo, el la kolekto Iwanami Hall fermita en 2022.
La ekspozicion, kiu daŭros ĝis la 23-a de marto 2025 organizis Adam Mickiewicz-instituto kaj la Nacia Filmarkivo de Japanio. La partneroj estas la Nacia Muzeo en Krakovo kaj la Pola Instituto en Tokio.
El la elsendo 30.12.2024. Legas Gabi – 02′ 16″
Pli ol 150 laboraĵoj de Kisling en Konstancin-Jeziorna
En la apudvarsovia loko Konstancin-Jeziorna en la muzeo Villa la Fleur ĝis la 31-a de januaro 2025 funkcias la ekspozicio „Kisling. La brilo de Montparnaso” dediĉita al la deriviĝanta el Krakovo unu el la plej renomaj pentristoj de Montparnaso el la unua duono de la 20-a jarcento. La ekspozicio prezentas ne nur tre fruajn verkojn de Kisling, sed ankaŭ pli postajn, kreitajn en Usono kaj en la postmilita Francio.
Temas pri la plej granda en Pollando monografia ekspozicio de la verkoj de Kisling, kiu disponigas al la spektanto pli ol 150 laboraĵojn de la artisto el la polaj kaj eksterlandaj kolektoj. Ili ampleksas la tutan vivon de la artisto. La ekspozicion kompletigas fotoj, memoraĵoj kaj verkoj de artistoj ligitaj kun Kisling tiaj, kiel Amedeo Modigliani aŭ Józef Pankiewicz. Aparta ekspozicielemento estas la historia registro de la legendeca sabroduelo inter Kisling kaj la pentristo Lopold Gottlieb el 1914.
Villa la Fleur havas apartan lokon sur la mapo de la polaj muzeaj objektoj. Ĝi kreiĝis sekve de la plurjara kolektista pasio de Marek Roefler. Ĝian bazon konsistigas verkoj de polaj kaj judaj artistoj ligitaj kun la Pariza Skolo École de Paris.
El la elsendo 30.12.2024. Legas Maciek – 01′ 30″
La arto de samurajoj en Bydgoszcz
Somere en la Regiona Muzeo en Toruno okazis ekspozicio dediĉita al la „La arto de samurajoj, japanaj armiloj”. Aktuale, ĝis la 17-a de januaro 2025 tiutema ekspozicio funkcias en la Kulturcentro de Bydgoszcz. Ĝi ebligas kompleksan konatiĝon kun la historio de reprezentantoj de la militista klaso, kiu dum 800 da jaroj plenumis apartan rolon en Japanio.
La ekspozicio „La arto de samurajoj” en Bydgoszcz prezentas do tion, kio estis aparte proksima al ĉiu samurajo, iliajn glavojn kaj unikajn kirasojn. La vizitantoj povas konatiĝi ankaŭ kun objektoj, kiuj akompanis samurajojn en ilia vivo. Unuavice temas pri objektoj nemalhaveblaj dum la praktikado de tiom gravaj „tri artoj de klasika rafinateco”. Temas pri teceremonio – Chanoyu, la arto aranĝi florojn – Ikebana kaj la arto flari la incenson – Nippon Kodo.
El la elsendo 30.12.2024. Legas Maciek – 01′ 03″
Krakovaj kristnaskaj kripetoj en la Kastelo de Kalmar
Ĝis la 23-a de februaro 2025 en la sveda kastelo en Kalmar funkcias ekspozicio de krakovaj kristnaskaj kripetoj. Kiel diris dum ĝia inaŭguro la gastigantoj de la ekspozicio, tiamaniere oni iniciatas novajn ligojn kun Pollando, kun kiu la kastelo en la daŭro de la historio estis firme ligita.
En Sturesalen, malofte disponigata salongo de Kalmar-kastelo estas prezentitaj 30 kristnaskaj kripetoj el la kolekto de la Muzeo en Krakovo. Inter ili troviĝas miniaturaj kaj ankaŭ grandformataj objektoj. Estas tie ankaŭ la sveda kristnaska kripeto, kreita de krakova artisto, kiu prezentas la katedralon kaj kastelon en Linkoeping. Ĝi estis pruntita de la tiea muzeo por la ekspozicio en Kalmar. En 2018 la krakovaj kristnaskaj kripetoj gastis jam en Svedio kaj estis prezentitaj en ekspozicio organizita en la Muzeo de Hallwyl-familio en Stokholmo.
Dum multaj jaroj la kristanskaj kripetoj estis malmulte konataj en la protestanta Svedio. Tio ŝanĝiĝis post la gransdsukcesa prezento de la kristnaska kripeto en la stokholma katolika paroĥo en 1834. Nun kristnaskajn kripetojn eblas renkonti ankaŭ en luteranaj preĝejoj.
El la elsendo 25.12.2024. Legas Gabi – 01′ 39″
Riĉa konkurso de la Krakovaj Kristnaskaj Kripetoj
La rezultoj de la 82-a konkurso por Kristanskaj Kripetoj de Krakovo estis solene anoncitaj la 8-an de decembro en la palaco Krzysztofory. Nunjare la ĵurio konsistanta el historiistoj, etnografoj, arthistoriistoj, arkitetoj kaj platikistoj pritkasis 221 verkojn. Tio elmontras, ke la tradicio daŭre estas vigla kaj evoluas.
Nunjare eblis rivali en ses kategorioj destinitaj por plenkreskuloj, por gejunuloj, por familioj, por infanoj, por lernejoj. En la nova kategorio OFF estis taksitaj kripetoj ne firme ligitaj al la tradicio. En ĉi lasta kategorio venkis kristnaska kripeto brodita sur la virina korsaĵo de tradicia krakova kostumo. La tradicio de la krakova kristnaska kripetfarado kiel la unua inter polaj objektoj ektroviĝis sur la Listo de la nemateria kulturheredaĵo de Unesko en 2018.
La krakova kristnaska kripeto signife diferencas disde la Bet Leĥemaj kripetoj, ĉar ĝi devas havi la turan formon kaj enhavi karakterizajn por la krakova arkitekturo detalojn. Nunjare la disdono de la premioj okazis en la ĉeesto de gastoj el Italio. La informo pri la konkurslaŭreatoj estis ligita kun oficiala malfermo de ekspozicio de la kristnaskaj kripetoj el Caltagirone, la sicilia urbo fama pro siaj ceramikaj kripetoj.
El la elsendo 25.12.2024. Legas Maciek – 01′ 36″
La plej bela Kristnaska Arbo 2024 en Krakovo
La kristnaska arbo sur la foirplaco de Krakovo (la suda Pollando) ravas ne sole polojn, sed ankaŭ eksterlandajn gastojn kaj ekspertojn. Ĝi gajnis la unuan lokon en la prestiĝa rangolisto de la portalo timeout.com pri la plej belaj urbaj kristnaskaj arboj de la mondo.
Post la krakova la duan lokon en la rangolisto pri la nunjaraj kristnaskaj arboj okupis tiu ĉe la deklivo de Monte Ingino en Italio, la trian la festa arbo ĉe Rockefeller Center en Novjorko. En la rangolisto estis distingitaj 11 kristnaskaj urbaj arboj i.a. tiuj el Vaŝingtono, Rio de Janeiro, Meksikurbo, Madrido, Strasburgo kaj Londono.
La ekspertoj de la portalo pritaksis la distingitajn arbojn konsiderante ilian altecon, specon, kvanton kaj kvaliton de ornamaĵoj kaj videfekton. Ili atentigis ankaŭ, ke en Krakovo dum la tuta decembro regis aparta antaŭfesta agordo kaj la stratoj kaj urboarkitekturo impresis kiel fono de la kristnaska poŝtkarto.
La Kristnaska Arbo en Krakovo estas ornamita per 26 mil energiŝparaj lampetoj ŝanĝantaj siajn kolorojn. Ĝiaj dekoraĵoj referencas al la Wawel-kastelaj arasoj kaj kaj degelantan glacion imitas amaso da ornamaj glacikonusoj. La krakovan kristnaskan arbon ornamas ankaŭ pli ol unu mil manufakture faritaj vitrogloboj.
El la elsendo 25.12.2024. Legas Maciek – 01′ 39″
I.a. polaj kristnaskaj kripetoj en Vatikano
Ekde la 8-a de decembro ĉe la Bernini-kolonaro en Vatikano eblas admiri 125 kristnaskajn kripetojn el 20 landoj. Inter ili troviĝas tri kripetoj el Pollando. Ili devenas el la Muzeo de Jacek Malczewski en Radom, el la Muzeo de la Mazovia Kamparo en Sierpiec kaj el Wadowice. Pasintjare la ekspozicion de kristnaskaj kripetoj en Vatikano rigardis pli ol 290 mil personoj. Nunjare povas esti pli da ili, ĉar la 24-an de decembro la papo inaŭguris la Jubilean Jaron 2025 kaj certe tiuokaze pilgrimantoj amase vizitos Romon.
La kripeto el Radom estas ceramika kaj konsistas el 14 elementoj. Krom la Sankta Familio kun la Di-infaneto en la trogo troviĝas figuroj de Anĝeloj, Tri Reĝoj, Paŝtistoj kaj bredbestoj. La kristnaska kripeto el la hejmurbo de papo Johano Paŭlo la 2-a Wadowice enhavas multajn elementojn, kiuj rilatas al la papo el Pollando. Ankaŭ ornamfiguroj en ĉi tiu kripeto estas ceramikaj kaj prezentas la figuron de Johano Paŭlo la 2-a, la tutan Sanktan Familion, paŝtistojn, bestojn, Anĝelojn, Tri Reĝojn. Estas en ĝi prezentita ankaŭ la familia domo de Karol Wojtyła, la urba baziliko, en kiu la papo estis baptita, figuroj de montaranaj muzikistoj. La trian kristnaskan kripeton el Pollando aŭtoris 11-jaraĝa lernantino, kiu gajnis la unuan lokon en la konkurso de „La Bet Leĥema kripeto – eta artverko”. Ŝia kripeto estis elektita inter 150 konkursaĵoj kaj estas farita ekskluzive el naturaj produktoj: pajlo, ligno, musko. La ekspozicio de la kristnaskaj kripetoj en Vatikano daŭros ĝis la 6-a de januaro 2025.
El la elsendo 25.12.2024. Legas Milada – 02′ 36″
Olga Boznańska unu el la Patronoj de la jaro 2025
Olga Boznańska estis unu el la plej gravaj figuroj de la pola arto lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ŝi estis pentristino, portretistino, reprezentantino de modernismo. En 1898 ŝi ekloĝis en Parzo, estis membro de la munkena skolo, de la Societo de Polaj Artistoj „Arto” (1898) kaj de la franca Nacia Societo de la Belartoj.
Tiuj informoj konfirmas la fakton, ke por ekbrili en la artaj salonegoj Olga Boznańska devis entrepreni longan vojaĝon tra la eŭropaj artaj salonegoj. Neniam ŝi tamen forgesis Pollandon nek polajn artistojn. En 2025 pasos ŝia 160-a naskiĝdatreveno kaj la 85-a datreveno de la morto. Omaĝe al unu el la plej konataj artistinoj la pola Sejmo/parlamento decidis proklami ŝin unu el la Patronoj de la Jaro.
Kvankam la arta kariero de Olga Boznańska evoluis eksterlande ŝi ĉiam estis ligita kun la hejmlando. Ŝi estis revenanta por longdaŭraj estadoj al la familia Krakovo, ŝi regule sendadis siajn pentraĵojn por la krakovaj kaj varsoviaj ekspozicioj, ŝi membris en polaj artaj societoj.
El la elsendo 20.12.2024. Legas Gabi – 01′ 34″