La kristnaska arbo sur la foirplaco de Krakovo (la suda Pollando) ravas ne sole polojn, sed ankaŭ eksterlandajn gastojn kaj ekspertojn. Ĝi gajnis la unuan lokon en la prestiĝa rangolisto de la portalo timeout.com pri la plej belaj urbaj kristnaskaj arboj de la mondo.
Post la krakova la duan lokon en la rangolisto pri la nunjaraj kristnaskaj arboj okupis tiu ĉe la deklivo de Monte Ingino en Italio, la trian la festa arbo ĉe Rockefeller Center en Novjorko. En la rangolisto estis distingitaj 11 kristnaskaj urbaj arboj i.a. tiuj el Vaŝingtono, Rio de Janeiro, Meksikurbo, Madrido, Strasburgo kaj Londono.
La ekspertoj de la portalo pritaksis la distingitajn arbojn konsiderante ilian altecon, specon, kvanton kaj kvaliton de ornamaĵoj kaj videfekton. Ili atentigis ankaŭ, ke en Krakovo dum la tuta decembro regis aparta antaŭfesta agordo kaj la stratoj kaj urboarkitekturo impresis kiel fono de la kristnaska poŝtkarto.
La Kristnaska Arbo en Krakovo estas ornamita per 26 mil energiŝparaj lampetoj ŝanĝantaj siajn kolorojn. Ĝiaj dekoraĵoj referencas al la Wawel-kastelaj arasoj kaj kaj degelantan glacion imitas amaso da ornamaj glacikonusoj. La krakovan kristnaskan arbon ornamas ankaŭ pli ol unu mil manufakture faritaj vitrogloboj.
El la elsendo 25.12.2024. Legas Maciek – 01′ 39″