Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

La varsovia Nokto de Muzeoj (2018)

La 19-an de majo kadre de la Varsocia Nokto de Muzeoj la pola ĉefurbo disponigos vizitcele 240 lokojn. Krom muzeoj siajn pordojn malfermos la Ĉokoladfabriko Wedel, la Polica Ĉefkomandantejo, artgalerioj, muzeoj, teatroj. Multaj programoj referencos al la 100-a datreveno de la reakirita suvereneco. Temos i.a. pri la fotoekspozicio „La neekzistanta Varsovio – 48 bildoj de ne plu ekzistantaj stratoj kaj konstruaĵoj de Varsovio el la jaroj 1900-1916” kaj pri la ekspozicio dediĉita al la kabaredoj kaj estradaj spektakloj el la intermilita periodo (1918-1939).  En la amfiteatro de Łazienki-Parko okazos spektaklo kun filmprezentoj rakontantaj pri artverkoj, kiujn Pollando perdis dum la 2-a mondmilito. En la repertuaro pretigita de la Muzeo de Varsovio troviĝos la varsoviaj legendoj kaj krome rakontoj pri la morna flanko de la pola ĉefurbo, ĝiaj deliktuloj, seriaj murdsitoj. Lige kun la 15-a eldono de la Nokto de Muzeoj por 100 dekkvinjaruloj estos pretigitaj porokazaj suveniroj. La noktan trafikon certigos historiaj busoj kaj tramoj.

El la elsendo 18.05.2018. Legas  Maciek – 1’21”

Simboloj de la Renaskiĝinta Pollando

Lige kun la Tago de la Pola Nacia Flago la varsovia artgalerio Kordegarda pretigis ekspozicion pri la simboloj de la Reaskiĝinta Pollando. La prezentataj fotoj el la intermilita periodo, en la jaro de la 100-a datreveno de la suvereneco, atestas pri la graveco de la naciaj simboloj por niaj antaŭuloj. Pere de ili kun duobla forto estis manifestita amo al la renaskiĝinta Patrolando, profunda ĝojo pri la reakirita libereco, rememoro pri heora kaj malfacila historio. La ekspozicio okazas kiel parto de la soci-eduka kampanjo „Komunaj Koloroj”. Ĝia celo estas popularigo de la konoj pri la naciaj simboloj, pri ilia utiligado kaj pri ilia traktado. La kampanjo konstruas kaj firmigas respekton por ili. La fotoj devenas el la Nacia Cifereca Arkivo kaj privataj kolektoj.

El la elsendo 18.05.2018. Legas  Maciek – 0’57”

Artaj emocioj en Łazienki-Parko

Ĝis la 31-a de majo en la Palaco sur Akvo en la varsovia Łazienki-Parko estas rigardebla ekspozicio „Insignoj de la povo. La traka oro el la kolektoj de la Nacia Historia Muzeo en Sofio”. Troviĝas en ĝi la devenantaj el la mezo de la 4-a jarcento antaŭ Kristo valoraj insignoj de la povo de iu el la trakaj triboj, malkovritaj dum la ekzamenado de antikva kurgano en la norda Bulgario. En ĝian konsiston eniras impona ora florkrono de la mortinto el tri olivarbaj branĉetoj al kiuj estis alkroĉitaj 70 oraj folioj, 29 oraj rozetoj ornamantaj la ledan diademon kaj ora ringo kun siglo. Alikaraktera estas la funkcionta ekde la mezo de majo ĝis la mezo de oktobro ekspozicio prezentanta cent lignogravuraĵojn de japanaj majstroj el Edo-periodo portretantaj virinojn.  Tiu ekspozicio okazos en la konstruaĵo de la historia oficirlernejo en Łazienki Parko. Sub la titolo „ONNA – belo, forto, ekstazo. Virino en la arto de Edo-epoko” estos prezentitaj la plej valoraj japanaj grafikaĵoj el la polaj kolektoj aŭtoritaj de i.a. Suzuki Harunobu, Torii Kiyonaga, de la establinto de la skolo Utagawa, Toyokuni. La ekspozicion kompletigos kimonoj, zonoj obi, objektoj de la artmetio tiaj kiel speguloj, kombiloj, harpingloj.

El la elsendo 18.05.2018

Poezikoncerto de polinoj el Ravensbrück-koncentrejo

Fine de  aprilo pasis la 73-a datreveno de la liberigo de la koncentrejo Ravensbrück. En Varsovio okazis lige kun tio koncerto titolita „La forto de amo dediĉita al la  memoro de la viktimoj, por kiu estis invititaj eksaj polaj malliberigitinoj”. La koncertoj ekde 7 jaroj okazas ĉiujare en diversaj urboj de Pollando laŭ la ideo de unu el ili, Wanda Półtawska, kiun inspiris poeziaĵoj de ŝiaj koncetrejaj koleginoj, aparte de Grażyna Chrostowska. La titolo „La forto de amo” emfazas tion, kio estas la plej grava en la vivo, t.e. amo dum la polaj malliberigitinoj ektroviĝis en la koncentrejo Ravensbrück pro sia amo al la hejmlando. La kreata konspire en la koncentrejaj kondiĉoj poezio helpis al ili (ĉirkaŭ 40 mil polinoj) savi  la senton de homeco kaj senton de interna libereco en la kondiĉoj de malliberigo. Kiel frukto de la nunjara koncerto aperos la duvoluma Kompakta Disko. Dum la 2-a mondmilito al Ravensbrück estis direktitaj 132 mil virinoj kaj infanoj. Pereis ĉirkaŭ 92 mil. En la jaroj 1942-44 oni faris tie medicinajn eksperimentojn. Al krimaj operacioj estis subgitaj 86 personoj, inkluzive de 74 polinoj.

El la elsendo 11.05.2018. Legas  Maciek – 1’32”

La 9-a Varsovia Librofoiro

Ekde lasta ĵaŭdo ĝis la plej proksima dimanĉo la pola ĉefrubo gastigas la 9-an eldonon de la Varsovia Librofoiro. La aranĝon partoprenas preskaŭ 800 eldonistoj el 32 landoj kaj ĉirkaŭ mil aŭtoroj el la tuta mondo. La ĉeftemo de la librofoiraj renkontiĝoj, libropremieroj, ekspozicioj kaj speciala programo por infanoj kaj junulato estas la 100-jariĝo de la reakirita sendependeco de Pollando. Dum aŭtotaj renkontiĝoj oni parolas i.a. pri la sociaj, ekonomiaj, kulturaj kaj politikaj transforimiĝoj de la lasta jarcento. Speciala partnero de la nunjara librofoiro estas Francio kaj lige kun tio vizitas ĝin reprezentantoj de 8 francaj eldonejoj kaj inter invititaj gastoj estas i.a. Jean-Francis Colosimo, historiisto kaj religieksperto, Michael Eltchaninoff, filozofo kaj eseisto. Speciala gasto de la Varsovia Librofoiro estas la turka Nobel-premiito el 2006 Orhan Pamuk. En Varsovio gastas krome Fernando Aramburu, la aŭtoro de „Patria” unu el la plej gravaj libroj en Hispanio de la lasta jardeko. La unuan fojon sian standon en la Varsovia Librofoiro havas Muzeo de la Pola Historio, kiu krom siaj eldonaĵoj popularigas sian lieraturan-edukan konkurson „40 generacioj”. Ĝia celo estas la prilaboro de libroj pri la pola historio por la infanoj. Laŭpremise ili traktos  tiajn ideojn kiel historio, historiaj fontoj, formiĝado de limoj ekde Mieszko la 1-a ĝis la 1945-a jaro. La atento estos donita al la polaj lingvo, blazono, naciaj koloroj, himno kaj pola kultura kodo. La titolo de la konkurso „40 generacioj” referencas al la fakto, ke la unumiljaran hitorion de Pollando formiis 40 generacioj de poloj.

El la elsendo 11.05.2018. Legas  Milada – 2’35”

Pri la konservista arto en la krakova Wawel-kastelo

En la krakova Wawel-kastelo eblas admiri la laborrezultojn de polaj artkonservistoj el la lasta jarcentkvarono. Temas pri elekto de 84 historiaj verkoj, i.a. pentraĵo „Madono kun la Infaneto kaj du anĝeloj” probable de Sandro Botticelli, japona vazo fajne kungluita el 250 fragmentoj, porcelanaĵo de Johann Joachim Kaendler prezentanta la plurfiguran scenon „Krucumo” aŭ eksterordinara citrona servico.  25 objektoj estas akompanitaj de plurrimedaj elektronikaj prezentoj, dank’ al kiuj eblas ekscii kiel ili aspektis antaŭ la restaŭro kaj kiel trapasis la konservistaj laboroj. En la Wawel-kastela ekspozicio troviĝas pentraĵoj, ceramikaĵoj, mebloj, teksaĵoj, militakcesoraĵoj, artmetiaj objektoj kaj arkeologiaĵoj. La ekspozicio „La konservista arto, la artkonservado” funkcios ĝis la mezo de septembro.

El la elsendo 04.05.2018. Legas  Maciek – 1’03”

La varsovia festivalo Baroka Orgeno 2018

Ĉiutage krom dimanĉoj kaj festoj eblas en Varsovio partopreni koncertojn de la festivalo La baroka orgeno 2018. Ekde la mezo de aprilo ĝis la mezo de oktobro ili okazas tagmeze en la akademia preĝejo de Sankta Anna. En la festivala repertuaro troviĝas muzikperloj de la baroka epoko, kiujn plenumas artistoj en la epokdevenaj vestoj. Dum ĉiu koncerto aŭdiĝas i.a. tokato kaj fugo Re-minora de Johann Sebatian Bach kaj variacioj pri malnova pola eklezia kanto „Sankta Dio” de iom forgesita pola komponisto, orgenludisto, orkestrgvidanto kaj pedagogo, ligita kun la Varsovia Arkikatedralo, Mieczysław Surzyński. La preĝejo de sankta Anna estas unu el la plej belaj, malnovaj kaj plej bone restaŭritaj varsoviaj sanktejoj. Ĝi estas unu el malmultaj preĝejoj gravaparte aŭtentikaj se temas pri la varieco de ĝiaj stiloformoj kaj ekipiteco de la internoj. La rekonstruo de la elstare sonanta orgeno el la limperiodo de la 17-a kaj 18-a jarcento estis farita komence de la 90-aj jaroj.

El la elsendo 04.05.2018. Legas  Tomek – 1’08”

Restaŭro de historiaj ĝardenoj en Książ

Historiaj ĝardenoj de la Kastelo Książ en Wałbrzych (vaŭbĵiĥ) en la sudokcidenta Pollando troviĝas sub la protekto de la Naturscienca Universitato en Vroclavo. Dank’ al la lasta interkonsento kun la administracio de la kastelo en la plej proksimaj jaroj ili rericevos aspekton kaj ĉarmon el la epoko de rezidanta tie princino Daisy kaj la lastaj membroj de Hochberg-familio. La 5-jara plano rilatas al la formado de la panorama arkitekturo kaj verdaj terenoj, spaca planado kaj restaŭro de historiaj objektoj en la ĝardenoj. La kunlaboro rilatos ankaŭ al didaktaj, sciencesploraj entreprenoj inkluzive de magistrgaj aŭ doktorigaj disertacioj, lekcioj kaj instrukciadoj kaj al kunlaboro kun aliaj sciencaj institucioj. La kastelo Książ malfermiĝas al la praktikoj kaj staĝoj de studentoj de la Naturscienca Universitato. La kastelo apartenas al la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj de la Malsupra Silezio. Ĝia origino ligiĝas kun la iniciato de la piastdinastia princo Bolko la 1-a, laŭ kies iniciato en la 13-a jarcento oni komencis konstrui tie la fortreson.

El la elsendo 27.04.2018. Legas  Maciek – 1’19”

Boatoj de slavaj navigantoj

En la Centro por la Konservado de Vrakoj en la loko Tczew, apartenanta al la Nacia Marmuzeo en Gdansko daŭras rekonstruo de slava boato el 1158-a jaro, forprenita el la fundo de Puck-golfo. Dank’ al speciale konstruita metala korbo eblas precize difini lokon de la unuopaj boatelementoj. Dank’ al tio estos fidele rekreitaj formo kaj dimensio de la boato. Simile estas prezentataj vikingaj boatoj en iuj skandinaviaj muzeoj. Ĝis nun ĉi-specaj rekreoprovoj en Pollando estis tre maloftaj. El inter du tiaj eksponaĵoj unu devenas ankoraŭ de antaŭ dua mondmilito. La mezepokaj slavaj boatkonstruantoj aplikis malsamajn disde la vikingaj konstrusolvojn. La rekonstruata boato rilatas al la grava periodo en la slava historio, nome al la periodo inter la 10-a kaj la 12-a jarcentoj, kiam slavoj sur Baltiko estis partneroj kaj rivaloj de vikingoj. La Nacia Marmuzeo disponas ĝis nun pri tri vrakoj de frumezepokaj slavaj boatoj. Ili estos prezentotaj dum unu el komencaj ekspozicioj en la Muzeo de Mara Arkeologio en Łeba, kiun oni planas ekkonstrui tie en 2019.

El la elsendo 27.04.2018. Legas  Maciek – 1’21”

Matejko en Stalowej Woli por la 100-jariĝo de la suvereneco

La Regiona Muzeo en la loko Stalowa Wola  inaŭguris la solenadojn lige kun la 100-jariĝo de la reakiro de la suvereneco fare de Pollando per ekspozicio dediĉita al la konata pola pentristo Jan Matejko. Nunjare pasas liaj 180-a naskiĝdatreveno kaj la 125-a mortodatreveno kaj la 200-jariĝo de la krakova Bearta Akademio, kies patrono li estas. La ekspozicio prezentas pli ol 90 objektojn – oleopentraĵojn, krokizojn, lignogravuraĵojn kaj litograguraĵojn de liaj verkoj. En 7 temaj sektoroj „Laborstaplo”, „Hitorio”, „Religio”, „Polikromiaĵoj de Maria-preĝejo en Krakovo”, „Monumento de Adam Mickiewicz en Krakovo”, „Portretoj” kaj „Percepto” estas prezentita la fenomeno de Matejko. Estas rigardeblaj pentraĵoj tre malofte prezentantaj publike devenantaj el pluraj centroj i.a. Akademio de Kapabloj en Krakovo, la Muzeo en la loko Bochnia, Paŭlena Klostro ĉe la Hela Monto en Częstochowa, Historia Muzeo en Tarnobrzeg, Nacia Muzeo el Varsovio, la krakova Muzeo de la Jagelona Universitato, varsovia Reĝa Kastelo kaj la privataj kolektoj. Jan Matejko (1838-1893),  pri kiu  ni felietonis la 13-an de novembro 2015,  estas unu el la plej gravaj polaj artistoj, kiuj pentris unuavice historiajn komponaĵojn kreante sugestan vizion de la pola historio. Li aŭtoris ankaŭ portretojn de famaj figuroj kaj familianoj. Li estas ankaŭ i.a. la aŭtoro de polikromiaĵoj en la fama Maria-preĝejo en Krakovo. Kiam en 1873 li fariĝis direktoro de la krakova Lernejo de Belartoj li estis jam konata kaj ofte premiata artisto en Eŭropo, regule ekspozicianta en Parizo kaj tie akirinte famon kaj laŭrojn. Liaj disĉiploj estis i.a. Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer kaj Jacek Malczewski. En 1979 la krakova Akademio de la Belartoj akceptis lin kiel sian patronon.

 El la elsendo 20.04.2018. Legas  Maciek – 2’13”