Inter la 31-a de aŭgusto kaj la 19-a de septembro en Varsovio okazas la 4-a Festivalo de Barokoperoj „Dramma per Musica”. La festivalon inaŭguris koncerto kun plej belaj barokaj arioj kaj duetoj en la Reĝa Kastelo. La riĉa programo enhavis operojn en la spektaklo kaj en la koncerta versioj. Temis pri la ripetita premiero el la 3-a Festivalo „Farnace” de Antonio Vivaldi kaj la plej granda evento de la nunjara eldono „Alcina” de Georg Friedrich Händel. Konforme al la festivala tradicio en la programo troviĝis oratoria koncerto, kadre de kiu en la Franciskana Preĝejo en la Novurba Kvartalo aŭdiĝis komponaĵoj de Damian Stachowicz kaj Grzegorz Gerwazy Gorczycki. Aldone dum la ĉambraj koncertoj la muzikŝatantoj ĝuis barokan muzikon francan kaj italan, la plej proksiman dimanĉon okazos koncerto kun la germana baroka muziko.  La festivalaj koncertoj kaj spektakloj estis prezentitaj ne sole en la Reĝa Kastelo, sed ankaŭ en la Reĝa Teatro en la Malnova Oranĝerio de Łazienki-Parko, en la malnovurba Domo de la Pola Kolonio, la postindustria kultur/konferenca spaco Malgranda Varsovio ĉe la dekstra bordo de Vistulo kajen  la koncerta studio de la Pola Radio. Altan artan nivelon de la Festivalo garantias renomaj muzikistoj specialistĝantaj pri barokstilaj komponaĵoj kaj kantistoj  prezentiĝantaj sur multaj mondaj scenejoj.  Laŭplane ĉiuj spektaklaj verkoj dum la koncertoj estis registritaj kaj eldonotaj.

 El la elsendo 14.09.2018. Legas Barbara – 1’53”