En la varsovia Nacia Muzeo daŭras la ekspozicio de pentraĵoj de Józef Brandt, la unua tiom ampleksa en Pollando. Józef Brandt vivinta en la jaroj 1841-1915 apartenis al la plej grandaj polaj pentristoj de la 19-a jarcento. Li loĝis en Munkeno kaj patronecis al la tiama medio de polaj pentristoj. La ekspozicio enhavas preskaŭ tricent liajn tolaĵojn. Temas pri oleopentraĵoj, akvarelaĵoj, desegnaĵoj. Parto de la ekspozicio estis atanĝita kiel la t.n. Orienta Laborejo de Brandt en Munkeno. Ĝi entenas objektojn el la kolekto de la pentristo, kiun li donacis al la pola nacio kaj kiu venis al la lando en 1920. La kolektitaj tolaĵoj prezentas plimulton de liaj konataj bildoj, liajn batal-monumentecajn scenojn, panoramojn plenajn de tensio, ravantajn per elano kaj ekspresiforto, kiel ekzemple „Batalo apud Vieno”. Krom monumentecaj pentraĵoj en la ekspozicio troviĝas malpli grandaj bildoj, rekreantaj la iaman vivon ĉe la polaj randregionoj, buntajn vestojn, ekzotikecon de kutimoj kaj temperamenton de la bildoherooj – polaj kavaliroj, kozakoj, turkoj kaj tataroj.  Junaĝe Brandt estis fascinita pri la 17-jarcenta Pollando kaj ofte vizitadis la orientajn regionojn de Pollando, kiuj per liaj pentraĵoj formas epikan rakonton pri la historio de ĉi tiuj terenoj. La ekspoziciataj tolaĵoj estis pruntitaj el ĉiuj polaj muzeoj kaj el kelkaj eksterlandaj. Kelkaj estas prezentataj la unuan fojon post la paso de 100 jaroj.

El la elsendo 13.07.2018. Legas Maciek – 1’50”