Ravaj turkaj teksaĵoj konkeritaj apud Vieno fare de reĝo Johano la 3-a Sobieski ornamas la Grandan Vestiblon de la varsovia Wilanów-palaco, la iama reĝa rezidejo. La prezenton de pli ol 300-jaraj militgajnotaĵoj akompanas eksterordinara grava portreto de Johano Sobieski. La ekspozicio funkcios ĝis la 30-a de septembro 2018. Inter la eksponaĵoj troviĝas satena murteksaĵo konsistanta el 10 elementoj verŝajne kreiĝintaj meze de la 17-a jarcento sur la tereno de la Otomana Imperio, kiu povis servi kiel ornamo de la tenda interno. Kiel milittrofeo ĉiuj ĝiaj elementoj estis oferitaj de la reĝo al benediktaninoj en Lvovo, kies abatino estis  la reĝa onklino, Dorota Magdalena Daniłowiczówna. Post la 2-a mondmilito ĉiuj monakinoj kun sia klostra posedaĵo ektroviĝis en la postcisterciana klostro en Krzeszów en la Malsupra Silezio. Dum jaroj oni sciis nenion pri la vera deveno kaj valoro de la teksaĵoj, eĉ se oni agnoskis ilian elstaran kvaliton kaj belecon. En la klostro en Krzeszów ili servis dum la ceremonioj de la monakinaj ĵuroj por kovri la genubenkojn. Nur antaŭ kelkaj jaroj oni identigis la devenon de la teksaĵoj, kiuj en 2017 estis restaŭritaj  en la konservista tlaborejo de la Palaca Muzeo en Wilanów. La prezentata en la ekspozicio portreto de Johano la 3-a Sobieski el la 17-a jarcento estas taksata kiel unu el liaj plej signifaj bildoj. Oni taksas ĝin kiel modelon por la tuta aro da polaj kaj eksterlandaj portretoj,  sur kiuj Johano Sobieski troviĝas en simila pozo.  La gravecon de la bildo konfirmis esploroj de prof. Piotr Francuz, la estro de la Katedro de Eksperimenta Psikologio kaj Laboratorio pri percepto kaj kogniveco de la Lublina Katolika Universitato. Liaopinie la portreto plej fidele redonas la veran aspekton de Johano la 3-a Sobieski.

El la elsendo 20.07.2018. Legas Tomek – 2’06”