Kulturkroniko
La malnovpresaĵo de Piaj Kantoj de F. Karpiński en la Podlaĥia Librejo
La malnovpresaĵon de „Piaj Kantoj” de Franciszek Karpiński el 1792 aĉetis aŭkcie la bjalistoka Poldlaĥia Librejo. La enstantajn en ĝi kantojn „Kiam la matena aŭroro leviĝas”, „Ĉiujn niajn tagajn zorgojn” kaj ankaŭ la kristnaskan „Di’ naskiĝas” la poeto verkis en Bjalistoko. Temas pri la unua eldono de ĉi tiu verko, kiu cetere estis eldonita en la presejo de bazilianoj en la proksima Supraśl. La libro estis subigita al enkondukaj konservistaj laboroj, kaj troviĝas en tre bona stato. Nun ĝi estis bitigita kaj disponigita en ĉi tiu formo al la publiko. La originalon rajtos konsulti laborcele esploristoj kaj sciencistoj. La ligita kun la bjalistoka regiono 18-jarcenta poeto krom religiaj kantoj aŭtoris ankaŭ bukolikojn „Laŭra kaj Filono”. Liaj plej famaj – komence menciitaj – religiaj kantoj kreiĝis dum lia gastvizito ĉe Izabela Branicka, la edzino de la urbofondinto Jan Klemens Branicki. Nunjare la Podlaĥia Librejo kune kun la bjalistoka filio de la Katolika Societo „Civitas Christiana” – atribuanta literaturan premion, kies patrono estas la poeto – organizos popular-sciencan konferencon dediĉitan al Franciszek Karpiński.
El la elsendo 05.04.2019. Legas Przemek – 1’26”
Komunaj polaj-francaj poŝtmarkoj
Okaze de la 100-jariĝo de la restarigitaj diplomatiaj rilatoj inter Pollando kaj Francio la Pola Poŝto kaj la franca La Poste eldonis „ĝemelajn” poŝtmarkojn kun bildoj de generalo Józef Haller kaj de kapitano – la posta generalo kaj prezidento de Francio – Charles de Gaulle. En 1919 kiel kapitano li troviĝis en la grupo de militistaj instruktoroj vizitintaj Pollandon. Dum la porokaza solenaĵo en la pola ambasado en Parizo reprezentantoj de ambaŭ poŝtaj firmaoj rekonis la komunan emision de la poŝtmarko kiel pruvon ne sole de interŝtataj rilatoj, sed ankaŭ kiel ateston de ekonta kunlaboro inter ambaŭ firmaoj. La solenaĵon partoprenis ankaŭ altrangaj francaj oficiroj. Inter ili estis direktoro de la pariza Supera Militista Akademio, kolonelo Marc-Henri Wronski, la filo de kapitato de la pola Landa Armeo, elmigrinta al Francio en 1948. Li prezentis sin kiel vivantan simbolon de la ligoj inter Francio kaj Pollando kaj kiel vivantan simbolon de la valideco de la devizo „por nia kaj via libereco”. Kolonelo Wronski aldonis, ke antaŭ la fino de la 2-a mondmilito generalo de Gaulle el inter pluraj distingoj alkroĉitajn portis nur tri – Honoran Legion, la polan Krucon de Bravuloj kaj la polan Virtuti Militari.
El la elsendo 05.04.2019. Legas Przemek – 1’31”
La plej belaj suprasileziaj paskaj ovoj
Fine de marto finiĝis la nunjara eldono de la tradicia konkurso pri la plej belaj ornamitaj paskoovoj, organizita de la Suprasilezia Muzeo en Bytom. Oni taksis iliajn artajn kaj estetikajn valorojn, aplikon de tradiciaj teknikoj kaj ornamaĵoj. La konkurson partoprenis 43 personoj kaj la ĵurio taksis entute 253 konkursaĵojn; La taksado okazis en kvar kategorioj depende de la plenumtekniko – skrapado, vaksoskribado, surgluado, modernaj ornamteknikoj. En Silezio la plej populara estas la skraptekniko. La kolorigita ovo estas ornamata per elskrapita dekoraĵo. La venkintaj verkoj kaj 30 el la pasintjaraj konkurseldonoj – pro la 30-jariĝo de la konkurso – ĝis la 28-a de aprilo estas rigardeblaj dum la porokaza ekspozicio en la Muzeo de Bytom. La konkurso kaj ekspozicio estas elemento de la festivalo de la silezia kulturo, kadre de kiu ĝis la 22-a de aprilo en la Suprasilezia Muzeo okazas 19 eventoj – ekspozicioj, koncertoj, kermesoj, laborrenkontoj kaj familiaj amuzeventoj.
El la elsendo 05.04.2019. Legas Gabi – 1’30”
Polaj noveloj – por la Nacia Legado 2019
La pola prezidenta paro elektis por la nunjara Tago de la Nacia Legado, okazonta la 7-an de septembro, ok polajn novelojn. Temas i.a. pri „Bona Sinjorino” de Eliza Orzeszkowa, „Fumo” de Maria Konopnicka kaj „Gurdo” de Bolesław Prus. La Nacia Legado estas organizata ekde 2012, kiam ĝi estis inaŭgurita per la legado de „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Pasintjare, en la datreveno de la 100-jariĝo de la regajnita suvereneco de Pollando por la Tago estis elektita „Antaŭprintempo” de Stefan Żeromski. Dum la tuta jaro estis krome rekomenditaj legaĵoj el la kolekto de verkoj kalkulataj al la kanono de la pola patriota literaturo. La Nacia Legado – ĉiam pli populara – okazas en bibliotekoj, muzeoj, teatroj, en lernejoj kaj infanvartejoj, en hospitaloj, sociprotektaj domoj, en malliberejoj. La legado alprenas diversajn formojn. Oni legas tekston tutece, en fragmentoj, dividitan je roloj, laŭte, publike aŭ en la hejma intimejo. Pasintjare la romano de Żeromski estis legita en preskaŭ tri mil lokoj inkluzive de 134 ekster la limoj de Pollando, eĉ sur Antarkto. Ekde la komenco la kampanjon partoprenas krom polaj ankaŭ eksterlandaj esperantistoj.
El la elsendo 29.03.2019. Legas Maciek – 1’30”
70-jariĝo de Muzeo de Mikołaj Kopernik
La 70-jariĝo de la Muzeo de Mikołaj Kopernik en Frombork estas la okazo por ekspozicio kun 540 plej interesaj eksponaĵoj el la muzea kolekto. Troviĝas inter ili portretoj de Kopernik, antikvecaj mapoj kaj atlasoj kaj interesaj malnovpresaĵoj, objektoj ligitaj kun la historio de medicino, skulptaĵoj el la regionaj preĝejoj, valoraj objektoj de la artmetio. En la daŭro de 70 jaroj la muzeo transformiĝis de modesta centro al profesia, plurfaka muzea institucio kun milnombraj eksponaĵoj. En la centro de ĝia interesiĝo estas Mikołaj Kopernik, lia vivo kaj verko fone de la epoko kaj lige al la loko, en kiu li pasigis plimulton de sia vivo kaj kie kreiĝis lia traktato „De revolutionibus”. En la daŭro de sia historio la muzeo organizis kelkcent konstantajn kaj porokazajn ekspoziciojn. Ekde 9 jaroj ĝi kunlaboras kun la muzeaj centroj de la Varmia diocezo. Dank’ al tio ĝia ekspozicia oferto estas enorme riĉa kaj varia pro la eksponaĵoj devenantaj same el la preĝejoj el la tuta regiono Varmio kaj Mazurio, kiel ankaŭ el muzeaj institucioj kaj privataj kolektoj.
El la elsendo 29.03.2019. Legas Tomek – 1’21”
Novaj verkoj de Mehoffer en la krakova Nacia Muzeo
Je naŭ novaj verkoj de Józef Mehoffer, pentristo reprezentanta la stilon Juna Pollando riĉiĝis la Nacia Muzeo en Krakovo. Donacis ilin la nepo de la pentristo Wiesław Zadęcki. La 19-an de marto pasis lia 150-a naskiĝdatreveno. Tiuokaze la Pola Poŝto cirkuligis porokazan poŝtkarton kun lia tolaĵo „Ruĝa ombrelo” kaj poŝtmarkon kun lia aŭtoportreto el 1898. Ĉiuj laboraĵoj devenas el familia kolekto de la donacinto. Temas pri tri portretoj de lia patrino Halina, kaj unu de la patro Stanisław Zadęcki. Krome temas pri studaĵo de sacerdoto kaj virino por la vitraloj en la katedralo en Friburgo, kiujn li realigis en la jaroj 1895-1936. Inter novaj donacoj estas ankaŭ studaĵo de knabo por nerealigita friso ĉe la domo de la Societo de Amikoj de Belartoj, litografaĵo prezentanta la edzinon de la pentristo Jadwiga kaj studaĵo por la aŭtoportreto de la aŭtoro mem el 1937. Józef Mehoffer estis plurflanka kreanto – aŭtoro de grandaj monumentecaj dekoraĵoj por religiaj internoj, de vitraloj kaj polikromiaĵoj, tolaĵoj kaj projektoj de scenografio kaj aplikata grafiko – libroj, revuoj, afiŝoj.
El la elsendo 29.03.2019. Legas Tomek – 1’26”
Stria siliko anoncita al Unesko-listo
La plej nobla speco de la stria siliko troviĝas en la unusola loko en la mondo, en la regiono de Sandomierz en la suda Pollando. Ĝi aperas en la regiono Krzemionki estanta regiono de prahistoriaj minejoj kaj ligitaj kun ili setlejoj. La stria siliko distingiĝanta per tri plej gravaj ecoj de juvelista gemo – la rareco, dekoraj kvalitoj kaj konforma dureco – en la juvelista metio estas aplikata ekde la 70-aj jaroj. Karakterizas ĝin neripetiĝantaj, atrakciaj strioj en diversaj grizkoloraj nuancoj. Ekde la 2-milaj jaroj en Sandomierz okazas Oraĵistaj Laborrenkontoj „La stria siliko – la ŝtono de optimismo”, kaj en la konstanta ekspozicio de la loka Regiona Muzeo troviĝas la unusola en la mondo kolekto de ornamaĵoj utiligantaj ĉi tiun gemon. Dum la pola prezidenteco en la Unio ĝi estis la reprezentanta Pollandon juvelo. Komence de la 2018 ne sole la stria siliko, sed la tuta regiono de la prahitoria minado de la strika siliko estis anoncitaj de Pollando al la listo de la monda kulturheredaĵo de Unesko. Nun kelkaj komunumoj kaj institucioj el la regiono subskribis interkonsenton pri la protekto kaj kunordigo de agadoj ligitaj kun la neolitikaj minejoj de la stria siliko. Tio i.a. ligiĝas kun la estonta organizo de la strisilika turismo.
El la elsendo 22.03.2019. Legas Gabi – 1’42”
Jubileo de la rehejmiĝo de Wawel-kastelaj trezoroj
Meze de februaro pasis la 60-a datreveno de la revenigo de parto de Wawel-kastelaj trezoroj el Kanado. Tiu fakto simbole fermis la mornan tempon de la germana okupacio kaj havis ne sole historian signifon. Ĝi grave rolis ankaŭ laŭ la vidpunkto en la socia psikologio. La preparoj al evakuo de Wawel-kastelaj trezoroj kaze de milito komenciĝis multe pli frue ol la germana atako kontraŭ Pollandon en 1939. Militkomence – pro la atakmarŝado de la germanaj trupoj en la profundon de la lando – 264 plej valoraj antikvaĵoj estis forveturigitaj tra Rumanio, Francio, Britio al Kanado. Estis inter ili i.a. 132 murtapiŝoj de reĝo Sigismundo la Maljuna, objektoj el la reĝa trezorejo, memoraĵoj ligitaj kun reĝoj de la Jagelona kaj Vasa dinastinoj, armilkirasoj, militistaj ĉevalrajdaj akcesoraĵoj, turkaj flagoj, orientaj tapiŝoj. En Otavo ili trovis sekuran rifuĝejon. Tamen la politikaj tranformiĝoj post la 2-a mondmilito malebligis ilian tujan revenigon. Situacio ŝanĝigis post la Poznanaj eventoj 1956 kaj la pliboniĝo de la polaj-kanadaj rilatoj. La 18-an de januaro 1959 kofroj kun parto de la polaj trezoroj, kiel diplomatia poŝto, estis ekspeditaj revenvoje al la lando. La 3-an de februaro ili jam troviĝis sur la pola teritorio kaj post kelktaga prezento en Varsovio ilia definitiva loko fariĝis la krakova Wawel-kastelo, kie ili estis dislokitaj en la reĝaj salonego. Inter 74 historiaj objektoj 43 devenis de ĉi tie. Krom kronglavo Szczerbiec estis pluraj aliaj armiloj kaj kaskoj ligitaj kun polaj aristokrataj familioj, arĝentaj kruĉoj kaj pokaloj de gdanskaj, torunaj kaj aŭgsburaj metiistoj, ornama manĝilaro, memoraĵoj ligitaj kun polaj reĝoj kaj klerigepokaj agantoj, malnovpresaĵoj, aŭtografoj de Chopin k.a. La 16-an de februaro 1959 la revenigitaj trezoroj estis prezentitaj en la orienta alo de Wawel kastelo . Du jarojn poste revenis la reĝaj murtapiŝoj.
El la elsendo 22.03.2019. Legas Maciek – 2’32”
Historia altaro en la Maria-Baziliko en Gdansko
Historia, 16-jarcenta altaro post la konservistaj laboroj revenis al la Maria-Baziliko en Gdansko. La unuan fojon por kelkcent jaroj ĝi prezentiĝas en la origina formo. La altaro kun la sceno de la kronmeto sur la kapon de la Plej Sankta Maria Virgulino el la bazilika antaŭaltaro datiĝas je la jaroj 1511-17 kaj estas unu el la plej valoraj historiaj elementoj de la gdanska preĝejo. En la protestanta periodo, en la 17-a jarcento la altaro estis fermita kaj post la 2-a mondmilito oni kunmetis ĝin en statika maniero, tiel ke ne eblis admiri ĝin komplete. Post la konservistaj laboroj ĝi reakiris la originan formon, i.a. oni revenigis la moveblecon de la altaraj aloj, oni alilokis bildojn, kiuj post la 2-a mondmilito estis metitaj malantaŭ la altaron. La Baziliko de la Plej Sankta Maria Virgulino en Gdansko estas la plej granda brika gotikstila preĝejo en Eŭropo. Ĝia konstruado daŭris 159 jarojn. Ĝi longas pli ol 105 metrojn kaj ĝia turo altas pli ol 80 metrojn. En la historia interno troviĝas i.a. la ŝtona Pietato, kopio de la tolaĵo de Hans Memling „La lasta juĝo” kaj astronomia horloĝo de Hans Düringer.
El la elsendo 15.03.2019. Legas Tomek – 1’25”
Jubileo de la Tatara Revuo
La 10-jariĝon solenas „Tatara revuo” la jarkvarona soci-kultura periodaĵo de la tatara etna malplimulto en Pollando. La eldonata dank’ al la subvencio de la ministerio por la internaj aferoj revuo enhavas i.a. raportojn pri la aktualaj eventoj de ĉi tiu socio kaj ankaŭ historisciencajn publikaĵojn. En la daŭro de 10 jaroj oni eldonis kvardek numerojn, kiuj trafas al la universitataj bibliotekoj, kulturcentroj kaj kunlaborantaj kun ĝi societoj. Krom aŭtoroj el Pollando, verkas por ĝi ankaŭ specialistoj el Litovio, Belorusio, Ukrainio, Rusio. Inter la aŭtoroj ĉiam pli multaj estas tataroj mem, kio signifas, ke ili identiĝas kun la periodaĵo, legas ĝin kaj volas en ĝi publikigi. Al la sukcesoj de la periodaĵo oni kalkulas la fakton, ke verkas por ĝi ankaŭ aŭtoroj ligitaj kun la universitata medio de Poznano, Toruno aŭ Krakovo. La tataraj eldonaĵoj en Pollando havas preskaŭ 90-an tradicion. En 1930 estis establita la redakcio de „Tatara Jarliro” la plej malnova periodaĵo de ĉi tiu etna grupo en Pollando aperanta ĝis hodiaŭ. Krom ĝi kaj la jubileanta periodaĵo la tatara socio eldonas ankaŭ „La Tataran vivon” kaj librojn.
El la elsendo 15.03.2019. Legas Maciek – 1’20”