Kulturkroniko
Restaŭrado de Poznański-placo en Lodzo daŭras
Por junio estas planitaj finlaboroj ligitaj kun la restaŭro de unu el la plej reprezentaj kaj valoraj konstruaĵoj de la urbo Lodzo (la centra Pollando). Temas pri palaco de Poznański-familio, en kies internoj daŭras finpretigaj laboroj kaj en la keloj kreiĝas multmedia ekspozicio „La Promesita Tero – hieraŭ kaj morgaŭ. Lodzo en Eŭropo. Eŭropo en Lodzo”. Ĝi konsistos el kvin segmentoj, kiuj rilatos al historio de la urbo ekde mezepoko ĝis la nuna tempo. Plej multa loko estos dediĉita al la lastaj 200 jaroj kaj evoluo de la industria Lodzo. La eksponaĵoj devenos el la kolektoj de la Lodza Muzeo. Ĝi funkcios en la pola kaj angla lingvoj, estos adaptita por personoj neplenlertaj, inkluzive de surduloj. La integra parto de la ekspozicio estos kelkajara edukprogramo. La ekspozicio estos disponigita al la publiko post la fino de la kronvirusa epidemio. Nun komenciĝas renovigado de la parada ŝtuparo, laboroj en plurmedia salono kaj biblioteko. Oni renovigas la magazenajn ejojn, servontajn por porokazaj ekspozicioj. Por aŭtuno estas planita inaŭguro de modernigita ĉirkaŭpalaca parko. Ĝia plantaro riĉiĝos je novaj herbejo kaj i.a. ĉirkaŭ 139 novaj plantaĵoj.
El la elsendo 01.05.2020. Legas Gabi – 1’16”
Malfermataj muzeoj kaj kulturcentroj
Ekde la plej proksima lundo, la 4-an de majo denove povos refunkcii – fermitaj pro la kronvirusa epidemio – diversaj kulturinstitucioj kiel bibliotekoj, muzeoj kaj artgalerioj. La tuja reago venis de la Nacia Muzeo en Krakovo. Ties direktoro, profesoro Andrzej Szczerski informis, ke la filioj de la muzeo iom post iom estos disponigitaj al la publiko. Kiel la unuaj refunkcios ĝis la mezo de majo la krakovaj Draphaloj, en kiu troviĝas la Artgalerio de la Pola 19-jarcenta Arto. Tio ligiĝas kun la neceso akiri necesajn dokumentojn pri la higienaj kondiĉoj nun validaj por ĉiu el ili aparte. Sekve al la publiko estos disponigitaj la ĉefa muzea konstruaĵo, Domo de Mehoffer, Palaco de Czapski-familio, Pavilono de Józef Czapski kaj aliaj subalternaj al la Muzeo objektoj.
El la elsendo 01.05.2020. Legas Barbara – 1’05”
Polo inter laŭreatoj de Word Press Photo
Finiĝis la 63-a eldono de World Press Photo, prestiĝa fotokonkurso, en kiu estis premiitaj unuopaj fotoj kaj fotoraportaĵoj el 2019 en ok kategorioj. La venkintoj estis elektitaj el pli ol 4 mil fotografiistoj en 125 landoj. Kiel Foto de la Jaro estis agnoskita laboraĵo de Yasuyoshi Chiba el Japanio prezentanta manifestacion en Sudano. Kiel Fotoraportaĵo de la Jaro – pri situacio de junaj homoj en Alĝerio dum la lastaj jaroj – premiita estis franco Romain Laurendeau. Pola fotografiisto Tomek Kaczor akiris la unuan premion en la kategorio Portreto de la Jaro pro la foto „Vekiĝo”. La blanka-nigra foto prezenas junan armeninon suferantan la sindromon de rezignaciemo. Sidante en la rulseĝo kun fiksita al la buŝo sangoŝtopa instrumento ŝi rigardas la objektivon. Tiu foto el la rifuĝejo por eksterlandanoj en Podkowa Leśna apud Varsovio, kie ŝi estadis kun la familio, aperis sur la kovrilpaĝo de la junia magazino de „Gazeta Wyborcza” Granda Formato.
El la elsendo 24.04.2020. Legas Maciek – 1’13”
Pliaj polaj kolektoj ĉe Google Arts & Culture
Ĉe la platfotmo Google Arts&Culture eblas virtuale rigardi pliajn polajn artverkojn. Temas pri verkoj el la krakova Muzeo de Czartoryski-Princoj. La ekspozicio estas titolita „Ne sole la Damo” – reference al tolaĵo de Leonardo da Vinci „Damo kun ermeno” troviĝanta en ĝiaj kolektoj. La ekspozicion malfermas la reproduktaĵo de portreto de Izabela princino Czartoryski, kies laboroj fundamentis la kolekton. Nia felietono dediĉita al ĝi kaj inaŭurita de ŝi kolekto aŭdiĝis en la elsendo el la 15-a de marto 2019. La disponigitaj nun verkoj el la kolekto de la krakova Muzeo de Czartoryski-Princoj ĉe Google Arts&Culture prezentas i.a. membrojn de la princa familio, membrojn de la reĝa Jagelona familio pentritajn de Lucas Cranach la Juna, ankaŭ „Pejzaĝon kun mizerikorda Samaritano” de Rembrandt. La ekspozicio prezentas krome historiajn fotografaĵojn de la Gotika Domo kaj Sanktejo de Sibilla el la rezidejo en Puławy. Aktualaj fotoj rilatas al la nuna aspekto de la Palaco de Czartoryski-Princoj en Krakovo.
El la elsendo 24.04.2020. Legas Gabi – 1’21”
La plej bela Emaus-arbeto aŭ arbero de la vivo
Ne ĉiuj lokaj kutimoj kaj tradicioj en Pollando estas ĝenerale konataj. Tian karakteron havas la tradicio de Emaus-arbeto aŭ arbeto de la vivo en la regiono de Krakovo – la suda Pollando. La konkurson por ĝia pretigo organizas de kelkaj jaroj la Historia Muzeo de ĉi tiu urbo. Konforme al konkursreguloj – modifitaj en la kronvirusa epidemio – ĉiuj povis hejme prilabori sian arbeton sendante elektronike la foton de la artaĵo. La Emaus-arbetoj aŭ la arbetoj de la vivo simbolas la postvintran vekiĝon de la naturo al la vivo. Iliaj tradiciaj elementoj estas verdaj folioj, birdoj, ovoj kaj nestoj. Por la nunjara konkurso venis 25 projektoj, kiuj estis prezentitaj en la fejsbuka profilo de la muzeo. La retan voĉdonadon partoprenis 3245 personoj. La Historia Muzeo de Krakovo organizas la konkurson ekde 2014 kultivante la malnovan tradicion. En la 19-a jarcento la arbetojn-ludilojn ornamitajn per lignaj folioj kaj birdetoj faris dum vintraj vesperoj la sezonlaborataj masonistoj el Krakovo kaj la ĉirkaŭlokoj vilaĝoj vendante siajn elfaraĵojn dumpaske en Emaus, Rękawka. La arbetoj de Emaus, aŭ arbetoj de la vivo havis en la malnova tradicio specialan signifon kaj simbolan emfazon ligitan kun la vivo en la ĉirkaŭkrakovaj vilaĝoj. Ili signifis la postvintran revenon de la tuta naturo al la vivo, ligis ankaŭ al antaŭkristanaj printempaj kredoj, laŭ kiuj la animoj de la mortintoj – en la formo de birdoj – serĉas rifuĝejon en la branĉaro de la arboj.
El la elsendo 24.04.2020. Legas Maciek – 1’52”
Bitigado de la artverkoj kaj arkivaj materialoj
Ekde la venonta akademia jaro studentoj de la fakultatoj pri la Arthistorio kaj Protekto de la Kulturhavaĵoj ĉe la Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo povos akiri konojn kaj praktikajn kapablojn koncerne bitigadon de la artverkoj kaj arkivaj materialoj. Jam ekde 2007 ĉe la krakova Papa Universitato sub la protekto de Instituto pri Arto kaj Kulturo funkcias profesia Laborejo pri la Registrado kaj Bitigado de Arkivaĵoj. Ĝi science prilaboras arkivaĵojn religiajn, ekleziajn bibliotekojn kaj simile. Ekde la komenco ĝi realigis multajn projektojn kunlabore kaj subtene kun landaj instancoj, ankaŭ dank’ al la uniaj subvencioj. Dank’ al la unia helpo en oktobro 2020 en la universitata studprogramo de la fakultatoj pri la Arthistorio kaj Protekto de la Kulturhavaĵoj aperos novaj fakultativaj studobjektoj koncentriĝantaj pri problemoj ligitaj kun la bitiga procezo, fotografado kaj grafika projektado. Estos ankaŭ envivigita programo de pagendaj staĝoj en diversaj kulturinstitutoj. Tio faciligos al la studenoj profesian starton sur la labormerkato.
El la elsendo 17.04.2020. Legas Gabi – 1’23”
Nekonataj fotoj de Ignacy Jan Paderewski
Je 138 nepublikigitaj ĝis nun fotoj dokumentantaj la publikan agadon kaj privatan vivon de Ignacy Jan Paderewski, elstara pola muzikisto kaj politikisto, riĉiĝis la Grandpoluja Muzeo de Sendependeco en Poznano. La fotoj devenas el la periodo ekde la komenco de 1919, kiam Paderewskki fariĝis la ĉefminitro de la pola registaro ĝis 1936, kiam laŭ iniciato de Paderewskiego kaj generalo Władysław Sikorski kreiĝis la tn. Morges-fronto, politika interkompreniĝo de centrismaj partioj. La fotografaĵoj, faritaj de unu el la sekretarioj de Paderewski prezentas lin kiel diplomaton, sed ankaŭ private kun la edzino kaj amikoj. Ĉiuj fotoj havas gandan historain valoron. Ili estas nigrablankaj aŭ sepikoloraj, ĉiuj en tre bona stato. Elektitajn fotojn eblas jam rigardi rete en la paĝo de la muzeo. (http://www.wmn.poznan.pl/138-nieznanych-zdjec-ignacego-jana-paderewskiego-mamy-caly-album).
El la elsendo 17.04.2020. Legas Maciek – 1’01”
Polaj loĝkolonioj en Balachadi kaj Valivade
La Muzeo de la Pola Historio pretigis laŭvican retan ekspozicion sur la platformo Google Arts&Culture. Ĝi prezentas la sorton de polaj civiluloj evakuitaj en 1942 el Sovetunio al Irano kune kun la armeo de generalo Władysław Anders. El inter pli ol 40 mill personoj rifuĝejon en Hinda Unio trovis ĉirkaŭ 6 mil. La ekspozicio „Vojo al Hinda Unio. Polaj loĝkolonioj en Balachadi kaj Valivade” rakontas la historion de ilia kreiĝo kaj prezentas la plej gravajn aspektojn de la vivo en ili rilate instruadon, skoltan aktivadon kaj kulturan vivon. La ekspozicio proksimigas ankaŭ la polajn-hindajn rilatojn. Dum la sesjara estado en la Hinda Unio la polaj rifuĝintoj tenis kontaktojn kun la hinda socio. La oficialaj kontaktoj rilatis al lokaj aŭtoritatuloj, militistoj, oficistoj. En la ĉiutaga vivo temis pri kontaktoj kun personoj laborantaj en Balachadi kaj Valivade. La ekspozicio estis prilaborita en la pola kaj angla lingvoversioj. (https://artsandculture.google.com/exhibit/FQKCQq9LDKemIg)
El la elsendo 17.04.2020. Legas Maciek – 1’12”
Bitigitaj artverkoj el la krakova regiono
Pli ol 3500 bitigitaj artverkoj el 162 paroĥoj kaj ankaŭ el la Arkidioceza Muzeo kaj Episkoa Palaco en Krakovo estis disponigitaj en la portalo pri la religia heredaĵo de Małopolska-regiono, kreita de la Papa Universitato de Johano Paulo la 2-a en Krakovo. La paĝo estas ekipita per mapo, sur kiu estas signitaj unuopaj lokoj kaj historiaj objektoj kaj per la modulo „Vizitu la Regionon”. Ĉi lasta prezentos ideojn de laŭtemaj turismaj itineroj ligitaj kun la religia historio de la regiono. Parton pretigis la kreantoj de la portalo, parto post la membriĝo povos esti kreita de la vizitantoj de la portalo laŭ siaj bezonoj kaj interesiĝoj. La verkoj estas prezentataj en la spirita, religia kaj historia kunteksto de la loko, por kiu ili estis kreitaj. En la aparta fako „Homoj” estis priskribitaj aŭtoroj de la verkoj – artistoj, metiistoj, verkofondintoj, ligitaj kun koncerna paroĥo sacerdotoj aŭ sanktuloj, kies bildoj ornamas la regionajn sanktejojn. La fako „Verkoj” enhavas bazon de profesiaj fotoj disponigitaj en publika domeno aŭ laŭ la licenco Creative Commons aŭ fotodokumentojn faritajn por diversaj preĝejoj. La portalo rolas ankaŭ kiel edukinstrumento helpanta formi konscion pri la historio kaj heredaĵo de Małopolska-regiono.
El la elsendo 10.04.2020. Legas Maciek – 1’36”
La altaro Pietas Domini revenis al Pollando
Post 78 jaroj al Pollando revenis unu el la plej valoraj polaj militperdoj, la gotika altaro Pietas Domini. Ĝi denove post multjaraj klopodoj troviĝas en sia origina loko, la Maria-Baziliko en Gdansko (la norda Pollando). Grave kontribuis al tio publikaĵo de Irene Geismeier, kiu pridokumentas ĝian devenon. La pola flanko direktis ampleksan dokumentaron pri tio al la Unio de Evangeliaj Eklezioj e Germanio. Post plurjara korespondado estis atingita pozitiva rezulto. La altaro Pietas Domini de la fratularo de Sankta Georgo ĉe la Maria-Baziliko en Gdansko – dum jaroj troviĝanta en Berlino – estas duparta kaj devenas el la 30-aj jaroj de la 15-a jarcento.
El la elsendo 10.04.2020. Legas Gabi – 0’55”