Kulturkroniko
Nova publikaĵo de polaj tataroj
Laŭ iniciato de la Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko aperis publikaĵo dediĉita al muzulmanaj tombejoj en Pollando. Ĝi enhavas informojn pri historiaj kaj nuntempaj nekropoloj de la polaj islamanoj. Aktuale sur la tereno de Pollando troviĝas sep iliaj tombejoj, inkluzive de du daŭre funkciantaj kaj agnoskitaj kiel Historimonumentoj en la lokoj Bohoniki kaj Kruszyniany (en la nordorienta Pollando). Tie vivas plej multnombraj grupoj de polaj tatardevenaj muzulmanoj. La tombejo en Kruszyniany estis establita plej verŝajne fine de la 17-a jarcento, ĝia plej malnova tomboŝtono devenas el 1696. La alia muzulmana nekropolo en Bohoniki estas taksata kiel la plej granda kaj devenas el la 2-a duono de la 18-a jarcento. Ĝia plej malnova tombo devenas el 1796. Malmultaj scias, ke ankaŭ en Varsovio troviĝas funkcianta muzulmana nekropolo. Ĝi konsistas el du elementoj – Muzulmana Tatara Tombejo kaj Muzulmana Kaŭkaza Tombejo. La libro estas eldonita en la pola lingvo kun la tradukoj en la anglan kaj araban lingvojn. Ĝi entenas informojn pri validaj regularoj en la tombejoj, pri entombigo, pri la viziteblecoj kaj kontaktoeblecoj. La publikaĵo estas konsultebla elektronike en la kolekto de Tatara Biblioteko, www.bibliotekatatarska.pl.
El la elsendo 14.03.2021. Legas Maciek – 1′ 28″
Mikołaj Kopernik en The National Gallery
La du fojojn prokrastata – pro la kronvirusa pandemio – ekspozico en la londona The National Gallery, kies ĉefheroo estos la tolaĵo de Jan Matejko „Astronomo Kopernik, alivorte interparolo kun Dio” okazos inter la 21-a de majo kaj la 22-a aŭgusto 2021. La unuan fojon pentraĵo de Matejko estos prezentita en la plej grava brita artgalerio. La devenanta el 1873 tolaĵo kun la dimensio de 225 je 315 centimetroj omaĝanta la 400-an naskiĝdatrevenon de Mikołaj Kopernik ĉiutage estas ekspoziciata en la aŭlo de Collegium Novum ĉe la Jagelona Universitato en Krakovo. La ekspozicion kompletigos ekzemplero de la plej grava verko de Kopernik “De revolutionibus orbium coelestium” el la Nacia Mara Universitato en Greenwich, Londono, astronomiaj instrumentoj el la kolektoj de la Muzeo de la krakova Jagelona Universitato kaj ankaŭ aŭtoportreto de Matejko kaj studaĵo „Kopernik. Interparoloj kun Dio” el la Nacia Muzeo en Krakovo. La situanta ĉe Trafalgar Square The National Gallery estas la plej grava en Britio pentroarta galerio kaj unu el la plej multnombre vizitataj muzeoj de la mondo.
El la elsendo 14.03.2021. Legas Maciek – 1′ 19″
Spure de eksterorinaraj virinoj
Dum la nuna semajnfino la Reĝa Kastelo en Varsovio prezentas apartajn artverkojn kaj eksterordinarajn virinojn el la historipaĝoj daŭre vivaj en la memoro de la posteuloj. La evento ligita kun la Tago de Virinoj pasonta la 8-an de marto prosimigas la figurojn de i.a. sankta Jadwiga, la reĝinoj Bona kaj Anna Jagiellonka. La vizitado estas senpaga kaj la kastelo funkcias pli longe. La tolaĵo de la unua virino fariĝinta la reĝo de Pollando s-ta Jadwiga, memorigas la figuron de la virino, kiu dank’ al edziniĝo al Vladislavo Jegiello alportis al Litovio bapton kaj en Pollando fundamentis la strukturon, kiu estis la Respubliko de Ambaŭ Nacioj. La reĝino Bona Sforza, la edzino de Sigismundo Aŭgusto en la ĝenerala memoro estas la virino, dank’ al kiu intimiĝis la rilatoj inter Pollando kaj la renesanca Italio kaj la pola kuirarto riĉiĝis per legoma menuo. La alia memorigita reĝino estas Anna Jagelonidino, kiun kiel reĝon elektis la pola nobelaro. Stefan Batory, dank’ al geedziĝo fariĝis reĝo de Pollando „iure uxoris”, sed post lia morto dank’ al ŝiaj klopodoj ŝia nevo Sigismundo la 3-a Vasa transprenis la tronon. La kastelo ĉeokaze inaŭguras novan lekciciklon „Virinoj de la arta mondo” . Ĉiujn sinjorinojn vizitantajn semajnfine la kasteon atendas en la kastela butiko rabato je „reĝaj” koltukoj.
El la elsendo 06.03.2021. Lagas Barbara – 2′ 04″
Novaj Epifanioj 2021
Daŭras en Varsovio la komenciĝinta dum la Cindra Merkredo 12-a Interbranĉa Karesma Festivalo. Kadre de ĝi ĝis la Palma Dimanĉo okazas 9 teatraj premieroj, ciklo da koncertoj kun malnova muziko, laborrenkontoj kaj kuirartaj eventoj, renkontiĝoj. La temo de la nunjara eldono estas Apokalipso. Ĉiuj 20 eventoj estas konsulteblaj ankaŭ rete. Novaj Epifanioj disponigas spacon por diskutoj pri aferoj gravaj por varsovianoj. La baza celo de la Festivalo estas iniciatado de krea dialogo de artistoj kun tradicia religia arto konforme al la spirito de „Letero al artistoj” de Johano Paŭlo la 2-a. Al kunlaboro estas invitataj kreantoj kun malsama impresiĝemo, sperto kaj arta matureco. Komuna por ili estas la kuraĝo de teatraj kaj muzikaj serĉadoj.
El la elsendo 06.03.2021. Lagas Maciek – 0′ 54″
Novaj objektoj en la pola listo de la Nemateria Kulturheredaĵo
En la pola listo de Nemateria Kulturheredaĵo ekde 2015 aperis jam 50 kulturobjektoj, kulturpraktikoj. En 2014 aldoniĝis Esperanto. Lastatempe la listo riĉiĝis per la kariljona muziko el Gdansko, „vagado kun kapro” el la regiono Kujavio (la norda Pollando) kaj ĉenbrodado el la loko Urzecz. Gdansko estas la unusola urbo en Pollando posedanta koncertajn kariljonojn. La unua troviĝas en la preĝejo de sankta Katarina kaj konsistas el 50 sonoriloj kiuj sume pezas 16 tunojn. La alia troviĝas en la turo de la Ĉefa Urbodomo kaj posedas 37 sonorilojn. Krome Gdansko posedas moviĝeblan kariljonon kun 48 sonoriloj. La kulturpraktiko „vagado kun kapro” estas la kutimo viziti domojn en la regiono Kujavio (norda Pollando) fare de grupoj de alivestitoj en la akompano de tiaj figuroj kiel kapro, cikonio, ĉevalo, urso fine de karnavalo. En ĝi eĥas la iamaj popolaj praktikoj kun magia karaktero, kies celo estis certigi bonrikolton. La tria nova kulturpraktiko en la pola listo de Nemateria Kulturheredaĵo estas ĉenbrodado el la mikroregiono Urzecze. En ĉi tiu praktiko rekte perata oni brodas teksaĵojn ĉenmaniere, aplikante la nigran kotonan fadenon. La brodaĵoj nur plantmotivaj iam ornamis elementojn de festa virina vesto. Nun tiamaniere oni i.a. ornamas kaptukojn kaj tablotukojn ĉefe kiel nuptodonacon.
El la elsendo 06.03.2021. Lagas Maciek – 1′ 44″
Maskerado de Tivadar Soros pollingve
Inter la novaĵoj de la eldonejo Novae Res aperis informo pri la pollingva traduko de la libro de Tivadar Soros „Maskerado ĉirkaŭ la morto”. La titolo de la pollingva eldono estas kompletigita per la teksto „Nazia mondo en Hungario”. Kovrilpaĝe troviĝas ankaŭ klariga kromteksto pri tio, ke la aŭtoro estas „la patro de konata al ĉiuj merkatisto kaj socia aktivulo Georges Soros, kiu rakontas pri la sortoj de sia familio dum milito”. De la eldonisto devenas krome priskribo de libroenhavo. Ĝi citas el la antaŭparolo de Georg Soros konata el la dua E-lingva eldono aperigita de UEA sub la redakto kaj komentario de Humphrey Tonkin. La informon de Novae Res kompletigas la informoj pri la tradukistino Emilia Ewa Siurawska, pola esperantistino kaj movada agantino mortinta en 2017. La libro aperis ĝis nun en la tradukoj angla, ĉeĥa, ĉina, franca, germana, hungara, itala, japana, rusa kaj turka. Nun aldoniĝis la pola.
El la elsendo 26.02.2021. Legas Barbara – 1′ 20″
Estona ekspozicio de ilustraĵoj por libro de Lem
En la Centro de Infana Literaturo en Tallin funkcias ekspozicio de ilustraĵoj, kiuj akompanas la unuan estonan tradukon de „Fabeloj de robotoj” de Stanisław Lem. Kuneldonis ĝin la eldonejo Paike ja Pilv kaj la Instituto de Adam Mickiewicz. La fabeloj aperis antaŭ 55 jaroj, nun aldoniĝis ĝia estona traduko (entute la libroj de Lem estis tradukitaj en 41 lingvojn). La „Fabeloj de robotoj” estis tradukita de Hendrik Lindepuu kaj la unuopajn rakontojn ilustris 16 renomaj polaj kaj estonaj desegnistoj. La ilustraĵoj en fragmentoj fariĝis la kerno de la ekspozicio, kiun eblos rigardi krome en Tartu, Haapsalu, Narwa kaj Parnu. La ekspozicio aŭtune estos prezentita ankaŭ en Litovio.
(http://paikejapilv.ee/wordpress/toode/robotite-muinasjutud).
El la elsendo 26.02.2021. Legas Maciek – 0′ 56″
Kanadanoj por la librolegado
Laŭ kanadanoj la librolegado estas unu el la manieroj sukcese fronti la kronvirusan pandemion. La merkataj donitaĵoj elmontras, ke post la drameca malkresko en marto tamen la tuta 2020 evidentiĝis amika por ĉi tiu sektoro kaj kanadanoj atendas registaran subtenon por kulturo. Laŭ BookNet Canada, la organizaĵo de la eldona sektoro, komence de la pandemio, kiam en Kanado estis fermitaj ĉiuj „nenecesaj” vendejoj la librovendado inter la 15-a de marto kaj la 5-a de aprilo malkreskis je 37 procentoj kompare al la analoga periodo 2019. Tamen laŭ informoj el la nuna jaro la malkresko ne daŭris longe. La legantoj transiris al la reta butikumado, kio ebligis ke en junio 2020 kaj vendo revenis al la nivelo de la 2019-a jaro kaj en julio komencis eĉ altiĝi. Tiu tendenco daŭris malgraŭ tio, ke la kristnaskfestokaza butikumado ne alportis vendokreskon. Sed malgraŭ malfavora por la vendo de tradiciaj kaj elektronkaj libroj dua jarkvarono oni notis nur 4-procentan malkreskon kompare al 2019. Ĉiuj librovendaj retoj notis kreskon de interesiĝo pri siaj servoj. La pandemio influis la legopreferojn. Kreskis la vendo de libroj por dekkalkjaruloj. Surprizis interesiĝokreso pri poezio. La federacia registaro envivigis diversajn helpoformojn por kreantoj kaj la tuta kultura sektoro, kion kanadanoj taksas kiel necesan. 53 procentoj de kanadanoj samopinias, ke sen la registara helpo povus esti perdita la tuta generacio de artistoj kaj kreantoj.
El la elsendo 26.02.2021. Legas Milada – 2′ 15″
Kvar grandaj ekspozicioj en la varsovia Reĝa Kastelo
La 50-jariĝo de la decido rekonstrui la varsovian Reĝan Kastelon ricevos apartan kadron en la formo de kvar grandaj ekspozicioj. La 23-an de marto estos inaŭgurita ekspozicio „Artverkoj el Vatikano”. Origine ĝi estis planita por la 100-a naskiĝdatreveno de Johano Paŭlo. Ĝi daŭros du monatojn kiel renkontiĝo kun ĉi tiu elstara homo kaj granda polo. Akompanos ĝin artverkoj de la itala pentroarto pruntotaj el la Vatikanaj Muzeoj. La dua ekspozicio inaŭgurota la 2-an de majo okaze de la 230-a datreveno de la 3-amaja Konsititucio havas la temon „Polaj elitoj kaj falo de la Respubliko”. La ekspozicio relefigos ne sole la esencon de ĉi tiu principa akto, sed ankaŭ la socian kuntekston de ĝia proklamo. La sintenon de tiuj, kiuj ĝin kunkreis aŭ estis atestantoj de la verkoprocezo kontraste al tiu de ĝiaj kontraŭuloj, gvidantoj de la komploto Targowica. Por la 28-a de junio estas planita la tria el la grandaj ekspozicioj. „Nederlando el la tempo de Rembrandt” prezentos 200 plej valorajn kaj plej interesajn verkojn de la 17-jarcenta nederlanda arto el la polaj kolektoj. Aparta eksponaĵo venigota el Nederlando estos portreto de Jan Makowski la bofrato de Rembrandt. La tuton kompletigos tri nederlandaj pejazaĝoj el la kolekto de la londona Dulwich Picture Gallery. La 10-an de novembro estos inaŭgurita la lasta el la kvar ekspozicioj „Caravaggio kaj aliaj majstroj. Verkoj el la kolekto de Roberto Longhi”. Temas pri la itala arthistoriisto, kuratoro de ekspozicioj dediĉitaj al la pentroarto de Caravaggio, unu el la plej elstaraj ekspertoj pri la kreado de la barokepoka pentristo. Roberto Longhi estis ankaŭ konata artkolektanto. Unu el la plej valoraj verkoj el lia kolekto prezentotaj en Varsovio estas la tolaĵo de Caravaggio „Knabo mordita de lacerto”. La ekspozicion kompletigos 40 pliaj tolaĵoj de aliaj italaj kaj nordeŭropaj pentristoj. Plej multaj estos verkoj de artistoj en kies pentraĵoj videbliĝas la influo de artaj solvoj elleboritaj de Caravaggio.
El la elsendo 19.02.2021. Legas Gabi – 2′ 38″
Renovigo de 700 objektoj el la Pola Biblioteko en Parizo
Tolaĵoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj kaj desegnaĵoj, entute 700 objektoj el la Pola Biblioteko en Parizo estis subigitaj al konservistaj laboroj en la Nacia Muzeo en Gdansko. Ambaŭ centroj kunlaboras de 12 jaroj pri konservado de artprovizoj kaj pri ilia ekspoziciado. La kunlaboro koncernas ankaŭ sciencan laboron kaj reciprokan popularigadon de informoj pri siaj agadoj. La Pola Biblioteko en Parizo estis establita de polaj enmigrintoj en 1838 fariĝante ilia intelekta centro kaj arkivejo dokumentanta la vivon de pola enmigrintaro en Francio. Oni arigis en ĝi valorajn literaturajn verkojn, artverkojn kaj memoraĵojn ligitajn kun pola kreantoj. Temas i.a. pri la unua eldono de la verkoj de Mikołaj Kopernik, memoraĵoj ligitaj kun Frederiko Chopin, manuskriptoj de Adam Mickiewicz. En la Pola Biblioteko en Parizo troviĝas 200 mil volumoj inkluzive de 50 inkunabloj kaj kelkaj mil malnovpresaĵoj. Ĝia arkivejo gardas kvin mil manuskriptojn, 25 mil desegnaĵojn kaj krokizojn, 15 mil fotografaĵojn, preskaŭ 1500 tolaĵojn, mil artafiŝojn, 600 medalojn kaj monerojn, 350 skulptaĵojn.
El la elsendo 19.02.2021. Legas Tomek – 1′ 26″