Somero estas aparta sezono por malkovri novajn turismajn atrakciaĵojn aŭ remalkovri malnovajn, kaj eble ne la plej novajn, tamen jam logantajn la scivoleman publikon. Verŝajne eĉ multaj el niaj polaj aŭskultantoj ne scias pri la vilaĝo Inwałd, kiun hodiaŭ ni intencas viziti, cetere pro la sufloro de nia aŭskultanto Esu Peranto. Inwałd troviĝas en la suda Pollando proksime al la loko Andrychów en la montoĉeno de Malaltaj Beskidoj. Ĝi ekzistas almenaŭ ekde la 14-a jarcento kaj la unua mencio pri ĝi devenas el la 1317-a jaro. Laŭ la unuaj historiaj informoj pri la setlejo devenantaj el pli posta jaro eblas ekscii, ke ĝiaj loĝantoj okupiĝis pri teksado en la memstara filio de la gildo, teksista gildo troviĝanta en Andrychów. En multe pli posta periodo aperas la figuro de Franciszek Czerny-Szwarzenber, kiu en 1747 fondis tie preĝejon, kiu famiĝis pro la miraklofara bildo de Dipatrino de Inwałd kun la Infaneto. La sekva notita historiepizodo ligiĝas kun la 2-a mondmilito. En 1939 en la vilaĝon eniris Wehrmacht-trupoj, unu jaron poste la vilaĝa loĝantato estis ekzilita kaj en la lokon de 50 familioj estis venigitaj germanaj setliĝantoj, kiuj dum la milito 84-procente konsisitigis la loĝantaron de Inwałd. Kaj nun la plej nova historio. Ekde 2007 Inwałd fariĝas ĉiam pli fama pro sia turismaj atrakciaĵoj logantaj turistojn ne sola polajn. Verdire temas tie pri komplekso de kvar variaj, sed apudaj atrakciaj turisme parkoj. La unua el ili estas la establita en 2007. Temas pri Parko de Miniaturoj, en kiu troviĝas multaj modeloj de famaj konstruaĵoj el la tuta mondo, ankaŭ el Pollando. Sen la neceso vojaĝi eketerlanden eblas rigardi la sanktejon ĉe Akropolo, Koloseon, La Kurban Turon de Piso, Bazilikon de s-ta Petro en Vatikano, la novjorkan Statuon de Libereco, Grandan Ĉinan Muron, Eiffel-turon, Triumfan Arkon, la londonan Big Ben, Sfinkson kaj piramidojn, Blankan Domon, la venecian komplekson kun Bazilio, Placo kaj Sonorilturo de s-ta Marko, Parteonon, Kastelon de Malbork. Plimulto el miniaturaj konstruaĵoj estis farita en la skalo 1:25, sed la Bazilio de s-ta Petro en la skalo 1:15 kaj la Venecia Komplekso en la skalo 1:10. La kreiĝinta du jarojn poste Parko de Dinosaŭroj kaj Distro Dinolandia ebligas retropaŝi kaj ekskursi al la mezozoika epoko. La unusola en Eŭropo kolekto de la plej reprezentaj dinosaŭroj devenas el Usono. Se iun timigas tiom fora epoko kaj gigantaj bestoj la atrakcian tempon eblas pasigi en la mezepoka setlejo situanta sur rokplena altaĵo ĉirkaŭta de lignaj palisoj. La ŝtonpavimita vojo kondukas al la korto de la mezepoka fortreso, kie eblas enrigardi la ĉambron de damoj, la tiuepokan arsenalon, la salonon de torturoj, kaj eĉ parkon de Moviĝantaj Drakoj. Deprosime eblas konatiĝi krome kun la talento de la mezepokaj metiistoj – potfaristo uzana por sia laboro argilon, teksantaj virinoj, forĝisto ne sole liveranta hufojn, sed ankau ferajn korojn kaj hokojn, kaj ŝnurfaristo. Tute aparta estas Ĝardeno de Johano Paŭlo la 2-a. Valoras noti, ke ĝi troviĝas ne for de tiaj lokoj kiel Wadowice, Kalwaria Zebrzydowska aŭ Krakovo, la urboj gravaj ĉe la vivitinero de la pola papo. Sur la areo de tri hektaroj eblas rigardi la figuron de Johano Paŭlo la 2-a, Bazilikon de S-ta Petro en Vatikano kaj la Bazilikon de la Plej Sankta Maria-Virgulino en Wadowice. Por krei la bildon necesis uzi preskaŭ 20 mil konforme elektitajn plantojn – arbojn, arbustojn, florojn kaj tunojn da ŝtonoj kaj ŝtongruzo. La 8-kilometra itinero de Johano Paŭlo la 2-a funkcias kiel lia viva muzeo. Aparte impone la tuto prezentiĝas de sur la supro de Panorama Turo, al kiu gvidas 96 ŝtupoj kaj de tie rigardi ĉi tiun spirraban bildon.

El la elsendo 09.07.2021. Legas Barbara – 5′ 48″