Kulturkroniko
Internacia Violonista Konkurso de Henryka Wieniawskiego
La 7-an de oktobro 2022 okazos en Poznano la inaŭguro de la 16-a eldono de unu el la plej prestiĝaj muzikkonkursoj en la mondo, Internacia Violonista Muzikkonkurso de Henryk Wieniawski. Nunjare partoprenos ĝin 36 muzikistoj elektitaj inter pli ol 220 kandidatoj el 30 landoj de la mondo. En la daŭro de la trietapa konkurso, en kies ĵurio troviĝas elstaraj muzikistoj el la tuta mondo, la kvalifikitaj muzikistoj rivalos ludonte sonatojn de Johann Brahmns, Ignacy Jan Paderewski, Franz Schubert, Robert Schuman, Nicola Paganini, Ludwig van Beethove, Johann Sebastain Bach kaj Heneryk Winiawski. La unua eldono de la violonkonkurso de Wieniawski okazis en 1935. Ekde 1962 ĝi estis raportita de la Poznana Filio de Pola Televdo kaj ekde 1977 relajsita. La nunjarajn relajsojn, registrojn de priaŭskultoj kaj koncertojn prezentos la televido de Poznano, la 2-a programo de la Pola Televido kaj la kulturkanalo de la Pola Televido. La interacia Violonkonkurso de Henryk Wieniawski daŭros ĝis la 21-a de oktobro. Henryk Wieniawski (1835 – 1880) estis pola komponisto, violonisto kaj pedagogo. Unu el la plej renomaj violonistoj kaj komponistoj en la historio.
El la elsendo 30.09.2022. Legas Maciek – 1′ 35″
Post la festivalo de ortodoksa muziko Hajnówka-2022
Korusoj el Armenio, Belorusio, Moldavio kaj Ukrainio akiris la unuajn premiojn en la Internacia Festivalo de Ortodoksa Muziko „Hajnówka 2022”. En ĝia konkursa parto prezentiĝis 12 ensembloj el Eŭropo, Afriko kaj la Proksima Oriento. Temis i.a. pri korusoj el Pollando, Armenio, Egiptio, Hispanio, Serbio, Palestino kaj Ukrainio. La rivaldo okazis en kvar kategorioj de paroĥaj, amatoraj, laikaj kaj profesiaj korusoj. Inter la paroĥaj koruoj la unuan lokon akiris la episkopa koruso “Znamiennia” el la loko Rivne en Ukrainio. En la grupo de amatoraj laikaj korusoj venkis la koruso “Concordia” el Belorusio. En la plej prestiĝa kategorio de profesiaj korusoj estis atribuitaj du egalrangaj unuaj premioj. Ricevis ilin la moldawa koruso „Gloria” el Kiŝinevo kaj la Ŝtata Ĉambra Koruso el Erevano en Armenio. La festivalo „Hajnówka 2022” ne sole popularigas konatajn komponaĵojn el la abundo de la otodoksa muziko, sed ankaŭ prezentas ĵus malkovratajn verkojn. La evento de preskaŭ 20 jaroj okazas en Bjalistoko, kvankam komence ĝi startis en la loko Hajnówka, kion konservas la festivala nomo.
El la elsendo 30.09.2022. Legas Maciek – 1′ 29″
Retrorigarda ekspozicio de Wojciech Siudmak
En la Muzeo Villa Caro en Gliwice estis lanĉita la retrorigarda ekspozicio de la verkoj de Wojciech Siudmak la “Universo”. Pentraĵoj, desegnaĵoj kaj skulptaĵoj de fama pentristo estas rigardeblaj ĝis la 10-a de oktobro, kiam la artisto solenas sian 80-jariĝon. Post Gliwice liaj verkoj estos prezentitaj al la publiko en Gdańsk, Varsovio kaj Krakovo (en Wawel-kastelo). La naskiĝinta en 1942 Wojciech Siudmak studis en la Akademio de Belartoj en Varsovio kaj en la Ecole des Beeux-Arts en Parizo. De preskaŭ 50 jaroj li vivas kaj laboras en Francio. Siudmak estas konsiderata la ĉefa reprezentanto de fantazia realismo. La artisto dum multaj jaroj laboris kun unu el la plej grandaj francaj sciencfikciaj eldonejoj, libere interpretante la prozon de Frank Herbert, Philip K. Dick kaj aliaj elstaraj verkistoj. Liaj pentraĵoj aperis sur la afiŝoj de tri eldonoj de Cannes-Festivalo (1975, 1976, 1977), evento unika en la festivala historio. La fama Pocket-eldonejo dum pli ol 35 jaroj ornamis per liaj pentraĵoj la kovrilojn de sciencfikciaj kolektoj, kaj la ekspozicio de liaj verkoj ĉe la Eiffel-Turo en Parizo oficiale bonvenigis la trian jarmilon. La pola eldonejo Rebis eldonis la 23-voluman kolekton de “Diuna” de Frank Herbert kun la ilustraĵoj de Wojciech Siudmak. La sama eldonejo publikigis ankaŭ „Don Quijote” de Cervantes kun liaj ilustraĵoj kaj plurajn bibliofilajn albumojn de liaj verkoj. En la lastaj 20 jaroj kreiĝis pli ol 200 liaj desegnaĵoj por la serio “Dune”, pli ol 150 por la verkoj de Philip K. Dick, pli ol 40 por “Don Quijote” de Cervantes, pli ol 35 desegnaĵoj por la nokturnoj de Chopin. La kreado de Wojciech Siudmak fascinis plurajn generaciojn, kaj inter liaj admirantoj troviĝas eminentaj reĝisoroj kiel Denis Villeneuve (direktoro de la filmo “Dune” (2021), George Lucas, Federico Fellini kaj Jean-Jacques Annaud.
El la elsendo 30.09.2022. Legas Maciek – 2′ 19″
Paradiza kirka pordego en Supraśl
La Muzeo de Ikonoj, funkcianta en la loko Supraśl apud Bjalistoko, riĉigis sian kolekton per la t.n. Paradiza Pordego, karakteriza elemento de ĉiu ikonostazo. Ĝis nun la muzeo ne havis ĝin en sia kolekto dume temas pri grava elemento por preĝejoj de la orienta rito.
La historian objekton eblis rigardi nur dum tri tagoj antaŭ ol ĝi estis subigita al konservistaj laboroj. La muzeo esploros ankaŭ la historion de la objekto. La 17-jarcenta Pordego estis trovita kaj aĉetita en unu el la antikvaĵistaj butikoj en Krakovo. Ĝi estis vendita de privata persono, kiu aĉetis ĝin plej verŝajne eksterlande. La historia objekto karakteriziĝas ĉefe per riĉaj aĵuraj ĉizaĵoj, iam multkoloraj polikromiaĵoj, poste plurtavole supentritaj. Sur la dorsa flanko, ekzistas spuroj de la uzitaj lignoĉiziloj kaj forĝitaj ĉarniroj, sur kiuj la pordego iam estis alkroĉita al la ikonostazo.
La Paradiza (cara) Pordego estas la ĉefa, duala pordo de la ikonostazo en ĝia centra parto, malfermata nur dum diservoj. Oni difinas ĝin ankaŭ kiel Sanktan aŭ Reĝan Pordegon.
El la elsendo 20.09.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 01’23”
Podlaĥia Libraro pri virinoj en koncentrejoj
Ĝis la 8-a de septembro en la Podlaĥia Libraro en Bjalistoko estis prezentata ekspozicio dediĉita al la ĉiutaga vivo kaj laboro de virinoj en koncentrejoj. Ĝian ĉefan parton konsisitigis arkivaj desegnaĵoj kaj akvarelaĵoj de polaj artistinoj, mem koncentrejaj malliberigitinoj. Temis pri verkoj de Jadwiga Simon-Pietkiewicz, Maria Spanish, Maja Berezowska kaj postmilitaj pentraĵoj de Halina Ołomucka kaj Janina Tollik. Ĉiuj eksponaĵoj estis grupigitaj laŭ apartaj temoj kaj koncernis la vivkondiĉojn en koncentrejo, la estadon en la koncentreja hospitalo, la koncentrejan laboron.
La duan parton de la ekspozicio formis verkoj de la nuntempaj artistinoj kiuj, uzante la nuntempan artlingvaĵon rilatis al la koncentrejaj spertoj de virinoj.
La ekspozicio “Aktiva Kulturo de Memoro – la Virina Sperto de Koncentrejo” en sia emfazo estis tre forta. Ĝi samtempe montris, kiel ĉi tiu memorkategorio, la memorado pri diversaj eventoj, kiuj kreas la nuntempan mondon, estas tre grava.
El la elsendo 20.09.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 01’19”
Monumento de Adam Mickiewicz en Vilno
Antaŭ la pola ambasado en Vilno en septembro estis senvualita la 6-metra monumento de Adam Mickiewicz. Temas pri la monumento en la skalo 1:2 kreita laŭ la projekto de skulptisto, Zbigniew Pronaszko el 1922. La solenaĵo ligiĝis kun la daŭranta Jaro de la Pola Romantiko.
La realigo de la monumento okazis el la rimedoj de la Pola Adam Mickiewicz-instituto, Pola Instituto en Vilno kaj Muzeo de Vilno. Pasintjare en la vilna muzeo okazis ekspozicio dediĉita al la nerealigitaj arkitekturaj projektoj planitaj en Wilno en la 20-a jarcento. Zbigniew Pronaszko, estis skulptisto kaj lekcianto en la Belarta Universitato de Stefan Batory en Vilno. Tamen antaŭ 100 jaroj ne estis akirita permeso por starigi en la urbo tiom modernan kaj grandan, ĉar 12-metran monumenton. En 1931 kreiĝis alia projekto aŭtorita de alia pola skulptisto Henryk Kuna, sed laboroj lamis, kaj rompis ilin la eksplodo de la 2-a mondmilito.
Ses elementoj de ĉi tiu monumento kiel basreliefoj ĉirkaŭas grantitan, 4 kaj duonmetran monumenton de Adam Mickiewicz en Vilno faritan de la litova skulptisto Gediminas Jokubonis en 1984.
El la elsendo 20.09.2022. Legas Barbara kaj Maciek – 01’33”
La Ora monerkolekto de André van Bastelaer
Ne multaj memoras la emociojn ligitajn kun la rekonstruo de la varsovia Reĝa Kastelo, por kiu en la 70-aj engaĝigis ne sole la polaj aŭtoritatoj kaj la pola socio, sed ankaŭ eksterlandaj donacintoj, inter kiuj ne mankis esperantistoj, organizitaj aparte de Ludwig Pickel. Iuj kolektis monrimedojn, aliaj riĉigadis la kastelajn kolektojn per siaj propraj donacoj.
En aŭgusto estis inaŭgurita en la varsovia Reĝa Kastelo la ekspozicio “Ora Kolekto. Moneroj de André van Bastelaer”. Ĝi enhavas 583 numismatajn objektojn, inkluzive de moneroj el la romia kaj bizanca imperioj, el Brabanto kaj Belgio, kiuj estas prezentataj ĝis la 27-a de novembro. Temas pri nekonata al la vasta publiko trezoro de la Reĝa Kastelo en Varsovio, al kiu apartenas unu el plej brilaj kolektoj de la numismataj oraj moneroj de la mondo. En la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento la polajn rekonstruaŭtoritatojn kontaktis sciencisto, notario, kolektanto kaj historiisto, André van Bastelaer, kiu oferis sian kolekton kiel fondodonacon por la rekonstruata Kastelo. La ekspozicio omaĝas la homon, kiu kredis, ke la Kastelo estos grava loko, grava simbolo rekonstruata rapide, bele kaj kun granda majstreco.
La unua el la tri ĉefaj sekcioj de lia kolekto, nun prezentita al publiko por la unua fojo, konsistas el romiaj kaj bizancaj moneroj. Vizitantoj trovas kuriozan grupon de imperiestroj portretitaj „sur aureus kaj solidi”, orajn romiajn monerojn, des pli valorajn, ke la aŭtoro de la kolekto sukcesis kolekti kopiojn en bonega stato. Ekzistas iomete malpli da moneroj el Bizanco, sed daŭre temas pri unu el la plej bonaj ĉi-specaj kolektoj en Pollando. Laŭ la takso de la organizantoj, “la plej belaj estas mezepokaj oraj moneroj. Brabant scudata, flandraj nobeloj, oraj ŝafidoj, rajdantoj, leonoj kiel reprezentantoj de la rilataj metioj. Atendintaj estas krome moneroj emisiitaj en la Belga Reĝolando post 1830, aparte korproksimaj al la kolektokreinto. La lasta sekcio de la kolekto prezentas monerojn el aliaj landoj kaj mondopartoj.
André van Bastelaer naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1907 en Bruselo. Li studis medicinon en la Katolika Universitato de Loveno, kie en 1933 li akiris sian doktorecon. La familia tradicio influis lian interesiĝon pri scienco kaj arto. Sian fasciniĝon pri numismatiko li hereis de sia patro, de kiu li ricevis la unuajn monerojn. Ili fariĝis la kerno de la estonta kolekto. André van Bastelaer mortis en 1990. En la lastaj jaroj de sia vivo li venis al Pollando kaj kortuŝita de la konscio pri la militaj perdoj, kiujn ĝi suferis, decidis donaci al ĝi sian kolekton.
La ekspozicio estis preparita lige kun la XVI Internacia Numismatika Kongreso, kiu okazos en Varsovio la 11/16-an de septembro 2022.
El la elsendo 10.09.2022. Legas Pamela – 03’49”
Internacia Kongreso de numismatikistoj
Internaciaj numismatikaj kongresoj estas la plej gravaj renkontiĝoj de monerkolektantoj el la tuta mondo. Dum ili estas prezentataj la plej gravaj atingaĵoj koncerne studojn pri monhistorio, retrovitajn monerojn kaj historiajn eventojn. Tiuj ĉi kongresoj okazis jam i.a. en Belgio, Hispanio kaj Italio. Nunjare ĝi okazas en Varsovio, Pollando. La kongreson organizas kune la Varsovia Universitato, la varsovia Reĝa Kastelo en Varsovio, la varsovia Nacia Muzeo en Varsovio, la krakova Nacia Muzeo, la Nacia Banko de Pollando kaj la Pola Numismatika Societo.
La plej nova kolektista monero de la Nacia Banko de Pollando kun la nominala valoro de 50 zlotoj estis dediĉita al la ĵus komenciĝonta “16-a Internacia Numismatika Kongreso”. Tial, markas la ĉeftemojn gravajn por pola numismatiko. La reverso de la monero prezentas la portreton de Joachim Lelewel, dum la averso prezentas bildojn de la talero de Vladislavo la 4-a, la moneron tymf de Jan Kazimierz el 1663, la pencon de Kazimierz la Granda, la moneron sesa de Johano la 3-a Sobieski kaj la denaron „Princoj Polonie” de Boleslavo la Brava. Sur la renverso troviĝas la bildon de Joachim Lelewel (1786-1861). Li estas unu el la plej elstaraj poloj de la deknaŭa jarcento, patrioto, renoma historiisto kaj numismatikistoo konata kaj aprezita en la mondo. Kiel profesoro de la Universitato en Wilno, li estis unu el la unuaj kiuj universitatnivele prelegis pri numismatiko. Devigita forlasi la landon en 1831, post la falo de la Novembra Insuekcio, li daŭrigis kaj evoluigis numismatikajn studojn en Parizo, kaj tiam en Bruselo.
Internacie fama numismato
– Libro pri la numismatiko de la mezepoka Eŭropo estis grandega sukceso, kiu alportis al Lelewel internacian famon, ankaŭ pro la novaj studmetodoj. Lelewel ankaŭ estas la verkinto de noviga disertaĵo pri kelta numismatiko, publikigita en Bruselo. Tiu ĉi eldonaĵo metis Lelewel inter la pioniroj en tiu ĉi kampo – emfazas prof. Mariusz Mielczarek.
La monero “XVI-a Internacia Numismatika Kongreso” kun portreto de Joachim Lelewel kaj bildoj de polaj historiaj moneroj estos haveblaj ekde la 6-a de septembro ĉe Regionaj Filioj de NBP kaj en la retbutiko de NBP: kolcjoner.nbp.pl.
Kolektantaj monbiletoj kaj moneroj eldonitaj de la Nacia Banko de Pollando
Kolektantaj monbiletoj kaj moneroj estas eldonitaj por kolektantoj kaj numismatistoj. Ili rilatas al gravaj okazaĵoj, festas elstarajn figurojn, aŭtoritatojn kaj ilian rolon en la historio de Pollando.
Kolektmoneroj estas faritaj el oro kaj arĝento kaj ofte fariĝas pli allogaj aldonante elementojn faritajn el aliaj materialoj, ekz. sukceno, striita siliko aŭ vitro, aŭ kromajn teknikojn, ekz. presadon faritan en kuseneto, UV-presado, selektema orumado aŭ lasera matado.
Kolektantaj monbiletoj, pro sia specifa naturo, diferencas de monbiletoj en ĝenerala cirkulado, inter aliaj pli riĉa simboleco de la bildoj de figuroj kaj okazaĵoj, la komponado kaj detaloj de ikonografio, teknikaj specifoj – koncerne la sekurecajn rimedojn uzatajn kontraŭ falsaĵo, koloroj, dimensioj kaj presaj teknikoj.
El la elsendo 10.09.2022. Legas Maciek – 03’47”
Grafikaĵoj de Goya en Cervantes-Instituto en Krakovo
La Instituto Cervantes en Krakovo prezentas ĝis la 25-a de novembro ekspozicion „Goya fizionomi-desegnisto. La lingvo de la vizaĝo en la grafika arto de Goya”. Ĝi kreiĝis kunlabore kun la Reĝa Akademio de Belartoj de St. Ferdinand, kun la subteno de la hispana ambasado en Pollando. La ekspozicio montras kiel Goya konstruis siajn originalajn, ofte mornajn grafikaĵojn, precipe se temas pri homaj vizaĝoj – misformitaj, karikaturitaj, bestecaj kaj patologiaj. La ekspozicio malkaŝas ne tiom la talentofonton de Goya, kiom lian metiejon, lian metion. Brutaleco, la ĉeftrajto en la vizaĝoj de Goya, baziĝas sur kvar tendencoj origine kreitaj de tiaj artistoj kiel Leonardo da Vinci, Albrecht Dürer, Giovanni Batista della Porta kaj Lavater. En grafikaĵoj de Francisco Goya, ofte antaŭkurieraj, oni rimarkas ne nur bestecajn trajtojn, sed ankaŭ karikaturon aŭ frenezon. Liaj patologiaj, distorditaj bildoj de la homaj vizaĝoj firme gravuriĝas en la memoro kaj ne lasas la spektanton indiferenta. La kredo, ke la vizaĝo estas spegulo de la animo deriviĝas el la antikva epoko. Jam Homero estis konvinkita, ke malbelaj homoj havas maletikajn emojn; fabelpoetoj zorge elektis siajn bestfigurajn heroojn reference al la homsimilaj trajtoj. La enorme alta nivelo, kiun Goy atingis kiel fizionomi-desegnito eniris la arthistorion. La krakova ekspozicio prezentas liajn desegnaĵojn el la plej fama grafika serio: “Kapricoj”, “Milito-Hororoj” kaj “Frenezo”. Temas pri 40 grafikaĵoj rigardeblaj en tre interesa maniero, ĉar unuflanke oni rigardas grafikaĵojn mem, kaj aliflanke – iliajn grandigitajn fragmentojn.
El la elsendo 30.08.2022. Legas Maciek – 2′ 12″
La 11-a Tago de la Nacia Legado
La plej proksiman sabaton okazos la 11-a eldono de la Tago de la Nacia Legado. Por la nunjara evento estis elektitaj „Balladoj kaj romancoj” de Adam Mickiewicz, epokfara poemaro, inaŭgurinta gravan periodon en la pola kulturo kaj historio, Romantikismon. Tiu ĉi elekto de la pola prezidento referencis al la deklarita por 2022 Jaro de Pola Romantikismo. La unuan fojon tiu ĉi verko de Mickiewicz, la nuntempa klasikaĵo, estis eldonita en Wilno antaŭ 200 jaroj, kaj tiam revoluciigis la pensadon kaj klerisman percepton de la mondo. Tradicie en la inaŭguro de ĉi tiu grava kultura evento okazonta en la varsovia Saski-ĝardeno la 3-an de septembro partoprenos la pola prezidenta paro, elstaraj aktoroj. Ĝi ricevos adekvatan scenografian kaj muzikan kadron. La organizantoj atendas, ke en la publika debato post la legado oni respondos i.a. la demandon ĉu la romantikaj rezonadoj influas la nuntempan homojn, ĉu daŭre emociigas. La Nacia Legado okazos en la tuta Pollando kaj sendube – kiel en la antaŭaj eldonoj – partoprenos ĝin ankaŭ elsterlandaj esperantistoj. Bjalistoka E-Societo kaj la Podlaĥia Libraro en Bjalistoko tradicie aperigis „Baladojn kaj romancojn”, nunjare en du lingvoversioj – pola kaj Esperanto. Ĉi-lasta enhavas 16 tradukojn de Antoni Grabowski, Lidia Ligęza kaj Walter Żelazny. La Tago de la Nacia Legado estas organizita de la Pola Prezidento ekde 2012.
El la elsendo 30.08.2022. Legas Maciek – 1′ 43″