Laŭ la plej nova raporto de Eurostat en 2024 en la Unio pli ol 39,1 procentoj de infanoj el familioj kun malpli alta edukiteco suferis materialan nesufiĉon kaj nur 5,6 procentoj de infanoj en familioj kun supera edukiteco. Rilate Pollandon temis pri 38,3 kaj respektive 1,6 procentoj.
Eurostat difinas la materialan nesufiĉon kiel mankon de ebloj kontentigi – pro financaj konsideroj – bezonojn kiuj en la eŭropaj kondiĉoj estas agnoskitaj kiel bazaj. Temas pri regula nutrado, novaj vestoj aŭ lernejaj ekskursoj.
La nivelo de la materiala nesufiĉo, kiu trafas infanojn malsamas en la unuopaj eŭropaj landoj. La plej alta estas en Greklando – 33,6 procentoj kaj en Rumanio – 31,8 procentoj. Tio signifas ke tiun situacion laŭ la statistika vidpunkto spertis tie ĉiu tria infano. La plej malaltajn donitaĵojn rilate ĉi tiun fenomenon oni notis en Kroatio – 2,7 procentoj, Slovenio – 3,8 procentoj kaj en Svedio – 5,6 procentoj. En Pollando ĉi tiu indico egalis al 6,3 procentoj. La unia mezumo egalis al 5,8 procentoj.
El la elsendo 20.06.2025. Legas Maciek – 01′ 24″







