Nunjare en Pollando jarkomence aparte estis/as solenata la 160-a datreveno de la eksplodo de la Januara Insurekcio, kio okazis la 22-an de januaro. Estis organizitaj porokazaj konferencoj, ekspozicioj, florkronornamado de lokoj ligitaj kun la bataloj, memorigo de elstaraj insurgentoj. La celita kontraŭ la rusan aneksinton Januara Insurekcio daŭris sur la terenoj de la rusa aneksoparto de Pollando ĝis aŭtuno 1864. Dum la Insurekcio, kiu per sia karaktero estis partizana milito, okazis pli ol 1200 bataloj kaj interluktoj, kiujn partoprenis pli ol 200 mil personoj. Malgraŭ komencaj sukcesoj la insurgentoj malgajnis ĝin. Pluraj partoprenintoj estis ekzilitaj al Siberio. Iu el la partoprenintoj en ĉiu tiu patriota elano estis la heroo de nia felietono Wojciech Kętrzyński, kiu helpis en la transportado de armiloj al insurgentoj. Komence arestita en Olsztyn, sekve li estis liberigita de la prusaj aneksintoj, ĉar la insurekcio ja ne celis Prusujon. Kiu li estis? Wojciech Kętrzyński, esploristo pri la historio de Pomerio, Varmio kaj Mazurio (la nordorienta Pollando), bibliotekisto, publicisto, poeto estis ankaŭ plurjara direktoro de la Nacia Ossoliński-Instituto en Lvovo. Nur antaŭ kelkaj tagoj, la 15-an de januaro pasis lia 105-a mortodatreveno. Nunjare pasas ankaŭ lia 185-a naskiĝdatreveno. Li naskiĝis en 1838 en la urbo Lec, la nuna Giżycko kiel Adalbert von Winkler, la filo de Józef – prusa oficiro kaj germanino Eleonora familie Raabe. La patro devenis el la nobela familio, kies nomo ligiĝis kun la loko „Kętrzno”, tamen lia avo en la dokumentoj estis regitrita de prusoj kiel „von Winkler”, sekve de la germaniga kampanjo en la prusa aneksoparto de la dispartigita Pollando. Tiam al la familio Kętrzyński estis trudita nomo de la senherede mortinta familio Winkler. Kvankam hejme oni parolis la germanan lingvon la intenco de la patro estis instrui al la infanoj la polan lingvon. Tio fiaskis, ĉar la patro mortis, kiam Wojciech estis 8-jara. La knabo la jarojn 1849-53 pasigis en la Oficira Orfodomo en Potsdamo. Poste li lernis en gimnazio en Lec kaj Rastembork. Post la abiturienta ekzameno en 1859 li komencis historiajn studojn en Königsberg. Dum la studoj lia fratino informis lin pri iliaj polaj radikoj kaj la iama familia nomo Kętrzyński. Tio spronis lin al oficiala nomŝanĝo de Adalbert von Winkler je Wojciech von Kętrzyński. Pri tiu momento li skribis „Mi do estis polo jam ne nur laŭkonvinke sed ankaŭ laŭnome”. En pli frua momento li deklaris „Mia patro estis polo, mia patrino estas germanino… malgraŭ tio mi ĉiam sentis min polo, eĉ tiam, kiam mi komprenis neniun vorton pole”. La polan lingvon li komencis lerni en la pollingva familio kaj ĉe sia onklo en la loko Kościerzyna, kun kiu Wojciech ligis la kontakton. Li ekzercis la lingvon kaj konatiĝis kun la pola literaturo. En 1865 li defendis Königsberg-universitato sian doktorigan disertaĵon „Pri miltio kiun faris Boleslao la Granda kontraŭ la germana reĝo Henriko 1002-1005”. En 1871 Kętrzyński establis sekretan Societon de Mazuria Popola Inteligentularo. Ĝi transformiĝis poste en Komitaton por Porti Helpon al Mazuriloĝantoj, kaj fine en Centran Komitaton por Mazurio, Silezio kaj Pomerio”. El siaj privataj rimedoj li subtenhelpis lokajn gazetojn kaj en siaj raportoj senvualigante la minacon de germanigo de la mazuria loĝantaro li reliefigis ĝian korligiĝon al la pola kulturo kaj lingvo. Kętryński interesiĝis ankaŭ pri la polaj-germanaj rilatoj, pri la historio de la Teŭtona Ordeno kaj pri la prapatrujo de slavoj. Li publikigis pli ol 200 verkojn, disertaciojn kaj artikolojn. Liaj laboraĵoj estis i.a. dediĉitaj la la problemoj de la pola nacio kaj polaj nomoj de lokoj en la Okcidenta kaj Orienta Prusio kaj Pomerio. Tiu verko ebligis post la milito, kelkfoje kiel unusola fonto, revenigi la originajn polajn nomojn de la regiono kaj ĝiaj lokoj post ilia germanigo. Baze de sia esplordokumentado li difinis la genealogion de la germanigitaj mazuroj kaj kaŝuboj. Lia laboro pri pomeriaj arkivaĵoj fruktis per materialo por la libro „Pri la pola loĝantaro en Prusio, iam teŭtona” el 1882. En ĝi li pruvis la falsadon de dokumentoj fare de teŭonoj, kio ebligis al ili krei siajn administrajn strukturojn sur la polaj teritorioj. La germanaj aŭtoritaoj malebligis al Kętrzyński laboron sur la terenoj enloĝataj de poloj. Do, li laboris kiel bibliotekisto en tiaj lokoj kiel i.a. Kórnik. La aŭstraj aŭtoritatoj aliflanke en la aŭstra aneksoparo de Pollando tri fojojn rifuzis al li profesoran postenon en la krakova Jagelona Universitato. Finfine li komencis ekde 1873 labori en Ossoliński-Instituto en Lvovo. Dum sia pli ol 40-jara laboro lin transformis ĝin en gravan sciencan centron, kolektante por ĝi multajn nepritakseble valorajn manuskriptojn kaj malnovpresaĵojn. Dank’ al li Ossolineum akiris la rajton eldonadi lernolibrojn. Sed Kętrzyński estis ne nur historiisto, sed ankaŭ poeto. Li verkis komence en la germana, ĉar la ellerno de la pola ne estis por li facila. Lia poeziaĵoj estis tradukataj en la polan unue de Michał Kajka, popola mazuria poeto. Kętrzyński mem tradukis en la germanan poeziaĵojn de Mickiewicz, Ujejski kaj Pol. Krome li kunlaboris kun fama pola etnografo, komponisto Oskar Kolberg. Liajn konojn uzis Henryk Sienkiewicz dum la verkado de sia romano „Potop” ( Diluvo). Wojciech Kętrzyński mortis en Lvovo la 15-an de januaro 1918 ne ĝisatendinte la regajnon de suverenco fare de Pollando. La membron de Wojciech Kętrzyński oni omaĝis en 1946 atribuante al la urbo Rastembork la nomon Kętrzyn. Per lia nomo oni baptis stratojn, lernejojn, institutciojn. Inter ĉi-lastaj troviĝas Centro de Sciencaj Esploroj en la urbo Olsztyn.

El la elsendo 30.01.2023. Legas Barbara – 08′ 28″