Post longa aŭtuneca varmo venis la sezonperiodo kun draste malaltiĝintaj temperaturoj, venis neĝo kaj eĉ frosto en iuj landopartoj. Do hodiaŭ mi invitas vin al la regiono, kie la vintro estas la plej malvarma. Temas pri Suwałki-regiono en la nord-orienta parto de la lando, kie mezuma temperaturo en februaro egalas al minus 5 – 6 celsiusaj gradoj, dum en la aliaj landopartoj oni notas froston egalan al nur 1-3 minusaj gradoj. En Suwałki-regiono krome la vintra sezono daŭras plej longe, ĉar eĉ 120 tagojn dum en la okcidenta Pollando je duono malpli longe. La neĝtavolo en la pola „polusa” regiono konserviĝas dum pli ol 100 tagoj, kaj mezuma plurjara neĝtavolo estas kvinoble pli dika ol aliloke. Plej mallonga estas tie la vegeta periodo, nur 180-taga dum sur la plejparto de la pola teritorio ĝi daŭras pli longe de tri ĝis ses semajnoj. Ĉu klimatologio plene klarigas ĉi tiun fenomenon? La faritaj antaŭ kelkaj jaroj ne tro profundaj geologiaj boradoj en la regiono de la proksima vilaĝo Szypliszki iom levis la kurtenon rilate tion. En la profundo de ĉ. 350 metroj geologoj renkontis spurojn de la…. glaĉera epoko de antaŭ pli-malpli 13 mil jaroj. Surgrunde ĝi delonge malaperis, sed ne ĉi tie. Laŭ la geotermaj modeloj en la tiea malprofundo oni devus atendi la 17-gradan temperaturon, sed ĝi egalas al 7 centonoj de la celsiusa grado. La grundborado en la proksimeco de Szyliszki konfirmis krome alian hipotezon, kiu formulita en la 80-aj jaro ŝokis. En la nordorienta parto de Pollando konserviĝis fragmento de la tiel nomata ĉiam frosta grundo, relative vasta parto glaciiĝinta dum la glaĉera epoko, kiu ĝis nun ne degelis. La nomo de la pola polusregiono liĝigas kun la nomo de la ĉefa kaj la plej granda urbo, Suwałki ricevinta la urborajtojn en 1715. Ĉio ĉi dank’ al romualdanoj, katolikaj monakoj kiuj tie establis setlejon kaj klostron ĉe la lago Wigry. Krom Suwałki ili establadis ankaŭ vilaĝojn, bienojojn, konstruigis vojojn. Nun la klostra komplekso estas loko de multaj laikaj kulturaj eventoj. Sed kvankam ne plu vivas kaj preĝas en ĝi romualdanoj, dank’ al la zorgo de la lokaj religiaj aŭtoritatoj estas en la malnova klostro organizataj i.a. skipaj spiritaj eventoj, dum kiuj la interesiĝantoj povas dediĉi tempon al kontemplado kaj meditado. La apuda lago Wigry, unu el la plej profundaj kaj plej puraj polaj lagoj, difinata lago kun kristala profundo favoras distanciĝon disde la ĉiutaga buro. Suwałki-regiono karakteriziĝas per eksterordinara, sovaĝa naturo. Multaj faŭnaj kaj flaŭraj specioj hejmas en la tieaj tri Naciaj Parkoj. Ĝian ĉarmon influas la fakto de maldensa enloĝateco de la regiono kaj malforta urbanizo. Dank’ al tio ĉie oni konstatas la spirraban naturon. Kun la regiono ligiĝas multaj legendoj. Mi elektis tiun pri tio, kiel la fiŝo Coregonus lavaretus, alivorte lavareto multiĝis en la lago Wigry. Okazis tiel…. Monako Barnaba, kiu plenumis la taskon de monaka kuiristo vivis en la tempo, kiam la klostron-ermitejon ĉe Wigry-lago gvidis la italdevena prioro. Li ege ŝatis fiŝojn, sed ne bongustis al li tiuj el la lago. Li revis pri „il lavarello” el la italaj lagoj. Li tiom tedis Barnaba per sia menua revo, ke la monako senespere kaj senpripense ekkris „Jam al la diablo mi vendus la animon por akiri lavareton por la prioro”. Ne necesis longe atenti. Tuj impete invadis tra la malfermita fenesto la kuirejon Wigry-diablo oferinte sian servon, evidente kontraŭ la monaka animo kaj promesinte liveri la fiŝon dum unu nokto. Barnaba konsentis kondiĉe, ke la fiŝon la diablo liveru antaŭ la mateniĝo. Li ruze kalkulis, ke la diablo ne sukcesos reveni antaŭ la kokokrio, kiam la diabla forto malaperas. Kaj se ne….? Kiel vivi sen la animo? La enzorgiĝintan Barnabon renkontis la prioro. La monaka kuiristo konfesis sian pekon. La prioro ekmalĝojis kaj tuj komencis cerbumi kiel savi la monakan animon. Li vagis enzorgita tra la klostraj koridoroj ĝis kiam la antaŭmateniĝo igis la ĉielon roskolora. La prioro suriris la klostran turon kaj ŝtoniĝis pro la hororo vidante la nigran diablan figuron alfluganta. Subite aŭdiĝis la sufloro – „Batu la sonorilojn, prioro”. Li kaptis la sonorilŝurojn kaj la sonoriltonoj plenigis la aeron. La diablo konjektante, ke oni sonorigas vokante al matenaj laŭdopreĝoj, krude blasfemis, ĉar forlasis ĝin la diabla povo. „Mi ne havas la animon de Barnaba, li ankaŭ ne havu la fiŝon” kaj ĵetis ĝin en la lagon. Tiel Barnaba savis la animon kaj lavareto multiĝis en Wigry-lago, ekde tiam fariĝinte frandaĵo ne sole por la monakoj.

El la elsendo 20.11.2022. Legas Barbara – 07′ 23″