La vilaĝo Ossolin en la sanktakruca montaro en la suda Pollando estas konata unuavice pro sia historia kastelruino. La kastelo kreiĝis en la 14-a jarcento kaj ĝi estis transformita en potencan mafrurenesancan rezidejon meze de la 17-a jarcento fare de la reĝa kanceliero Jerzy Ossoliński. Sed Ossolin famas krome pro alia historia objekto, konstruigita de la vilaĝfondinto, nome la subtera Bet Leĥema kapeleto, tiom modesta kiom kurioza kaj en la landa skalo escepta. Jerzy Ossolinski ankoraŭ kiel la vojevodo de la urbo Sandomierz decidis pri ĝia establo en 1640, lia posteulo Józef Salezy Ossoliński renovigis ĝin kaj alikonstruis en 1769. Tiam ĉe ĝia okcidenta flanko estis starigita sur alta postamento stilizita kolono kaj sur ĝi la malfurbaroka figuro de la Dipatrino kun la Infaneto. La kapelo, imitanta la Groton de Jesunaskiĝo en Bet Leĥem troviĝas ĉe la norda rando de la vilaĝo populare nomiĝas Betlejka. Ĝi estas konstruita el grejso, tio estas sabloŝtono kaj brikoj. Kovras ĝin la barelforma volbo super kiu estis surŝutita unumetra tertavolo. Laŭ tradicio ĝi estis venigita de Jerzy Ossoliński de apud Jordano en la Sankta Tero. En la murojn de la kapelo estas enmasonitaj krome urnoj kun la tero el Palestino venigitaj tien de la pilgrimintoj meze de la 19-a jarcento kaj el la 1996-a jaro. La tiea paŝtista meso inter la 24-a kaj la 25-a de decembro distingiĝas per klimato kaj speciala kristnaska solenaĵo ne renkontata aliloke. La meso komenciĝas je la 23-a horo kaj ne noktomeze kiel en aliaj lokoj en Pollando, kiam en Bet Leĥem mem estas ĝuste la noktomezo. Antaŭas ĝin paŝtista lignofajro kaj enscenigo prezentanta la Adorkliniĝon de la Tri Reĝoj. La originalan scenaron kompletigas la troviĝanta ĉe alia vojflanko pajlotegmentita kabano kun vivantaj bestoj. Je la noktomezo, post la finiĝo de la solena liturgio en la ĉielon ŝprucas la piroteknikaĵoj. Ne mirige, ke la Sankta Vespero en Ossolin logas centojn da fideluloj el lokoj proksimaj kaj foraj. Tiel okazis ankaŭ en la nuna jaro. La kristnaskan spektaklon inaŭguris sceno en kiu la Tri Reĝoj unue vizitas la reĝon Herodo en lia palaco kaj poste per kameloj direktiĝas al la kripeto kaj adorkliniĝas antaŭ la Novnaskito. Ankaŭ ĉi-jare post la paŝtista meso ŝprucis ĉielen piroteknikaĵoj por omaĝi la enmondiĝon de la Savanato. Tiun originalan kristnaskan spektaklon muzike ornamis la konata kristnaska kanto „Paca nokt’” registrita antaŭ du jaroj de la infanoj el la baza lernejo en Ossolin kaj la stelulo de kontreo Cezar Makiewicz.

El la elsendo 30.12.2022. Legas Barbara – 03′ 56″