Ni proponas hodiaŭ viziti la regionon de la vilaĝo Niechorze en (la nord-okcidenta Pollando), situantan rekte ĉe la bordo de la Balta Maro. Najbare de ĝi troviĝas la lago Liwia-Łuża, kiu estas la plej profunda ĉemara akveno en Pollando, kvankam ĝia profundo ne estas impona kaj egalas nur al 1 metro 70 centimetroj. Apud ĝi troviĝas unika rezervejo de la akva birdaro. Niechorze estas tipa ripoza loko. Iam temis ankaŭ pri la fiŝkaptista setlejo. Cetere ankaŭ hodiaŭ eblas ĉi tie renkonti fiŝkaptistajn kutrojn, sed ili prefere rolas kiel turisma atrakciaĵo. Tamen, Niechorze famas en Pollando pro unu el la plej bonaj fiŝfritejoj, kaj kiel la plej vizitindan oni rekomendas la lokon “Ĉe Civilulo”. Al la atrakciaĵoj de Niechorze apartenas vasta, sabloriĉa plaĝo, aromaj pin-betulaj arbaroj, kiuj dank’ al la pura aero kreas kuracan, salubran mikroklimaton, favoran por kuraci la malsanojn de la spir- kaj sangovojoj, alergiojn kaj ankaŭ kazojn de fizika kaj psika elĉerpiĝo. Niechorze ravas ankaŭ per la plej granda kaj plej bela apud la pola Balta Maro laterno kaj malvastŝpura trajno, „rapidanta” 20 kilometrojn po hore. Per ĝi eblas atingi Trzebiatów apudmaran urbeton riĉan je monumentoj. Nome Trzebiatów, kiel unu el sep polaj urboj estas ĉirkaŭprenita per la aparta programo “La Savado de Historiaj Urbetoj”. Parolante pri ĝiaj allogaĵoj nepras mencii kolekton de sonoriloj troviĝantaj en la tiea preĝejo de la Patrineco de la Plej Sankta Virgulino. En la tuta komplekso, kiu en la mezepoko rolis ankaŭ kiel marlanterno, malgraŭ la fakto, ke Trzebiatów troviĝas 10 kilometrojn for de la bordo troviĝas unikaj sonoriloj. La unua, sennoma devenas el la 1399-a jaro. Sed interesa estas ankaŭ la sonorilo “Maria” pezanta 3 mil 700 kilogramojn. Ĝin la ekspertoj komparas kun la fama Sigismunda Sonorilo el la krakova Wawel-kastelo. Sed ni revenu al Niechorze. Ĝi kiel la ripozloko funkcias ekde la komenco de la 19-a jarcento, sed nur en la 1870-a komenciĝis ĝia vera disfloro. En la 1889-a la lokon vizitis 700 personoj, 25 jarojn poste temis jam pri nombro 3-oble pli granda. Oni konstruis tiam imponan banejan pavilonon, kiun nun oni povas admiri nur sur la malnovaj poŝtkartoj de Niechorze, kiu tiam portis la nomon Gross Horst, pro la fakto, ke tiam la vilaĝo apartenis al Germanio. Ĝis hodiaŭ en la plej malnova parto eblas admiri la restaĵojn de ĝiaj plej malnovaj konstruaĵoj. Temas pri la 18- kaj 19- jarcentaj riĉe ornamitaj pordegoj. Sendube valoras ilin viziti, sed estante en Niechorze nepras rigardi la menciitan lanternon troviĝantan rekte ĉe la klifo. Ĝia konstruprojekto estis akceptita en majo de la 1863-a jaro. Malsupra parto de la lanterno estas ortangula kaj altas 13 metrojn. Super ĝi leviĝas la turo finiĝinta per kupolo, en kiu troviĝas optikaj aranĝaĵoj, instrumentoj. La tuto estas farita de la ruĝa briko, sed por la ekstremaĵoj de ĝia bazo oni aplikis alterne ruĝajn kaj nigrajn brikojn. La tuta konstruaĵo altas 45 metrojn. Antaŭ la 2-a mondmilito la lumigado okazis pere de kvar torĉoj, por kiuj dumhore oni bezonis duonan kilogramon de la kolza oleo. La alteco de ilia flamo egalis al 9 centimetroj. Jare necesis uzi 1943 kilogramojn da oleo. Maristoj la unuan fojon povis orientiĝi laŭ ĝia lumo la 1-an de decembro de la 1866-a jaro. Konforme al la regularo la flamon oni estis bruliganta duonhoron antaŭ la krepusko kaj oni estingadis ĝin post la sunmalleviĝo. Kial? Nome dum la nubaj tagoj la Suno malaperas pli frue kaj krome plenintensan flamon necesis atendi 15 minutojn. Dum la 2-a mondmilito la lanterno estis serioze damaĝita. Ĝia rekonstruo finiĝis la 18-an de decembro de la 1948-a jaro, kaj tiam ĝi ekbrilis devove. Priservadis ĝin komence pola marinsoldato, dummilite famiĝinta pro heroeco, tial oni decidis atribui al li tre gravan por la maristoj funkcion malgraŭ la fakto, ke dumilite li perdis la manon. Ekde la 1997-a la unuan fojon en la historio de la Okcidenta Pomerio kiel lanternisto laboras virino. Sume en Pollando tiun ĉi funkcion plenumas tri sinjorinoj. Do, ankaŭ pro tiu motivo la lanternon voloras viziti. Penan supergrimpon laŭ 200 ŝtupoj kompensas bela panoramo al la maro kaj la regiono. Atente obervante ĝin oni facile rekonas multajn interesajn lokojn ĉirkaŭe de Niechorze.

El la elsendo 15.04.2024. Legas Barbara – 06′ 26″