Felietonoj
Koninda polo: pastro Marceli Godlewski
Nunsemajne, la 14-an de aprilo 2015 pasis la 98-a mortodatreveno de la lingvokreinto d-ro Ludoviko Zamenhof. En 1917 daŭris ankoraŭ Granda Milito, kiu superis per sia dimensio kaj krueleco ĉion, kion la homaro tiam spertis. En 1915 Zamenhof verkis sian faman alvokon al diplomatoj, en kies finaj frazoj ni legas: “Sinjoroj diplomatoj ! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo, por atingi tian pacon, estas: forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizacia tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj”.
Nek en 1915, nek en 1917 Zamenhof povis imagi, ke tiun ĉi Grandan Militon nelonge poste sekvos milito multe pli kruela, eksplodigota de la nazia Germanio, de germanoj konvinkitaj esti superhomoj, rajtaj esti gento super aliaj gentoj. Se en la 1-a mondmilito entute ambaŭflanke de la konfliktantaj flankoj pereis 37, 5 milionoj da homoj pli ol 72 milionoj da homoj, inkluzive de 45 milionoj da civiluloj pereis dum la 2-a mondmilito. Inter ĉiuj landoj partoprenintaj ĉi-lastan militon la plej grandajn perdojn suferis Pollando konsiderante la nombron de loĝantoj en septembro 1939. Ĝiaj perdoj egalis al pli ol 16 procentoj. Gravan elcenton konsistigis polaj civitanaj de la juda nacieco. Inter ili estis ankaŭ Zamenhof-familianoj.
Inter Zamenhof-familianoj estis ankaŭ tiuj, kiuj savis sian vivon, dank’ al unu el nenombrebla nombro da poloj, kiuj helpis saviĝi al la judaj kuncivitanoj. Temas pri pastro prelato Marceli Godlewski, kies 150-a naskiĝdatreveno pasis jarkomence kaj jarfine pasos la 70-a datreveno de lia morto. Ĝuste dank’ al pastro prelato Marceli Godlewski i.a. Wanda Zamenhof kaj ŝia filo Ludoviko-Kristoforo Zaleski-Zamenhof evitis sorton de siaj familianoj el la varsovia getto, de miloj da judaj samnacianoj el la varsovia getto. Ĝenerale oni taksas, ke prelato Marceli Godlewski savis inter unu kaj tri mil judojn. En julio 2009 la Instituto Yad Vashem atribuis al li postmorte la medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.
Marceli Godlewski estis konsekrita katolika pastro en 1888 post la komenca lernado en Suwałki kaj Sejny (la nordorienta Pollando). Sekve li faris teologiajn studojn en Romo. Dum sia tuta vivo li estis tre aktiva socie aparte orientiĝante al la laborista medio, dinamike kreskanta konforme al la industria evoluo. Lia animzorga laboro en tiu medio kaj soci-temaj prelegoj en la paroĥa salono fruktis en 1905 per Societo de Kristanaj Laboristoj. Ĝia celo estis la kontraŭbatali mizeron kaj helpi al la laborista loĝantaro evolui sur la religia, ekonomia kaj kleriga niveloj. En 1909 pastro Godlewski funkciigis Popolan Domon kadre de kiu aktivis multaj memhelpaj institucioj, kiel ŝparprunta kaso, favorpreza manĝejo, kleriĝejo, kineja salono. Li estis ankaŭ eldonanto kaj redaktoro de periodaĵoj ne nur kun religia karaktero, kiel la semajnrevuo “Familia Kroniko”, socia semajnrevuo “Nia standardo”, semajnrevuo “Pola Laboranto”, monatrevuo “La kistana-socia Revuo”, ĉiutaga “Kuriero por ĉiuj”. Iuj asertas, ke lia laboro havis tiam kontraŭjudan karakteron, ĉar li laboris pri tio, ke poloj sen la perado de judoj aŭ germanoj evoluigu komercon kiel la nacian sektoron.
Ekde 1915 ĝis 1945 dum 30 jaroj prelato Marceli Godlewski estis la paroĥestro en la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj en Varsovio. En sia laboro li koncentriĝis pri la paroĥo, en kiu antaŭ la milito vivis ĉirkaŭ du mil judoj-kristanoj i.a. tiom konataj figuroj kiel Ludwik Hirzfeld, profesoro Mieczys?aw Ettinger, Seweryn Majde kaj Jerzy Nisenson. Dum la milito lia paroĥo ektroviĝis kadre de la gettomuroj kaj tuj kun plena engagiĝo prelato Marceli Godlewski engagiĝis por porti helpon al judoj sendepende de ilia kredo. Li estis organizanta infanvartejon, kun pastro princo Antoni Czarnecki manĝejon, kiu liveris ĉiutage ĉ. 100 manĝojn por suferantaj malsaton loĝantoj de la getto. Li estis organizanta la kontrabandadon de nutraĵoj kaj medikamentoj, eldonadon de falsaj dokumentoj, de baptoatestoj. Li helpis kaŝi judajn infanojn en sia privata domo en la apudvarsovia Anin, li helpis en la eskapo el la getto kaj kaŝiĝi kun falsaj dokumentoj ĉe la arja flanko. Sed ja ankaŭ sur la tereno de la paroĥo li kaŝis pli ol centon da judoj kiel Ludvikon Hirszfeld kaj Zamehof-familion helpante poste eskapi al ili el la getto.
Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof jene rememoris la translokiĝon al la paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj el la getto en sia intervjuo por Roman Dobrzyński en la libroforme eldonita rivera interparolo “Zamehof-strato”: “Al la paroĥdomo de la katolika preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj ĉe Grzybowski-placo invitis nin loĝi la paroĥestro Marceli Godlewski. La paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj ne estis likvidita, kvankam ŝanĝiĝis ĝiaj paroĥanoj. Ni translokiĝis al iliaj ĉambroj laŭ la invito de la paroĥestro”. Je la demando pri tio ”kiel vi fartis en la paroĥa domo Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof respondis: ”Mi nomis ĝin Oazo de Ĉiuj Sanktuloj. En la getto oni loĝis en teruraj kondiĉoj, la homoj vivis nekredeble interpremitaj. Al Varsovio estis transportataj homamasoj de ekstere, ankaŭ el eksterlando, ĉefe el Germanio. Foje en unu loĝejo vivis kelkdek homoj. Ili povis nur poparte enesti. Dum unuj varmiĝis interne, la aliaj promenis ekstere. Nenio mirinda, ke la paroĥdomo, fakte ĝia ĝardeno, similis al oazo. Ĝenerale en tiu malriĉa kvartalo mankis verdaĵoj. Malmulajn arbojn oni forhakis rapide por hejtado. El la infero, ŝtopita de la svarma homamaso kaj miasmo – oni eniris en la korton plenan de floroj; ĝi similis al la galerioj de la italaj klostroj, kiujn mi memoris de la vojaĝo en la jaro 1935. En la “oazo” kunvenis ofte miaj geamikoj kaj familianoj, loĝantaj en diversaj partoj de la getto”. Kaj jen kiel Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof rememoras la figuron de pastro prelato Godlewski: “Li estis bonstatura viro kun grizaj haroj kaj ronda vizaĝo, de kiu radiis bono. Mirigis min opinioj, kiujn mi poste aŭdis, ke antaŭ la milito li famis pro sia antisemitismo. En la getto li faris ĉion eblan, en la tiamaj cirkonstancoj, por helpi al la homoj. Li zorgis ne nur pri “siaj” loĝantoj, sed laŭeble ankaŭ pri aliaj gettanoj. Multaj homoj vizitadis la paroĥdomon por manĝi teleron da varma supo tiel longe kiel eblis tion fari”.
En julio 1942 pastro Godlewski devis forlasi la varsovian getton. Plimulto de judoj al kiuj li helpis pereis en Treblinka. Tiuj, kiuj transvivis, ĉiam reliefigadis kiom ili ŝuldas al li. Ludwik Hirszfeld skribis en la teksto “Ombre de la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj” – “Kiam mi rememoras lian nomon ekregas min emocio. Pasio kaj amo en unu animo. Iam batalema antisemito […] la tutan ardon de sia sacerdota koro (li) dediĉis al judoj”. La 22-an de julio 1942 komenciĝis la granda likvidokampanjo de la getto, dum kiu pli ol 300 mil judojn oni transportis al la gaskameroj de la germana mortotendaro sur la pola teritorio Treblinka. Germanoj en la komencaj tagoj de la likvida kampanjo ordonis al la sacerdotoj forlasi la getton. Pastro prelato Godlewski veturis al Anin, kie li helpis al monakinoj gvidi orfodomon. Ne temis pri tempo pli trankvila ol en la getto. Ofte kontrolvenadis tien germanoj serĉante kaŝantajn sin judojn, tamen ĉiuj judaj infanoj el la orfodomo en Anin transvivis la milion. Pastro prelato Marceli Godlewski mortis en sia apudvarsovia domo en decembro 1945 atinginte 80 jarojn.
Pli frue germanoj terebenigis la preĝejon de Ĉiuj Sanktuloj. Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof en “Zamenhof-strato” rememoris lige al la demando kiam mortis Marceli Godlewski: “Dum Kristnasko 1945. Li oficis kiel estro de la paroĥo de Ĉiuj Sanktuloj de la komenco de la Unua mondmilito ĝis la fino de la Dua. Lia preĝejo estis unuafoje damaĝita de la sama bombado, kiu detruis nian, najbare situantan, domon. Dum la varsovia insurekcio ĝi apartenis al la plej longe defendataj redutoj. La insurgentoj rezistis tie de la 1-a de aŭgusto 1944 ĝis la fino de septembro. Rezulte de tio la plej granda varsovia preĝejo transformiĝis en monton de rubaĵoj”.
El la elsendo 17.04.2015. Legas Barbara
Vizitinda Pollando – La Sankta Kruco
La Pasko-periodo en la kristana mondo daŭras, tradiciaj solenadoj ligas al la Reskurekto de Jesuo Kristo mortinta sur la Jerusalema Kruco. Diversloke tra la mondo – troviĝas sanktejoj, en kiuj oni pie gardas ĝiajn relikvojn. Unu el tiuj lokoj en Pollando troviĝas sur la pinto Sankta Kruco en la Sanktakruca Montaro en la suda parto de la Centra Pollando. La Sanktakruca Montaro apartenas al la plej malnovaj montoĉenoj en Pollando kaj ĝia dua laŭ la alteco pli ol 594 metra pinto iam nomata Łysiec [ŭisjec], sekve Łysa Góra [ŭisa gura = kalva monto] estas kanata ankaŭ sub la nomo. La relikvoj de la Sankta Kruco tarfis tien en la 11-a jarcento.
Jam en la unuaj jaroj post la bapto de Pollando en 966 sur la montopinto estis konstruigita sanktejo de la Plej Sankta Triuno, sed ĝi kun la tempopaso kadukiĝis, la nova preĝejo sur la montopinto estis konsekrita en 1461. Tiam montopinte troviĝis ankaŭ la benediktana abatejo.
Laŭ la legendo fondis ĝin la reĝo Boleslo la Brava en 1006. Tiuperiode la pola reĝo invitis al Pollando la hungaran reĝidon Emeriko. La junulo entreprenante la longan vojaĝon ricevis de sia sankta patro Stefano, la reĝo de Hungario, ne nur benon. La reĝo pendigis sur lia kolo relikvon de la Sankta Kruco en ora kadro. Tiun relikvon Emeriko donacis al la klostro. Laŭ la legendo dum la ĉasado de cervo la princo iom distanĉiĝis de la ĉaskompanio kaj perdis la vojon. Kiam li jam estis mortigonta la beston inter ĝiaj koronoj aperis kruco kaj Emerikon blindigis enorma helpo. La aperinta antaŭ la princo anĝelo montris al li vojon al la proksima klostro kaj ordonis tie lasi la relikvon.
Ekde tiam Łysiec, Łysa Góra kaj nun Sankta Kruco fariĝis unu el la plej gravaj polaj sanktejoj kaj celo de multaj pilgrimoj. Dum la regado de la Jagelona disnastio ĝi rolis kiel la plej grava religia sanktejo en la Pola Reĝolando. Sep fojon vizitis ĝin la kristanigita por fariĝi la reĝo de Pollando Vladislavo, dek fojojn pilgrimis al ĝi Kazimiro Jagelondio, ses fojon reĝo Sigismundo la Maljuna kaj tri fojojn vizitis ĝin reĝo Sigismundo Aŭgusto.
La abatejo sur Łysa Góra estis kelkfoje rabita kaj detruita. Post kadukiĝoj ĝi leviĝadis al la iama brilo dank’ al la senavaraj sponsoroj. Plej grandajn damaĝojn kaŭzis likvido de la benediktana ordeno kaj konfisko de ĝiaj havaĵoj post la dispartigoj de Pollando. En 1819 baze de la primasa decido sekve de la buleo de papo Pio la 7-a la kostruaĵoj de la abatejo estis trandonitaj al la Pola Reĝolando. Tiam la caraj aŭtoritatoj en 1864 la ruinigitan abatejan konstruaĵojn transformis en severan malliberejon. Ĝi ekzistis eĉ ĝis la 1939 jam en sendependa Pollando. En 1926 al la Sankta Kruco venis monakoj-misiitoj, sed la restaŭro de la klostro estis ĉesigita de la militagadoj. Dum la 2-a mondmilito germanoj establis en ĝi la mortotenadron por rusaj militkaptitoj.
Aktuale la postabateja komplekso ĉirkaŭprenas klostrajn konstruaĵojn el la 14-a/15-a jarcentoj, frubarokan kapelon de Oleśnicki-familio – en kiu troviĝas la relikvo de la Sankta Kruco – kaj malfrubarokan-klasicisman preĝejon. En junio 2006 oni solenis la 1000-jariĝon de la klostro kaj sur Sankta Kruco okazis ciklo de jarmilaj sanktakrucaj eventoj referenacantaj al la benediktana tradicio. De la abatejo kaj la montopinto deriviĝas la funkcianta de jarcentoj nomo de la montoĉeno kaj lastatempe ankaŭ de la vojevodio, kaj tiun nomon sendube plurfoje aŭdis niaj aŭskultantoj en niaj programoj. La Sanktakruca Vojevodio estas unu el la 16 polaj vojevodioj kreiĝintaj en 1999. Ĝi havas 32 urbojn inter kiuj unu – Kielce – havas la statuston de la distrikta urbo. Samtempe temas pri la regiono povas kapti nian atenton pro la troviĝantaj tie unu nacia parko, 9 parkoj panoramaj, 11 regionoj de la protektata panoramo, 67 naturrezervejoj, 701 naturmonumentoj, 8 natur-panoramaj kompleksoj kaj 83 ekologiaj objektoj, restaĵoj de ekosistemoj gravaj por konservo de biologia ekvilibro. Ĉio ĉi kaŭzas, ke al la Saktakruca Montaro kaj Regiono ni sendube – per niaj felietonoj – ankoraŭ revenos.
El la elsendo 10.04.2015. Legas Barbara
Legendo pri la varsovia Bazyliszek
Tio okazis antaŭ multaj, multaj jaroj en Varsovio dum la reĝregado, kiam multaj varsoviaj metiistoj okupiĝis pri la produktado kaj riparado de kirasladoj. Al Varsovio estis venantaj kavaliroj el la tuta lando kaj multaj eksterlandaj gastoj, kiuj konante la tien metiistan arton al la varsoviaj majstroj konfidadis siajn ladajn kirasojn kaj ladŝirmilojn, kiuj post multaj militoj kaj bataloj daŭre bezonis riparadon. La varsoviaj majstroj ne plendis pro manko de laboro de frumateno ĝis la nokto riparante ladajn kirasojn revenigante al ili iaman aspekton kaj brilon.
Aparte famiĝis la metiisto Marcin, kies familio bonstatis kaj la infanoj vivis senzorge. Marcin la tutajn tagojn pasigadis en la metiejo, kie ĝojigis lin oftaj vizitoj de la infanoj, la filino Hanka kaj la filo Maciek. La infanoj ne enuis tie, trovante amuzon inter fragmentoj de la riparataj armiloj, rigardante siajn vizaĝojn en poluritaj ŝirmoladoj, per sia gaja petolado varmigante la koron de la peze laboranta patro. Sed infanoj kreskis kaj ĉiam pli kaj pli logis ilin la atrakciplena mondo ekster la patra metiejo.
En la bazaro, kvazaŭ el la mirlando eblis trovi ĉion – kolbidajn ĉenojn, bildojn, belegajn ujojn, tablotukojn, tuketojn, ŝtofojn, ludilojn, dolĉaĵojn. Kurante inter la standoj la infanoj apenaŭ povis satrigardi ĉiujn ĉi atrakciaĵojn. Iun tagon renkontinte malgrandajn amikojn ili ekdeziris ludi sur la proksimaj herbejoj. Ili petis la patran permeson, kiun li donis avertante tamen, ke ili ne tro foriru for de la urbo kaj ne proksimiĝu al la malnova ruino sur la apudvistulaj herbejoj. De jaroj cirkulis ĝia malbona famo kiel loko timiga. Pri ĝia hanta estaĵo, pri kiu neniu sciis kiel ĝi aspektas, sed laŭ la plej maljunaj varsovianoj tio povis estis la mita Bazyliszek, mistera kreaĵo nek besto nek diablo, enmondiĝanta unu fojon je cent jaroj el ovo kovita de koko. Ĝia aspekto estis hororiga, la kokan kapon ĝi heredis de sia patro, sed enorme grandan kun sama granda, ruĝa kresto falanta jen unu- jen aliflanke de ĝia timigia buŝaĉo. Sed la plej hororigaj estis ĝiaj okuloj, pli hororigaj ol ĝia serpenta vosto zigzakanta kelkajn metrojn, per kiu la kreaĵo povis senkompate vipi siajn viktimojn. Ĝi ne devis tamen tion kutime fari, ĉar sufiĉis ke ĝi alrigardis la viktimon per sia trapenetra rigardo kaj tiu unumomente estis ŝtoniĝanta. Tiamaniere Baziliszek onidire multajn homojn je vivo senigis.
Marcin sciante pri tio severe malpermesis al Maciek kaj Hanka proksimiĝi al la ruino, ĉe kiu eĉ la senhejma hundo ne haltis, kontraŭe kun teruta bojado estis forkuranta. La infanoj promesis al la patro ne proksimiĝi al ĉi tiu loko kaj tuj kure rapidis al la atendantaj ilin amikoj. La tago estis suna, varma, la bazaro buntis de la varoj kaj la infanoj kiel kutime gaje trakuris laŭe de la standoj kaj butikoj ĉi-foje aĉetinte nek belajn fruktojn, nek grandajn korformajn lekbombonojn. Ili rapidis laŭ la mallarĝa strateto inter la brikdomoj al la rivero amuziĝi sur la herbejo. Knabinoj kolektis kolorajn florojn por florkronoj kaj knaboj admirante fiŝojn en la pura riverakvo kuris laŭe de la Vistula bordo ĉiam pli for kaj for kaj eĉ ne rimaris, ke la urbo preskaŭ malaperis, la krepuso venis kaj ili ne sciis kiel retrovi la revenvojon. Ĝuste tiam ili ekvidis antaŭ si domon, verdire nur ĝiajn murfragmentojn. Antaŭ ol Hanka kaj Maciek ekkomprenis, ke tio povas esti la ruino, pri kiu avertis ilin la patro ili jam ektrovigis en ĝia kelo. Unuarigarde nenio estis tie terura, kelo kiel kelo, iom humida kaj malluma, sed malantaŭ unu el la pordoj io komencis scintili per hela, kolora lumo, tiom bela, ke la infanoj ne povis forŝiri la rigardon. Ili alkuris la lumon, unu el la knaboj malfermis la pordon kaj tuj falis kvazaŭ trafita de la fulmotondro. Tio ja ne estis fulmotondro, sed la okuloj de Bazyliszek. Antaŭ ol la infanoj komprenis la minacon ilin endanĝeriganta jam ŝtoniĝis sub la bestaĉa rigardo.
La nokto kovris Varsovion kaj la armilladista majstro Marcin kun ĉiam pli granda zorgo pensis pri siaj infanoj. Jen kaj jen li estis eliranta antaŭ la metiejon, sed nenion li vidis. Li tamen antaŭsentis, ke io malbona okazis. Ĉu Hanka kaj Maciek ne observis liajn avertojn kaj iris al la ruino. Li bone sciis, kie ĝin serĉi kaj komencis cerbumi, kion fari se li renkontos Bazyliszek? Tiam lia rigardo glitis al unu freŝpolurita armillado. Ĝi estis tiom hela, ke eblis rigardis sin en ĝi kvazaŭ en spegulo. Jen la rimedo kontraŭ la terura rigardo de Bazyliszek. Marcin vestis la armilon kaj ekrapidis al la ruino.
La Luno jam brilis super Varsovio, kiam li ekstaris antaŭ la mistera domo. Li faris pie la krucosignon, kun malfacilo malsupreniris en la kelon. Li ne eraris, Bazyliszek devis esti tie, ĉar laŭvoje Marcin preterpasis ŝtonojn, kiuj similis laŭfome al la homaj siluetoj… Li ekvidis ankaŭ du siajn infanojn, tute ŝtonajn! Lia korbatado haltis, sed li ne povis permesi al si la larmojn. Io tute proksime ja moviĝis… tio estis la korpo de Bazyliszek. La granda vosto svinge trakŭris antaŭ la leda kapkovrilo de Marcin, sed tiu ĉi rapide flanksaltis, kaj kiam nur la kreaĵo la faŭkon direkte al la Marcin direktis ĝi senmoviĝis rigardante sian spegulbildon kaj ŝtoniĝis hororigita pro sia propra terura rigardo.
Tiumomente la ŝtonoj en la kelo komencis moviĝi, Maciek kaj Hanka kvazaŭ el iu maligna sonĝo kun timrigardaj okuloj vekiĝis kaj gapis al la antaŭ si troviĝanta kavaliro, kiu ilin fiksrigardis. Kiom ili ekmiris, kiam en li ili rekonis la propran patron. Tiu rapide kaptis la manojn de la infanoj kaj elkondukis el morna kelo ne dezirante, ke la ŝtoniĝinta korpo de Bazyliszek prezntiĝu antaŭ iliaj okuloj.
Tiel do la kirasladisto Marcin siajn infanoj kaj aliajn viktimojn de Bazyliszek savis kaj Varsovion de anatema Bazyliszek liberigis.
El la elsendo 27.03.2015. Legas Barbara
Konindaj Poloj: la familio Ulm
Ĵus venis la informo pri inaŭguro komence de decembro 2015 de la Muzeo de Poloj Savantaj Judojn en Markowa, en Apudkarpatio, kiu portos la nomon de Ulm-familio. Ĝi estos la unua en Pollando loko omaĝanta polojn, kiuj estis savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Laŭ historiistoj dum la germana okupacio almenaŭ 1600 poloj el ĉi tiu regiono savis la vivon de ĉ. 2900 judoj. Germanoj murdis tie pro tio ĉ. 200 polojn.
La plej proksiman mardon, la 24-an de marto pasos 71 jaroj post la enorma tragedio, kiu okazis en Markowa en 1944. Tiutage la germanaj ĝandarmoj murdis 17 personojn. Pereis la geedza paro Józef kaj Wiktoria Ulm kune kun siaj 6 malgrandaj infanoj, inter kiuj la plej aĝa havis 8 jarojn, kaj 8 judoj el la familioj Szall kaj Goldman. Dum la ekzekuto Wiktoria Ulm komencis akuŝi sian sepan infanon.
Markowa estis antaŭ la milito unu el la plej grandaj vilaĝoj de Pollando. Loĝis en ĝi 4 kaj duona mil homoj, inkluzive de ĉ. 120 judoj. Ĝi famis pro tio, ke ĝi estis unu el la plej bone disvolviĝantaj vilaĝoj se temas pri la nivelo de la kooperativa movado. En 1935 kreiĝis tie la unua en Pollando modela en la landa skalo Sankooperativo. Ulm-familio estis ĝiaj membroj, ili estis membroj ankaŭ de aliaj kooperativoj. Wiktoria partoprenis kursojn en la Popola Universitato kaj Józef estis estro de la Laktoprodukta Kooperativo, organizante konkursojn por la plej bonaj kultivistoj. Li krome estis bibliotekisto, katolika aganto, estro de la hortikultura sekcio de la Asocio de Kampara Junularo. Li famis pro sia fotista arto. Wiktoria kaj Józef geedziĝis en 1935 kaj baldaŭ fariĝis gepatroj de multnombra idaro, kio nur parte limigis ilian socian agadon. Ĉesigis ĝin la mondmilllito. La milito ne ŝanĝis tamen la bonajn rilatojn de Ulm-familio kun judaj najbaroj aŭ judaj komercaj partneroj, kun kiuj Józef tenis kontaktojn vendante al ili la kultivatajn de si legomojn. En 1942 kiam judaj najbaroj jam certis, ke germanoj celas ilian ekstermon petis Jozefon pri helpo. Ĝi konsistis en elkonstruo de grundkavo rande de la vilaĝo por loĝantino de Markowa Ryfka, ŝiaj du filinoj kaj nepino, kiujn Józef estis provizanta tie per nutraĵoj. Sed tio ne evidentiĝis esti efika maniero por trandaŭro. Gemanoj retrovis judan familion kaj elmurdis ĉiujn.
Tiam la familio Ulm konsentis akcepti kaj kaŝi sub la propra tegmento 8 judojn. Inter ili estis patro Szall kaj kvar liaj filoj, Gołda kaj Genia Goldman, ĉi-lasta kun malgranda filino. Malgraŭ tio, ke Ulm-familianoj plurfoje estis vidantaj la ekzekutojn de judoj fare de germanoj ili entreprenis la riskon kaj pro la kompato, kaj pro la konscio, ke sen tiu helpo ili ne havas la ŝancon transvivi. Tamen la fakto, ke Ulm-familio kaŝas judojn ne restis longe sekreta kaj la familio estis denuncita.
La murdo estis detale planita. Antaŭtage germanaj ĝandarmoj en la loko Łańcut ordonis al kvar ĉarveturigistoj el kvar malsamaj vilaĝoj je la noktomezo veni al la ĝandarmejo. Al Markowa veturis kun ili kvar germanaj ĝandarmoj kaj kvar policistoj. Ili venis antaŭ la sunleviĝo kaj tuj sturmis la domon. Post la elmurdo de judoj, de Wiktoria kaj Józef Ulm Dieken decidis, ke necesas pafmortigi ankaŭ la infanojn. Faris tion sudeta germano Josef Kokott, kiu tuj poste komencis rabkontroli la mortigitajn judojn kaj retrovinte kaŝitan surbruste de sinjorino Goldman kesteton kun juveloj konstatis: „tion mi bezonis”. La ceteraj germanoj okupiĝis pri la rabado de Ulm-familia havaĵo. Oni ŝtelis vestokestojn, matracojn, litojn, parton de pli bonaj kuirejaj instrumentoj kaj ankaŭ grandkvante tanitajn ledojn, pri la ledtanado okupiĝis dummilite Józef. Ĉar por la rabitaj objektoj ne sufiĉis ĉaroj germanoj postulis de loĝantoj de Markova du aldonajn. Trude vengitaj loĝantoj de la vilaĝo ricevis la ordonon forpoti el la domo la mortintojn kaj enĵeti ilin en la fositajn kavojn. Germanaj ĝandarmoj kun policistoj povis dediĉi sin al postkrima diboĉo, dum kiu ili fordirnikis tri litrojn da vodko, laŭ la ordono de Dieken portitaj de la vilaĝestro.
Ene de kelkaj tagoj post la murdo kvin viroj el Markova malkovris la kavon en kiun estis ĵetitaj la mortintaj korpoj de Ulm-familianoj. Ili forprenis ilin kaj metinte en ĉerkojn entombigis. Tuj post la finiĝo de la germana okupacio iliaj korpoj estis transportitaj en la lokan tombejon, elfositaj estis ankaŭ mortaj restaĵoj de la murditaj judoj.
Pli ol unu kvaronon de ĉiuj distingitoj per la medalo de Yad Vashem Justulo inter la nacioj de la mondo konsistigas poloj, estante la plej granda nacia grupo. Temas pri 6454 personoj. Parto de historiistoj asertas, ke la nombro de poloj helpantaj al judoj estas multe pli granda. Historiisto Hans G. Furth mencias pli ol unu milionon da poloj, kiuj helpis al judoj dum la 2-a mondmilito. Sveda historiisto Gunnar S. Paulsson asertas, ke verŝajne ĉirkaŭ 100 mil poloj meritas la medalojn, centoj da miloj helpis en maniero malpli spektakleca kaj plimulto de la socio estis pozitive neŭtrala.
Inter la distingitoj per la medalo de Yad Vashem estas ankaŭ Ulm-familio. Antaŭ 11 jaroj estis malkorita monumento memoriganta la tiamanjn eventojn.
El la elsendo 20.03.2015. Legas Barbara
El la E-gazetaro – 17.03.2015
Ne eblas kaŝi, ke la firma tradicio de niaj varsoviaj E-elsendoj, nome trarigardoj de la E-gazetaro fariĝis draste malregula, por ne diri, ke ĝi malaperis. Sed ja diversaj E-gazetoj daŭre estas grava referencofonto por ĝeneralaj konoj pri tio, kio okazas en diversaj mondopartoj kaj landoj. Plej ofte temas pri komunuminteresaj, movadaj raportoj, komentoj kaj analizoj. Sed ja ne ĉiam.
Ofte interesajn referencojn al la monda situacio en la kunligo al la komunumaj demandoj ni trovas en la enkondukaj artikoloj de Tuomo Grundström, la prezidanto de E-Asocio de Finnlando. En la unua nunjara numero de „Esperantolehti” kiel elirpunkto al liaj rezonadoj servas la situacio en Ukrainio, konkrete la februara kontrakto pri ĉesigo de armita agado inter la kieva registaro kaj orientukraina separatisma movado sub la garantio de la Eŭropa Unio kaj Rusio.
Nu, hodiaŭ kiam mi skribas ĉi tiujn vortojn, t.e. la 17-an de februaro jen Moskvo, jen la ukraina prezidento akuzas la kontraŭan flankon pri la malobservado de la armistica interkompreniĝo el Minsko kaj ne ŝajnas, ke ni baldaŭ vidos la finon de la konflikto. Sed ni dume prenu en la konsideron la vortojn de la EAF-prezidanto, atentiganta, pri la lingva aspekto de la konflikto, kiun la teatrorolantaj partioj forte emfazas. Ni legas: „la lando estas oficiale unulingva malgraŭ granda, eĉ kvarona, ruslingva loĝantaro en oriento. Nacionalismoj, tiel rusa kiel ukraina, „faras batalflagon” etnan kaj lingvan, kiel skribis Zamenhof antaŭ cent jaroj en sia „Alvoko al. diplomatoj”. Sensciulo eventuale kredas al tia svingado de batalflago. Klerulo ĝin svingante krimas. […] Zamenhof ne ŝatis nacionalismojn aŭ ajnajn fanatikajn batalflagojn. Nia flago ne tiras al glavo” – konkludas la aŭtoro.
La 100-jariĝantan en 2015 Alvokon al diplomatoj de Ludoviko Zamenhof fragmente memorigas la januara numero de „Eŭropa Bulteno”. Ni ekscias ĉeokaze, ke Jozef Reinvart slovaka diplomato kaj ankaŭ esperantisto proponis, ke la memoron pri tiu alvoko en la nuna jaro oni flegu per ĝia ĝisdatigo al la nuna mondo, kaj ke pri tiu tasko jam laboras kelkaj E-parolantaj diplomatoj.
Ne al tiu alvoko, sed al. la libroj de historiistoj sian recenzan artikolon en la lasta „Informilo por interlingvistoj” dediĉas Ulrich Lins. La elipunkto estas la pasinta en 2014 100-a datreveno de la 1-a mondmilito. Kiel skribas Lins ĝi „servis al politikistoj kaj verkistoj kiel okazo por konsciigi al ni, kion la monda socio ĝis 1914 atingis kaj poste katastrofe perdis. Tie ĉi mi menciu nur unu temaron, tiun de tutmondiĝo aŭ „globaliĝo”. Multaj libroj, kiuj aperis okaze de la datreveno, atentigas, ke tendencoj al tutmondiĝo floris jam antaŭ 1914.
En kelkaj el tiuj libroj –atentigas Lins – ankaŭ Esperanto estas traktata. La lingvo ekzistis en 1914 eĉ ne tridek jarojn. El tiuj vere atentinda mi trovas la tempon ekde 1900, kiam okaze de „Ekspo” en Parizo Esperanto komencis allogi sciencistojn. La juna movado travivis kuliminon en 1905 dum la Unua Kongreso en Bulonjo. Ke Esperanto tiutempe estis populara, mencias verkoj lastatempe aperintaj; ili metas ĝin en la kuntekston de internaciismo disvastiĝanta en la jaroj antaŭ 1914 kaj kruele haltigita de la Unua Mondmilito”. Tiom Lins enkonduke, espereble ne sole historie orientitaj aŭskultantoj ŝatos konatiĝi kun la tuta artikolo de la aŭtoro kaj la menciitaj de li libroj.
La lasta „IPI” liveras ankaŭ tre interesan recenzon de Till Dahlenburg pri la disertacio de Dmitrij Vlasov dediĉita al ĵurnalismo kaj E-movado, per kiu la aŭtoro doktoriĝis pasintjare en la Ĵurnalisma Fakultato de la Peterburga Universitato. Kiel ni legas la disertaĵo aperis jam libroforme en la eldonejo „Impeto”. Kiel atentigas la recenzanto „la monografio priskribas la uzadon de la internacia lingvo Esperanto ekde la jaro 1888 ĝis 1991 [..]. La aŭtoro koncentriĝas sur la pli-malpli regule aperintaj publikaĵoj (gazetoj, almanakoj, bultenoj) en tiuj „epokoj” kaj esploras la kaŭzojn, pro kiuj malsukcesis multaj iniciatoj de ruslandaj respektive sovetiaj esperantistoj kaj de iliaj organizaĵoj. Vlasov analizas ankaŭ la E-aplikadon en la telekomunikado, speciale en radiofonio, krome li okupiĝas pri tiel nomata movado de labrist-kamparanoj kaj pri specifa grupo de t.n. esperantistoj-korespondantoj”. La elĉerpa recenzo de Dahlenburg ebligas ricevi superrigardon pri la 20-jarcenta E-movado en Rusio kaj Sovetunio.
La menciitaj el IPI tekstoj rilatas al iom fora historio. Historion formas ankaŭ faktoj plej novaj, kiel la mencio de Esperanto en la Pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo. En kelkaj medioj tiu fakto estis miskomprene interpretita kvazaŭ ĝi signifus alproprigon de Esperanto fare de poloj. Bone do okazis, ke kelkloke jam aperis rilataj klarigoj. La unua nunjara numero de „Norvega Esperantisto” citas ĉi-koncerne la noticon de pola esperantisto Edward Jaśkiewicz el la revuo Esperanto, ke dank’ al tiu paŝo „eblos estonte proponi Esperanton kiel Nematerian Kulturan Heredaĵon de Homaro kadre de Unesco’. En decembra „Esperantolehti” Tuomo Grundström ne dubas, ke „se tiel la pola enlistigo apogos nian sukceson al la Monda Unesko-listo, la atingo de la poloj estos pozitiva”. Esperanto trovis la lokon en la pola listo kiel „portanto de la E-kulturo”. Tiu fakto esence gravis por la vortumita propono de la pola Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo al Unesko, ke la 2017-a jaro estu de Unesko proklamita kiel i.a. la Monda Zamenhof-Jaro lige kun la pasonta tiam 100-a mortodatreveno de la lingvokreinto. Pri sia rolo en tiuj klopodoj en „Eŭropa Bulteno” skribas Halina Komar.
Kun plezuro mi ricevas kaj tralege foliumas la ILEI-periodaĵon por lernantoj kaj komencantoj – „Juna Amiko”, kiu fariĝis pli loga kaj leginda. Kiel antaŭe ĝi celas diversaĝajn junajn esperantistojn per etaj kolorigeblaj bildhistorioj, temoj de ĝenerala intereso ĝis seriozaj enrigardoj en la E-kulturan heredaĵon, kiujn liveras Baldur Ragnarsson. La februaro estas jam la 40-a kaj proksimigas la figuron de Juan Regulo Pérez. Samtempe la revuon delikate trapenetras la pactema fadeno, kies revunodojn aparte eksplikas Mirejo Grossjean komencante per la atentigo pri la kovrilbildo en kiu etaj infanoj manoj tenas ovon kaj la citaĵo el Hubert Guézo atentigas, ke „Paco estas tiom rompiĝema kiel ovo en la infana mano”.
Ankoraŭ unu periodaĵo donas la atenton al la „mond’ eterne militanta”. La lasta „Kontakto” liveris siajn paĝojn al du aŭtoroj el Ukrainio – Vasilij Miluŝnikov kaj Andreo Jankovskij. Kiel atentigas la redakcio „En disputoj ĉiam ekzistas almenaŭ du flankoj, kiuj ne konsentas pri io. Tio tamen ne signifas, ke iu ajn el tiuj flankoj fakte pravas. En Ukrainio, sur la sama grundo konfliktas ideoj kaj interesoj, kaj (bedaŭrinde) militas homoj. […] la lando estas daŭre dividita kaj la vidpunktoj de la konfliktantaj flankoj estas neniel pli proksimaj ol antaŭ unu jaro”.
Sen preni flankon de iu el la aŭtoroj skribantaj en Kontakto ni nepre atentigu pri la recenzo de Nicola Ruggiero pri la E-libro de Kalle Kniivilä „Homoj de Putin”. Pri tiu libro ni jam parolis en niaj elsendoj, sed ni citu el la vortoj de la recenzanto, ke „Kniivilä klare favoras demokration kaj pli liberan socion, malkia en Rusio. Tion li tamen ne faras per frazoj odoraĉaj je falsa retoriko, sed per instigaj demandoj kaj konstantaj esploroj kaj raportado de faktoj kaj statistikoj”.
El la elsendo 17.03.2015. Legas Barbara
Koninda Pollando: Uniejów kaj ĝia kastelo
Ni invitas vin gesinjoroj ĉi-semajne al la urbo Uniejów en la lodza vojevodio, en la centra Pollando. Ekde tri jaroj ĝi havas la statuton de la sankuraca loko dank’ al siaj varmaj salubraj akvoj kun la temperaturo de ĉ. 68 celsiusaj gradoj, kiuj enhavas elementojn de sulfuro, radono, fluoro, kupro- kaj ferokloridojn, jodon. Ĉi-lasta aperas samkvante kiel en la akvoj de Baltiko. La geotermaj akvoj devenas el la profundo de 2 mil metroj kaj servas ne sole kuraccele sed ankaŭ por la hejtado de la urbo. Ili efikas refreŝige, senstreĉige kaj apate servas al homoj kun ortopediaj malsanoj, malsanoj de la sango- kaj nervosistemoj. Jam en 2008 estis funkciigita tie kurackomplekso por pacienoj kun la sanigaj mineralaj akvoj. Poste aldoniĝis basena komplekso kun la sekcio de biologia renovigo. Uniejów ekde tiam proklamis sin la unua en Pollando termokuracejo.
Ĉiujare okazas en Uniejów Granda Kavalira Turniro kaj Mezepoka Bazaro. Ne senkaŭze, ĉar Uniejów estas kalkulata al la plej interesaj kaj valoraj laŭ la vidpunkto historia, arkitektura kaj panorama objektoj de la lodza regiono. Sian famon ĝi dankŝuldas al longa historio, kiun nur mallonge ni povos skizi, interesa arkitektura aspekto kaj pitoreska ligo kun la loka panoramo – Warta-rivero kaj ĝiaj herbejoj. La ĉefatrakciaĵo estas la loka kastelo.
La plej malnovaj dokumentoj menciantaj „castrum” en Uniejów devenas el 1339 kaj rilatas al la detruoj kaŭzitaj per la teŭtona atako 8 jarojn pli frue. Temis tiam ankoraŭ pri ligna fortikaĵo verŝajne el la 12-a jarcento. La elkonstruon de masonita kastelo oni ligas kun la figuro de arkiepiskopo de Gniezno Jarosław Bogoria el la loko Skotniki, kunlaboranto de reĝo Kazimiro la Granda kaj elstara konstruanto. Laŭ lia iniciato kreiĝis fortikaĵoj en la lokoj Łowicz, Opatówek kaj Kamień. Tiu konstruigita en Uniejów estis kompletigonta la sistemon de la reĝaj limfortresoj, defendantaj la centron de la ŝtato de la nordo kaj la nordokcidento. Ĝi havis do militistan karakteron, kaj ĝi estas la ĉefa turisma logaĵo de Uniejów ĝis hodiaŭ.
Meze de la 15-a jarcento la kastelo estis ĝisfunde alikonstruita kaj krome fortikigita. Tiuepoke la konstruaĵo krom la rezideja kaj defenda karaktero servis ankaŭ kiel la eklezia arkivejo kaj biblioteko. Ĝi ja estis la sidejo de la arkiepiskopoj de Gniezno, kaj al Uniejów estis kunvokata la pola sacerdotaro. Dum la 13-jara milito en la jaroj 1454-66 en la kastelo estis zorge protektotenataj trezoroj kaj relikvoj. Inter ĉi lastaj en la kastelo troviĝis la kapo de sankta Wojciech (Adalberto), relivkoj de sankta Gedeon kaj ankaŭ de la kamaradinoj de sankta Ursula. Krome en la kastelo funkciis prizono por nekatolikoj kaj malobeemaj pastroj. Menciindas, ke ĉi tie prizonopunon suferis gdanska skulptisto Hans Brandt, kondamnita en 1485 pro ŝtelo de mono, kiun li ricevis de kardinalo Zbigniew Oleśnicki por fari la tomboŝtonon de sankta Wojciech en la katedralo en Gniezno. Malhonestan artiston oni retrovis en Prusujo kaj devigis en la malliberejo de Uniejów-kastelo finfari sian verkon.
En la dua duono de la 15-a jarcento la kastelo estis alikonstruita por adapti ĝin al la uzo de pafarmiloj. Sed fine de la sama jarcento ĝi denove estis detruita sekve de intergentaj bataloj, sed multe pli gravajn damaĝojn kaŭzis incendio komence de la 16-a jarcento. Samtempe la arkiepiskopa kortego, malgraŭ rekonstruo de la kastelo, translokiĝis al Łowicz.
Uniejów perdis sian signifon fariĝante administrejo de starostoj, sed samtempe ĝi tranformiĝis en komfortan renesancan rezidejon. Novaj alikonstruoj kaŭzis, ke la kastelo tutece perdis siajn defendovalorojn. Denovajn damaĝojn plagis ĝin lige kun la sveda invado en la 17-a jarcento, kiam la episkopan rezidejon okupis svedoj. Damaĝis ĝin krome bruligante la urbon saksaj trupoj, post kiam la pola nobelaro establis konferedracion kontraŭ la elektita reĝo de Pollando Aŭgusto la 2-a Saksa. Saksoj ankaŭ prirabis la arkiepiskopan trezorejon. Partan restaŭron de la ruiniĝanta kastelo iniciatis en 1745 arkiepiskopo Krzysztof Antoni Szembek.
Post la 2-a dispartigo la arkiepiskopaj havaĵoj fariĝis la propritaĵo de la prusa ŝtato. Sed post la falo de Napoleono Uniejów eniris la konsiston de la Pola Reĝolando dependa de la rusa aneksinto. La cara registaro donacis ĝin en 1836 al sia meritiĝinta en la kontraŭbatalado de la pola kontraŭcara Novembra Insurekcio, generalo Tollo. La nova posedanto parte rekonstruis la rezidejon de la polaj episkopoj transforminte ĝin en sian someran rezidejn kaj ĉirkaŭinte la kastelon per panorama parko, nun havanta la areon de 32 hektaroj.
Post la 1-a mondmilito la kastelo revevis en la polajn manojn fariĝinte pensiono por riĉaj kuracatoj. Ĝia brilo falis dum la germana okupacio kaj postmilite, kiam ĝi transformiĝis en grenstaplejon kaj magazinon de artefaritaj sterkoj. La unuaj konservistaj laboroj okazis en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam ĝi estis transformita en hotelon. Malgraŭ diversaj alikonstruoj la kastelo konservis multajn gotikajn kaj renesancajn elementojn, kiuj estis elstarigitaj dum konservistaj laboroj.
Kiel decas tiu ĉi unu el la plej malnovaj polaj lokoj, kiuj urborajtojn ricevis ĉ. 1290 havas sian legendon. Onidire antaŭ multaj, multaj jaroj oni kaŝis tie kestojn plenajn de oro kaj arĝento. Kiam rabistoj venis por ŝteli la trezoron, bela loĝantino de Uniejów ruze forlogis ilin el la urbo dediĉinte sian vivon ofere. Nun sufiĉas viziti la parkon kaj halti ĉe la monumento de la Blanka Damo, kiu priskribas la historion. Ĉeokaze eblas serĉi ormoneron kun ŝia vizaĝo, kiu kelkfoje videbliĝas en la herbejo. Homo kun malbonaj intencoj aŭdos la veadon de la trompitaj rabistoj, la enamiĝinto ekvidos aliflanke sur la akvospegulo la vizaĝon de belega knabino.
El la elsendo 13.03.2015. Legas Barbara kaj Tomek
Koninda polo: Nikodem Napoleon Cybulski
La heroo de nia nunsemajna felietono estas pola fiziologo, profesoro de la Jagelona Universitato en Krakovo, membro de la Pola Akademio de Kapabloj, la patro de la krakova fiziologia skolo Nikodem Napoleon Cybulski. Li apartenis al la plej elstaraj fiziologoj de sia epoko, pri kio i.a. atestas la fakto, ke tri fojojn en la jaroj 1911, 1914 kaj 1918 li estis nomumita por Nobel-premio.
Nikodem Napoleon Cybulski estas vaste konata kiel malkovrinto de adrealino, malkovrinto de fotohemotaĥometro kaj mikrokalorimetro, unu el la kreintoj de endokrinologio, kaj ankaŭ pioniro de elektroencefalogafio, samtempe publicisto kaj socia aganto.
Nikodem Napoleon Cybulski naskiĝis en la nobela familio en 1854 en la loko Krzywonosy en la regiono de Vilno. Post la gimnazia lernado en Minsko li studis medicinon en la Militita-Medicina Akademio en Peterburgo, kie lia studkolego estis Iwan Pawłow. La diplomon de kuracisto kun la plej alta takso “cum eximia laude” li akiris en 1880. En la jaroj 1877-1885 li laboris en la Militita-Medicina Akdemio kiel asistato en la Katedro de Fiziologio ĉe profesoro Iwan Tarchnow, kun kiu ligis lin plurjara kunlaboro kaj amikeco. Tiuperiode Cybulski konstruis instrumenton, mezurantan la rapidecon de sangofluo, kapablan fotoregistri. Ĝi ricevis la nomon fotohemotaĥometro. Helpe de ĝi Cybulski difinis i.a. ŝanĝojn en la rapideco de la sangofluo depende de la laborfazoj de koro kaj de la spirritmo. En 1885 Cyblski doktoriĝis per disertaĵo “Esploroj pri rapidfluo de la sango helpe de fotohemotaĥometro”. Samjare li translokiĝis al Krakovo, kie li transprenis Katedron de Fiziologio, Histologio kaj Embriologio en la Jagelona Universiato. Kun entuziasmo li entreprenis vastplanitajn sciencajn esplorojn senĉese plukonstriante la katedron. Ĉirkaŭ li amasiĝis grupo de talentaj disĉiploj, kiel Adolf Beck kaj Władysław Szymonowicz, kiuj atingis elstarajn rezultojn.
Epokfarajn esplorojn Cybulski gvidis pri elektrofiziologio. Kune kun Adolf Beck ili malkovris elektran aktivecon de la cerbo kaj en 1890 ili faris ĝian pionoran mezuron. Cybulski okupiĝis ankaŭ pri elektrofiziologio de muskoloj. Samjare li prilaboris instrumenton por mezuri la varmokvanton produktatan de muskoloj, la t.n. mikrokalorimetron. En 1910 kiel la unua pola esploristo li faris registron de elektra funkciado de la koro.
Iom pli frue, ĉar en 1895 Nikodem Napoleon Cybulski kun sia alia disĉiplo Wladyslaw Szymonowicz malkovris la hormonan efikadon de superena glando kaj izolis adrealinon, kiu altigas la sangopremon. Al la efikado kaj rolo de adrealino Cybulski dediĉis multajn pliajn esplorojn kaj verkojn. Li ankaŭ iniciatis en Pollando esplorojn pri hipnoto kaj kelkajn liajn tezojn el lia ĉi-tema libro eblas konsideri antaŭkurieraj rilate al la koncepto de subkonscio, kiuj antaŭis la ideojn de Freud.
Aparta sfero de la aktivado de profesoro Cybulski estis socia publicistiko. Ankaŭ al tiu temo li dediĉis plurajn librojn kaj artikolojn kiel “Ĉu ŝtato kaj la socio havas la devon apogi la sciencon”, “Pri organizo de kamparanaj mastrumejoj”, “Scienco fronte al milito”. Li estis aktiva pledanto por tio, ke ankaŭ virinoj povu studi medicinon, povu akiri superan klerecon. En 1891 kune kun Odo Bujwid li stablis en Krakovo la unuan knabinan gimnazion.
Profesoron Nikodem Napoleon Cybulski karakterizis laborardo, enorma inĝenieco, eksterordinara honesteco en la solvado de sciencaj demandoj, modesteco. Siajn ideojn li senavare estis dividanta kun siaj disĉiploj inspirante ilin al krea laboro. Li verkis ĉirkaŭ 100 sciencajn publikaĵojn ne kalkulante artikolojn kaj presitajn prelegojn. Aktiva ĝis la lastaj vivmomentoj profesoro Nikodem Napoleon Cybulski mortis en sia kabineto pro apopleksia atako la 26-an de aprilo 1919.
El la elsendo 06.03.2015. Legas Barbara
Antaŭprintempe 2015, vekiĝanta naturo, revenantaj cikonioj
Jam de ĉirkaŭ du semajnoj la amaskomunikiloj – krom novaĵoj ligitaj kun la politika, ekonomia vivo – liveras tiujn pri la simptomoj de la proksimiĝanta printempo. Ni do jen ekscias, ke en la sudorienta Bieszczady [bjeŝĉadi] jam de kelkaj semajnoj vekiĝas ursoj, ke komenciĝis la migrado de sovaĝaj anseroj, ke la amindumadon komenis fazanoj, ke oragloj du semajnojn pli frue ol kutime komencis zorgi pri nestoj kaj blankvostaj maragloj komencis jam la kovadon. En Pollando oni notas la revenadon de birdoj, kiel sturnoj, palumboj, trukolomboj. Grandan surprizon kaŭzis cikonioj, kiuj kutime revenas al Pollando inter la dua kaj tria tagdeko de marto. Ĉi-jare tamen jam la 11-an de februaro reveninta cikonio aperis en la regiono de Bydgoszcz en la norda Pollando. La 19-an de februaro oni notis la alvenon de la unua en Wola Zarczycka en la apudkarpatia regiono en la sudorienta Pollando. En la nordorienta Pollando en la loko Krynki la unuan nunjare cikonion oni notis nur antaŭ du tagoj. Laŭ pritaksoj printempe al Pollando reflugas ĉirkau 50 mil cikoniaj paroj.
Cikonio nestas praktike en la tuta Pollando escepte de montoĉenoj kaj iom grandaj, kompaktaj arbaraj kompleksoj kiel Praarbaregoj de Noteć, Białowieża [bjaŭovjeĵa], Augustów [aŭgustuf], Tuchola [tuĥola]. Sed ankaŭ en la regiono de grandaj arbaraj kompleksoj cikonio establas nestojn en unuopaj bienoj, se nur proksime etendiĝas vastaj herbejoj. La nordorienta Pollando kontrastas kun la sudokcidenta landoparto, se temas pri la nestado de cikonioj. Plurnombre troviĝantaj en la nordorienta Pollando cikoniaj kolonioj motivis la establon de la regiona biciklista itinero, kiu longas 206 kilometrojn ligante tri Naciajn Parkojn de Białowieża, Narew-rivero kaj Biebrza-rivero [bjebĵa]. Cetere ankaŭ tie en la loko Pentrowo troviĝas Eŭropa Cikonia Vilaĝo.
Kvankam en la lastaj jaroj la nombro de cikonioj malkreskis, daŭre oni asertas, ke ĉiu kvara en la mondo vivas en Pollando ne mirige do, ke cikonio fariĝis simbolo de la pola naturo. Eĉ pli, ĝi havas dediĉitan al si muzeon.
La blanka cikonio – simbolo de fekundeco kaj feliĉo havas en la loko Klopot [kŭopot] en la okcidenta Pollando sian muzeon. La muzeo kreiĝis tie pro la plej granda kolonio de ĉi tiuj birdoj en la okcidenta Pollando. Ĉiujare kovas tie ovojn ĉirkaŭ 20 paroj de blankaj cikonioj. La loko troviĝas sur la tereno de la Panorama Parko Krzesiński en la lubuŝa vojevodio. Ĉio ĉi kaŭzas, ke en la printempa-somera sezono venas turistoj por rigardi la birdojn, kiuj estas la simbolo de la vilaĝo, inter kiuj troviĝas multaj lernejanaj grupoj. Sur la tereno de la establita en 1998 parko eblas ne sole ripozi kaj refreŝiĝi for de la urba tumulto, sed krom cikonioj rigardi rufan kaj nigran milvojn, blankvostan maraglon, fiŝaglojn, alivorte birdojn el la Ruĝa Listo de la Animaloj. Krom ĉi tiuj birdoj eblas rigardi tie vivejojn, protektatajn plant- kaj animalspeciojn kadre de la programo Naturo 2000. Aperas tie ankaŭ papilioj kun specifa biologio, kiuj tie atingas la nordan limon de sia specio. En la Muzeo establita en 2003 troviĝas ankaŭ turisma rifuĝejo.
Ni aldonu, ke Kłopot estas la iama soraba vilaĝo (Kłopica) kreiĝinta en la 1-a duono de la 13-a jarcento. La unua historia mencio pri ĝi aperis jam en 1350-a jaro. Komence ĝi estis princa posedaĵo, sed poste estis transdonita al johanitoj el la loko Słońsk. Ĝi estis ilia posedaĵo ĝis 1810-a jaro. Nun ĝi troviĝas sur la tereno de Panorama Parko de Krzesin, kiu etendiĝas sur la tereno de la centra valo de Odra-rivero ligita kun la Soraba Niso. Karakterizas ĝin vastaj humidaj herbejoj kaj paŝtejoj en la valo de ambaŭ riveroj. En ĝia suda parto etendiĝas pinarbaro kun pluraj interanrabaraj torfejoj kaj lagoj. Al la plej grandaj atrakciaĵoj, apartenas panoramejo sur malnova detruita ponto super Odra-rivero kaj unu el malmultaj jam en Eŭropo vastaj herbejaj terenoj periode priinundataj de la riverakvoj de Odro kaj la Soraba Niso. Evidente atrakciaĵo estas la cikonikolonio en Kłopot kun la menciita Muzeo de Cikonio.
Sed kiel dirite cikoniaj nestas tra la tuta Pollando. Ekzemple en la loko Latowicz en Mazovio, la centra Pollando oni registras 14 cikoninestojn. Tiun lokon ni elektis por la fino de nia printempbonveniga felietono nesenkaŭze. Nome inter la loĝantoj de la regiono daŭre oni rakontas legendon pri la reĝino Bona Sforza kaj cikonioj, kiuj revenigis en la 16-a jarcento trankvilon al la loko. La reĝino Bona, la edzino de Sigismundo la Maljuna ricevis la urbeton en 1526 kaj en la loko de la iama princa rezidejo ŝi konstruigis lignan defendkastelon. La terenon ĉirkaŭis la bluaj akvoj de la plej granda en Mazovio lago. La reĝino ĉiujare estis venanta ĉi tien kun la tuta korteganaro por la somera ripozo. Tamen ne kontentigis ŝin verdaj terenoj kaj la akvobluo de la lago. Sopirante al la itala patrolando ŝi venigis certan specion de italaj ranoj, kiuj per sia laŭta kvakado incitis la loĝantojn, tamen iliaj plendoj ĉe la reĝino estis seneĥaj.
Bonŝance la brukvakadon de la italaj ranoj ekaŭdis cikonioj, kiuj formanĝis la brukreajn amfibiojn kaj ekde tiam cikonioj fariĝis unu el la simboloj de la regiono kaj la amikoj de ĝiaj loĝantoj.
El la elsendo 27.02.2015. Legas Barbara kaj Tomek
Koninda polo: Karolina Lanckoroński
Hodiaŭ ni volas prezenti al vi eksterordinaran polinion. Ankoraŭ kiel 92-jaraĝa virino ŝi lernis, studis, vizitadis bibliotekojn. Tion ŝi konfesis en 1998 en intervjuo lige kun sia 100-a naskiĝdatreveno. Meze de sia vivo – en la periodo de la 2-a mondmilito – ŝi diametre ŝanĝis siajn profesiajn interesiĝojn rezignante pri la amata arthistorio favore al la profundigado de la historio de Pollando. La naskiĝinta en Vieno filino de polo kaj germanino malgraŭ la fakto, ke plimulton de sia vivo pasigis eksterlande ĉiam akcentis sian ligon al Pollando kaj polecon. Neniam ŝi rezignis pri la pola civitaneco, en ĉiuj cirkonstancoj agante por la bono de la lando.
Karolina Lanckoroński estis la lasta reprezentanto de la malnova kaj meritiĝinta por Pollando magnata gento, kies historio radikas en la 14-a jarcento. Ŝia familia nomo deriviĝas de la urbo Lanckorona, kiun donaci al ŝiaj prauloj reĝo Jagelo rekone pro iliaj bravagoj en la kontraŭteŭtona batalo sur la kampoj Grunwald. Reprezentantoj de la familio aktive partoprenis en la vivo de la nobela Respubliko, servis al ĝi kiel deputitoj kaj senatanoj, generaloj, episkopoj, vojevodoj, kastelestroj kaj starostoj. Ili batalis defene por la lando kaj ĝiaj interesoj kontraŭ tataroj kaj kozakoj.
Karolina Lanckoroński naskiĝis en 1898 en Aŭstrio, kien post la tria dispartigo de Pollando translokiĝis ŝia avo. Ŝia patro, grafo Karol Lanckoroński, granda bienposedanto en Pollando kaj Aŭstrio okupis altan postenon ĉe la aŭstra kortego. Ŝia patrino Małgorzata Lichnowski estis fratino de la germana ambasadoro en Britio. Dank’ al la patro, granda amanto de literaturo kaj artkolektanto vizitanta kun siaj infanoj gravajn eŭropajn muzeojn ekde frua infancaĝo ŝi intesiĝis pri la arto. Samtempe malgraŭ grandsinjora kaj senĝena vivo Karolina sentis fortan ligon kun la pola kulturo kaj historio, malgraŭ tio, ke Pollando malaperis tiam sur la mapo de Eŭropo. Ŝi intersiĝis pri ĝaj klopodoj rakiri sendepedecon kolektante fotojn pri la legioj kaj legionoj, agloinsignojn, broŝurojn. Dum kelka tempo ŝi zorgis pri malsanaj kaj vunditaj polaj soldatoj en resanigejo konstruigita de la patro. Eĉ se komence ŝi pensis pri flegistina kariero finfine ŝi elektia la arthistorion en la Viena Universitato. Aparte ŝi dediĉis sin al la kreado de Michelangelo kaj post la doktoriĝo dum kelkaj jaroj en Romo ŝi esploris la arton de la itala renesanco kaj baroko. En 1934 ŝi forveturis al Lvovo. Tie en la Universitato de reĝo Jan Kazimierz ŝi lekciis arthistorion. Du jarojn poste ŝi kiel la unua polino habilitiĝis pri la arthistorio.
La feliĉan vivon ĉesigis la 2-a mondmilito kaj la invado de Lvovo fare de ruĝarmeanoj la 22-an de septembro 1939. La 42-jaraĝa tiam profesorino Karolina Lanckoronski ne uzis la doniĝintan okazon evakui sin, sed tuj aliĝis al la konspira lvova filio de la Asocio de Armita Batalo. En majo 1940 ŝi forveturis al Krakovo troviĝanta sub la germana okupacio, tie daŭragante la konsiran laboron por la krakova filio de la Asocio, engaĝiĝante samtempe en la agadon de la Ruĝa Kruco. Al ŝiaj taskoj apartenis poste ankaŭ la zorgo pri polaj malliberigitoj en la tuta Ĝenerala Gubernio, establita de germanoj sur la polaj teritorioj. Kiam germanoj konkeris la orientajn randregionojn de Pollando ŝi estis redelegita al Lwów kaj Stanisławów. En majo 1942 ŝi estis arestita. Dum ŝia priaŭskultado la komandanto de gestapo Hans Krüger estis tiom nervozita pro ŝia rezista sinteno kaj manifestado de poleco, ke en furiozo li konfesis la elmurdon de 25 profesoroj de altlernejoj de Lvovo en julio 1941. Tiel Karolina Lanckoroński eksciis pri ĉi tiu krimo, fariĝinte ĝia atestanto. Dank’ al la interveno de la itala reĝa familio ĉe Himmler ŝi evitis la verdiktitan mortopunon. Komence ŝi estis direktita al Berlino, sed en januaro 1943 ŝi trafis al la germana koncentrejo en Ravensbrück, kie ŝi ricevis la numeron 16076. 8 tagojn ŝi pasigis en obskurejo – en kiu ĉiutage – laŭ siaj rememoroj – ŝi nutris sin per rememoraj imagoj kaj imagtaj vizitoj en po unu el la famaj eŭropaj muzeoj. En Ravensbrück Karolina Lanckoroński fariĝis atestanto de multaj ekzekutoj kaj medicinaj eksperimentoj, sed unuavice ŝi rapidis helpri morale al kunmalliberigitinoj inaŭgurinte lekciojn pri historio kaj arthistorio. Unu monaton antaŭ la militfino – dank’ a la klopodoj de la prezidanto de la Internacia Ruĝa Kruco – ŝi estis liberigita kiel la unua polino en la grupo de 229 francinoj.
Postmilite pro sia aristokrata origino prof. Karolina Lanckorońska ne povis reveni al komunista Pollando. Ŝi ekloĝis en Italio, kie laŭ peto de generalo Anders ŝi organizis studojn por ĉirkaŭ 1300 eksaj soldatoj de la 2-a Korpuso. Dank’ al ŝiaj klopodoj ili povis studi en Romo, Bolonjo, Torino. Similan helpon ŝi donis al eksaj polaj soldatoj en Skotlando kaj Britio.
Aŭtune 1945 kun pastro Walerian Meysztowicz kaj kelkaj polaj sciencistoj ŝi establis en Romo Polan Historian Instituton. Ŝi rezignis pri sia sciencista kariero elektinte la postenon de profesoro en la Pola Universitato en Elmigrejo koncentriĝante pri la historio de Pollando en la establita de si Instituto. En tiu periodo ŝi kreis monumentecon 76-voluman eldonserion pri fontoj al la historio de Pollando. La materialoj devenis el eksterlandaj bibliotekoj kaj arkievjoj i.a. el la malnova arkivejo de la teŭrona ordeno en Królewiec (la nuna Kalilingrado), el la reĝa arkivo en Danlando, el la italaj, hispanaj kaj portugaloj arkivoj. Ŝian laboron helpis ŝia flua rego de la klasikaj greko kaj latino, de la anga, franca, itala, germana kaj pola lingvoj. En 1967 Karolina Lanckoroński establis en Svislando Fondaĵon de Lanckoroński-familio. Ĝi finance helpis jen al ŝia Pola Historia Instituto, jen al la Pola Biblioteko en Parizo, jen al la universitataj bibliotekoj en Pollando. Dank’ al ŝi polaj sciencistoj povis akiri eksterlandajn stipendiojn. En 1994 profesorino Karolina Lanckoroński donacis al la Reĝaj Kasteloj en Krakovo kaj en Varsovio tolaĵojn el la familia kolekto. Al Wawel trafis pli ol 500 eksponaĵoj, inkluzive 82 pentraĵojn de la itala gotiko kaj renesanco, pli ol 200 desegnaĵoj kaj 69 leteroj de pola pentristo, amiko de la familio, Jacek Malczewski. 37 bildojn ricevis la Reĝa Kastelo en Varsovio inkluzive de du tolaĵoj de Rembrandt, krome historiajn meblojn, valorajn arkivaĵojn kaj familiajn memoraĵojn. Antaŭ 20 jaroj en ambaŭ muzeoj estis ekspozicie prezentitaj ŝiaj donacoj. La Reĝa Kastelo en Varsovio en la 100-a naskiĝdatreveno de profesorino Karolina Lanckoronski funkciigis novan segmenton de la konstanta ekspozicio en la 2-a etaĝo de la norda alo, kiu prezentas la plej valorajn objektojn el la familia trezoro de profesorino Lanckoroński. Ŝi mortis senherede en 2002 havante 104 jarojn tiel finante la ekziston de la elstara pola Lankoroński-familio.
El la elsendo 13.02.2015. Legas Barbara
Vizitinda Pollando: La orminejo „Aurelia”
La unua granda „orfebro” en la ĉirkaŭaĵoj de Złotoryja [zŭotoria], kies nomo indikas la orakiradon (or-fosa) okazis lime de la 11-a kaj 12-a jarcentoj. La tereno en la valo de la rivero Kaczawa [kaĉava] apartenis al la plej riĉaj en Eŭropo orportaj gruztavoloj. Jare oni akiradis tie ĝis 50 kilogramoj de la pura oro. La urborajtojn al la setlejo en 1211 donis princo Henriko la 1-a Barbulo en la kastelo de la najbara Rokitnica kaj tiel Złotoryja estas la plej malnova pola urbo. La tiea orakirado finiĝis post la napoleonaj militoj. Pli postaj provoj reaktivigi la orakiradon evidentiĝis sensukcesaj pro la elĉerpiĝo de la orprovizoj. Tamen oni taksas, ke en la daŭro de la jarcentoj en la regiono de Złotoryja oni akiris entute ĉirkaŭ 5 tunojn da ora erco.
Nun la orminejo „Aurelia” estas atrakcia loko por ĉiuj amantoj de subterejoj kaj minejaj ŝaktoj vizitantaj la sud-okcidentan Pollandon. La ŝakto – kiu nun nomiĝas la orminejo „Aurelia” estis pioĉita ĉirkaŭ la 1660-a jaro en dura diabaza vulkandevena roko sub la monto de Sankta Nikolao en la regiono de jarcentoj konata pro la orportaj tavoloj. Tiun nomon verdire oni donis al ĝi nur en la 90-aj jaroj. Ĝi referencas al la latina „aurum”, kiu signifas oron kaj al unu el la unuaj 13-jarcentaj latinaj nomoj de la urbo: Mons Aurum.
La rivero Kaczawa fluanta tra montoj kaj altaĵoj ellavis oron el la rokoj kaj la erco sedimentiĝis sur orporta sablo.
Kun la minejo estas ligitaj kelkaj legendoj. Unu rakontas pri avida monako, prenanta de ministroj dekonaĵon por la ekleziaj bezonoj. En mallonga tempo li fariĝis ĉiam pli oravida kaj postulis ĉiam pli grandan dekonaĵon. Iun fojon indignitaj kaj koleregaj ministoj enkondukis lin en la minejan labirinton kaj mortigis. En mortomomento la monako malbenis ĉiujn orminejojn kaj lia malbeno kaŭzis, ke la tuta oro malaperis, kaj ĝia efikado ĉesos, kiam en la ruino de la kastelo en la loko Wilcza Góra [vilĉa gura), Lupa Monto oni trovos ortrezoron. Dume ekde tiam la monako veante erarvagas tra la minejaj koridoroj. Laŭ alia rakonto iu bonŝanculo trovis tie veran orvejnon, sed li tute ne intencis dividi ĝin kun kamaradoj. Li decidis kaŝveni en la minejon kaj forporti oron por preparoj al la unua komunio de sia filino. Sed kiam kun poŝoj plenaj de oro li klopodis foriri li perdis la vojon kaj restis en la minejo por eterne. Lia filino dum la ceremonio ploregis senespere pro la manko de la patro. Ekde tiam onidire en Złotoryja en la tago de la 1-a komunio el la minejprofundo aŭdiĝas ploroj de la perdiĝinta patro.
La preĝejo de sankta Nikolao troviĝanta ĉepinte de la samnoma altaĵo super la minejo estas ĉirkaŭita de tombejo, do rondiris la onidiro, ke en Złotoryja la mortintojn oni sepultas en oro. Laŭ aliaj onidiroj la minejo havis ligon kun la subterejoj de la preĝejo, sed neniam oni ĝin retrovis. Entute la minejon vualas la mistero. Ĝi ne troviĝas sur la malnovaj germanaj mapoj. Ne estas eksludite, ke en 1945 parton de koridoroj germanoj eksplodigis, kion pruvas elementoj de germanaj armiloj. En 1997 oni malkovris tie grandan 28 metran vertikalan ŝakton intence superŝutitan per rokoj, laŭ la nomo de la malkovrinto nun nomata la ŝakto de Karlo. Denove onidire ĝi estis utiligata de proksima fabriko, en kiu dum la 2-a mondmilito la firmao Opta produktis radiajn aranĝaĵojn i.a. por la germana aviado.
Krom la orminejo „Aurelia” disponigita al. turistoj en Złotoryja jam en la 1973-a jaro la alia vizitinda loko en la urbo ligita kun oro esta Muzeo de Oro. En la historia konstruaĵo el la mezo de la 17-a jarcento oni proksimigas la urbohistorion kaj ĝiajn ligojn kun la orakirado, la geologion de la regiono. Eblas rigardi tie ankaŭ diversajn formojn de la ora kaj orsimilaj mineraloj, instrumentojn de orserĉantoj kaj kolekton de mineraloj kaj rokoj de avanaj kolektantoj el la Malsupra Silezio.
En la blazono de Złotoryja troviĝas la figuroj de la geprinca paro Henriko la 1-a Barbulo kaj lia edzino sankta Jadwiga, kiuj havis sian kastelon en la menciita komence Rokitinica kaj tie Złotoryja ricevis la urborajtojn. La vilaĝo meritas la ekskursan promenon tien por rigardi fragmenton de la kastelruino el la 13-a jarcento, kiu apartenas al la plej malnovaj masonitaj konstruaĵoj en Pollando. Krom la rezidejaj funkcioj ĝi protektis la ĉirkaŭajn orminejojn, ĉar la orakirado riĉigadis la princan kason. En la 14-a jarcento ĝia rolo malkreskis kaj la kastelo fariĝis la sidejo de princaj oficistoj, sekve doganejo por komercistoj moviĝantaj inter la lokoj Legnica kaj Lwówek Sląski [lvuvek slonski]. En la 15-a jarcento la kastelo fariĝis post la Hus-militoj sidejo de rabistaj kavaliroj. Konkeris ĝin en 1451 Wrocław- [vrocŭav] kaj Świdnica [svidnica]-burĝoj kaj detruis. Neniam ĝi estis rekonstruita.
El la elsendo 06.02.2015. Legas Tomek