Felietonoj
Vizitinda Pollando: En la vulkanspura regiono
Ni revizitu hodiaŭ unu el la plej variaj laŭ la geologia vidpunkto terenoj en Pollando riĉa je kavernoj kaj tavoloj de bazalto, agato kaj oro. Antaŭ milionoj da jaroj, kiam formiĝadis la nunaj montopartoj tiu ĉi tereno estis la regiono de spektaklecaj vulkaneruptoj. La cindroj kaj vulkana lafo markas ĝiajn limojn en la ĉirkaŭaĵoj de Bolesławiec [bolesŭawjec], Lwówek Śląski [lvuvek slonski] kaj Złotoryja [zŭotoria] en la sudokcidenta Pollando. La senaktivaj vulkanoj, kiujn eblas nun surgrimpi estas dek kelkaj. Tri estas la plej konataj. La turisma itinero ebliganta konatiĝi kun ili longas 85 kilometrojn. Konas ĝin la 501-metra vulkankonuso Ostrzyca Proboszowicka [ostŝica proboŝovicka]. La regiono estas atrakcia aparte por studentoj de geodezio kaj geologio. Ĝi famas pro agatoj kaj ametistoj. Al. la meza turisto la vulkankonusoj vekas asociaciojn kun Italio, Islando aŭ Japanio, do la retrovo de ili en ĉi tiu regiono surprizas kaj fascinas. Ostrzyca estas nun naturrezervejo kun unikaj alpdevenaj plantoj. Ĝuste al ĝi ni dediĉis apartan felietonon en majo 2013. Hodiaŭ ni aldonu, ke laŭ asertoj la monto por la unuaj loĝatoj de la regiono estis ligita kun la kulto de la Suno, konceptita kiel dio. Alia vulkanpinto Wilcza Góra estas tre interesa orientiga punkto kun panorama alrigardo al Złotoryja. Dum jaroj ĝi estis ekspluatata por la bezonoj de vojkonstrua industrio. Nun ĝi rolas kiel la rokpioĉejo. La malkovrita dum la ekspluatado la t.n. bazalta rozo, kiu estas trunko de la solidiĝinta lafo estas nun unu el la simboloj de la regiono. Al la restaĵoj post la vulkanaktiva periodo estas kalkulataj pezantaj tunojn, elspruĉataj el la vulkanabismo la t.n. vulkanaj kugloj. Antaŭ la milito la apuda loko Wilkołak estis populara ripozcelo, sed al la iama brilo ĝi komencis reveni nur en la lastaj jaroj. Eblas eĉ paroli pri modo je vulkanoj, kiun i.a. atestas la ĉiujara kuro laŭ la defioplena – ĉar tre malfacila – Itinero de Estingiĝintaj Vulkanoj longa 13 kilometrojn. Alia formo loganta al la regiono estas Nokta Ĉampionado pri Lavado de Orsablo. Popularigas ĉiujn ĉi eventojn Societo de Amantoj de Złotoryja-regiono [zŭotoria] aŭ Societo de Ministaj Tradicioj de Złotoryja, sciencaj konferencoj kaj libroj. La plej fama neaktiva vulkano estas Grodziec [groĝjec], kiu origine estis la kultoloko de la tribo Bobrzanie [bobĵanje]. Nur en la 15-a jarcento kreiĝis sur ĝia pinto kastelo. Impona – dum la regado de Piast [pjast]-dinastio – konstruaĵo dum la 30-jara milito kadukiĝis kaj ĝis la fino de la 19-a jarcento estis romantika ruino. La rekonstruon iniciatis enamiĝinta al la mezepokaj kasteloj germana diplomato, kiu fariĝis eĉ ĝia posedanto. Post la milito ne tuj oni pri ĝi interesiĝis nek klopodis pri ĝia reflorigo pri ĝia reflorigo. Pozitivaj ŝanĝoj venis komence de la dumilaj jaroj, kiam kreiĝis la kompanio „Kastelo Grodziec” prezidata de Zenon Bernacki, adminitracia aganto de Złotoryja-distrikto. Dank’ al liaj klopodoj, pasio kaj organizaj talentoj kun ĉiu jaro la kastelo reakiras brilon. Ĝi sendube apartenas al la plej allogaj turismaj atrakciaĵoj de la regiono. Iom post iom disponigita al vizitantoj ĝi bonvenigas ilin per amika, malnovstila klimato kaj etoso. Por la publiko estas disponigitaj kelkaj el la internoj, kiel Granda Salonego, Kavalira Salonego, ĉambretoj de la Princino kaj la Princa Ĉambro, la kapelo. Aparta atrakciaĵo por turismumantoj estas la eblo surgrimpi tri turojn por promeni tra ili kaj admiri la panoramon de la regiono. La romantika formo de la kastelo kaj ĝia atrakcia situo kaŭzas, ke dum la tuta jaro viglas tie vivo. Estas organizataj tie kavaliraj turniroj, muzikkoncertoj, diversspecaj aranĝoj kaj eventoj ligitaj kun la loka socio. Menciindas tiaj regionaj kaj internaciaj aranĝoj kiel la Kavalira Turniro favore al la Arĝenta Ringo de la Kastelestro, Festo de Vino kaj Medo, Silezia Kantofesto. Kelkfoje Grodziec rolis kiel fono por sveda, franca, belga, rusa kameraistaj tv-trupoj. La escepta etoso reganta en la kastelo, sed ankaŭ la kredo pri daŭra aktivado de vukanaj spiritoj favoras reviviĝon de malnovaj legendoj. La plej fama estas pri la spirito de junulino Meta. Ŝi loĝis en la grave ruinigita kastelo dum la 30-jara milito, kiam en la kastelo garinizonis soldataj trupoj. Meta enamiĝis al ilia komandanto, sed li estis korligita kun la alia. Pro rifuzo kaj ekreginta ŝin venĝodeziro Meta komplotis kun la trupoj de la malamiko ĵetinte al ili ŝnuron de la galeria turo. Pro tiu perfida ago la malamikoj povis ataki la kastelon ŝtelante kaj rabante ĝian havajon. Meta ricevis severan punon. Ŝi estis forpuŝita el la turo kaj…. Kaj ĝis hodiaŭ aperas en ĝi kiel la fantoma „blanka damo”.
El la elsendo 07.02.2016. Legas Barbara – 6’48”
Koninda polo: Ferdynand Karo
En la hodiaŭa felietono ni volas proksimigi al vi, gesinjoroj silueton de laŭvica koninda polo. Temas pri farmaciisto, botanikisto, esploristo de la siberia flaŭro, Ferdynand Karo. Lia plurfoja – sume 20-jara – estado en Siberio, ne estis ligita kun lia patriota, kontraŭcara agado. Ferdynand Karo post sia unua vizito en Siberio plene fasciniĝis pri la tiea flaŭra mondo. Ferdynand Karo vivis en la jaroj 1845-1927. La unuajn paŝojn en mondo de la naturo li faris en la reala lernejo en Vroclavo sub la gvido de konata botanikisto Julius Milde. Tiuj unuaj spertoj decidis pri lia vivpasio. Jam 12-jara sub la gvido de sia instruisto li kolektis plantojn por sia unua herbario (kajero de sekplantaj folioj), kiuj konserviĝis en la kolektoj de la Botanika Ĝardeno de la Varsovia Universitato. Al sia naturfasciniĝo li restis fidela dum la tuta vivo. La farmaciistan praktikon Ferdynand Karo komencis en la varsovia apoteko de Ludwik Henryk Spiess, kiu en la jaroj 1863-64 estis grava kontaktopunkto de la insurgenta poŝto de la Januara Insurekcio celita kontraŭ carismon. Juna Ferdynand estis tiam sekreta kuriero de la insurekca Nacia Registaro estante en proksimaj kontaktoj kun la insurekcikomandanto Romuald Traugutt. En marto 1864 li estis malliberigita kaj fermita en la severa 10-a Pavilono de la Varsovia Citadelo. Pri tio, ke li ne estis ekzilita al Siberio decidis efikaj klopodoj de la familio kaj pagita garantimono. Liberigita Ferdynand Karo praktikis kiel apotekista helpanto en Częstochowa. Post sukcesa ekzameno li inaŭguris farmaciistajn studojn en la Varsovia Ĉeflernejo. Jam kiel studento li pretigis sian unuan sekplantan laboraĵon dediĉitan al la ĉirkaŭaĵoj de Varsovio, kiu estis publikigita en Vieno en 1867. Kiel farmaciisto Ferdynand Karo magistriĝis en 1872 kaj dum laŭvicaj jaroj li gvidis proprajn apotekojn en la lokoj Łosice [ŭosice], Częstochowa [ĉenstoĥova]. En Lublin li estris militistan apotekon. Tiam kreiĝis liaj laŭvicaj herbarioj kaj baze de ili laŭvicaj sciencaj publikaĵoj. En 1887 li akceptis la estran postenon de la militista apoteko en la siberia Irkuck ĉe la rivero Angara, poste li laboris en Narczynsk apud la rivero Szylka [ŝiŭka]. Siajn esplorlaborojn li priskibris en letero al hungara botanikisto: „Ĉiutage je la 3-a horo matene en nebulo kaj humideco mi inaŭguras botanikan ekspedicion por kolekti la plantojn ĝis la 8-a horo, je kiu mi devas komenci la profesian laboron. Rekte mi devas ŝteli tempon por sukcesi dum la tago pretigi la herbariajn foliojn. Tiu laboro daŭras ĉiutage dum la tuta somero ĝis septembro. Nur kun alveno de la unuaj frostoj mi estas kontenta, ke eblas finfine ripozi. Puloj kaj felbotominoj ĉiun kolektanton povas alkonduki al senespero; laŭvorte temas pri la sangoverŝa laboro<. Post ses jaroj Ferdynand Karo revenis al Pollando. Tie li gvidis dum tri jaroj apotekon en la loko Magnuszew (magnuŝef). La dua ekspedicio de Ferdynand Karo al Siberio finiĝis en 1902. Raportante pri ĝi en la periodaĵo „Universo” li informis i.a. pri retrovo de ĉ. 200 palntospecioj ĝis tiam ne konataj. Al Pollando li revenis nur por kelkaj monatoj dum sia restado okupiĝante pri la kolektoj de la Varsovia Farmaciista Societo, inkluzive de sia kolekto kiu konsistis el pli ol kvar mil herbariaj folioj. Dum sia tria siberia ekspedicio Karo esploris la flaŭrajn provizojn de apud Amuriveraj terenoj de Manĝurio. Tiam li estis jam 60-jara kaj laca pro la foresto for de la familio. La materiala situacio de la familio influis tamen lian decidon pri la 4-a ekspedicio el 1910, kiam dum tri laŭvicaj jaroj li daŭrigis siajn flaŭristajn esplorojn. Reveninte al Pollando unue li instaliĝis en Latowice, poste li laboris kiel flaŭrista konsilisto en la apoteko de Adolf Bukowski en Varsovio. Vivfine Karo estis la estro de la kolektoj de la Varsovia Farmaciista Societo en la jaroj 1925-27. Dum siaj estadoj en Siberio Ferdynard Karo estis sendanta siajn kolektojn al hungara botanikisto kaj eldonisto de herbarioj L. Richter. Laŭ lia rekomendo ĉeĥa botanikisto Josef Freyn estis difinanta la plantospecimenojn sendatajn de Karo, kiujn ĉi lasta ne povis priskribi pro foresto de referenca literaturo. La registroj de plantospecioj el Siberio el la regionoj de Irkuck, el la lando Dahuria Nerczynska kaj el la riverbranĉaro de Amur-rivero kolektitaj de Ferdynanrd Karo estis publikigitaj kiel Plantae Karoanae i.a. en la viena periodaĵo „Österreichische Botanische Zeitschrift”. Inter 80 mil plantospecimenoj sur herbariaj folioj kolektitaj de Ferdynand Karo troviĝas 28 novaj, nekonataj antaŭe plantspecioj. Inter ili 8 portas nomon deriviĝantan el lia familia nomo Karo. Pasintjare pasis la 200-a naskiĝdatreveno de Ferdynand Karo, elstara pola flaŭristo kaj unu el naturesploristoj, kiuj okupiĝis pri la siberia flaŭro kiel grava parto de la azia flaŭro, nun konata prefere de specialistoj. Liaj herbariaj folioj troviĝas en bibliotekoj i.a. en Varsovio, Krakovo, Jeno, Bazileo, Zuriko, Laŭzano, Berlino, Munkeno, Getingo, Parizo, Vieno, Ĝenovo, Florenzo, Lejdo, Londono, Irkuck, Czyta, Petersburgo, Kijevo, St. Louis. Konsiderante la periodon kaj lokon de flaŭristaj vojaĝoj de Ferdynand Karo temas pri nepritakseble valora materialo pri la siberia plantaro, kiu ĝis hodiaŭ estas valora fonto por ĝeneralaj konoj pri la biologia varieco de la monda flaŭro.
El la elsendo 07.02.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 7’13”
Koninda Polo: Ludwik Rydygier
La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Ludwik Antoni Rydygier – pola kuracisto, kirurko, profesoro de medicinaj sciencoj, generalo de la Polaj Armeaj Fortoj. Li naskiĝis en 1850 en la bieno Dusocin apud Grudziądz (gruĝjonc). Tiam ĝi troviĝis en la prusa aneksoparto de Pollando. Ekde la plej frua aĝo li manifestis sian polecon kaj kiel 19-jarulo ŝanĝis la ortografion de sia germana nomo de Riediger al Rydygier. Komence li lernis hejme daŭrigante la lernadon en Pelplin, Chojnice kaj Chełmno (ĥeŭmno). Tuj post la abiturienta ekzameno li entreprenis medicianajn studojn. Unue en Krakovo kaj poste en la universitato de Gryfia (nun Greiswald). Diplomon de kuracisto li akiris en decembro 1873 kaj jam en februaro la sekvan jaron li defendis doktorigan disertaĵon. Ĝi koncernis kirurgian antisepson. Komence Ludwik Rydygier laboris kiel asistano en la Hospitalo de la Plej Sankta Maria Virgulino en Gdansko, sekve en Chełmno kaj poste denove en Gryfia, kiel asistanto de la universitata Kirurgia Kliniko. Tiuperiode aperis liaj unuaj sciencaj disertaĵoj koncerne kirurgion. Post la habilitiĝo en 1878 li translokiĝis al Jeno, kiel asistanto de profesoro F. Riedl. Unu jaron poste d-ro Rydygier aĉetis domon en Chełmno, kiun li adaptis al la privata kirurgia kliniko, kiu laŭ sia moderna ekipaĵaro rivalis sukcese eĉ kun la kliniko de la krakova Jagelona Universitato. De ĉi tiu periodo datiĝas la plej signifaj sciencaj atingaĵoj de d-ro Ludwik Rydygier, kiuj malfermis antaŭ li brilan akademian karieron. Tiuperiode li faris du aŭdacajn kaj pionirajn stomakoperaciojn. En novembro 1880 kiel la unua en Pollando kaj la dua en la mondo – post Péan – li eltranĉis piloron pro la stomakkancero, rekreante komplete la nutrokanalon. Ambaŭkaze pacientoj mortis. Rydygier kelkajn monatojn poste ripetis sian operacion kaj priskribis la aplikitan metodon, kiu akiris la nomon “modo Rydygier”, kvankam en la germana kaj anglosaksa faka literaturo ĝi estas konata kiel Billroth I. Nome en januaro 1881 similan operacion, sed laŭ alia maniero efektivigis Theodor Billroth, kies pacientino transvivis. Sed Rydygier ne kontentiĝis per sia nova metodo. En 1884 li enkondukis novan metodon de kirurgia kuracado de ulceroj de stomako kaj duodeno. Li aŭtoris la originalan metodon forigi la hipertrofion de prostato kaj multajn aliajn operaciteknikojn. Liaj metodoj de gastrektomio kaj malfermo de abdomeno jam dum lia vivo eniris lernolibrojn. Li aŭtoris ankaŭ lernolibron pri operecia kuracado de artiktuberkulozo, okupiĝis pri kuracado de vundoj. Tamen kiel kuriozaĵon eblas nun trakti lian borŝuron kontraŭ virinoj en la kirurgia fako. Tiujn li ne dungadis kaj flegis negativan opinion pri studentinoj de medicino. En 1887 Ludwik Rydygier translokiĝis al Krakovo. Tie li transprenis la funkcion de la estro de Kirurgia Kliniko kaj sekve de dekano de Kuracista Fakultato de la Jageloona Universitato. En Krakovo li konstruigis kirurgian klinikon, sed kiam ĝi estis elkontruita li translokiĝis en 1897 al Lvovo. Tie li estis vokita por la posteno de la ordinara profesoro pri kirurgio de la Lvova Universitato. Simile kiel en Krakovo dank’ al liaj klopodoj estis elkonstruita la kirurgia kliniko, kiun li gvidis dum 23 jaroj estante samtempe la rektoro de la Lvova Universitato kaj dufoje dekano de la Kuracista Fakultato. Kiam en 1898 estis inaŭgurita la scienca biblioteko de la kliniko, profesoro Rydygier transdonis al ĝi grandparte sian librokolekton. Dum la 1-a mondmilito li forlasis Lvovon direktiĝante al Vieno, poste li gvidis militistan hospitalon en Brno. Lia lvova kliniko estis transformita en Kirurgian Hospitalon de la Ruĝa Kruco. Al Lvovo profesoro Rydygier revenis en 1916 restarigante ĝian laboron. Samjare li estis nomumita la estro de la medicinista laborantaro de la Pomeriaj Armeaj Fortoj en la rango de Brigada Generalo. El la iniciatitaj de li en 1889 Kongresoj de Polaj Kirurgioj el ĉiuj tri aneksopartoj de la polaj teritorioj (okazis entute 8) tiu en 1921, jam post la sendependiĝo de Pollando kaj post la morto de prof. Rydygier fariĝis ĝermo de Societo de Polaj Kirurgoj. En junio 1920 profesoro Ludwik Rydygier emeritiĝis. Preskaŭ tuj la 25-an de junio li subite mortis kaj kiel defendinto de la pola Lvovo li estis entombigita en la kvartiro de la komandantoj de la Lvovaj Aglidoj de Łyczakowski-Tombejo. Profesoro Rydygier estas unu el la plej elstaraj polaj kaj mondskalaj kirurgoj. El inter 200 liaj sciencaj disertaĵoj 150 aperis presforme. Pri siaj atigaĵoj li kutimis unue verki por poloj en la pola lingvo, nur poste ili estis aperantaj en la germanaj aŭ anglaj fakaj revuoj. Por niaj brazilaj aŭskultantoj eble interese estos ekscii, ke pli aĝa el la du filoj de profesoro Ludwik Rydygier heredis la profesiajn interesiĝojn de la patro. Sub la patra gvido Józef [juzef] Rydygier akiris kirurgian majstrecon kaj jam post la morto de la patro li elmigris al Brazilo. Tie en 1922 li ricevis profesoran tilolon kaj kirgurgian katedron en Kuritibo.
El la elsendo 29.01.2016. Legas Barbara – 7’23”
La Nacia Parko de Drawa-rivero
Ĉi-semajne ni invitas vin gesinjoroj al la nordokcidenta Pollando, kie sur la tereno de tri troviĝantaj tie vojevodioj etendiĝas La Nacia Parko de Drawa-rivero, unu el la malpli ofte vizitataj parkoj. Ĝia tereno tutece ĉirkaŭprenas la akvobranĉaron de Drawa, kiu kune kun sia alflubranĉo Płocizna (pŭocizna) formas ĝian ĉefan hidrografian akson. Ambaŭ riveroj trafluas la postglaĉeran terenon, kiun formis la akvoj de la degelanda glaĉero fluante al la pravalo de Toruń-Eberswald. La faŭnon de la parko reprezentas pli ol 200 specioj de vertebruloj, inter kiuj plej multnombraj estas birdoj. Lastlunde, t.e. la 18-an de januaro okazis la vintra nombrado de birdoj ligitaj kun la parka akvomedio. Vintre oni kontrolas rivevrfragmentojn, kies spegulo ne estas skuita de glacio, ĉar tie birdoj trovas la unusolajn lokojn, kie ili povas trovi valoran nutron. Grupiĝas tie kormoranoj, grandaj merĝoj. Platbekaj anasoj kun aminduma plumaro serĉas trankvilajn lokojn malpli profundajn serĉante velkajn akvoplantojn. La samon seĉas mutaj cignoj, sed dank’ al loga kolo en pli granda profundo. Maskloj de orokulaj klanguloj ankaŭ kun la aminduma plumaro koketas femalojn kaj nutras sin per ĉefundaj senvertebruloj. Senglaciajn riverfragmentojn volonte patrolas ankaŭ grizaj ardeoj serĉante ajnan nutron. La Parkon de Drawa-rivero tiusezone vizitas ankaŭ birdoj el la orienta Siberio, ekzemple blanka merĝo. La nombrado de la tieaj birdoj okazas ĉiujare inter la 10-a kaj 20-a de januaro konforme al rekomendoj de Wetlands International. Parolante pri birdoj ni aldonu, ke unu el la simboloj de la Parko estas alciono, fama pro i.a. rekorde longaj traflugoj. Sur la tereno de la parko oni notas unu el la plej grandaj grupiĝoj de la alcionaj kovparoj. La blazona besto de la Parko de Drawa-rivero estas lutro, kiu kune kun lupo kaj blankvosta maraglo apartenas al la protektataj animalspecioj. La plej nobla fiŝo vivanta en la akvoj de Drawa kaj Płocizna ĝis la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento estis atlantika salmo. Ĝi malaperis pro la senŝlamigo de la retena akvoreceptaklo ĉe la Akvoelektrejo Kamienna. La salmo estis tamen dank’ al la klopodoj de la parkolaborantoj reinstalita en la parkoakvoj en 1995 dank’ al kunlaboro kun la latvoj. Jam du jarojn poste aperis la unuaj salmonestoj kaj nun eblas jam konstati reinstaliĝon de la atlantika salmo. 83-procente la areon de la Nacia Parko de Drawa-rivero okupas arbaroj, en plimulto fagaj kaj kverko-fagaj. Inter dekoj da protetataj plantoj la mencion meritas la plej granda botanika kuriozaĵo, kiu estas >chamedafne< – populara en Siberio aŭ Skandinavio, sed en Pollando troviĝanta nur en ses lokoj. Samtempe >chamedafne< apud Drawa estas la sola plej fore troviĝanta okcidenta loko, kie la planto aperas. Sur la tereno de la parko troviĝas 20 akvoreceptakloj, inkluzive de aparte interesa laŭ la landa kosidero Nigra Lago. La senelflua akveno kreiĝis antaŭ nelflua akveno kreigixis peras. Sur la tereno de la parko troviĝas 20 akvoreceptakloj, inkluzive de aparte interesa laŭ la10 mil jaroj kiel restaĵo post la buleg de degelinta t.n. senviva glacio. Ĝiaj bordoj esats relative krutaj kaj surkreskitaj de arbaro. La akvo karakteriziĝas per signifa diafaneco atiganta meze 7 metrojn. Ĝi estas unu el tri en Pollando plurtavolaj lagoj. La formo de la lago kaj la situo kaŭzas, ke lokaj ventoj neniam miksas ĝiajn akvojn ĝisfune. En la profundo de pli ol 13 metroj la akvo ne enhavas oksigenon kaj vivas tie nur senoksigenaj bakterioj kaj maloftaj purpuraj sulfuraj bakterioj. Super la 13-metra profundo troviĝas meznivelnutra tavolo kun lito de subakvigitaj akvaj plantoj kaj meza nivelo de nutraĵoj. Nur la surfacan akvotavolon printempe kaj aŭtune kirlas la ventoj kaj la urfacon en 27 procentoj kovras makrofito. Kvankam la Nacia Parko de Drawa-rivero ĉirkaŭprenas unu el la plej valoraj naturrezervejoj en Pollando ĝi estas samtempe unu el malplej popularaj kaj vizitataj. En la 2015 ĝi solenis la 25-jariĝon de la establo.
El la elsendo 22.01.2016. Legas Barbara – 5’36”
La japana Jaro Eroŝenko 125 kaj la esearo “Vivis • Vojaĝis • Verkis”
Antaŭ unu jaro ni informis pri interesa projekto lanĉita de japanaj esperantistoj, ligita kun la 125-a naskigdareveno de Vasilij Eroŝenko, rusa blinda verkisto, poeto, blindulinstruisto kaj Esperantisto kaj kun la 100-a datreveno de lia alveno al Japanio, kie li disvastigis Esperanton en i.a. blindula medio , verkante multajn fabelojn en la japana kaj en Esperanto. La projekto Eroŝenko-125, kadre de kiu estis planita i.a. eldono de esearo, estis realigita de speciala komitato, kiun prezidis la eksa prezidanto de Japana E-Instituto SIBAYAMA Zyun’iti. La esearo aperis presforme aŭtune de 2015. La 100-paĝa A-4-formata eldonaĵo kun koloraj kovriloj enhavantaj la fotojn de la verkisto konsistas el esperantlingva antaŭparolo de la prezidanto de la Komitato, partoj en Esperanto kaj en la japana lingvo. En la antaŭparolo SIBAYAMA Zyun’iti memorigas la planitajn agadojn kadre de la Jaro Eroŝenko-125 kiel memorkunsidoj okaze de E-kongresoj kaj kunvenoj, omaĝinsigno kun la vizaĝo de Eroŝenko, E-traduko de liaj fabeloj el la japana, ankoraŭ ne esperantigitaj, porokaza prelego kadre de la pasintoktobra Japana E-kongreso en Senadai, ekspozicio, kiu en novembro estis planita en Tokio por nevidantoj kaj iliaj subtenantoj kaj la lastdecembra omaĝa festeno en restoracio, en kiu Eroŝenko loĝis dum sia dua estado en Japanio. Rilatigante sin al la enhavo de la esearo SIBAYAMA Zyun’iti reliefigas, ke – “Ni ĉefe elektis verkojn unuafoje aperontaj en tiu ĉi broŝuro. Fakte enestas verkoj jam aperintaj aliloke, sed ili en E-lingva nebrajla formo aperas premiere ĉi tie”. Do la leganto ricevas varian tekstobukedon, kiu jen profundigas kaj sistemigas konojn pri la verkisto, jen proksimigas lian verkaron. La esearon inaŭguras esperantigita studo “Pri la ekspozicio de la Eroŝenko-Domo-Muzeo en Obuĥovka”, aŭtorita de la estrino de la domo-muzeo, tre detale priskibanta la unusolan en Rusio muzeon rilatantan al Esperanto. Do ĝi proksimigas la genezon de la domo, proksimigas la enhavon de unuopaj ekspozicisalonoj. La laŭvica studo aŭtorita de Anatolij Masenko proksimigas la biografilajn epizodojn el la vivo de Eroŝenko rilate al Esperanto. I.a. ni ekscias ekzemple, ke Eroŝenko helpis prepari E-programojn de Moskva Radio Komintern por eksterlando. Sekve la leganto de la esearo “Vivis * Vojaĝis * Verkis” havas la okazon konatiĝi kun la studo de TANABE Kunio “Edukista Dimensio de Eroŝenko” gajninta la unuan premion en la konkurso de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj Rusia E-Asocio de Nevidantoj. En sia studo Anatolij Masenko citas la vortoj de Eroŝenko, ke “..mi nun povas diri, ke la lampo de Aladino ne povus helpi al mi pli ol la verda E-ista steleto; mi estas certa, ke neniu geniulo de arabaj fabeloj povus fari por mi pli, ol la geniulo de la reala vivo doktoro Zamenhof, kreinto de Esperanto”. Tiu aserto estas profundigita en la eseo de SASAKI Teruhiro “Esperanto kiel “universitato” por Eroŝenko”. La poeto kun siaj homaranismaj ideoj varme bonvenigata de esperantistoj ne trovis favoron de japanaj aŭtoritatoj kaj en oktobro 1921 estis ekzilita el Japanio. Lia estado en Ŝanghajo, sekve en Pekino estas temo de la sekva eseo de Shi Chengtai el Ĉinio “La akrvida blindula poeto”, al kiu la aŭtoron inspiris la kortuŝaj emocioj spertitaj dum legado de ĉefverkoj de Eroŝenko. Simile inspiraj estis la “Rakontoj de Velkinta Folio” por la aŭtoro de laŭvica studo, Aoyama Tooru. Kiel konfesas la aŭtoro tiu ĉi la verko – “Rakontoj de Velkinta Folio” – estis por li enirejo al alloga literaturo kaj pordo al profunda Esperantujo, dank’ al kio li fariĝis esperantisto. La porokaza eseo de Julia Patlan (estrino de Internacia scienc-esplora teamo Vasilij Eroŝenko kaj lia epoko) “Nom’ de l’fajr’ – estas am’ al liber’” – listigas nomojn de personoj, kiuj komencis kolekti informojn pri la verkisto kaj konservi memoron pri li, informas pri arkivaj serĉoj kaj novaj trovaĵoj, pri novaj faktoj pri familio Eroŝenko. Bone ordigas konatajn kaj nekonatajn ĝis nun sufiĉe faktojn pri Eroŝenko – kiuj ja ŝpiniĝas tra la publikigitaj studoj kaj eseo – komplikaĵo de la Komitato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko – kronologiaj notoj pri la verkisto. Aliloke aperas la kronologia verkolisto de Eroŝenko kun klarigoj en Esperanto. Tute aparte bonveniginda estas la fakto, ke la “Esearo” prezentas specimenon de la verkista talento de Vasilij Eroŝenko, publikigigante la rakonton “Paskotago”, kiu en 1916 aperis japanlingve kaj estis tradukita kaj komentariita en Esperanto fare de Jokohama Salono de Jokohama E-Rondo.
La E-lingvan parton disde la japanlingva dividas parto ekspozicia enhavanta komencon de la poemo “Homarano” en 46 lingvoj kolektitaj de Tatjana Aŭderska por la 7-a Lingva Festivalo en Odeso en 2001.
Kvankam la japana parto de la “Esearo” povus ŝajni fermita por la E-lingva leganto tamen tiel ne estas, ĉar sed same kiel en la E-a aperas japanlingvaj resumoj, simile la japana parto liveras resumojn E-lingvajn. La unua detaligas kaj subigas al kritika pritakso la rilatojn inter japana blindulo TORII Tokuziro kaj Vasilij Eroŝenko komence taksatajn kiel intimaj. La sekva de ISAKI Miĉiko traktas la estadon de Eroŝenko en Ŝtata Tokia Blindullernejo, kie li lernis japanan masaĝteknikon Anma-arton. Hikita Akio, la sekretario de la Projekto Eroŝenko-125 sian atenton koncentriĝas pri la japanaj amikoj de Eroŝenko Motizuki Yuriko kaj Niitu Yosihisa. Hayashi Satiko adresas al la rusa poeto kortuŝan leteron. La lasta japana kontribuo de Tanaka Yasuko estas dediĉita al ŝia patro esploranto pri Eroŝenko.
Finate la foliumadon de la Esearo aperinta kiel frukto de la Projekto Eroŝenko-2015 ni aldonu, ke redaktita kaj eldonita de la Komiato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko ĝi estas distribuata de Japana E-Instituto. La eldonon kaj distribuadon financis Bonfara Fonduso Taĉikaŭa de LIONS-klubo de Nihonbasi, Tokio.
El la elsendo 19.01.2016. Legas Barbara – 8’41”
Koninda Polo: Henryk Sienkiewicz
Henryk Sienkiewicz (1846-1916) estas unu el la plej elstaraj kaj plej popularaj polaj verkistoj. Li devenis en la paŭperiĝinta nobela familio, kiu el Wola Okrzejska en 1861 transokiĝis al Varsovio. Henryk Sienkiewicz jam pli frue komencis tie la gimnazian lernadon. Post la abiturienta ekzameno li studis en la varsovia Ĉeflernejo juron kaj medicinon, sed ŝanĝinte la studprofilon li finis la filologian-historian fakultanton. Tie li faris ĝisfundajn studojn pri literaturo kaj la malnovpola lingvo. Sian laboron li komencis kiel ĵurnalisto en 1869, kiel felietonisto traktante la socian kaj kulturan temaron, analizante vivon de ĉiuj socitavoloj. En la jaroj 1872-1878 li estis raportisto, felietonisto kaj fine kunposedanto de la dusemajna periodaĵo „Niwa”. Tiuperiode Sienkiewicz akiris grandan popularecon publikigante kiel korespondisto de „Gazeta Polska” siajn „Leterojn el vojaĝo”. Li estis priskribanta en ili siajn impresojn kaj spertojn pri la estado en Usono. En brila formo, kun konsidero de detaloj kaj humorsento, li raportis pri la kutimoj de la tiama Usono, pri la vivo de la pola kolonio, pri la naturo, pri siaj konigaj kaj ĉasistaj ekspedicioj, teatraj prezentiĝoj de Helena Modrzejewska. La leteroj tradukitaj en 9 lingvojn estis kun rekono akceptitaj en Usono. En 1886 Sienkiewicz daŭrigis siajn vojaĝojn vizitinte Konstantinopolon, Atenon kaj Italion, Hispanion kaj eĉ Afrikon. La literaturan verkadon Sienkiewicz komencis per noveloj, da kiuj kreiĝis ĉirkaŭ kvardeko. La rakontomaniero, la lingva riĉo kaj brilaj stilfiguroj certigis al li firman lokon en la historio de la pola novelaro kaj dank’ al la tradukoj kontribuis al internacia famo. Unu el ili „La tatara jugo” povas esti traktata kiel enkonduko en lian historiteman verkadon. Ĝuste la plej grandan famon alportis al Heryk Sienkiewicz grandaj historiaj romanoj. Kiel neniu alia li kapablis ligi per elstara rakontoarto historiajn faktojn kun la literatura fikcio. Liaj plej famaj historiaj romanoj estas „Trilogio”, „Quo Vadis” kaj „Teŭtonaj Kavaliroj”. La fonon de „Trilogio”, verko triparta „Per fajro kaj glavo”, „Inundo” kaj „Sinjoro Wołodyjowski” konsistigas la eventoj el la pasintenco de Pollando, ligitaj kun la periodo de kontraŭkozakaj militoj, kontraŭbatalo de sveda invado kaj bataloj kontraŭ Turkion. Pollando prezentiĝas sur la paĝoj de „Trilogio” kiel ŝtato forta, kapabla supervenki ĉiajn malfacilaĵojn. Tio havis apartan signifon por la leganto en la epoko de dispartigoj de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio revenigane al poloj la fierosenton pri si mem kaj Pollando. En „Trilogio „Sienkiewicz manifestis grandan epikan talenton, kiun rekonis ne nur polaj legantoj, sed ankaŭ eksterlandaj, ĉar ĝi estis tradukita en dudek kelkajn lingvojn. Sienkiewicz profunde studis la priskribitan historian epokon, kaj la genezon de la romano ĉerpis el la epokrilataj kronikoj kaj alispecaj dkumentoj. La animleva karaktero de la „Trilogio” por poloj en la epoko de la dispartigoj estas nekontestebla. Similan rolon ludis alia historia romano de Sienkiewicz „La Teŭronaj Kavaliroj” apogita sur la historia kroniko de Jan Długosz kaj aliaj historiaj dokumentoj. Kreiĝis bonege skizita bildo de la mezepoka Pollando, el la tempo de la kontraŭteŭtonaj militoj, kun priskribo de kavaliraj kutimoj kaj brila bildo de la venka batalo apud Grunwald en 1410. Internacian famon kaj Nobel-premion alportis al Sienkiewicz la publikigata en „Gazeta Polska” en la jaroj 1895-96 romano Quo Vadis. Li prezentis en ĝi Romon dum la regado de Nero kun ĝia tuta pompo, lukso kaj intelekta kulturo. Sienkiewicz bone konante Romon kaj ligitan kun ĝi literaturon same historian kiel al li nuntempan prezentis buntan kaj plastikan bildon de la cezara kortego, skizante samtempe brilajn figurojn de ĝiaj ĉefherooj. La romano estis tradukita en 40 lingvojn, inkluzive de Esperanto. Kreiĝis laŭ ĝi opero de Jean Nouges. Feliks Nowowiejski komponis baze de ĝi oratorion, Jan Styka pentris panoramon. „Quo Vadis” estis ankaŭ kelkfoje filmita. Cetere kiel filmoj aperis la pli frue menciitaj romanoj „Per fajro kaj glavo”, „Inundo” kaj „Sinjoro Wołodyjowski”, „Teŭtonaj kavaliroj”. Mencindaj estas la du filmaj versioj de alia romano de Sieniewicz „Tra dezerto kaj arbaro”. Temas pri aventurromano por junuloj, kiu bunte kaj intereskapte rakontas pri la aventuro de du infanoj polo, Staś Tarkowski kaj britino, Nell Rowlison en Afriko dum la ribelo de Mahdi en Sudano. Ankaŭ ĉi tiu romano estis tradukita en Esperanton. Omaĝe al la 25-jariĝo de la verkista laboro de Henryk Sienkiewicz kaj rekone por ĝi la pola socio oferis al li en 1900 bienon Oblęgorek apud Kielce, kie li ŝatis pasigi somerajn monatojn kaj kie nun troviĝas muzeo dediĉita al li kaj lia verkado. Krom sia diligena publica kaj verkista laboro Henryk Sienkiewicz engaĝiĝis al multaj sociaj kampanjoj, i.a. la elkonstruo de monumento de Adam Mickiewicz en Varsovio. Li estis prezidanto de la Kaso de Antaŭzorgo pri Lieraturistoj kaj Ĵurnalistoj, li kunestablis la ekzistantan ĝis hodiaŭ Kason de Mianowski por Personoj laborantaj sur la scienca kampo. En 1989 li fondis stpendion, kiu portis la nomon de lia edzino Maria por literturistoj troviĝantaj en malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj. Sienkiewicz estis krome fondinto de preĝejo en Zakopane kaj kontraŭftiza sanatorio por infanoj. Plurfoje li estis elpaŝanta rilate al gravaj publikaj kaj politikaj demandoj. I.a. multfoje li kontraŭis la prusan germanigan politikon kaj postulis aŭtonomion por la Pola Reĝolando dependa de la rusa carismo. Lia lasta grava iniciato estis la Komitato por Helpo al la Militviktimoj en Pollando, kiu kreiĝis en Vavey en Svislando post la eksplodo de la 1-a monmilito. Unu el ĝiaj kunorganizintoj estis Ignacy Jan Paderewski. Tiu filantropia komitato kolektis el la tuta mondo nutraĵojn, medikamentojn, vestaĵojn kaj monrimedojn. En Vevey Henryk Sienkiewicz mortis la 15-an de novembro 1916 ne ĝisatendinte la renaskiĝon de Pollando. Tie en la akompano de amikoj, admirantoj de lia talento, diverslandaj delegacioj li estis entombigita. Tamen ne por eterne. Liaj korporestaĵoj estis en 1924 venigitaj al Varsovio. Tiu reveno de Henryk Sienkiewicz laŭ la itinero de lia ĉerko al Varsovio alprenis la karakteron de tutlanda manifestacio. Sian lastan lokon ĝi trovis en la kripto de la varsovia katedralo de sankta Johano.
El la elsendo 10.01.2016. Legas Barbara
La historia minejo Guido en la servo de turistoj
Hieraŭ, tio estas la 10-an de decembro 2015 turistoj denove aperis sur la plej malalte sutuanta nivelo 170 en la historia minejo Guido en Zabrze, kiu nun portas la nomon de la patronino de i.a. ministoj sankta Barbara. Valoras noti, ke la nomon de la sanktulino portis la unua ŝakto, kiun oni komencis tiuloke bori en 1855. La minejo Guido estas unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj en la silezia vojevodio. La subterajn itinerojn sur la niveloj de 170 kaj 320 metroj sub la ternivelo logas almenaŭ 100 mil turistojn, laste eĉ 135 mil dum la jaro. La restaŭrita kaj solene lanĉita nivelo de s-ta Barbara estas unu el serio de eventoj ligitaj kun disponigo al turistoj de elementoj de la mineja infrastrukturo en la lasta tempo modernigita kaj plivastigita. Ankoraŭ en 2015 ekfunkcios objekto por turisma priservo surtere. En la unuaj monatoj de 2016 oni planas inaŭguri itineron ekstreman, kiu kondukos tra nealireblaj ĝis nun koridoroj sur la nivelo 320. Ĝis nun en la profundeco de 170 metroj sub la ternivelo en Guido estis prezetata la minista laboro, la karbominado kaj maŝinoj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Post la alikonstruo la ĉirkaŭ unuklometra itinero koncentriĝas pri la pezo de la minista laboro en la komenco de la 20-a jarcento, la periodo de mekanikigo, teknologia progreso kaj forta kulto de s-ta Barbara en la suprasilezia minindustrio. La itinero sur la nivelo s-ta Barbara vizitebla kaj de malgrandaj infanoj kaj de grandaĝuloj estas dividita je kvar temsferoj: “Laboro en minejo”, “Racio kaj kredo”, “Kulto de s-ta Barbara” kaj “S-ta Barbara – kuntekstoj”. La unua rakontas pri la specifeco en la iama mineja laboro, utiligo de ĉevaloj sub la tero, sento de malcerteco kaj daŭra minaco labori tie. En tiu parto estis i.a. utiligitaj originalaj subteraj staloj el la limperiodo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj kun ekipaĵaro. Tie ĉi estas ankaŭ aplikitaj modernaj plurrimedaj amaskomunikiloj. La troviĝanta en la t.n. pumpilhalego sfero “Racio kaj kredo” koncernas asociaciojn kaj rilatojn inter scioj, konoj kaj religio. La arkitekturo de ĉi tiu kamero taŭgas por grandformata, tridimensia prezento en la formo de modelado. Tie turistoj konatiĝas kun la figuro de s-ta Barbara kaj genezo de ŝia kulto. Tamen kiel koron de la ekspozicio la muzeaj laborantoj de Guido difinas sferon rekte dediĉitan al la kulto de la sanktulino. Kruda briko, ŝtalaj konstruelementoj kaj industrieca klimato de la kamero B povis veki asociaciojn kun monumentecaj novgotikaj sileziaj preĝejoj. Oni transformis do ĝin en kapelon kun i.a. vitralo kaj skulptaĵo de s-ta Barbara speciale faritaj por la Muzeo de la Karboŝtona Minado. En la lasta sfero, troviĝanta proksime al la ŝakto Guido, troviĝas muzeaj eksponaĵoj en kvin vitroŝrankoj kaj prezentataj helpe de elektronikaj pupitroj. Tie ĉi turisto povas profundigi konojn pri s-ta Barbara kaj rigardi ekspozicion al ŝi dediĉitan. Kiel menciite baldaŭ surtere ekfunkcios ampleksa konstruaĵo por priservo de turistoj. En vastigita spaco kreiĝis moderna atendejo, vestdeponejo kaj duŝoj por turistoj, kiuj vizitos la ekstreman itineron sur la nivelo de 320 metrojsub la ternivelo. Ĝi komenciĝos en la profundo de ĉ. 355 metroj kaj vizitantoj preterpasos i.a. konserviĝintan karbomuron longan 110 metrojn kun 10-grada kliniĝo. Ĝi verdire jam ekzistas, sed bezonas loĝisikan finpretigon. La komenciĝintaj printempe 2015 renovigaj laboroj en Guido ne malebligis la vizitadon de la minejo, ĉar la nivelo 320 la tutan tempon servis al turistoj en la ĝisnuna formo. Temas pri pli ol la 2-kilometra itinero kun aŭtenta kaj funkcianta mineja ekipaĵaro. En la lastaj jaroj kelkaj kameroj estis transformitaj tiel, ke kreiĝis sferoj de kulturo, merkatagado kaj distro – kun bierdrinkejo kaj kineja, ekspozicia kaj koncerta salonegoj. Unu el la atrakciaĵoj estas traveturo per minista unutraka vagonareto, kies trako troviĝas supre super la vagonoj. La historia minejo Guido estas unikaĵo en la monda skalo, en kiu krom minejaj restaĵoj rigardeblaj estas ankaŭ geologia aspekto de la subteraj tavoloj. Por turistoj la nivelo en la profundo de 170 metroj sub la ternivelo estis disponigita en junio 2007. Tiu en la profundo de 320 metroj en decembro 2008. Nun rekonstruite ilia turisma atrakcieco kresk
El la elsendo 11.12.2015. Legas Barbara – 6’30”
Koninda polo: Adolf Beck
Antaŭ du jaroj en la Muzeo de Etnografio kaj Artmetio en Lvovo okazis interesa evento organizita kunlabore kun la Pola Konsulejo. La ekspozicion „La mondo de Adolf Beck laŭ la rigardo de Henryk Beck” akompanis lanĉo de la libro „La mondo de Adolf Beck laŭ la rigardo de Henryk Beck: tute neoficiale”. Sur la bildoj ilia aŭtoro, la filo de koninda pola sciencisto prezentis la mondon, kiu ĉirkaŭis lian patron aparte en la lastaj vivojaroj, kiam malliberigita en la militkaptitejo en Lvovo li rigardis homan senesperon, dramojn kaj suferojn, kio kontestis lian vivofidon, vivĝojon, la kredon pri vivosenco kaj ĝia celkonformeco. La libro eldonita dank’ al la Ĝenerala Konsulejo de Pollando en Lvovo enhavas multajn nepublikigitajn pli frue akvarelaĵojn, fotojn kaj dokumentojn pri la patro kaj filo Beck. Nin kompreneble interesas Adolf Beck, mondkonata pola neŭrofiziologo, profesoro kaj rektoro de la Lvova Universitato. Li aŭtoris multajn publikaĵojn pri medicino en la lingvoj pola kaj germana. Li aktive partoprenis la laborojn de la Pola Akademio de Kapabloj kaj de la lvova Scienca Societo. La famon alportis al li la malkovro de la bioelektra aktiveco de la cerbaj ondoj, pro kio li estas kalkulata al la pioniroj de elektroencefalografio. Adolf Beck naskiĝis en 1863 en Krakovo, kie post la lernado en la gimnazio de sankta Jacek li komencis mediciajn studojn en la Jagelona Universitato. Ekde 1886 li laboris en la Subinstituto pri Fiziologio kaj Histologio sub la gvido de Napleon Cybulski (pri kiu ni parolis en la elsendo el la 06.03.2015). Beck en la jaroj 1888-1892 estis lia asistanto kaj plej intima kunlaboranto. Ankoraŭ dum la studoj li malkovris la fenomenon de malsinkronigo de la elektra aktiveco de cerbo reage je stimulado. Lia doktoriga disertacio dediĉita al utiligo de elektraj fenomenoj por difini lokalizon de funkcioj en la cerbo kaj en la spino estis prezentita en 1890. La ĉefcelo de liaj esploroj estis apliko de elektrofiziologio por funkcilokalizo en la cerbo. Kvazaŭ flankrezulto estis la malkovro de unu el la plej esencaj diagnozmetodoj de neŭrologio, aplikata en la tuta mondo, eletroencefalogramo [EEG]. Simile kiel aliaj sciencistoj okupiĝantaj tiuepoke pri similaj temoj li sciis nenion pri la pli fruaj labroj de Richard Caton, kiuj estis konataj nur en Britio. La disertaĵo de Beck distingiĝis inter la aliaj per pli profunda trakto de la problemo lokalizi la sensofunkciojn en la cerbo kaj de la elektroencefalogramo mem. La rezultojn de siaj laboroj li publikigis en la fizjologia periodaĵo Centrablatt für Physiologie. Lia mallonga artikolo provokis disputon pri tio, kiu vere pioniras ĉi-sfere. Beck i.a. argumentis, ke liajn eksperimentojn motivis konkurso anoncita de profesoro Cybulski en 1888, do li aŭtoras la ideon. La diskuton fermis Caton citante siajn nekonatajn publikaĵojn el 1875. Adolf Beck habilitiĝis en la Kuracista Fakultato de la Jagelona Universitato pere de la disertaĵo „Pri la sangopremo en vejnoj”. Poste li estis profesoro pri fiziologio de la Lvova Universitato, du fojojn en la jaroj 1904/05 kaj 1916/17 li havis la funkcion de dekano en la Kuracista Fakultato kaj en la periodo 1912/13 li estis la rektoro de la Universitato. Ekde 1935 li estis la honortitola profesoro de la Jegelona Univeristato en Krakovo. En la periodo 1921-29 li estis ankaŭ lekcianto en la Akademio de la Veterinara Medicino en Lvovo. Adam Beck peredukis ankaŭ aron de elstaraj polaj sciencistoj kiel Czubalski, Herman, Jarubek, Klisiecki, Tothfeld, Tychowski kaj aliaj.
El la elsendo 27.11.2015. Legas Barbara
Koninda Pollando: Wilamowice
Wilamowice estas malgranda urbeto situanta en la sudokcidenta Pollando, kies loĝantoj de jarcentoj uzas propran lingvaĵon. Germanoj dum la 2-a mondmilito klopodis germanigi ĝiajn loĝantojn. Tiuj kiuj ne subskribis germanan naciliston trafis al koncentrejoj. Pacon ne alportis la 1945-a jaro. Dum la stalinisma epoko la lokaj lingvo, vestoj kaj kutimoj estis malpermesitaj kaj pli ol 60 personoj malobeantaj la malpermeson estis ekzilitaj al Uralo. Nur en 1956 tiu malpermeso estis forigita. Komence de la 21-a jarcento ŝajnis, ke proksmiĝas fino de unika kulturo, sed tiam ekzorgis pri ĝi la plej junaj loĝantoj. Aktuale la lingvon de Wilamowice lernas en la tiea lernejo pli ol 30 infanoj kaj private pliaj dek kelkaj personoj. Tamen kiel la gepatran uzas ĝin ĉ. 20-30 personoj, plej ofte grizaĝaj. Do grava kaj aparta evento en la vivo de Wilamowice estas, ke la plej proksiman sabaton la lokaj junuloj prezentos fragmentojn de la romano de Tolkien „Hobito, aŭ tien kaj reen” en la traduko en la vilamovican lingvon „Hobbit: hejn an cyryk”. La duonhora spektaklo disvolviĝos en la loka fajobrigadista domo. Samtempe estos prezentita la bildvortaro de la vilamovica lingvo, verdire ĝia unua lernolibro, ĉar ĝis nun estis publikigitaj nur porinfanaj rakontoj. Wilamowice troviĝas en la distrikto de Bielsko Biała. Meze de la 13-a jarcento fondis ĝis setliĝantoj el Frislando kaj Flandrio, kiuj dum jarcentoj konservis sian apartecon en vestoj kaj parolo. La vilmavica lingvo estas la mezepoka varianto de teŭtonaj lingvoj, kiu estis parolata ĝis la alveno de la Ruĝa Armeo. Plej parencaj al ĝi estas la germana, jida kaj luksembrgia lingvoj. La vilamovica komencis renaskiĝi post 1989, al kio grave kontribuas la societo Wilamowanie, kiuj nun klopodas, ke ĝi akiru la statuson de la regiona lingvo. Nun daŭras laboroj pri ĝia granda vortaro. En Wilamowice loĝas aktuale ĉ. tri mil personoj. La urbo estas hortikultura centro kaj centro de la lina industrio. Laŭ tradicio la setlejo estis establita kelkajn jarojn post la mongola invado kontraŭ Pollandon en 1241 fare de setliĝantoj venintaj el la okcidento, kiuj pli frue establis proksiman setlejon, la nunan vilaĝon Stara Wieś. La unuan fojon Wilamowice estis menciita sub la nomo Novovillamowicz inter paroĥoj de Oświęcim-paroĥaro en la Krakova Diocezo en 1326 en la registro de la porpapa denarofero. Do ĝi devis ekzisti jam pli frue. Laŭ la analizo de la lingvo kaj vestoj de pli postaj loĝantoj oni konkludis, ke ĝiaj setliĝantoj deriviĝis el Frislando kaj Flandrio, kaj laŭ la nomo de la urbo, ke ĝia lokalizanto, la peranto inter feŭdo kaj setliĝantoj estis iu Wililliam, verŝajne el Skotlando. La elektita loko for de grandaj riveroj povas sugesti ankaŭ timon pri indundoj. Ne senkaŭze. En 1238 la danĝera riverelbordiĝo priindundis grandan surfacon de Flandrio instigante loĝantojn al forfuĝo. La loĝantoj de Stara Wieś kun la tempofluo asimiliĝis. Vilamovicanoj restis en kultura izoliteco eĉ ĝis la 2-a mondmilito. Ili konservis sian arkaikan lingvon, kutimojn, kostumojn (kun elementoj de la skota kradmotivo, turkaj kaj floraj motivoj) kaj senton de aparteco. Politike Wilamowice ekde ĉ. 1315-a apartenis al Oświęcim-Princilando. La lokon sub la nomo Wylamowycze mencias pola kronikisto Jan Długosz enLiber beneficiorum dioecesis Cracoviensis en la jaroj 1470-80 menciante kiel posedantojn Nikolaon kaj Johanon Wiliamowski blazone Kornicz. En 1808 la lokaj kamparanoj elaĉetis la sinjorajn grundojn, kio liberigis ilin de servituto. En la lokoevoluis la teksa metio kaj kamparanoj vendadis siajn produktojn i.a. en Vieno, Varsovio, Triesto, Konstantinopolo aŭ Hamburgo. La 8-an de januaro 1818 Wilamowice akiris la urborajtojn kaj kun ili rajton al ĉitagaj jarmarkoj, propra poŝtoficejo, kuracisto, apoteko, policejo kaj lernejo. En 1887 kreiĝis teksista lernejo. Laŭ aŭstrapopolregistro el 1900 en 317 konstruaĵoj sur la surfaco de 1039 hektaroj vivis 1719 personoj, en plimulto katolikoj, 67-procente germanlingvanoj kaj 33-procente pollingvanoj. En la intermilita periodo Wilamowice ektroviĝis en la limoj de la renaskiĝinta Pollando. Post la dummilita enkorpigo en la 3-an Regnon ĝi revenis post la militfino al Pollando.
El la elsendo 20.11.2015. Legas Barbara
Koninda polo: Jan Matejko
La heroo de nia hodiaŭa felietono estas Jan Matejko, pentristo kaj desegnisto ligita kun Krakovo, la plej elstara reprezentanto de la historia fluo en la pola pentroarto. Nunjare ni solenis lian 177-an naskiĝdatrevenon kaj 122-an datrevenon de la morto. Matejko estas unu el la plej alte taksataj pentristoj en la historio de la pola arto, kreinto de la nacia skolo de la historia pentrado. Ĝi plenumis apartan rolon en la ŝtato senigita je politika suvereneco sekve de la dispartigaj traktatoj (rusa, prusa kaj aŭstra) el la jaroj 1772-1795. Bildigante la iaman grandecon de la Respubliko kaj gloron de ĝia militistaro Matejko formis korojn kaj mensojn de poloj, revenigante al ili kredon pri la renaskiĝo de la sendependa Patrolando. Kiel la unua li atribuis altan rangon al la historia pentroarto, vaste fasinis per ĝi la socion manifestinte sur la internacia areno altan nivelon de la pola arto kaj akrinte la plej altajn distingojn dum internaciaj ekspozicioj. Kiel membro de multaj prestiĝaj Akademioj kaj Artinstitutoj li prenis lokon en la vico de la plej elstaraj eŭropaj pentristoj de la 2-a duono de la 19-a jarcento. En la familia domo de Matejko regis pola, patriota etoso malgraŭ tio, ke la patro havis ĉeĥajn radikojn kaj la patrino devenis el poligita germana familio. Du fratoj de Jan Matejko batalis dum Printempo de Popoloj en Hungario, poste en la Januara Insurekcio. En esenca maniero la imagopovon kaj interesiĝon de estonta pentristo influis lia frato Franciszek, scienca laboranto de la Jagelona Universitato. Ne sensignifa estis la etoso de la hejmurbo Krakovo, ĝiaj historiaj objektoj radikantaj en la Mezepoko, la nacia sanktejo sur Wawel-altaĵo kun la Reĝa Kastelo kaj tomboj de la polaj reĝoj en la katedralo kaj relative granda, kompare kun la aliaj aneksitaj partoj de la lando, libereco por kultivi naciajn tradiciojn. Havante 13 jarojn en 1852 Jan Matejko komencis studojn en la krakova Akademio de la Belartoj. Liaj studinteresiĝoj estis jam tiam klare difinitaj. La sekvan jaron li pentris sian unuan historian tolaĵon „Caroj Ŝujski antaŭ la reĝo Sigismundo la 3-a”. Siajn historiajn konojn Matejko senĉese profundigadis studante verkojn de malnovaj kronikistoj. Sian pasion de desegnisto-dokumentisto li flegis skizante la bildojn de polaj reĝoj kaj princoj, antikvaĵojn de la krakova arkitekturo, skuptarto kaj artmetioj. Jan Matejko akirinte stipendion en 1858 daŭrigis studojn en la Akademio de Belartoj en Munkeno. Tie li fasciniĝis pri la historia pentroarto de franca artisto Paul Delaroche. Poste mallonge Matejko studcele vizitis Vienon. La ideologia kaj arta siluetoj de Matejko maturiĝis komence de la 60-aj jaroj ene de la krakova bohemianaro inter junaj artistoj, verkistoj kaj historiistoj. Unu el siaj plej elstaraj pentraĵoj „Stańczyk” li kreis en 1862 havante apenaŭ 24 jarojn. Stańczyk, la reĝa distrulo personigas la politikan enpensiĝon kaj solecon pri la politikaj konsekvencoj de la perdo de larandregiona fortreso en Smoleńsk dum la milito kontraŭ Moskvo en 1514. La grandformataj oleaj pentraĵoj de Matejko i.a. „Prediko de Skarga” (224 je 397 centimetroj), „Rejtan. La falo de Pollando” (282 je 487 centimetroj), „Batalo apud Grunwald” (426 je 987 centimetroj) impresas ne nur per pentrista majstreco, sed ankaŭ kvazaŭ kameraa/filmista prezento de la historio. Liajn pentraĵojn formas komponaĵoj prezentantaj unuaplane plurpersonajn figurojn, ofte laŭ panorama spektro. Karakterizas ilin profunda esprimo, patoso eĉ. La bildojn karakterizas elstara drameco en la prezento de kompleksaj scenoj, kiel ankaŭ en la prezento de individuaj sintenoj, gestoj, efektaj, intensaj koloroj. Frapas la ekspresipleno de fizjonomiaj kaj psikaj trajtoj. La programan ciklon de monumentecaj tolaĵoj de Matejko – el inter kiuj du trovigas eksterlande. En Vatikanaj Muzeoj „Jan Sobieski apud Vieno” kaj „La morto de Przemysław en Rogoźno” en Zagrebo – kompletigas dekoj da malpli grandaj pentraĵoj kaj portretoj. Ankoraŭ antaŭ la 30-a vivojaro Jan Matejko akiris internacian famon kaj rekonon. Francaj kritikistoj kalkulis lin al la plej elstaraj kreantoj de la historia pentroarto en Eŭropo. La unuan internacian sukceson Matejko enkontiggis en 1865 dum la ĉiujara Pariza Salonego akirinte oran medalon pro „Prediko de Skarga”. Du jarojn poste dum la Monda Ekspozicio en Parizo Matejko ricevis la oran medalon de la 1-a klaso pro la tolaĵo „Reytan en la varsovia sejmo 1773”, kiun aĉetis la imperiestro de Aŭtrio Francisko Jozefo. Jan Matejko regule partoprenis ekspoziciojn organizatajn de Societo de Amikoj de Belartoj en Krakovo kaj Lvovo, Varsovio. Plurfoje li ekspoziciis eksterlande en Parizo, Vieno, Berlino, Budapeŝto, Londono, Petersburgo. Inter multaj distingoj ricevitaj de Matejko menciinda estas la franca Honora Legio, la aŭstra „Kunstmedaille”, la aŭstra imperiestra medalo „Pro litteris et artibus”, la vatikana Komandora Kruco de la Ordeno de Pio la 9-a. Samtempe la pozicion de Matejko kiel unu el la plej elstaraj pentristoj de la tiama Eŭropo konfirmis la membreco en multaj prestiĝaj institucioj, kiel la franca Akademio de la Belartoj kaj Franca Instituto, Belarta Akademio en Berlino, la Rafaella Akademio en Urbino, Viena Pentrista Skolo. La rekonon de poloj por la Matejko emfazis la solenaĵo en Krakovo, dum kiu la urboprezidanto enmanigis al Matejko sceptron kiel simbolon de lia spirita regado en la nacio en la senreĝa tempo. En 1873 Jan Matejo ricevis la postenon de direktoro de la krakova Akademio de Belartoj, kiun li plenumis ĝis la vivofino. Al liaj disĉiploj apartenis tiom renomaj kreantoj de pola modernismo kiel Jacek Malczewski, Stanisław Wyspiański, Józef Mehoffer. Matejko postlasis grandegan artan heredaĵon, en kies konsiston eniras pli ol 300 oleopentraĵoj, portretoj, tolaĵoj kun historia, religia, alegoria enhavo kaj kelkcent desegnaĵoj kaj krokizoj. Li mortis havante nur 55 jarojn. Liaj lastaj vortoj estis „Ni preĝu favore al la Patrolando”. Liaj sepultaj solenaĵoj okazis akomapnite de la sonoj de la Sigismuna Sonorilego, kaj en la funebra marŝantaro al la familia tombo en Krakovo asistis miloj da krakovanoj.
El la elsendo 13.11.2015. Legas Barbara