La veninta fine de februaro infor de Rogener Pavinski pri la unua nunjara numero de „Kontakto” admonskuetis mian redaktoran konsciencon pri la delonga foresto de iam firma programero de niaj elsendoj „Trarigardo de la Esperanto-Gazetaro”. Kaj la revuoj ne mankas. Ĵus antaŭ kelkaj horoj mi forprenis el la hejma leterkesto la februaran numeron de „La Revuo Orienta”, kiun mi scivole enrigardis, ĉar logis min la surkovrila anonco „Literatura Konkurso”. Ene de ĝi ni trovas la unuan fragmenton de la 2-a premio en la ĉiujara literatura konkurso de Japana E-Instituto el 2014. Temas pri traduko de AIDA Kiyoshi de la verko de AKATAGAŬA Rjunoske „Aŭtuno”. Jam la unuaj frazoj loge tiras al plulegado, kiun por hodiaŭ mi pro evidentaj kialoj devis prokrasti. Mi mencias tion ne senkaŭze, ĉar la anoncita de Rogener Pavinski unua numero de „Kontakto” kiel la ĉeftemon havas literaturon. La numero ankoraŭ ne atingis min,  mi citu do el la vortoj de la redaktoro: „Fine de la jaro 2012, mi interkonsentis kun la brazila poeto Geraldo Mattos pri intervjuo al nia gazeto. Tiam li kompleze sendis al mi etan rakonton por mia legoĝuo. La intervjuo prokrastiĝis kaj bedaŭrinde, post iom pli ol jaro li forpasis. Okaze de la temo de la ĉefartikoloj de ĉi tiu numero, mi esploris kaj malkovris ke tiu rakonteto neniam antaŭe estis publikigita kaj decidis do profiti la okazon por doni al li tiun spacon en la revuo, kiun li devus havi pro la intervjuo. La ideo fari el Literaturo la temon de la ĉefartikoloj en la nuna eldono venis per la artikolo ― unua kontribuaĵo al la revuo ― de Marc Gallargo el Francio, pri la pasintjara Nobelpremiito pri literaturo, Svetlana Aleksieviĉ. La ĉefartikoloj pritraktas ankaŭ aliajn verkistojn, sed koincide ― nur hungarojn. Krom la “Vojaĝo al Hungara Literaturo” de la usonano Ralph Dumain, venis kontribuo de Sarolta Bagó, hungarino, pri alia hungara verkisto. Aldonu al tio la konstantan rubrikon de la hungaro István Ertl. Certe la hungara literaturo meritas atenton”. Nur tiom ni citu el la rekomendaj vortoj de la redaktoro de „Kontakto”. Ĉar se eĉ sendube la hungara literaturo meritas atenton,  ni kiel esperantistoj havas pli vastan alrigardon. Helpas al ni en tio Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, kiu en la ĵus veninta vintra numero 2015 de „Israela Esprantisto” aperigas la 1-an parton de sia eseo pri poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento. Enkonduke Mikaelo Bronŝtejn senvuale konfesas, ke „mi estas elektinta nur kelkajn poetojn arbitre, do tiujn, kiujn plej ŝatas mi mem. Kaj mi estos tre kontenta, se ankaŭ vi ekŝatos ilin pere de miaj tradukoj”. En la prefaco Bronŝtejn eksplikas i.a., ke „el inter pli ol cento da etnoj, loĝantaj en Rusio dum periodo historie longtempa, neniu etno faris tiom gravan kontribuon al la rusa literaturo de la 20-a jarcento, kiom kontribuis ĝuste tiuj naskitaj en judaj familioj”. Kaj la leganto ĉi-numere mallonge ekscias pri Dmitrij Cenzor, Osip Mandelŝtam kaj Saŝa Ĉornij samtempe intimiĝante kun po unu elektita kaj tradukita de Bronŝtejn poeziaĵo. Eĉ se mi intencis komente sekvi la literaturan vefton en la aktualaj E-gazetoj sur mia tablo mi ne povas rezisti por ne mencii la lastan numeron de „Tempo”, kiu raportas pri la literaturaj programoj en Zagorje i.a. en septembro kun Carlo Minnaja. Aparte meritas en tiu ĉi numero de „Tempo” analizo pri kroataj esperantistoj en „Historio de la Esperanta Literaturo” de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Estas da ili pli ol deko, kio pravigas la konkludon, ke „al la monda E-literaturo Kroatio donis – kompare al sia teritorio kaj popolnombreco – tre grandan kontribuon”. Retrorigarde, sed ja literaturspure ni nepre enrigardu la „Sennaciecan Revuon” numero 143, kiu esta  suplemento al „Sennaciulo” numeo 9-10. Ĝi enhavas multajn originalajn literaturaĵojn kaj literaturrilatajn kontribuojn. Dufoje kontribuas Miguel Fernández:  jen enkondukante en la poezian universon de Federico García Lorca,  jen recenzante la verkon „Poezio: armilo ŝarĝita per futuro”, kiu – kiel li atentigas – estas ne simpla kompilo de multnombraj poetoj, sed vaste komentita antologio de ĉefe hispanlingvaj engaĝiĝintaj lirikaĵoj zorge elektitaj kaj esperantigitaj kun rigoro kaj poezia sento”. Nur antaŭ kelkaj tagoj Johan Derks informis elektronike pri la enhavo de la unua nunjara numero de „Balkana Verda Stelo”, kiu periodaĵo aperis nur pasintjare. Ĉi-foje en la enhavo kulturteme ni havos la okazon legi i.a. pri „Pentroarto en E-kulturo” tamen la aŭgura numero kaj la 1-a numero de 2015 literaturon spegulis abunde. Jen en la aŭgura numero recenzante la libron „La triĝiba mondo’ de Ferenc Szemler en la E-traduko de Lenke Szasz, jen informante pri la albana literaturo tradukita en Espeanton. La ĉeftemo de la unua numero 2015 estis dediĉita al la migranto-krizo, sed ankaŭ tie literaturaĵoj ne mankas. Kiel informis Johan Derks,  la redaktanto,  en la aŭgura numero, tiu ĉi aparta E-revuo „Balkana Verda Stelo’ estas iom provoka nomo por sudorienta Eŭropo, sed „mi ne forkuras de la asociaĵo, ke tiu gazeteto volas influi malbalkanige” , ĉar kiel asertas Derks tio estas esenco de la interna ideo. Johan Derks devontiĝis kovri la kostojn de ĝia papera versio dum du jaroj. Poste la revueto devas sin memfinanci – ĉu tiel estos dependas de legemuloj pri E-movado kaj pri situacio – vaste komprenata –  en la balkana regiono.  Ni revenu al la vintra numeo de „Israela Esperantisto”, ĉar krome en ĝi ni legas artikolon de Amri Wandel pri la novelo „Esperanto” de Amos Oz en E-versto. Verdire ĉi-kaze kaj kaze de kelkaj aliaj tekstoj temas pri represoj el aliaj E-gazetoj. Des pli kun granda intereso kaj plezuro mi legis tradukitajn de Wandel impresojn de Dror Gaon pri la spertoj de israela familio pri la 100-a UK en Lillo. Nek unu kritika vorto, jen la plezuro por la organizantoj, ĉar sendube estas bele legi tiutonajn retrorigardojn. Similajn ni trovis en mallonga prikomento de Spomenka Stimec en „Tempo”, kiu elstarigas ke „francoj montriĝis mirindaj organizantoj”,  aldone publikigante la apartan salutmesaĝon al la 100-a UK de la ambasadoro de Kroatio en Francio, Ivo Goldstein, en kiu li kortuŝe memorigas sian  avon, antaŭ la 2-a mondmilito sekretarion de la E-societo en Karlovac proksime al Zagrebo. Al la 100-a UK estas dediĉita la dosiero en la unua nunjara „Le monde de Esperanto”. Eblas ĝoji, ke la periodaĵo tiom da loko dediĉis al la Jubilea Kongreso ne sole citante pozitivajn impresojn, tiujn de Probal Daŝgupta, sed ankaŭ ne kaŝate diversajn misojn, klarigante miskomprenojn, eksplikante la kulisojn de Internacia Arta Vespero, sed ankaŭ bele recenzante la buntan teatran programon de la 100-a UK.  Universalaj Kongresoj oftas por la unuaj renkontoj, okazas ke por kelkiuj estas okazo por lastaj renkontoj. Tian ni havis kun Carola Antskog. En la unua numero de „Esperantolehti” el Finnlando por mi, kiu delonge konis ŝin kaj ŝian E-agadon edife estis legi la vortojn de Sylvia Hämäläinen, Tiina Oittinen kaj Tuomo Grundström. Kortuŝas la vortoj de Jorma en Åbo pri la alia bedaŭrato,  Roland Lindblom – „Via koro ĉi tie restas. Ĉiam proksima al ni ĝi estas. Ni atingas ĝin, kvankam la tero estus senkanta. Kiam vi foriris, ni aŭdis nur flustradon de marborda ondado. Ni kredas pli ol supozas kaj tie vi nin salutas”. Iel apartan signifon en tiu kunteksto havas la vortoj de Mario Machlik  en la unua nunjara numero de „Norvega Esperantisto”, ke li kiel prezidanto de Norvega E-Ligo en la novjara promeso deklaras „dum la du venontaj jaroj almenaŭ iomete ekkoni ĉiujn membrojn de NEL. […] Tio ja donas la eblecon formi grupon, kies membroj havas personajn rilatojn, ne nur oficialajn”. Ĉu ne imitinda bondeziro ?

El la elsendo 15.03.2016. Legas Barbara – 11’31”