Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

La Sanktandrea Nokto

Andrzejki, la sanktandrea nokto inter la 29-a kaj la 30-a de novembro de jardekoj, se ne de jarcentoj estas nokto mistera. Aparte por fraŭlinaj, knabinaj, inaj koroj, kiuj ŝatas levi la vualon de la sorto por ekscii ĉu finfine efektiviĝos la revo pri la edziniĝo. Ne vane la pola proverbo antaŭdiras, ke „La fraŭlina espero ekbrilas, kiam la Sankt-Andrea tago aliras”. La unuaj polaj dokumentitaj informoj pri „andrzejki”, la sanktandrea nokto devenas el la 16-a jarcento. Menciis ilin Marcin Bielski, renesanca poeto, verkisto kaj tradukisto, en 1557 en sia teatraĵo „Komedieto de Justyna kaj Konstanca”. Evidente tio ne signifas, ke antaŭ ĉi tiu dato la kutimo estis nekonata aŭ malvaste praktikta. Cetere ne nur en Pollando. S-ta Andreo estis la unua el inter 12 apostoloj,  la unua heroldanta la Evangelion en Bizanco, pro tio rekonita  la unua episkopo de Konstantinopolo. Li mortis martire sur X-forma kruco la 30-an de novembro de la 60-a jaro en Patras, Grekio. S-ta Andreo estas konsiderata la patrono de slavaj nacioj kaj de tiaj landoj kiel i.a. Skotlando kaj Grekio. Oni kredas lin ankaŭ la protektanto de edziniĝontaj fraŭlinoj, al kiuj li helpas ekkoni la nomon de estonta edzo kaj lian devenon. S-ta Andreo estas konata kiel la plej bona konfidanto kaj pledanto de la knabinoj koroj, de iliaj sopiroj kaj preĝoj favore al bona geedziĝo kaj reciprokata amo. La origino de la sanktandreaj aŭguroj ne estas ĝisfunde rekonita. Kelkaj aŭtoroj elmontras Grekion, reliefigante la etimiologian proksimecon de la nomo Andrzej, Andreo (Andress) al la vortoj grekaj aner, androsos signifantaj edzon, viron. Aliaj ligas al la kulto de la malnovĝermana dio Frejo, la liveranto de riĉeco, dio de amo kaj fekundeco. Sendepende de la origino de la nomo de la poteca fraŭlina protektanto jam niaj praavinoj kun emocio estis prepariĝantaj al la aŭguroriĉa vespero. Unu el la plej popularaj manieroj estis verŝi sur malvarman akvon likvan vakson (antaŭe likvan plumbon) tra la ŝlosiltenila truo. Dum la malvarmiĝado kaj plumo kaj vakso alprenas diversajn, kelkfoje tre fantaziajn,  formojn. Ilian signifon eblas deĉifri rigardante ilian ombron sur la muro en la lumo de la flagrantaj kandeloj. Eble aperos ombro de estonta edzo aŭ akcesoraĵoj ligitaj kun lia profesio, kiu scias ? Se eĉ la plej populara estis la aŭgurado helpe de plumo, sekve vakso ja multas aliaj manieroj. Ekzemple en la fraŭlina rondo oni mezuris per la alterne metataj ŝuoj de la partoprenantinoj la distancon ĝis la pordo. Kies ŝupinto kiel la unua tuŝis la pordon, ties sorto estas tutcerta: geedziĝo! Oni ankaŭ kutimis lotume tiri el sub ekzemple  talereto, korbeto objektojn, kies simbola signifo evidentis. Folieto signifis ĝismortan fraŭlinecon, ringo aŭ kapuĉeto geedziĝon, rosario – monakinan vivon. Eblis ankaŭ meti sub la kusenon la paperfolietojn kun nomoj de la ŝatataj knaboj. La tirita post la vekiĝo nomfolio klare estis montranta la nomon de la amato. Tiuj fraŭlinoj, kiuj dum la sanktandrea tago fastis kaj preĝis al la sanktulo povis kalkuli, ke dum la dormo aperos la vizaĝo de la estonta amato. La aliaj, kiuj tranĉis tiutage branĉeton de ĉerizujo kaj metinte ĝin en la akvon dum la Antaŭkristnaska Nokto ekvidos ĝin floranta ankaŭ povis certi pri baldaŭa edziniĝo. Ne eblas elĉerpi la plenan gamon de la aŭgura fantazio. Sed, se antaŭe la vespero antaŭanta la tagon de la S-ta Andreo estis rezervita nur por edziniĝontaj fraŭlinoj nun ĝi estas okazo por amikaj renkontiĝoj. Ne sole en la hejma etoso, sed ankaŭ en kluboj kaj restoracioj. Ne plu oni pasigas la vesperon en la strikte familia, fraŭlina rondo. Kaj la amuzo ne celas sole ilin. La nuntempaj sanktandreaj vesperoj signifas neformalajn distrojn kaj aŭgurojn rilatantajn same al knabinoj kiel knaboj. Do la malnva popola proverbo pli ĝustas en la versio: „La gefraŭla espero ekbrilas, kiam la Sankt-Andrea tago aliras”.

El la elsendo 30.11.2018. Legas  Barbara  – 6’00”

Enpensiĝante pri la forpasado

Denove komenciĝis nova monato. Sed novembro en nia kultura regiono almenaŭ por kelka tempo perdas febran haston. Jen la solenaĵo de Ĉiuj Sanktuloj, jen la tago en kiu ni memorigas niajn forpasintojn. En ambaŭ ni vizitas tombejojn, aparte longe kaj enpensiĝeme haltante ĉe la tomboj de niaj proksimuloj, de niaj amikoj lasante ĉe ili florojn, florkronojn,  lumigante torĉojn. Reviviĝas rememoroj, tiuj kiujn nia penso apenaŭ tuŝas en la ĉiutaga vivo – proksimiĝas…… Iuj jam pli frue zorgis pri la ordigo de la tomboj, la aliaj uzas la okazon de la festoj mem. La homamaso el la vastaj urbaj stratoj transportas sin al la nekropoloj. La eksterordinara varma kaj sunbrila vetero kadris la vizitojn per impreso de fruaŭtuna promeno tra la historiaj parkoj. Ja la plej malnova tombejo varsovia Powązki havas jam 228 jarojn, la tombejo Bródno 134. En ĉiu la eternan ripozon trovis pli ol unu miliono da personoj. Vespere ĉiuj varsoviaj tombejoj – eĉ plej etaj – logis la senĉese venantajn vizitantojn per la brilo de nenombreblaj torĉoj. Eĉ ĉe tomboj kvazaŭ forgesitaj plurfoje flagras memorkandelo lasita favore al mortinto entombigita aliloke aŭ ĝuste favorpreĝe al la mortinto, pri kiu jam neniu memoras. Ĉio ĉi emfazas la konvinkon pri la eterna vivo, pri la graveco kaj efikeco de la porpeta preĝo. La Tago de la forpasintoj radikas en piaj praktikoj de frumezepokaj monakoj, ĉiujare celebrataj diservoj en diversaj klostroj favorpete al mortintaj kunfratoj. Jam en la 7-a jarcento Izidoro el Sevilo rekomendis la celebradon de tiaj mesoj. Ekde la 9-a jarcento dum specialaj diservoj en kelkiuj abatejoj per favorpetaj preĝoj oni estis ĉirkaŭprenantaj ĉiujn mortintajn kristnaojn, ne sole monakojn. En 998 Odylon, abato de la benediktana klostro en Cluny, Francio indikis la 2-an de novembro kiel devigan tagon de tiuintencaj preĝoj. La kutimon transprenis cistercianoj kaj kartuzianoj. En Pollando enkondukis ĝin en siaj klostroj cistercianoj. En 1311 la Tago de la Mortintoj eniris la romkatolikan liturgion. En Pollando la plej malnova informo pri la solenado de la Tago de la Mortintoj ekster klostroj devenas el la 14-a jarcento el la diocezo de Vroclavo, troviĝanta sub la administracio de episkopo Henryk el Wierzbno. Sed la memoro pri la mortintoj, kulto de la mortintoj havas antaŭkristanan tradicion, ĝi cetere estas propra al diversaj kulturoj. La lumigado de torĉoj radikas en la antaŭkristana kurimo bruligadi fajron ĉe tomboj, vojkruciĝoj kaj ĉedomareo. La arbobranĉetojn oni kolektadis dum la tuta jaro, kredante ke ĝiaj flamoj varmigos la animojn vagantajn tra la tero kaj protektas kontraŭ malbonaj fortoj. Apartan rolon en la kredoj kaj kutimaro ludis nokto inter la 1-a kaj la 2-a de novembro. Oni kredis, ke tiunokte la anumoj de la mortintoj liberigitaj el Purgatorio revenas ĝis frumateno sur la teron vagante tra vojkruciĝoj, tombejoj, torfejoj servcante helpon, preĝon aŭ oferon. Timante ilin oni ne forlasadis tiunokte domojn, ne entreprenadis vojaĝon, nek vizitadis la najbarojn. En iuj regionoj oni fermadis gastejojn, estis malpermesite muziki kaj kanti. Iuloke oni kredis, ke en preĝejoj tiunokte mortintaj sacerdotoj celebras meson favore al aliaj mortintoj. En multaj preĝejoj ĉe la altaro estis pretigita la mesalo kaj pordo malfermita. Hodiaŭ temas pri kutimoj forgesitaj. Sed ne sole la tombejoj estas la loko de eterna ripoozo de niaj forpasintoj. Ekzemple la subteraj kriptoj de katedraloj, bazililoj estas la sepultoloko de multaj elstarah figuroj, ŝtatviroj, ekleziaj altranguloj, homoj socie meritiĝintaj. En la kriptoj de la varsovia arkikatedralo de s-ta Johano Baptisto eterne ripozas i.a. mazoviaj Piast-dinastiaj princoj, la filino de reĝo Vladislavo la 4-a Vasa – Isabele, la kortega pentristo Marcello Bacciarelli, Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz, muzikisto kaj politikisto Ignacy Jan Paderewski, prezidentoj de la antaŭmilita Pollando.

El la elsendo 02.11.2018. Legas  Barbara  – 6’35”

Koninda Pollando: Komisiono por la Nacia Edukado

Antaŭ 245 jaroj la Sejmo de la Pola Reĝolando establis Komisionon por la Nacia Edukado, kiun oni konsideras unu el la plej gravaj fruktoj de la pola Klerigo. Ĝi kreis la programon de la ĝenerala edukado tiom revolucian, ke ĝi fundamentis sekve similajn sistemojn en la tuta Eŭropo. Ĝi estis ankaŭ la unua en la mondo institucio, kiu donis bazon al la moderna instrusistemo subalterna al la ŝtato. Tiu granda kleriga reformo inaŭgurita per la sejma decido la 14-an de oktobro 1773 ebligis organizi koheran kaj modernan instruprogramon baze de la nacia lingvo, reformi universitatojn kaj prilabori lernejajn normojn. La prioritato estis patriota kaj civitana eduko de juna generacio. La komisiono okupiĝis pri la hejma edukado de knabinoj kaj iniciatis kreiĝon de paroĥaj lernejoj por kamparanaj infanoj. Estis necesa por tio konforma instruprogramo. La establita de la Komisiono Societo por la Elementaj Libroj reformis ĉiujn instruprogramojn kaj metodojn, komencis eldonadi modernajn lernolibrojn (entute aperis la trideko). La celo de la klerigo fariĝis praktikaj kapabloj. La rolo de latino estis reduktita avantaĝe por natursciencaj studobjektoj, fiziko, historio, geografio kaj ankaŭ elementoj de la agronomiaj kaj medicinaj konoj instruataj en la pola lingvo. Jam en la 40-aj jaroj de la 18-a jarcento la matematikaj-natursciencaj lernoobjektoj: fiziko, kemio, historio kaj geografio, konoj pri la ŝtato aperis apud latino en la reformataj lernejoj por riĉa nobelalo, gvidataj de religiaj ordenoj i.a. Lernejanaj Fratuloj kaj Jezuitoj. La rekta impulso por la institucia reformo estis la decido  de papo Klemento la 14-a malfondinta la jezuitan ordenon, kiu gvidis en la tiama Pollando plimulton de lernejoj de la malpli supera kaj meza niveloj. La lando frontis klerigan katastrofon, ĉar se eĉ la aliaj lernejoj – ĉefe gvidataj de Lernejanaj Fratuloj – estis altnivelaj – da ili estis tro malmulte. Reage al tio la debatanta tiam Sejmo decidis, ke la postjezuita havaĵo estos uzota por la edukceloj. Tio donis la ekonomian bazon por la tuta reformo. Sub la kontrolo de la Komisiono por la Nacia Edukado ektroviĝis ĉiuj lernejoj: paroĥaj destinitaj por plebaj infanoj, lernejoj por nobelaro kaj riĉa burĝaro, universitatoj kaj privataj lernejoj – knabaj kaj knabinaj pensionoj. Komence instruis en ili eksjezuitoj, sed la celo estis laikaj instruistoj edukataj en instruistaj seminarioj funkciantaj ĉe universitatoj. La Komisiono reorganizis la mezgradan instrusistemon, kies programo koncentriĝis pri moralaj, t.e. edukaj kaj matematikaj-natursciencaj konoj. En ĝia programo ektroviĝis ankaŭ ekonomio, politiko, historio, korpa lerteco. La instrulingvo fariĝis la pola, estis instruata la germana kaj la franca. La parohnivela instrusistemo estis adaptita al la bezonoj de la kamparanaj infanoj, kiuj lernis religion, la arton skribi, legi, bazojn de geodezio, konojn rilate agrikulturon, hortikulturon kaj bestobredadon. La Komisiono reformis la du universitatojn, kiuj restis lime de la Respubliko post la unua dispartigo de la reĝolando (1772). Temis pri la Krakova kaj la Vilna  Akademioj. Ili transformiĝis en centrojn kun moderna edukprogramo. En Krakovo la reformolaborojn gvidis juristo, sacertodo Hugo Kołłątaj. La reformon de la Akademio li komencis de la filozofia fakultato, preparanta instruistojn por vojevodiaj lernejoj. Al reformo estis subigitaj fakultatoj teologia kaj medicina. Hugo Kołłątaj ordigis la ekonomiajn problemojn de la altlernejo signife altigante ĝiajn enspezojn. Li organizis laborejojn, bibliotekojn kaj sciencajn kabinetojn. Pro plikonstruo de medicina kolegio estis aranĝitaj hospitaloj kaj apotekoj. Lia merito estis renovigo de la postjezuita botanika ĝardeno. La imitinda ekzemplo de reformoj en Krakovo ebligis reformojn en la Universitato de Vilno, kiujn gvidis eksjezuito, astronomo Marcin Poczobutt-Odlanicki, dank’ al kiu la astronomiaj studoj komencitaj ankoraŭ en la jezuita epoko plufloris. Sekve de la tria dispartigo de Pollando inter Rusio, Prusio kaj Aŭstrio la Komisiono ĉesis ekzisi kaj ĝiaj lernejoj eniris la instrusistemojn de la aneksintaj landoj. Plej longe ili funkciis en la rusa aneksoparto, ĉar eĉ ĝis la kontraŭcara insurekcio en 1831. Ĝis tiam pri la funciado de lernejoj respondecis la Universitato en Vilno, la instruprogramo identis kun tiu de la Komisiono kaj lernolibroj kaj lernado estis okazanta en la pola lingvo.  Aldonendas, ke preparante klerigoreformon en Rusio caro Aleksandro la 1-a utiligis helpon de polaj membroj de la Komisiono kaj polaj sciencistoj formis bazan trunkon de la establita tiam universitato en Kievo.  Al la tradicioj de la Komisiono referencis ankaŭ klerigaj aŭtoritatoj en la aŭstra aneksoparto, kiuj repolonigis la instrusistemon en Galicio en la 2-a duono de la 19-a jarcento. Tiuokaze en Lvovo oni solene festis la 100-jaran jubileon de la Komisiono por la Nacia Edukado. La heredaĵo de la Komisiono estas  netrotaksebla en la historio de Pollando kaj objekto de daŭraj esploroj. Kelkdekmila instruista kadro edukita de la Komisiono daŭrigis la agadon  en ĝia spirito ankoraŭ longe post la perdo de la ŝtata suvereneco edukante laŭvicajn generaciojn de moderne instruita junularo, dank’ al kiu transdaŭris la pola kulturo kaj lingvo. Al la modelo de bona civitano kreata de la Komisiono referencis kaj ĝin enivigis Pollando regajnta la suverenecon antaŭ 100 jaroj, en 1918. La fontmaterialaj manuskriptoj el la Ĉefa Arkivejo de Malnovaj Aktoj en Varsovio antaŭ 11 jaroj  estis enskribitaj en la liston de la monda Unesko-heredaĵo. La 14-a de oktobro ĉiujare estas solenata kiel Instruista Tago. Solenas ĝin ĉiuj instruistoj, edukantoj kaj laborantoj de la pola kleriga sistemo. La plej meritiĝintajn oni honoras per la Medaloj de la Komisiono por la Nacia Edukado.

El la elsendo 19.10.2018. Legas  Barbara  – 8’30”

Inter Pollando kaj Portugalio tra la jarcentoj

Pollandon disde Portugalio dividas preskaŭ la tuta kontinento. Tamen malgraŭ la distanco sociologoj kaj kulturologoj de ambaŭ landoj rimarkas similecojn elmontrante la iaman ŝtatpotencan pozicion de ambaŭ landoj, katolikan tradicion kaj similan rilaton al la familio. Poloj kaj portugaloj havas similajn politikajn atendojn. Ambaŭ naciojn karakterizas amo al libereco kaj demokratio. Se tamen en Pollando komunismo estas perceptata en maniero negativa kaj taksata kiel totalisma reĝimo en Portugalio ĝi havas alian emfazon kaj daŭrajn simpatiantojn. Inter similaĵoj konsiderebla estas la  rilato al religio, kiu en ambaŭ landoj estas unu el la signifaj elementoj de la nacia identeco. Laŭ ekspertoj por ĝi signifa estas ankaŭ la periferia geografia situo kaj la rilato al la maro. La Atlantika Oceano estis kaj estas grava  ne sole kiel geografia regiono, sed ankaŭ kiel simbolo de libereco, kio emfaziĝis en la subteno de ambaŭ socioj por la Nordatlantika Pakto.  Oni rimarkas ankaŭ historiajn similecojn, kiam same Pollando kiel ankaŭ Portugalio estis gravaj politikaj organismoj en siaj regionoj. La 14-a, 15-a kaj 16-a jarcentoj fierinde gravuriĝis en la historio de ambaŭ landoj. Portugaloj dominis sur la maroj, la Respubliko spertis la tiel nomatan „oran epokon kaj Pollando okupis altan lokon en la centra-orienta Eŭropo laŭ la politika, militista, kultura kaj ekonomia vidpunktoj. Malgraŭ ne tro oftaj reciprokaj kontaktoj jam en mezepoko en la portugalaj kronikoj oni trovas menciojn pri Pollando. Polaj kavaliroj akompanis Henrikon la Naviganto konkeri Ceŭton, en 1484 Nikolao el Popielowo famiĝis gajnante multajn turnirojn organizatajn de Johano la 2-a, kaj en 1518 Manuel la 1-a nomumis la polan nobelon  Jan Tarnowski kiel portugalan kavaliron, kiu kun la kompanoj partoprenis batalojn kontraŭ maŭrojn en Maroko. Laŭ la portugala legendo la pola reĝo Vladislavo la 3-a de Varna – transvivis la kontraŭturkan batalon apud ĉi tiu urbo. Kaj ankaŭ tiel oni asertas en pola tradicio.  Onidire, sekve kiel Henriko Alemao, la kavaliro de la sankta Katarina el Sinajo – li setliĝis en Madalena do Mar sur Madejro, kiun donacis al li Henriko la Naviganto. Tie laŭ la legendo li edziĝis, ricevis filon, sed apenaŭ 40-jara pereis surmare. Revenante tamen al historiaj faktoj ni notu, ke fine de la 17-a jarcento la portugalan kortegon atingis du polaj diplomatiaj misioj, kiuj  klopodis akiri  financan subtenon flanke de la portugalaj regantoj por la milito kontraŭ turkojn. Kvankam en la tiama Eŭropo la ideo de sankta milito iom paliĝis,  tamen en Portugalio kaj en Pollando ĝi daŭre viglis. Ĉe la orienta rando de Eŭropo pro proksimeco de la turka minaco, ĉe la okcidenta pro la tradicio de rekonkero kaj burĝonanta nacia mitologio. Ĉi-lasta la civilizacian mision de la portugala nacio ligis kun la batalo apud Ourique en 1139, kiam al la unua reganto de Portugalio aperis Kristo.  Laŭ portugala literaturisto António José Saraiva unu el la ĉefaj motivoj de geografiaj malkovroj estis la deziro evangelizi la mondon kaj faligi la potencon de nekredantoj. Tio por ambaŭ nacioj estis platformo de reciproka kompreno. Post la batalo apud Vieno en 1684 en Portugalio aperis vico da raportoj pri la militsukcesoj kontraŭ Turkion, en kio Pollando ludis gravegan rolon. António Vieira, jezuita oratoro, verkisto kaj defendanto de la homaj rajtoj vigle sekvis la situacion en Pollando difininte ĝin la Antaŭmuro de Kristanismo, kaj la reĝon Sobieski – la pola Marso. Kiam en 1733 kreiĝis la projekto inviti al la pola trono portugalan reĝidon Manuel oni akcentis liajn meritojn kaj batalfamon en la bataloj kontraŭ turkojn, kiel adekvatajn trajtojn por la kandidato je reĝo en la nacio famiĝinta en bataloj kontraŭ la nekredantoj. Kiam populariĝis la klerigepokaj ekspedicioj en 17-a jarcento multiĝis raportoj de polaj nobeloj el Portugalio, eĉ se ili ne abundas. Plej ofta celloko de la tiamaj polaj vojaĝantoj sur la Iberia Duoninsulo estis la sanktejo en Santiago de Compostela. Portugalio rolis por halti dumvojaĝe. Ne tre ampleksaj raportoj estas tamen troveblaj en la taglibroj de Jakub Sobieski, la patro de la reĝo Johano la 3-a, aŭ de Karol Stanisław Radziwiłł. Ili rilatas unuavice al la trapaso de la vojaĝo, vizitataj lokoj kaj arkitekturo de Lisbono. Nur en la 19-a jarcento la reciprokaj kontaktoj intensiĝis. Generalo Józef Bem konforme al la devizo „Por libereco nia kaj via” klopodis ĉe la trupoj de Maria la 2-a instali la polan legion, kio ne efektiviĝis. Baldaŭ poste alikarakteran vojaĝon entreprenis Teodor Tripplin, kuracisto, vojaĝanto, verkisto, insurgento, elmigra aktivulo. Siajn  spertojn li priskribis en aventurromano „Rememoroj pri vojaĝo tra Danlando, Norvegio, Britio, Portugalio, Hispanio kaj la maroka ŝtato”.  Portugalio estas prezentita en ĝi kiel rava kaj fabeleska lando, eĉ se konfliktoplena, kio ligiĝis kun la tiam apenaŭ finiĝinta interna milito aŭ danĝero ligita kun la portugalaj montaraj rabistoj. Ekde 19-a jarcento Pollando fariĝis por Portugalio sinonimo de batalo por libereco. Polaj kontraŭcaraj insurekcioj vaste eĥis ĉe la portugla intelekta elito kaj la pola batalo por sendependiĝo estis komparata kun la 16-jarcenta batalo por sendependeco de Portugalio. La portugalaj akademiaj medioj estis organizantaj spektaklojn, prelegojn, manifestaciojn kaj monkolektojn por poloj,  kiel nacio bravega, amanata librecon kaj ĝin meritanta. Tiu bildo renaskiĝis en la 20-a jarcento, kiam kreiĝis „Solidareco”. La historisimileco de la du foraj nacioj manifestiĝis en batalo kontraŭ diktatorecon kaj totalismon. El tio sekvis la opinioj, ke tio kio komenciĝis en Portugalio en 1974, finiĝis en Pollando en 1989. Delonge la unua kontakto, kiun havas polaj infanoj kun Portugalio komenciĝas en lernejoj dum historilecionoj, kiam oni traktas geografiajn malkovrojn. La vizitoj en Portugalio ligiĝis unuavice  kun la pilgrimadoj al Fatima, kaj kvankam tiu religia turismo daŭras, la oferto viziti Portugalion semajnfine, okaze de katolikaj festoj kiel Kristnasko multe populariĝis. Sendube la merkata sukceso de la portugala vendejreto Biedronka (Kokcinelo), apartenanta al la portugala grupo de Jerónimo Martins aŭ sukcesoj de Eurocash en Pollando, ne nur popularigis la portugalajn produktojn, sed altigis la konscion de poloj pri Portugalio.

El la elsendo 24.07.2018. Legas  Barbara  – 9’18”

Koninda Pollando: Itinero de la benediktana kulturo

Laŭ la tradicio la establo de la benediktana abatejo sur la pinto de Święty Krzyż (la Sankta Kruco), en la Sanktakruca Montaro en la suda Pollando okazis en la 1006-a jaro laŭ iniciato de la Piastdinastia reganto, Bolesław Chrobry [bolesŭaf ĥrobri]. Iuj asertas tamen, ke ĝia ideodoninto estis reĝo Bolesław Krzywousty [kĵivousti] en la 12-a jarcento.  Ekde la malfrua mezepoko la monaka klostro vivanta laŭ la ordena regulo de S-ta Benedikto estis unu el la plej gravaj en Pollando centroj de la intelekta kulturo kun impona biblioteko, en kiu almenaŭ ekde la 15-a jarcento funkciis elstara mankopiejo. Tie i.a. kreiĝis unu el la plej valoraj historiaj objektoj de la pola kulturo, la 13/14-jarcentaj „Sanktakrucaj Homilioj”, opiniataj la plej manova proza verko en la pola lingvo. Dum la regado de la jagelona dinastiko la Sankta Kruco estis la plej grava sanktejo en Pollando, al kiu – en la antaŭdispartiga periodo en la fino de la 18-a jarcento – pilgrimis ne sole simplaj religiuloj, sed ankaŭ polaj reĝoj. Antaŭ kvin jaroj papo Benedikto la 16-a altigis la rangon de la troviĝanta tie preĝejo de la Sankta Triunuo, kiu ekde tiam uzas la titolon de malgranda baziliko. Antaŭ kvar jaroj okazis solena inaŭguro de ĝia turo rekonstruita post la detruo dum la 1-a mondmilito. Ĝis hodiaŭ en la sanktejo troviĝas la relikvoj de la Ligno el la Sankta Kruco. De ili deriviĝas la nomo de la tuta  Góry Świętokrzskie [guri  sventokŝiskje],  Sanktakruca Montaro  kaj ekde 1999 la nomo de unu el 16 vojevodioj de Pollando. Pasintjare estis lanĉita la ideo krei tie novan turisman itineron laŭe de la tieaj historiaj objektoj. La intinero „Laŭ la spuroj de la benedikatana kulturo” finrealigota ĝis 2021 rakontos pri la laboroj kaj atingaĵoj de la monaka ordeno, kiu fondis la abatajon. La entrepreno subtenita de la uniaj fondusoj estas realigata de la Asocio de la Sanktakrucaj Komunumoj el la lokoj Bieliny [bjelini], Bodzentyn, Łagów [ŭaguf] kaj Pawłów [pavŭf]. La projekto ĉirkauprenas ekzistantajn objektojn en la mencitaj komunumoj situantaj ĉirkaŭ la Sanktakruca Nacia Parko. Iliaj terenoj etendiĝas en la pitoreska regiono ampleksanta i.a. la plej altan montoĉenon de la Sanktakruca Montaro Łysogóry [ŭisoguri] kun la pintoj Łysica [ŭisica] – 612 metrojn super la marnivelo kaj Święty Krzyż [svjenti kĵiĵ],  la Sankta Kruco difinata ankaŭ la Kalva Monto (Łysa Góra [ŭisa gura] -595 metrojn super la manivelo. La troviĝantan sur la Sankta Kruco Sanktejon de la Relikvo de la Ligno de la Sankta Kruco ĉiujare vizitas miloj da pilgrimantoj kaj turistoj. En 2016 temis pri pli ol 300 mil personoj. Baldaŭ ĝi ne plu estos nur vizitloko por piuloj aŭ scivolemuloj. Oni alloge prezentos tie la nematerian kulturan heredaĵon de la benediktana abatejo, ĝian influon je la religia, spirita, ekonomia, socia kaj kultura evoluo de la tuta regiono. Al tiu celo servos i.a. revivigo de la kastela altaĵo kun la ruino de la Palaco de la Krakovaj Episkopoj en Bodzentyn [boĝentin]. Oni laŭplane protektos la murojn de la konstruaĵo, sed kromkonstruos ekspozician kaj edukan partojn, en kiuj en virtula maniero eblos vojaĝi en la epokon de la reĝo Władysław Łokietek [vŭadisŭaf ŭokjetek] el la 13-a jarcento aŭ superflugi la urbon tra la epokoj per balono. En la loko Łagów [ŭaguf] ĉirkaŭ la eduka ekpozicia centro en la iama policejo ligita kun la fajrobrigada sidejo kreiĝos intinero, ĉirkaŭ kiu dislokiĝos budoj de la mezepokaj metiistoj. Krome eblos rigardi virtualan konstruplacon de la mezepoka kastelo. En la komunumo Pawłów kreiĝas la Regiona Centro pri Dokumentado de Historio, en kiu troviĝos  i.a. studio pri la parola historio.  En ĝi la loĝantoj de la sanktakruca regiono registros siajn rememorojn pri la ĉiutaga vivo, profesia laboro, socia aktivado aŭ kutimoj, kiuj estos publike disponigitaj.  Samloke dank’ al la multmediaj teknikoj oni informiĝos kiel funkciis la mezepoka mankopiado de dokumentoj aŭ la benediktana biblioteko. La lasta elemento de la projekto ligiĝas kun la plukonstruo de la Mezepoka Setlejo en Huta Szklana (huta ŝklana] la Vitra Fandejo en la komunumo Bieliny [bjelini]. Funkcios tie metiejoj i.a. de lancopikilfaristo, ŝnurfaristo, bakisto kaj de laboranto de la arbara vitrofandejo. Eblos tamen ankaŭ iom distanciĝi disde la ĉirkaŭa brua realo en la ĝardeno kun aromaj kuracplantoj. En la funkcianta en la Setlejo gastejo estos kreita vintra kulturĝardeno – la ĉiujara loko de renkontiĝoj kaj prezento de la atingaĵoj de la artistoj ligitaj kun la Sanktakruca Montaro. Dank’ al la virtula realo turistoj povos vestoprovi tie historiajn kostumojn kaj flugi sur balailo super la tuta itinero, ja Łysa Góra de jarcentoj famas kiel renkontejo de sorĉistinoj.   Speciala interreta apo, sub la gvido de sankta Benedikto logos viziti diversajn lokojn laŭe de la tuta itinero de la Benediktana Kulturo. Ĉiuj temoj en la kreiĝantaj edukcentroj estas pretigataj kunlabore kun historiistoj kaj regionaj aktivuloj, kun benediktanoj kaj daŭrigantoj de ilia tradicio sur la Sankta Kruco monakoj el la Misiista Kongregacio de la Senmakula Maria. La itinero estos adaptita ankaŭ al personoj handikapitaj. Jam oni antauvidas kreskon de turismo en la regiono de Sankta Kruco je 100 mil personoj jare.

El la elsendo 20.07.2018. Legas  Barbara  -7’44”

Koninda Pollando: Kastelo en Gołuchów

La kastelo en Gołuchów [go-u-ĥuf] estas unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de la poznana regiono en la okcidenta Pollando. Tiu ĉi pli ol 400-jara konstruaĵo estas unu el la plej belaj en la tuta Pollando. Origine temis pri frurenesanca masonita, kelketaĝa konstruaĵo kun defenda karaktero, havanta defendturojn ĉe ĉiu angulo. Ĝi estis konstruita por Rafał Leszczyński, aristokrato, loka altrangulo, la patro de reĝo Stanisław Leszczyński, poeto kaj oratoro, ambasadoro de la Respubliko en la Otomana Imperio. La unusolajn restaĵojn de lia kastelo konsistigas nun keloj, fundamentoj de belvedero kaj tri videblaj de la korto turoj. Lia filo Wacław Leszczyński tranformis ĝin en magnatan rezidejon, sed dum pliaj 250 jaroj la posedantoj de la kastelo en Gołuchów kalejdoskope ŝanĝiĝadis. Tio daŭris ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam la kastelposedaĵon aĉetis  por sia filo pola aristokrato, politika aganto, artmecenato kaj eldonisto de historiaj fontoj, Tytus Działyński. En 1857 lia filo Jan edziĝis al Izabella Elżbieta Czartoryski, pola pentristino, kolektanto de la artverkoj. La filino de princo Adam Jerzy Czartoryski kaj Anna Zofia familie Sapieha de la infanaĝo estis ligita kun Parizo. Tie ŝi gvidis la Polan Instituton ĉe la pariza Hotel Lambert farante tamen plurajn vojaĝojn tra Eŭropo, ankaŭ tra Alĝerio, Egipto kaj Sankta Lando. La plimulton de sia vivo ŝi pasigis en Parizo, post la geedziĝo ankaŭ en Gołuchów. En 1872 ŝi transprenis la tiean kastelon pro la pruntedonita al la edzo mono por la bezonoj de la – fiaskinta – kontraŭcara insurekcio 1861. Pro la verdiktita mortopuno Jan devis elmigri, tamen en 1869 pro la amnestio li povis reveni kaj estis liberigita de akuzoj. Li revenis daŭrigante la kulturan kaj eldonan agadon, sed koncentriĝis pri alikonstruo de la kastelo en Kórnik, kiu fariĝis lia rezidejo. Verdire komence li intencis kontribui al la alikonstruo de la kastelo en Gołuchów, sed la planoj ŝanĝiĝis, kiam liaj ideoj ne ricevis aprobon de Izabella. Do, Izabella Elżbieta Czartoryski alikonstruis – parte laŭ propra koncepto – kastelon transformante ĝin en muzeon. Dank’ al la fondaĵo establita en 1893 estis certigitaj rimedoj por ĝia funkcido. Laŭ ŝia ideo la muzeo estis malfermita al ĉiu artamanto, artinteresiĝanto kaj ne disvdidebla je fragmentoj. Ŝia celo estis rekrei la iaman brilon de Gołuchów-rezdejo, iama sidejo de Leszczyński-familio. Por realigi tiun planon Izabella venigis el Francio diversajn  artistojn, arkitekton Maurico Augusto Ouradou, skulptiston Karlo Biberon kaj pentriston Ludoviko Breugnot, kiuj restaŭris la kastelon imitante la kastelojn de apud Luaro. Al ili ŝuldiĝas altaj – kovritaj de ardezoj – tegmentoj, sveltaj kamentuboj kaj skulptista finpretigo. Oni uzis tiucele i.a. historiajn arkitekturajn elementojn aĉetatajn de Izabella en la eŭropaj antikvaĵejoj, kiel malnovgotikajn aŭ renesancajn kamenetojn, ŝutrojn kaj aliajn.  El iom kaduka konstruaĵo Izabella kreis superban arkitekturan-parkan kompekson konforme al la 19-jarcentaj artkonceptoj, kiu fariĝis unu el la plej konataj muzeoj sur la tiamaj polaj teritorioj. Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito temis ankaŭ pri unu el la plej grandaj privataj muzeoj en Eŭropo. Izabella iniciatis ankaŭ la kastelan kolekton de antikvaj vazoj, grafikaĵoj, artmebloj. Inter multaj valoraj grafikaĵoj, pentraĵoj kaj krokizoj multaj estis ligitaj aŭ akcentantaj ligojn kun Pollando, kiel „Malgranda polo” de Rembrandt, „Madono kun granato” de Stwosz, portreto de Kościuszko de Grassi aŭ kronceromonia bildo de reĝo Stanisław August Poniatowski. La polan karakteron de la rezidejo akcentis ankaŭ pluraj, belegaj sarmataj portretoj, t.e. portertoj de polaj nobeloj en tradiciaj vestoj. La princino Izabella Czartoryski mortis en Francio en 1899, sed ŝia korpo estis sepultita en Gołuchów en la kapelo troviĝanta en la ĉirkaŭanta la kastelon parko. Ŝian kolektistan pasion daŭrigis nevo, princo Witold Czartoryski. Post lia morto komence de la 20-a jarcento Gołuchów fariĝis posedaĵo de princo Adam Czartoryski, kiu daŭrigis la agadon de sia pli juna frato, eldoninte ampleksan gvidlibron tra la kolekto. La eksplodo de la 2-a mondmilito vanigis la ideon transporti la kolekton al Poznano. Malgraŭ la entreprenitaj klopodoj savi almenaŭ la plej valoran parton de Gołuchów-kolekto ĝi estis prirabita de germanoj en 1939 kaj ĝiaj eksponaĵoj forveturigitaj al Germanio aŭ parte detruitaj. Parton de la kolekto oni reakiris en la 50-aj/60-aj jaroj, kiam la kastelo fariĝis jam la posedaĵo de la Nacia Muzeo en Poznano. Dank’ al ĝiaj klopodoj la kastelaj salonegoj estis ekipitaj per valoraj murtapiŝoj, eŭropa pentroarto, maloftaj mebloj kaj kolekto de la artmetiaĵoj. La referencanta per sia formo al la famaj kasteoj ĉe Luaro iama rezidejo de Działyński-familio kaj ĉirkaŭanta ĝin parko ĉiujare logas amason da vizitantoj, pri kio ne eblas miri, ĉar temas pri eksterordinare ĉarma angulo de Pollando. Simile kiel antaŭ la milito la ĉefkonstraĵo kun konstruaĵo flanka rolas kiel muzeo, liverante estetikajn impresojn sur alta eŭropa nivelo. La eksponaĵojn eblas admiri en pluraj laŭtemaj salonoj. La viziton en la muzeo eblas daŭrigi en la parko, kiun apudas en la proksima arbaro bizona rezervejo. La ĉirkaŭ 162-hektara parto, origine en la angla stilo, kreita de ĝardenisto Adam Kubaszewski, nun rolas kiel parko panorama. Komence estis en ĝi mil arbo- kaj arbustospecioj, inkluzive multajn ekzotikajn.  Pasintjare la kastelo kaj la parko estis aĉetita de la heredantoj  fare de la Nacia Muzeo en Poznano kontraŭ 20 milionoj da zlotoj.

El la elsendo 29.06.2018. Legas  Barbara  -8’15”

El la E-gazetaro – 26.06.2018

En la hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro,   ni foliumas la 150-an numeron de „La Lampiro”, la majan kaj junian numerojn de „La Revuo Orienta”, la 3-an nunjaran numeron de „Norvega Esperantisto” kaj la junian numeron de „Esperantolehti”.

La hodiaŭan renkontiĝon kun la E-gazetaro mi proponas komenci per la reta eldono de la 150-a numero de La Lampiro, la organo de la E-Asocio de la brazila San-Paulo. Malfermas ĝin pensiga artikolo de Paŭlo S. Viana „Lumo en la mondo” rilatanta jam al la decembra, 70-a  datreveno de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Kvankam ĝi estis proklamita post la finiĝo de la 2-a mondmilito la aŭtoro memorigas historiajn momentojn,  en kiuj pri ĝenerale konceptataj „homaj”, ‘naturaj” rajtoj jam oni cerbumis kaj nun referencas al la situacio, en kiu pro daŭraj militoj  kaj kruelaĵoj tiuj rajtoj estas lezataj. Tiel do liaopinie  la Deklaracio  al pesimistoj ŝajnas estis „hipokritaĵo de potenculoj”. Viana asertas kontraŭon per la vortumo „esperantistoj ĝenerale ne emas partopreni tiun vidpunkton. Ni ne forlasas la esperon kaj bataladon por paco kaj justeco, kiu dekomence indikas la vojon al nia movado. La fakto, ke la homaro ankoraŭ ne sukcesis plenumi la indikojn de tiu dokumento, ne signifas, ke ĝi ne pravas. Male, ni klopododas daŭre diskonigi ĝin kaj pledi por ĝiaj principoj”. […] „Pli ol iam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas aktuala kaj nepre necesa en nia tumulta mondo”, konkludas Paŭlo Sergio Viana.  Ĉu efektive esperantistoj klopodos reveni en siaj cerbumadoj al la decembra datreveno de la Deklaracio, kiel sugestas la aŭtoro en la sekvontaj monatoj?  Eble valorus vastigi la temon de la Deklaracio mem per la rolo de Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiun nur antaŭ semajnoj forlasis Usono. Post longa interrompo mi denove  havas la eblecon ekranfoliumi ĉi tiun brazilan periodaĵon kun tre varia temaro kultura, socia, lingvistika, movada. Nur listigante mi informu, ke ni trovas en ĝi i.a. filmrecenzon pri la franca/belga animita filmo „Jack kaj mekaniko de la koro”, artikolojn pri psikologia fenomeno eskapismo, pri la fenomeno de fotozintezo, eksplikon pri la brazila leĝa situacio koncerne stabilan kuniĝon. Kelkaj kontribuoj rilatas al kulturo. Paŭlo S. Viana skribas pri neforgesebla verko de Gerldo Mattos „Ivan, la 6-a”, Maria Nazaré Laroca proksimigas la silueton de la poeto Belmiro Braga. Rilate lingvon la leganto trovas la artikolon pri komoj en frazoj enhavantaj rilatajn propoziciojn kaj pri la uzo de E-epietoj, kiuj funkcias kiel substantivoj. Mian intereson evidente kaptis la artikolo pri la pola lingvo, en kiu la aŭtoro, studento de la pola lingvo skribas aparte pri „verboj de movado”, mi mem dirus verboj de „moviĝo” en la pola,  kiuj same kiel en multaj aliaj slavaj lingvoj havas imperfektan kaj perfektan formojn. La movadaj informoj rilatas tiu-ĉi numere kaj al. la brazilaj E-kongresoj, pri kiuj ni cetere informis en niaj elsendoj, al la nunjaraj homaranismaj kunvenoj en San Paŭlo. Movade estas ja ligita ankaŭ la artikolo pri la historio de Lisbono – la kongresurbo 2018. Entute tre interesa periodaĵo, pro kies redakto niaj gratuloj direktiĝas al Paŭlo Sergio Viana. Ĵus venis ĉiam regule aperanta la junia numero de „La Revuo Orienta”. Kun granda plezuro mi trovis en ĝi la laŭvican silueton de koninda eksterlanda esperantisto prezentanta sin al la japana leganto. Temas ĉi-foje pri la itala kaj internaciskale aktivanta esperantistino Edvige Tantin Ackermann, kiu eksplikas, kiel Esperanto fariĝis parto de ŝia vivo.  Multaj konas ŝin pro ŝiaj aktivadoj kiel komitatanino de UEA kaj kiel organizantinon de multaj gravaj aranĝoj. Mi ĝojas legi ŝiajn vortojn en la junia numero de la periodaĵo de JEI.  Signifan lokon en la junia numero okupas beletro. Ni estas bonŝancaj konatiĝi kun la 2-a premio de literatura konkurso de JEI-2017. Temas pri la tradukaĵo el la originala verko de AKUTAGAWA Ryuuosuke „Fortuno” esperantigita de TAI Takasi. Kortuŝite mi legis krome la rememoron pri Kapaino, jam mortinta japana esperantistino, edziniginta antaŭ jarcentduono al korea esperantisto, kiu eĉ se spertis mizeran vivon en Koreio akiris altlernejan postenon pri la japana lingvo,  kaj kiun oni honoromaĝis per vizito ĉe ŝia tombo dum la Seula UK. Eble aldonendas, ke kiel  ni legas „antaŭ 50 jaroj por japanino edziniĝi kun koreano kaj loĝi en Koreio estis tro aŭdace, ne tolereble por ordinaraj japanoj”. Kutime kun intereso mi sekvis ĉi-numere la novaĵojn hokitajn de Okita. Ĉi-foje ni ekscias pri Parlamenta Grupo por Promocii Futbalan Diplomation por plibonigi la rilaton kun Ĉinio.  Ni tamen rerigadu krome al la maja numero de „La Revuo Orienta” veninta komence de junio. Tiunumere pri sia e-ista vivo rakontas Ho Song el Koreio, profesia pentristo deklaranta la deziron esti elstara uzanto de Esperanto kaj senmakula ĝuanto de ĝia kulturo. La maja numero de JEI-periodaĵo amplekse informas pri Nara, kiel loko de la 2-a Komuna E-kongreso de Japanio kaj Koreio, ĝi liveras raporton pri la 9-a TAKE en Havano. Okita Kazumi tiunumere proksimigante Japanion referencas al la retiriĝo de la japana kantistino AMURO Namie en la 25-jariĝo de sia  estrada debuto. Ne nur „La Revuo Orienta” kalkuliĝas al la regulkonforme aperantaj E-periodaĵoj. Meze de junio venis la tria nunjare numero de „Norvega Esperanisto”, kiu kovrilpaĝe prezentas, kiel Esperanto meze de majo videbliĝis en Tromsø. La komencaj informoj rilatas tamen al la dutaga Skandinavia Kongreso, krom raporto publikigante la Deklaron,  per kiu Dana E-Asocio, Norvega E-Ligo kaj Sveda E-Federacio emfazas la intencon pligrandigi la kunlaboron inter si per komunaj skajpkunvenoj, instigo al kunlaboro de siaj junularaj organizoj, esploro de ebleco organizi komunajn eventojn, interŝanĝo de informoj pri novaĵoj, reklammaterialoj, lerniloj, studmetodoj, movadaj, kulturaj aŭ fakaj aranĝoj, funkciigo de la komuna retejo esperantonordio.org. Krom enhavoriĉaj junularaj paĝoj la norvega leganto ricevas riĉpilole lingvajn konsilojn de Otto Pritz kaj Mario Machlik la kvaran fojon  referencas al sia profesia/esperantista vizito en Japanjo sub la titolo „Japana mozaiko”. Rozornamita kovrilpaĝe la junia numeo de „Esperantolehti” informas pri la septembraj Aŭtunaj Tagoj kaj la trejnseminario renkonte al la UK 2019 en Lahti. Sed en la venontjara UK-urbo okazis jam komence de junio Somera Kurso, jam kelkfacete preparante al la evento 2019,  pri kio raportas Tiina Oittinen. La intensaj preparoj kaj rilata seminario okazos aŭtune, pri kio detaligas la publikigita ĉi-numere programo de la evento. Tre interesa iniciato kulige kun la Lahti-a UK estas la informo pri la nova babilejo por finnnlandanoj, kiu konsistas el diskutforumo kaj kurso por kongresanoj de la UK en. Juninumere finnaj esperantistoj adiaŭas malonvan E-aktivulinon, E-instruinon Silja Kivekäs. Sole nekrologaj informoj malmulte parolas al eksterlandanoj pri la vivgraveco de koncerna persono. Kelkaj akompanaj personaj frazoj de Synnöve Mynttinen, sekretario de E-Ligo de Finnaj Instruistoj dum la aktivula periodo de la forpasinta esperantistino prokismigas la unikecon de la vivo de Silja Kivekäs. Synnöve skribis: „Mi estas dankema al Silja, ĉar sen ŝia instruado mi ne lernus Esperanton kaj ne trovus E-movadon. Estis ĝuste ŝi, kiu instigis  min partopreni Vintrajn Tagojn de EAF en Jyväskylä, kie Harri Laine transdonis la martelon al Jukka Laaksonen. Silja ne tre ŝatis, kiam mi diris, ke mi estas ŝia diŝĉiplino, kiam mi dum iu el la E-vojaĝoj de Sigrid Kivistö tiel prezentis min al lokaj esperantistoj. Iam ŝi diris, ke plej bona afero de E-vivo estas la komunaj vojaĝoj al interesaj lokoj”. Dankon Synnöve, ke krom la informoj pri ŝiaj meritoj ni povis iom familire alrigardi la figuron de la grava finna E-aktivulino. La finnaj esperantistoj en sia junia numero de „Esperantolehti” publikigas i.a. la alvokon de Isabelle Nicolas starigi internacian E-vojon, itineron uzante por tio ZEO-ojn. Tiu ĉi iniciato ŝajnas esti tre bonvena por vigligi la agadon de ZEO-komisiono de UEA, kiu funkcias iom lame kaj pasive, ne ĉiam ĝisdate.

El la elsendo 26.06.2018. Legas Barbara – 11’58”

Koninda Polo: Jan Szczepanik

La 13-an de junio 2018 pasis la 146-a naskiĝdatreveno de la pola instruisto-inventinto, ofte difinata kiel „la pola Edison”, „Leonardo da Vinci el Galicio”, galicia geniulo, Jan Szczepanik [ŝĉepanik], kvankam la memoro pri li preskaŭ forgesiĝis. Lia figuro estis dufojojn priskribta de Mark Twain kaj malgraŭ tio, ke li estis aŭtodikdakto li akiris 92 patentojn, inkluzive de 30 britaj, 22 germanaj, 21 aŭstraj, 15 usonaj kaj 4 polaj. Kiam Pollando akiris la suverenecon en 1918 Szczepanik estis patentumanta siajn inventaĵojn unuavice en Pollando.  En diversaj landoj li akiris i.a. 42 patentojn pri teksindustraj inventaĵoj, 17 patentojn pri kolora filmo, 9 patentojn pri kolora fotografio, 8 patentojn pri fotoaparato kaj projekciilo por koloraj fotoj. Tamen la plimulto de la koncernaj informoj estis  forbruligitaj dum la Varsovia Insurekcio 1944. Ekstergeedza infano ĝis la 3-a vivojaro li estis edukata de la patrino. Post ŝia edziniĝo pri la eduko de Jan okupiĝis geonkloj vivantaj en Krosno. Tie li lernis en la postjezuita popola lernejo, sekve en gimnazio en Jasło [jasŭo] kaj la instruistan profesion li ellernis en Krakovo. Ĉiam sur ĉi tiu edukvojo Szczpanik havis kolegojn,  kiuj en enorma maniero gravuriĝis poste en la publika vivo.   Jan Szczepanik ĝis la 1896 laboris kiel instruisto en la apudkarpatiaj vilaĝoj. Poste li translokiĝis al Krakovo, kie li dunĝiĝis en la „Magazino de fotoaparatoj”  de Ludwig Kleinberg [klajnberg]. Tie li konatiĝis kun la konstruo de la tiamaj fotoaparatoj kaj fotoakcesoraĵoj. Lia labordonanto komencis baldaŭ financi la ideojn de sia dungito kaj en 1898 establis en Vieno societon, kies celo estis envivigi la inventaĵojn de Jan Szczepanik. Komence ĝi produktis trukartojn, t.e. datumportajn kartojn por la modernigitaj de Szczepanik ĵakardteksiloj. Jan Szczepanik havis siajn laborejojn en Vieno, Berlino kaj Dresdeno. En Vieno lian laborejon vizitis la imperiestro,  pri la renkontiĝo klopodis la rusa caro. Tamen la tutan vivon Jan Szczepanik estis ligita kun Tarnów, kie li edziĝis al filino de distrikta kuracisto Wanda familie Dzikowska, kun kiu li havis ses geinfanojn. Tie, t.e. en Tarnów li estis ankaŭ sepultita en 1926. Kiel dirite la unuaj inventaĵoj de Jan Szczepanik ligiĝis kun kolora teksado, filma kaj fotografia teknikoj. Jam en la lastaj jaroj de sia instruista laboro en la loko Korczyn [korĉin] li vizitadis lokajn teksoestablojn konsiderante la manieron modernigi la produktadon de teksaĵoj. Aparte interesis lin la teknologio de kolora teksado. La tiama tekniko de trukartoj de Joseph Marie Jacquard postulis manan laboron. En 1896 Szczepanik proponis malpli kostan fotoelektran teksometodon  aplikinite fotografion por pretigado de trukartoj, al aŭtomata kartotruado, al aŭtomata sistemo de ilia deĉifrado kaj de la uzo de elektro en la stirado de la aranĝaĵoj. Ĉiuj teksorilataj inventaĵoj de Szczepanik estis patentumitaj en Germanio, Aŭstrio, Britio kaj Usono. Jan Szczepanik ne estis simpla provinca instruisto. Li estis adoranto de la scienco. Sian neplenan edukitecon li kompletigis legante fakan literaturon kaj sciencteknikajn periodaĵojn, korespondante kun pluraj inventistoj kaj disponante pri kelkcentvoluma biblioteko.  Antaŭ cent jaroj pri la inventaĵoj de Jan Szczepanik parolis la tuta Eŭropo. La mondan famon alportis al la polo la kugloimuna veŝto el silka teksaĵo kun delikataj ŝtalaj tegoloj. Per ĉi tiu materialo estis tegita la interno de la kaleŝo de la reĝo de Hispanio, Alfonso la 13-a, kio savis lian vivon dum atenco kontraŭ lin celita. Szczepanik kompense estis honorita per la plej alta ŝtata hispana distingo,  la Ordeno de Izabela la Katolika. La distingoproponon per Ordeno de S-ta Anna Szczepanik ricevis ankaŭ de la rusa caro Nikolao la 2-a, kion la polo pro patriotaj konsideroj malakceptis (Rusio estis unu el la 18-jarcentoj ĉefdispartigintoj de Pollando). La caro do pridonacis lin per ora horloĝo kun briliantoj. La vivo de Szczepanik estis plena de senĉesa laboro. Li i.a. inventis aranĝaĵon por la distanca perado de kolora bildo kune kun la sono helpe de elektro, kio estis la protoplasto de la hodiaŭa televido. La rilatan „telektroskopon” Szczepanik patentumis en 1897 kaj la usona televidhistoriisto Albert Abramson en sia libro pri la historio de televido mencias lian nomon inter la avanaj inventintoj de televido de la 19-a jarcento. En Pollando cetere la lanĉo de televido okazis jam en la intermilita jardudeko, la unua emisio de la televida signalo okazis en 1931  en Katowice fare de Pola Radio. Kvin jarojn poste la televida emisiilo estas funkciigita ĉe la varsovia nubskrapulo Prudential. La unua programo esti emisiita en aŭgusto 1939 kun la patopreno de fama kanzonisto Mieczysław Fogg kaj filmprezento pri Barbara Radziwiłłówna, la amantino de la pola reĝo Sigismundo Aŭgusto. Lime de la jarcentoj du poloj sendepende invetis la metodon fari kolorajn fotojn. La metodo de Sczcepanik evidentiĝis pli bona eĉ koncerne metodojn antaŭe aplikatajn. Post lia morto en 1926 la firmao Kodak en 1928 aplikis lian teknologion por la produktado de propraj koloraj filmbendoj. Cetere similan sorton spertis multaj aliaj inventaĵoj de Jan Szczepanik. Produktantoj de kserokopiiloj, skaniloj, fotoĉeloj, faksiloj, videokameraooj alproprigis la inventaĵojn de Jan Szczepanik lin mem kondamnante je forgeso. En 1900 Szczepanik akiris britan patenton por sia unu jaron pli frue inventita sistemo de kolora filmo, kiun poste elpuŝis la usona Technikolor. Dank’ al tiu tekniko estis realigitaj kelkaj koloraj filmoj. Inter la unuaj estis filmo kolore dokumentanta raportaĵon pri kirurgia operacio en la hospitalo en Langbeck-Virchov. Ĝi farigis grandega sukceso. La naturaj koloroj bildoj, aspekto de la malfermita ventra kavo, verŝiĝanta sango kaŭzis profundajn travivaĵojn de la spektantoj. Tamen aliajn estetitajn sentojn elvokis kolora filmo kreaita laŭ Szczepanik-kamerao ĉe la svisa montopasejo Jungfrau. Ankaŭ tiu ĉi ĉirkaŭ 600-metra filmo elovkis tre pozitivajn recenzojn. Ne eblas en nia felietono mencii ĉiujn inventaĵojn kaj patentojn de Szczepanik, kiu laboris ankaŭ pri la subakva ŝipo, aviadilo kun la moviĝantaj flugiloj, helikoptero kun duobla rotoro kaj eĉ aerŝipo, la t.n. celepino. Ĝojigas tamen, ke ekde 15 jaroj en Tarnów funcias la Fondaĵo,  portanta la nomon de Jan Szczepanik. Ĝia ĉefa celo estas revivigi kaj disvastigi la memoron pri la genia pola inventinto ligita kun ĉi tiu urbo.  

El la elsendo 23.06.2018. Legas Barbara – 9’31”

Koninda Pollando: La lago Hańcza

Hodiaŭ mi proponas konatiĝi kun la lago Hańcza en la nordorienta parto de Pollando, la plej profunda lago en Pollando kaj sur la Centroeŭropa Malaltebenaĵo. Laŭ la plej novaj ekzamenadoj helpe de specializa mara eĥosondilo faritaj de hungaraj kaj polaj specialistoj rezultas, ke ĝia profundo povas havi eĉ 113 metrojn, dum la meza profundoindico egalas al 42 metroj, en la subcentmetra profundo etendiĝas 12-hektara fundo. La lago Hańcza, tra kiu trafluas la rivero Czarna Hańcza (nigra hańcza) de la nordo al la sudo troviĝas sur la tereno de la Panorama Parko de Suwałki kaj estas ĉirkaŭprenita per strikta protekto. En la 1974-a jaro ĝi ektroviĝis en la projekto Aqua UNESCO kaj pro sia profundo kaj pro la altaj, subakvaj deklivoj. La lagosurfaco de Hańcza okupas pli ol 304 hektarojn, ĝi mem longas 4530 metrojn kaj ĝia maksimuma vasto superas mil metrojn kaj egalas al 1150 metroj. Ĝia akvospegulo troviĝas 229 metrojn super la marnivelo. La lagon Hańcza karakterizas kristale pura kaj malvarma akvo kaj ĝia signifa parto taŭgas por praktiki plonĝadon. Hańcza estas tipa postglaĉera akvoreceptaklo. La fundo kun pluraj ravinoj, kavoj estas aparta atrakciaĵo por plonĝistoj. Ĝiaj bordoj en plimulto krutaj, altaj, malfacile alireblaj estas kovritaj per rokblokoj, inter kiuj kelkaj estas vastaj je kelkaj metroj. La abundo de la rokblokoj estas tiom signifa, ke ili impresas, kvazaŭ estus laŭplane kunmetitaj. Preskaŭ mankas ĉe ili la borda flaŭro. La plantoj mergiĝintaj en la akvo formas vastajn subakvajn herbejojn. Multe pli riĉa estas la faŭno de la lago. Vivas tie multaj fiŝspecioj karakterizaj por malvarmaj nordaj akvoj i.a. koregonoj, lojtoj, ezokoj, lagaj trutoj. Renkonteblaj estas raraj, reliktaj krustacoj. En la ĉirkaŭaj arbaroj nestas preskaŭ 60 birdospecioj. La lago Hańcza troviĝas en la silentozono, eblas tamen moviĝi tra ĝi per kajako aŭ remboato. Eblas eĉ fiŝhoki, sed nur havante specialn permeson.

El la elsendo 15.06.2018. Legas Barbara – 3’40”

Kulturfolio: Olga Tokarczuk

Olga Tokarczuk, polino, estas la ĉi-jara gajninto de la Internacia Booker-Premio, la plej grava literatura premio en Britio, per kiu oni distingas aŭtorojn de libroj tradukitaj en la anglan. La distingo estis aljuĝita pro la libro “Bieguni” (esperante “La kurantoj”). La ceremonio okazis en la londona Viktoria kaj Albert Muzeo. Olga Tokarczuk estas la unua pola venkinto de la prestiĝa Internacia Booker-Premio. En mallonga parolado dum la enmanigoceremonio, ŝi speciale (pli bone estus: aparte) dankis al la tradukistino, Jennifer Croft, pro “mirinda kunlaboro kun homo, kiu montras tian sindediĉon kaj persistemon por trovi eldoniston”. Samtempe Tokarczuk emfazis, ke kvankam ŝi estas la unua pola virino ĵus ricevinta la Booker-premion, ŝi “ne kredas je la nacia literaturo. Ŝi ja traktas la literaturon kiel vivan estaĵon, kiu aperas en unu lingvo, kaj poste povas esti tradukita en alian, kio estas alia miraklo.” La prezidantino de la ĵurio, Lisa Appignanesi, substrekis, ke “Tokarczuk estas verkistino karakteriziĝanta per granda brilo kaj imagopovo” kaj la premiita libro “uzante mirindajn vortokunmetaĵojn (eble pli bone: votumojn) transportas nin en galaksion de alvenoj kaj forveturoj, historioj kaj deteniĝoj dum ŝi esploras temojn proksimajn al la nuntempo kaj al malfacila pozicio de la homaro, kie nur plasto sukcesas eskapi mortemon.” La premiita libro “Bieguni”   (ne necesas ĉiukaze doni la tradukon) en 2008 estis distingita per la pola Nike-premio. En Britio, ĝi estis publikigita sub la titolo “Flugoj” (“Flights”).  (la nomon de la tradukistino vi jam menciis supre). La libro estas siaspeca literatura monografio de la moviĝo-fenomeno, priskribo de moviĝemo, de angoro de vojaĝantoj. Laŭ ĝia aŭtorino, nuntempe turismo iĝis moderna maniero rerenkonti tre malnovan, atavisman, nomadan instinkton. La akso, ĉirkaŭ kiu Tokarczuk konstruis la libron, ne estas heroo aŭ historio, sed la fenomeno de la vojaĝado. La titolo de la libro rilatas al la nomo de rusa dekokjarcenta sekto, kies membroj kredis, ke la mondo estas verko de Satano, kaj kiam la homo haltas, Satano havas al li pli bonan aliron. Por eskapi diablon do oni devas moviĝi la tutan tempon. Olga Tokarczuk asertas, ke ŝi renkontis eĉ la hodiaŭajn kurantojn, iliajn nuntempajn posteulojn, kiuj la tutan tempon moviĝas per la Moskva metroo. La aŭtorino de la distingita libro priskribas la mondon de permanentaj vojaĝantoj, kiuj havas siajn specifajn produktojn, kiel vojaĝkosmetikaĵojn (malgranda tubo de dentopasto, miniatura ŝampuo, faldebla dentobroso), siajn malsanojn, kiuj ligiĝas kun ŝanĝoj de la tempozonoj, sian propran lingvaĵon: simplan, praktikcelan anglan. Ekzistas eĉ aparta branĉo de psikologio, kiu ilin priskribas: la psikologio de vojaĝoj. Temas tiel pri libro priskribanta la sopiron de unu fragmento al la tuto. En ĉi tiu senso do oni povas paroli pri libro esprimanta la krion de la moderna homo vivanta en tiu ĉi vibranta, fragmentita mondo. Li krias, krias por senco tuteca, holisma, kiu estus unufraza respondo al ĉiuj demandoj. Olga Tokarczuk naskiĝis en 1962 jaro en la loko Sulechów kaj aktuale estas unu el la ĉefaj reprezentantoj de la pola nuntempa literaturo. Ŝi estis dufoje distingita per la plej prestiĝa enlande literatura premio Nike. Profesie ŝi estas psikologo. Ŝia debutromano, “La vojaĝo de la homoj de la Libro” (pollingve “Podróż ludzi Księgi”) estis eldonita en la 1993-a jaro. Du jarojn poste ŝi publikigis sian sekvan libron – “E. E.”. La tria romano de Tokarczuk, “Praerao kaj aliaj tempoj” (pollingve “Prawiek i inne czasy”) el la 1996-a jaro, estis unu el ŝiaj plej sukcesaj verkoj, pri kio atestas la fakto, ke unu jaron poste ŝi ricevis pro ĝi du gravajn en la pola kultura medio premiojn, la tiel nomatan Pasporton de Polityka (temas pri distingo aljuĝita de opinikrea semajna revuo “Polityka”) kaj la premion de Kościelscy-Fondaĵo. La laŭvican fojon ŝi ricevis Nike-premion en 2015, pro la pli ol milpaĝa romano “La Libro de Jakobo” (eble la “Jakobaj Libregoj” (“Księgi Jakubowe”), eldonita en Pollando en 2014 kaj tradukita jam en kelkajn lingvojn, interalie en la svedan kaj ukrainan. Fine de aprilo aperis en Pollando la lasta libro de Olga Tokarczuk, “Opowiadania bizarne” (“Bizaraj rakontoj”).

El la elsendo 12.06.2018. Legas Maciek – 4’58”