La unuan viziton en 2019 en nia ciklo Koninda Pollando ni proponas fari en la dekkelkmila urbo en la suda Pollando, en la krakova regiono, Niepołomice [njepoŭomice]. La urbo havas interesan historian pasintecon, pri kio atestas tiaj historiaj objektoj en la urbo kiel la reĝa kastelo kaj gotika preĝejo. Malmultaj scias pri ĝia mistera forto, sed pri tio poste. La kreiĝo de  Niepołomice originas en la periodo de la organiziĝado de la Pola Ŝtato. Dum la regado de la unuaj Piast-dinastiaj princoj, kiam en la 12-a jarcento Krakovo fariĝis la ĉefurba centro de Pollando la najbarana Niepołomice-arbarego ekrolis kiel la ŝatata ĉasloko de la regantoj. En la 14-a jarcento la lasta el Piast-oj, reĝo Kazimiro la Granda konstruigis tie ĉasistan kastelon, kiu havis ankaŭ defendan karakteron kaj gotikan preĝejon. Oni supozas, ke la kastelo staris tie jam en la 1349-a jaro. Ĝi havis tri turojn, konstruaĵojn ĉe la suda kaj orienta aloj kaj kurtino ĉirkaŭis la korton. Paralele al la kastelo kreiĝis setlejo plenumanta servorolon por ĝi kaj por la reĝa kortego. La verkon de  Kazimiro la Granda daŭrigis reĝoj el la Jagelona dinastio, Władysław (vŭadisŭav) Jagelo, Sigismundo la Maljuna kaj Sigismundo la 2-a Aŭgusto. Dum la regado de la unua en la kastelo de Niepołomice estis kunvokataj reĝaj asembleoj, okazis reĝaj juĝoj. Sigimundo la Maljuna ĝifunde alkonstruis la kastelon je ortangula konstruaĵo kun interna korto. Tien cetere fuĝis la reĝa kortego dum la reganta en Krakovo epidemio en la komenco de la 16-a jarcento. Dum la regado de la sekva, Sigismundo Aŭgusto la kastelo estis rekonstruita kaj denove alikonstruita post incendio, kiu detruis la orientan kaj nordan aliojn. La laboroj en la jaroj 1551-1568 okazis sub la gvido de Tomasz Grzymała [tomaŝ gĵimaŭa] kaj skulptisto Santi Gucci. Estis konstruitaj i.a. ŝtuparo flanke de la korto kaj eksteraj galerioj. Ĉe la suda kastelalo kreiĝis italstilaj ĝardenoj de la reĝino Bona. Antaŭ dek kelkaj jaroj ili estis rekreitaj kaj nun apartenas al la atrakciaĵoj de la urbo. Ekde la 16-a jarcento la kastelo estis pasanta al diversaj nobelaj familioj, kiuj daŭre zorgis pri la plibeligado de la internoj kaj en la komenco de la 17-a jarcento la ekstera galerio ĉirkaŭanta la kastelan korton ricevis la frubarokan aspekton. La finbaton al la kastela brilo alportis la invado de svedoj, kiuj transformis ĝin en la nutraĵstaplejon, detruis la preĝejon kaj prirabis la urbon. La renovigaj provoj de la saksadinastiaj reĝoj Aŭgusto la Forta kaj Aŭgusto la 3-a ne sukcesis. Post la dispartigo de Pollando en 1772 la kastelo kun la urbo fariĝis la posedaĵo de la aŭstra aneksinto kaj iom post iom kadukiĝis plenumante diversajn prozeskajn rolojn. La veraj rekonstrulaboroj estis inaŭguritaj nur en 1991. La reĝa rezidejo en Niepołomice reakiris sian brilon nur en la 2007-a jaro. La dumjarcenta rezidejo de polaj reĝoj kun gotikaj kaj renesancaj keloj nun estas malfermita por gastoj kaj turistoj disponigante al ili hotelon kaj konferencan centron. En la kastela kapelo troviĝas ekspozicio, kiun formas deponaĵo el la paroĥa preĝejo kun la plej malnovaj reĝaj kaj papaj dokumentoj. Vizitinda estas ekspozicio prezentanta ĉastrofeojn, birdojn kaj bestojn renkonteblajn en Niepołomice-arbarego. La loka kulturcentro „Kastelo” organizas recitalojn, koncertojn, spektaklojn, kavalirajn turnirojn. En la kastelo sian sidejon havas ankaŭ la koruso „Cantata” koncertanta enlande kaj eksterlande. Sed… el la Reĝa Kastelo en Niepołomice onidire ĝis hodiaŭ radias mistera energicentro. Multaj konas legendon, ke la Reĝa Kastelo sur Wawel-altaĵo en Krakovo estis konstruita sur unu el sep lokoj en la mondo, kiuj estas difinataj kiel la energicentroj de la mondo. Pri kio do temas, se ni parolas pri Niepołomice ? La aferon eksplikas legendo….. „Estis nebula fruprintema mateno de la 1340-a jaro, kiam al la ligna kasteleto de Niepołomice proksimiĝis la kavalira grupo de Kazimiro la Granda. La reĝo surhavanta delikatan lanan kovrilmantelon vigle forsaltinte de sur la rasa helbruna ĉevalo ordonis kun singardo enporti venigitan el la krakova Wawel keston. Du kavaliraj junhelpantoj portis ĝin malantaŭ la nordorientan alon de la kasteleto, kie atendis jam masonistoj pretigintaj fundamentojn por la ĵus ekkonstruata defendokastelo. Hodiaŭ ni dirus, ke en la kesto troviĝis  la fondoŝtono, sed verdire ne temis pri la simpla fondoŝtono. La reĝo sciis, ke ĉe Wawel-altaĵo, en la loko kie troviĝas la kapelo de s-ta Gereon kaj dum la pagana tempo estis okazantaj specialaj kultoceremonioj, radikas en la terprofundo la fonto de enorma mistera forto. Ĉiun matenon la reĝo ĉerpis en tiu loko la vivoforton de la favora patrino-tero. Li bezonis ĝin aparte kiel precipa admiranto de la ina gento. Nenio do miriga, ke okaze de la renovigo de la antaŭromanika preĝejo kaj konstruo de la kastelo sur Wawel-altaĵo la reĝo ordonis el la plej profunda loko elpreni rokon, ĵus alportitan al Niepołomice, kiel la tiean fondoŝtonon. Ekde nun la reĝo senĝene povis ĉerpi la misteran terenergion ankaŭ en Niepołomice. Kredi aŭ ne ? Evidentiĝis tamen, ke scienicstoj el la Jagelona Universitato malkovris ĉe la Reĝa Kastelo en Niepołomice la elektromagnetan radiadon de ekstreme malalta frekventeco, analogan al tiu ĉe la fama Wawel-altaĵo en Krakovo.

El la elsendo 04.01.2019. Legas  Barbara  – 8’03”