En la hodiaŭa Trarigardo de la E-Gazetaro,   ni foliumas la 150-an numeron de „La Lampiro”, la majan kaj junian numerojn de „La Revuo Orienta”, la 3-an nunjaran numeron de „Norvega Esperantisto” kaj la junian numeron de „Esperantolehti”.

La hodiaŭan renkontiĝon kun la E-gazetaro mi proponas komenci per la reta eldono de la 150-a numero de La Lampiro, la organo de la E-Asocio de la brazila San-Paulo. Malfermas ĝin pensiga artikolo de Paŭlo S. Viana „Lumo en la mondo” rilatanta jam al la decembra, 70-a  datreveno de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Kvankam ĝi estis proklamita post la finiĝo de la 2-a mondmilito la aŭtoro memorigas historiajn momentojn,  en kiuj pri ĝenerale konceptataj „homaj”, ‘naturaj” rajtoj jam oni cerbumis kaj nun referencas al la situacio, en kiu pro daŭraj militoj  kaj kruelaĵoj tiuj rajtoj estas lezataj. Tiel do liaopinie  la Deklaracio  al pesimistoj ŝajnas estis „hipokritaĵo de potenculoj”. Viana asertas kontraŭon per la vortumo „esperantistoj ĝenerale ne emas partopreni tiun vidpunkton. Ni ne forlasas la esperon kaj bataladon por paco kaj justeco, kiu dekomence indikas la vojon al nia movado. La fakto, ke la homaro ankoraŭ ne sukcesis plenumi la indikojn de tiu dokumento, ne signifas, ke ĝi ne pravas. Male, ni klopododas daŭre diskonigi ĝin kaj pledi por ĝiaj principoj”. […] „Pli ol iam la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estas aktuala kaj nepre necesa en nia tumulta mondo”, konkludas Paŭlo Sergio Viana.  Ĉu efektive esperantistoj klopodos reveni en siaj cerbumadoj al la decembra datreveno de la Deklaracio, kiel sugestas la aŭtoro en la sekvontaj monatoj?  Eble valorus vastigi la temon de la Deklaracio mem per la rolo de Konsilio pri Homaj Rajtoj ĉe Unuiĝintaj Nacioj, kiun nur antaŭ semajnoj forlasis Usono. Post longa interrompo mi denove  havas la eblecon ekranfoliumi ĉi tiun brazilan periodaĵon kun tre varia temaro kultura, socia, lingvistika, movada. Nur listigante mi informu, ke ni trovas en ĝi i.a. filmrecenzon pri la franca/belga animita filmo „Jack kaj mekaniko de la koro”, artikolojn pri psikologia fenomeno eskapismo, pri la fenomeno de fotozintezo, eksplikon pri la brazila leĝa situacio koncerne stabilan kuniĝon. Kelkaj kontribuoj rilatas al kulturo. Paŭlo S. Viana skribas pri neforgesebla verko de Gerldo Mattos „Ivan, la 6-a”, Maria Nazaré Laroca proksimigas la silueton de la poeto Belmiro Braga. Rilate lingvon la leganto trovas la artikolon pri komoj en frazoj enhavantaj rilatajn propoziciojn kaj pri la uzo de E-epietoj, kiuj funkcias kiel substantivoj. Mian intereson evidente kaptis la artikolo pri la pola lingvo, en kiu la aŭtoro, studento de la pola lingvo skribas aparte pri „verboj de movado”, mi mem dirus verboj de „moviĝo” en la pola,  kiuj same kiel en multaj aliaj slavaj lingvoj havas imperfektan kaj perfektan formojn. La movadaj informoj rilatas tiu-ĉi numere kaj al. la brazilaj E-kongresoj, pri kiuj ni cetere informis en niaj elsendoj, al la nunjaraj homaranismaj kunvenoj en San Paŭlo. Movade estas ja ligita ankaŭ la artikolo pri la historio de Lisbono – la kongresurbo 2018. Entute tre interesa periodaĵo, pro kies redakto niaj gratuloj direktiĝas al Paŭlo Sergio Viana. Ĵus venis ĉiam regule aperanta la junia numero de „La Revuo Orienta”. Kun granda plezuro mi trovis en ĝi la laŭvican silueton de koninda eksterlanda esperantisto prezentanta sin al la japana leganto. Temas ĉi-foje pri la itala kaj internaciskale aktivanta esperantistino Edvige Tantin Ackermann, kiu eksplikas, kiel Esperanto fariĝis parto de ŝia vivo.  Multaj konas ŝin pro ŝiaj aktivadoj kiel komitatanino de UEA kaj kiel organizantinon de multaj gravaj aranĝoj. Mi ĝojas legi ŝiajn vortojn en la junia numero de la periodaĵo de JEI.  Signifan lokon en la junia numero okupas beletro. Ni estas bonŝancaj konatiĝi kun la 2-a premio de literatura konkurso de JEI-2017. Temas pri la tradukaĵo el la originala verko de AKUTAGAWA Ryuuosuke „Fortuno” esperantigita de TAI Takasi. Kortuŝite mi legis krome la rememoron pri Kapaino, jam mortinta japana esperantistino, edziniginta antaŭ jarcentduono al korea esperantisto, kiu eĉ se spertis mizeran vivon en Koreio akiris altlernejan postenon pri la japana lingvo,  kaj kiun oni honoromaĝis per vizito ĉe ŝia tombo dum la Seula UK. Eble aldonendas, ke kiel  ni legas „antaŭ 50 jaroj por japanino edziniĝi kun koreano kaj loĝi en Koreio estis tro aŭdace, ne tolereble por ordinaraj japanoj”. Kutime kun intereso mi sekvis ĉi-numere la novaĵojn hokitajn de Okita. Ĉi-foje ni ekscias pri Parlamenta Grupo por Promocii Futbalan Diplomation por plibonigi la rilaton kun Ĉinio.  Ni tamen rerigadu krome al la maja numero de „La Revuo Orienta” veninta komence de junio. Tiunumere pri sia e-ista vivo rakontas Ho Song el Koreio, profesia pentristo deklaranta la deziron esti elstara uzanto de Esperanto kaj senmakula ĝuanto de ĝia kulturo. La maja numero de JEI-periodaĵo amplekse informas pri Nara, kiel loko de la 2-a Komuna E-kongreso de Japanio kaj Koreio, ĝi liveras raporton pri la 9-a TAKE en Havano. Okita Kazumi tiunumere proksimigante Japanion referencas al la retiriĝo de la japana kantistino AMURO Namie en la 25-jariĝo de sia  estrada debuto. Ne nur „La Revuo Orienta” kalkuliĝas al la regulkonforme aperantaj E-periodaĵoj. Meze de junio venis la tria nunjare numero de „Norvega Esperanisto”, kiu kovrilpaĝe prezentas, kiel Esperanto meze de majo videbliĝis en Tromsø. La komencaj informoj rilatas tamen al la dutaga Skandinavia Kongreso, krom raporto publikigante la Deklaron,  per kiu Dana E-Asocio, Norvega E-Ligo kaj Sveda E-Federacio emfazas la intencon pligrandigi la kunlaboron inter si per komunaj skajpkunvenoj, instigo al kunlaboro de siaj junularaj organizoj, esploro de ebleco organizi komunajn eventojn, interŝanĝo de informoj pri novaĵoj, reklammaterialoj, lerniloj, studmetodoj, movadaj, kulturaj aŭ fakaj aranĝoj, funkciigo de la komuna retejo esperantonordio.org. Krom enhavoriĉaj junularaj paĝoj la norvega leganto ricevas riĉpilole lingvajn konsilojn de Otto Pritz kaj Mario Machlik la kvaran fojon  referencas al sia profesia/esperantista vizito en Japanjo sub la titolo „Japana mozaiko”. Rozornamita kovrilpaĝe la junia numeo de „Esperantolehti” informas pri la septembraj Aŭtunaj Tagoj kaj la trejnseminario renkonte al la UK 2019 en Lahti. Sed en la venontjara UK-urbo okazis jam komence de junio Somera Kurso, jam kelkfacete preparante al la evento 2019,  pri kio raportas Tiina Oittinen. La intensaj preparoj kaj rilata seminario okazos aŭtune, pri kio detaligas la publikigita ĉi-numere programo de la evento. Tre interesa iniciato kulige kun la Lahti-a UK estas la informo pri la nova babilejo por finnnlandanoj, kiu konsistas el diskutforumo kaj kurso por kongresanoj de la UK en. Juninumere finnaj esperantistoj adiaŭas malonvan E-aktivulinon, E-instruinon Silja Kivekäs. Sole nekrologaj informoj malmulte parolas al eksterlandanoj pri la vivgraveco de koncerna persono. Kelkaj akompanaj personaj frazoj de Synnöve Mynttinen, sekretario de E-Ligo de Finnaj Instruistoj dum la aktivula periodo de la forpasinta esperantistino prokismigas la unikecon de la vivo de Silja Kivekäs. Synnöve skribis: „Mi estas dankema al Silja, ĉar sen ŝia instruado mi ne lernus Esperanton kaj ne trovus E-movadon. Estis ĝuste ŝi, kiu instigis  min partopreni Vintrajn Tagojn de EAF en Jyväskylä, kie Harri Laine transdonis la martelon al Jukka Laaksonen. Silja ne tre ŝatis, kiam mi diris, ke mi estas ŝia diŝĉiplino, kiam mi dum iu el la E-vojaĝoj de Sigrid Kivistö tiel prezentis min al lokaj esperantistoj. Iam ŝi diris, ke plej bona afero de E-vivo estas la komunaj vojaĝoj al interesaj lokoj”. Dankon Synnöve, ke krom la informoj pri ŝiaj meritoj ni povis iom familire alrigardi la figuron de la grava finna E-aktivulino. La finnaj esperantistoj en sia junia numero de „Esperantolehti” publikigas i.a. la alvokon de Isabelle Nicolas starigi internacian E-vojon, itineron uzante por tio ZEO-ojn. Tiu ĉi iniciato ŝajnas esti tre bonvena por vigligi la agadon de ZEO-komisiono de UEA, kiu funkcias iom lame kaj pasive, ne ĉiam ĝisdate.

El la elsendo 26.06.2018. Legas Barbara – 11’58”