La kastelo en Gołuchów [go-u-ĥuf] estas unu el la plej grandaj atrakciaĵoj de la poznana regiono en la okcidenta Pollando. Tiu ĉi pli ol 400-jara konstruaĵo estas unu el la plej belaj en la tuta Pollando. Origine temis pri frurenesanca masonita, kelketaĝa konstruaĵo kun defenda karaktero, havanta defendturojn ĉe ĉiu angulo. Ĝi estis konstruita por Rafał Leszczyński, aristokrato, loka altrangulo, la patro de reĝo Stanisław Leszczyński, poeto kaj oratoro, ambasadoro de la Respubliko en la Otomana Imperio. La unusolajn restaĵojn de lia kastelo konsistigas nun keloj, fundamentoj de belvedero kaj tri videblaj de la korto turoj. Lia filo Wacław Leszczyński tranformis ĝin en magnatan rezidejon, sed dum pliaj 250 jaroj la posedantoj de la kastelo en Gołuchów kalejdoskope ŝanĝiĝadis. Tio daŭris ĝis la mezo de la 19-a jarcento, kiam la kastelposedaĵon aĉetis  por sia filo pola aristokrato, politika aganto, artmecenato kaj eldonisto de historiaj fontoj, Tytus Działyński. En 1857 lia filo Jan edziĝis al Izabella Elżbieta Czartoryski, pola pentristino, kolektanto de la artverkoj. La filino de princo Adam Jerzy Czartoryski kaj Anna Zofia familie Sapieha de la infanaĝo estis ligita kun Parizo. Tie ŝi gvidis la Polan Instituton ĉe la pariza Hotel Lambert farante tamen plurajn vojaĝojn tra Eŭropo, ankaŭ tra Alĝerio, Egipto kaj Sankta Lando. La plimulton de sia vivo ŝi pasigis en Parizo, post la geedziĝo ankaŭ en Gołuchów. En 1872 ŝi transprenis la tiean kastelon pro la pruntedonita al la edzo mono por la bezonoj de la – fiaskinta – kontraŭcara insurekcio 1861. Pro la verdiktita mortopuno Jan devis elmigri, tamen en 1869 pro la amnestio li povis reveni kaj estis liberigita de akuzoj. Li revenis daŭrigante la kulturan kaj eldonan agadon, sed koncentriĝis pri alikonstruo de la kastelo en Kórnik, kiu fariĝis lia rezidejo. Verdire komence li intencis kontribui al la alikonstruo de la kastelo en Gołuchów, sed la planoj ŝanĝiĝis, kiam liaj ideoj ne ricevis aprobon de Izabella. Do, Izabella Elżbieta Czartoryski alikonstruis – parte laŭ propra koncepto – kastelon transformante ĝin en muzeon. Dank’ al la fondaĵo establita en 1893 estis certigitaj rimedoj por ĝia funkcido. Laŭ ŝia ideo la muzeo estis malfermita al ĉiu artamanto, artinteresiĝanto kaj ne disvdidebla je fragmentoj. Ŝia celo estis rekrei la iaman brilon de Gołuchów-rezdejo, iama sidejo de Leszczyński-familio. Por realigi tiun planon Izabella venigis el Francio diversajn  artistojn, arkitekton Maurico Augusto Ouradou, skulptiston Karlo Biberon kaj pentriston Ludoviko Breugnot, kiuj restaŭris la kastelon imitante la kastelojn de apud Luaro. Al ili ŝuldiĝas altaj – kovritaj de ardezoj – tegmentoj, sveltaj kamentuboj kaj skulptista finpretigo. Oni uzis tiucele i.a. historiajn arkitekturajn elementojn aĉetatajn de Izabella en la eŭropaj antikvaĵejoj, kiel malnovgotikajn aŭ renesancajn kamenetojn, ŝutrojn kaj aliajn.  El iom kaduka konstruaĵo Izabella kreis superban arkitekturan-parkan kompekson konforme al la 19-jarcentaj artkonceptoj, kiu fariĝis unu el la plej konataj muzeoj sur la tiamaj polaj teritorioj. Ĝis la eksplodo de la 2-a mondmilito temis ankaŭ pri unu el la plej grandaj privataj muzeoj en Eŭropo. Izabella iniciatis ankaŭ la kastelan kolekton de antikvaj vazoj, grafikaĵoj, artmebloj. Inter multaj valoraj grafikaĵoj, pentraĵoj kaj krokizoj multaj estis ligitaj aŭ akcentantaj ligojn kun Pollando, kiel „Malgranda polo” de Rembrandt, „Madono kun granato” de Stwosz, portreto de Kościuszko de Grassi aŭ kronceromonia bildo de reĝo Stanisław August Poniatowski. La polan karakteron de la rezidejo akcentis ankaŭ pluraj, belegaj sarmataj portretoj, t.e. portertoj de polaj nobeloj en tradiciaj vestoj. La princino Izabella Czartoryski mortis en Francio en 1899, sed ŝia korpo estis sepultita en Gołuchów en la kapelo troviĝanta en la ĉirkaŭanta la kastelon parko. Ŝian kolektistan pasion daŭrigis nevo, princo Witold Czartoryski. Post lia morto komence de la 20-a jarcento Gołuchów fariĝis posedaĵo de princo Adam Czartoryski, kiu daŭrigis la agadon de sia pli juna frato, eldoninte ampleksan gvidlibron tra la kolekto. La eksplodo de la 2-a mondmilito vanigis la ideon transporti la kolekton al Poznano. Malgraŭ la entreprenitaj klopodoj savi almenaŭ la plej valoran parton de Gołuchów-kolekto ĝi estis prirabita de germanoj en 1939 kaj ĝiaj eksponaĵoj forveturigitaj al Germanio aŭ parte detruitaj. Parton de la kolekto oni reakiris en la 50-aj/60-aj jaroj, kiam la kastelo fariĝis jam la posedaĵo de la Nacia Muzeo en Poznano. Dank’ al ĝiaj klopodoj la kastelaj salonegoj estis ekipitaj per valoraj murtapiŝoj, eŭropa pentroarto, maloftaj mebloj kaj kolekto de la artmetiaĵoj. La referencanta per sia formo al la famaj kasteoj ĉe Luaro iama rezidejo de Działyński-familio kaj ĉirkaŭanta ĝin parko ĉiujare logas amason da vizitantoj, pri kio ne eblas miri, ĉar temas pri eksterordinare ĉarma angulo de Pollando. Simile kiel antaŭ la milito la ĉefkonstraĵo kun konstruaĵo flanka rolas kiel muzeo, liverante estetikajn impresojn sur alta eŭropa nivelo. La eksponaĵojn eblas admiri en pluraj laŭtemaj salonoj. La viziton en la muzeo eblas daŭrigi en la parko, kiun apudas en la proksima arbaro bizona rezervejo. La ĉirkaŭ 162-hektara parto, origine en la angla stilo, kreita de ĝardenisto Adam Kubaszewski, nun rolas kiel parko panorama. Komence estis en ĝi mil arbo- kaj arbustospecioj, inkluzive multajn ekzotikajn.  Pasintjare la kastelo kaj la parko estis aĉetita de la heredantoj  fare de la Nacia Muzeo en Poznano kontraŭ 20 milionoj da zlotoj.

El la elsendo 29.06.2018. Legas  Barbara  -8’15”