Pollandon disde Portugalio dividas preskaŭ la tuta kontinento. Tamen malgraŭ la distanco sociologoj kaj kulturologoj de ambaŭ landoj rimarkas similecojn elmontrante la iaman ŝtatpotencan pozicion de ambaŭ landoj, katolikan tradicion kaj similan rilaton al la familio. Poloj kaj portugaloj havas similajn politikajn atendojn. Ambaŭ naciojn karakterizas amo al libereco kaj demokratio. Se tamen en Pollando komunismo estas perceptata en maniero negativa kaj taksata kiel totalisma reĝimo en Portugalio ĝi havas alian emfazon kaj daŭrajn simpatiantojn. Inter similaĵoj konsiderebla estas la  rilato al religio, kiu en ambaŭ landoj estas unu el la signifaj elementoj de la nacia identeco. Laŭ ekspertoj por ĝi signifa estas ankaŭ la periferia geografia situo kaj la rilato al la maro. La Atlantika Oceano estis kaj estas grava  ne sole kiel geografia regiono, sed ankaŭ kiel simbolo de libereco, kio emfaziĝis en la subteno de ambaŭ socioj por la Nordatlantika Pakto.  Oni rimarkas ankaŭ historiajn similecojn, kiam same Pollando kiel ankaŭ Portugalio estis gravaj politikaj organismoj en siaj regionoj. La 14-a, 15-a kaj 16-a jarcentoj fierinde gravuriĝis en la historio de ambaŭ landoj. Portugaloj dominis sur la maroj, la Respubliko spertis la tiel nomatan „oran epokon kaj Pollando okupis altan lokon en la centra-orienta Eŭropo laŭ la politika, militista, kultura kaj ekonomia vidpunktoj. Malgraŭ ne tro oftaj reciprokaj kontaktoj jam en mezepoko en la portugalaj kronikoj oni trovas menciojn pri Pollando. Polaj kavaliroj akompanis Henrikon la Naviganto konkeri Ceŭton, en 1484 Nikolao el Popielowo famiĝis gajnante multajn turnirojn organizatajn de Johano la 2-a, kaj en 1518 Manuel la 1-a nomumis la polan nobelon  Jan Tarnowski kiel portugalan kavaliron, kiu kun la kompanoj partoprenis batalojn kontraŭ maŭrojn en Maroko. Laŭ la portugala legendo la pola reĝo Vladislavo la 3-a de Varna – transvivis la kontraŭturkan batalon apud ĉi tiu urbo. Kaj ankaŭ tiel oni asertas en pola tradicio.  Onidire, sekve kiel Henriko Alemao, la kavaliro de la sankta Katarina el Sinajo – li setliĝis en Madalena do Mar sur Madejro, kiun donacis al li Henriko la Naviganto. Tie laŭ la legendo li edziĝis, ricevis filon, sed apenaŭ 40-jara pereis surmare. Revenante tamen al historiaj faktoj ni notu, ke fine de la 17-a jarcento la portugalan kortegon atingis du polaj diplomatiaj misioj, kiuj  klopodis akiri  financan subtenon flanke de la portugalaj regantoj por la milito kontraŭ turkojn. Kvankam en la tiama Eŭropo la ideo de sankta milito iom paliĝis,  tamen en Portugalio kaj en Pollando ĝi daŭre viglis. Ĉe la orienta rando de Eŭropo pro proksimeco de la turka minaco, ĉe la okcidenta pro la tradicio de rekonkero kaj burĝonanta nacia mitologio. Ĉi-lasta la civilizacian mision de la portugala nacio ligis kun la batalo apud Ourique en 1139, kiam al la unua reganto de Portugalio aperis Kristo.  Laŭ portugala literaturisto António José Saraiva unu el la ĉefaj motivoj de geografiaj malkovroj estis la deziro evangelizi la mondon kaj faligi la potencon de nekredantoj. Tio por ambaŭ nacioj estis platformo de reciproka kompreno. Post la batalo apud Vieno en 1684 en Portugalio aperis vico da raportoj pri la militsukcesoj kontraŭ Turkion, en kio Pollando ludis gravegan rolon. António Vieira, jezuita oratoro, verkisto kaj defendanto de la homaj rajtoj vigle sekvis la situacion en Pollando difininte ĝin la Antaŭmuro de Kristanismo, kaj la reĝon Sobieski – la pola Marso. Kiam en 1733 kreiĝis la projekto inviti al la pola trono portugalan reĝidon Manuel oni akcentis liajn meritojn kaj batalfamon en la bataloj kontraŭ turkojn, kiel adekvatajn trajtojn por la kandidato je reĝo en la nacio famiĝinta en bataloj kontraŭ la nekredantoj. Kiam populariĝis la klerigepokaj ekspedicioj en 17-a jarcento multiĝis raportoj de polaj nobeloj el Portugalio, eĉ se ili ne abundas. Plej ofta celloko de la tiamaj polaj vojaĝantoj sur la Iberia Duoninsulo estis la sanktejo en Santiago de Compostela. Portugalio rolis por halti dumvojaĝe. Ne tre ampleksaj raportoj estas tamen troveblaj en la taglibroj de Jakub Sobieski, la patro de la reĝo Johano la 3-a, aŭ de Karol Stanisław Radziwiłł. Ili rilatas unuavice al la trapaso de la vojaĝo, vizitataj lokoj kaj arkitekturo de Lisbono. Nur en la 19-a jarcento la reciprokaj kontaktoj intensiĝis. Generalo Józef Bem konforme al la devizo „Por libereco nia kaj via” klopodis ĉe la trupoj de Maria la 2-a instali la polan legion, kio ne efektiviĝis. Baldaŭ poste alikarakteran vojaĝon entreprenis Teodor Tripplin, kuracisto, vojaĝanto, verkisto, insurgento, elmigra aktivulo. Siajn  spertojn li priskribis en aventurromano „Rememoroj pri vojaĝo tra Danlando, Norvegio, Britio, Portugalio, Hispanio kaj la maroka ŝtato”.  Portugalio estas prezentita en ĝi kiel rava kaj fabeleska lando, eĉ se konfliktoplena, kio ligiĝis kun la tiam apenaŭ finiĝinta interna milito aŭ danĝero ligita kun la portugalaj montaraj rabistoj. Ekde 19-a jarcento Pollando fariĝis por Portugalio sinonimo de batalo por libereco. Polaj kontraŭcaraj insurekcioj vaste eĥis ĉe la portugla intelekta elito kaj la pola batalo por sendependiĝo estis komparata kun la 16-jarcenta batalo por sendependeco de Portugalio. La portugalaj akademiaj medioj estis organizantaj spektaklojn, prelegojn, manifestaciojn kaj monkolektojn por poloj,  kiel nacio bravega, amanata librecon kaj ĝin meritanta. Tiu bildo renaskiĝis en la 20-a jarcento, kiam kreiĝis „Solidareco”. La historisimileco de la du foraj nacioj manifestiĝis en batalo kontraŭ diktatorecon kaj totalismon. El tio sekvis la opinioj, ke tio kio komenciĝis en Portugalio en 1974, finiĝis en Pollando en 1989. Delonge la unua kontakto, kiun havas polaj infanoj kun Portugalio komenciĝas en lernejoj dum historilecionoj, kiam oni traktas geografiajn malkovrojn. La vizitoj en Portugalio ligiĝis unuavice  kun la pilgrimadoj al Fatima, kaj kvankam tiu religia turismo daŭras, la oferto viziti Portugalion semajnfine, okaze de katolikaj festoj kiel Kristnasko multe populariĝis. Sendube la merkata sukceso de la portugala vendejreto Biedronka (Kokcinelo), apartenanta al la portugala grupo de Jerónimo Martins aŭ sukcesoj de Eurocash en Pollando, ne nur popularigis la portugalajn produktojn, sed altigis la konscion de poloj pri Portugalio.

El la elsendo 24.07.2018. Legas  Barbara  – 9’18”