Andrzejki, la sanktandrea nokto inter la 29-a kaj la 30-a de novembro de jardekoj, se ne de jarcentoj estas nokto mistera. Aparte por fraŭlinaj, knabinaj, inaj koroj, kiuj ŝatas levi la vualon de la sorto por ekscii ĉu finfine efektiviĝos la revo pri la edziniĝo. Ne vane la pola proverbo antaŭdiras, ke „La fraŭlina espero ekbrilas, kiam la Sankt-Andrea tago aliras”. La unuaj polaj dokumentitaj informoj pri „andrzejki”, la sanktandrea nokto devenas el la 16-a jarcento. Menciis ilin Marcin Bielski, renesanca poeto, verkisto kaj tradukisto, en 1557 en sia teatraĵo „Komedieto de Justyna kaj Konstanca”. Evidente tio ne signifas, ke antaŭ ĉi tiu dato la kutimo estis nekonata aŭ malvaste praktikta. Cetere ne nur en Pollando. S-ta Andreo estis la unua el inter 12 apostoloj,  la unua heroldanta la Evangelion en Bizanco, pro tio rekonita  la unua episkopo de Konstantinopolo. Li mortis martire sur X-forma kruco la 30-an de novembro de la 60-a jaro en Patras, Grekio. S-ta Andreo estas konsiderata la patrono de slavaj nacioj kaj de tiaj landoj kiel i.a. Skotlando kaj Grekio. Oni kredas lin ankaŭ la protektanto de edziniĝontaj fraŭlinoj, al kiuj li helpas ekkoni la nomon de estonta edzo kaj lian devenon. S-ta Andreo estas konata kiel la plej bona konfidanto kaj pledanto de la knabinoj koroj, de iliaj sopiroj kaj preĝoj favore al bona geedziĝo kaj reciprokata amo. La origino de la sanktandreaj aŭguroj ne estas ĝisfunde rekonita. Kelkaj aŭtoroj elmontras Grekion, reliefigante la etimiologian proksimecon de la nomo Andrzej, Andreo (Andress) al la vortoj grekaj aner, androsos signifantaj edzon, viron. Aliaj ligas al la kulto de la malnovĝermana dio Frejo, la liveranto de riĉeco, dio de amo kaj fekundeco. Sendepende de la origino de la nomo de la poteca fraŭlina protektanto jam niaj praavinoj kun emocio estis prepariĝantaj al la aŭguroriĉa vespero. Unu el la plej popularaj manieroj estis verŝi sur malvarman akvon likvan vakson (antaŭe likvan plumbon) tra la ŝlosiltenila truo. Dum la malvarmiĝado kaj plumo kaj vakso alprenas diversajn, kelkfoje tre fantaziajn,  formojn. Ilian signifon eblas deĉifri rigardante ilian ombron sur la muro en la lumo de la flagrantaj kandeloj. Eble aperos ombro de estonta edzo aŭ akcesoraĵoj ligitaj kun lia profesio, kiu scias ? Se eĉ la plej populara estis la aŭgurado helpe de plumo, sekve vakso ja multas aliaj manieroj. Ekzemple en la fraŭlina rondo oni mezuris per la alterne metataj ŝuoj de la partoprenantinoj la distancon ĝis la pordo. Kies ŝupinto kiel la unua tuŝis la pordon, ties sorto estas tutcerta: geedziĝo! Oni ankaŭ kutimis lotume tiri el sub ekzemple  talereto, korbeto objektojn, kies simbola signifo evidentis. Folieto signifis ĝismortan fraŭlinecon, ringo aŭ kapuĉeto geedziĝon, rosario – monakinan vivon. Eblis ankaŭ meti sub la kusenon la paperfolietojn kun nomoj de la ŝatataj knaboj. La tirita post la vekiĝo nomfolio klare estis montranta la nomon de la amato. Tiuj fraŭlinoj, kiuj dum la sanktandrea tago fastis kaj preĝis al la sanktulo povis kalkuli, ke dum la dormo aperos la vizaĝo de la estonta amato. La aliaj, kiuj tranĉis tiutage branĉeton de ĉerizujo kaj metinte ĝin en la akvon dum la Antaŭkristnaska Nokto ekvidos ĝin floranta ankaŭ povis certi pri baldaŭa edziniĝo. Ne eblas elĉerpi la plenan gamon de la aŭgura fantazio. Sed, se antaŭe la vespero antaŭanta la tagon de la S-ta Andreo estis rezervita nur por edziniĝontaj fraŭlinoj nun ĝi estas okazo por amikaj renkontiĝoj. Ne sole en la hejma etoso, sed ankaŭ en kluboj kaj restoracioj. Ne plu oni pasigas la vesperon en la strikte familia, fraŭlina rondo. Kaj la amuzo ne celas sole ilin. La nuntempaj sanktandreaj vesperoj signifas neformalajn distrojn kaj aŭgurojn rilatantajn same al knabinoj kiel knaboj. Do la malnva popola proverbo pli ĝustas en la versio: „La gefraŭla espero ekbrilas, kiam la Sankt-Andrea tago aliras”.

El la elsendo 30.11.2018. Legas  Barbara  – 6’00”