Felietonoj
Pollando invitas: Tuchola
Dum nia ĉi-semajna vizito ni restu en Pomerio vizitante verdire iun el la tieaj ne grandaj urboj, sed samtempe iun el la plej malnovaj, nome Tuchola. Jam ĉirkaŭ la 980-a jaro, plej verŝajne laŭ ordono de la unua pola reganto Mieszko la I-a, kreiĝis tie la unua firmvivejo. La unua skribita dokumento devenas el pli posta periodo, el la 1287-a jaro. Tiam laŭ invito de princo Mściwoj la 2-a la arĥiepiskopo de la tiama pola ĉefurbo Gniezno, Jakub Świnka konsekris la lokan preĝejon. Ekde sia komenco Tuchola estis grava loko en la regiono troviĝante ĉe la vojkruciĝo de komercaj itineroj ligantaj la sudon kun la nordo “via magna”, kaj la okcidenton kun la oriento “via regia”. Ĉirkaŭ la 13-a jarcento Tuchola el loko kun komerca karaktero tre rapide transformiĝis en fortan administran centron, en kiu sian sidejon havis lokaj aŭtoritatoj. Kvankam oni supozas, ke komence la urbo ekzistis baze de la pola leĝo, la lokdokumento baze de Chełm-leĝaro devenas el la 1346-a. La tiama Tuchola konsistis el du partoj – la urba kaj la kastela. En la urba parto dominis kontruaĵoj lignaj, masonitaj estis sole la ĉefa paroĥpreĝejo de Sankta Bartolomeo, la urbodomo kaj evidente la kastela komplekso. Ĝis hodiaŭ estas facile rekonebla la origina urboplano, ortangule kruciĝantaj stratetoj kaj granda foriplaco en la urbocentro. La urbon ĉirkaŭzonumis ŝtona-brika muro kun 15 defendoturoj kaj tri pordegoj. La nomo Tuchola laŭ legendo deriviĝas de la vortoj “tu hola”, kio signifas “ĉi tie halti”. Tamen oni asertas, ke plej probable la urbonomo radikas en la slava vorto “hola”, kiu signifis arbaron, arbaregon, pingloarbaron. En la blazono de Tuchola aperas la figuro de sankta Margareta sur la blua fono kun kolombo en unu mano kaj kruco en la alia, kun la ora krono surkape. En tiu formo ŝi aperis sur ĉiuj malnovaj urbosigeloj. Onidire ŝi protektis la urbon kaj ĝiajn loĝantojn dum iu el la urbosieĝoj ordonate, ke la malamikon oni celu per panbuloj. Tio konvinkis la atakintojn pri la forto kaj grandegaj manĝoprovizoj de la urbo, sekve pri la sieĝorezigno. Tuchola, kiel multaj aliaj urboj de Pomerio en sia historio havis ligojn kun la Teŭtona Ordeno, ja ĝian lokdokumenton eldonis granda teŭtona majstro, Henryk Dusemer. Komence de la 14-a jarcento Tuchola fariĝis eĉ la rezidejo de la ordena komandoro. Kun Tuchola estas ankaŭ ligita epizodo el la 1410-a jaro. Nome la militkampanjo, kiun inaŭguris la plej granda batalo de la mezepoka Eŭropo apud Grunwald la 15-an de julio sian finalon havis en Tuchola. Komence de novembro samjare la polaj trupoj proksimiĝis al la urbo de la sudo kaj atakis la amasiĝantajn ĉirkaŭ la kastelo teŭtonajn trupojn, sekve de kio la kruckavaliraj vicoj estis frakasitaj. Tuchola en la sistemo de la Reĝa Prusujo, la pola provinco kreiĝinta el la parto de la kruckavalira ŝtato, post la pactraktato el la 1466-a jaro fariĝis la centro de distrikto, la tria laŭ la grandeco en la pomeria vojevodio. La 16-a jarcento signis la disfloron de Tuchola. Preskaŭ unu kaj duona mil loĝantoj, okupiĝante ĉefe pri metioj, loĝis en 123 domoj kadre de la urbomuroj kaj en 78 antaŭurbe. En la 17-a jarcento dum la sveda invado la malamiko kvin fojojn klopodis konkeri la urbon kaj la kastelon, sed ĉiam sensukcese. Nur unu fojon la svedaj trupoj sukcesis enmarŝi la urbon, sed la kastelo restis sub la pola kontrolo. Tamen dum la svedaj invadoj la ĉirkaŭaĵoj kaj la kastelo, pro la eksplodo de pulvo- kaj municistaplejo estis grave damaĝitaj. La sekva jarcento aldone plagis la urbon per granda incendio. La mezepoka kaj la tiama konstrusubstanco estis detruitaj. Ĝis hodiaŭ konserviĝis en fragmentoj la urbomuro, kastelo kaj ne multaj gotikaj keloj. Post la unua dispartigo de Pollando en la 1772-a jaro Tuchola ektroviĝis en la prusa aneksoparto, kaj al Pollando revenis en la 1920-a. Tuchola-regiono nekontesteble apartenas al la plej atrakciaj turisme lokoj en Pomerio. Sekve de la efikado de la skandinavia glaĉero la tieaj terenoj distingiĝas per pitoreska panorama varieco. La reĝino de Bory Tucholskie, alivorte Tuchola-Pingloarbarego estas la rivero Bzura, jen fluanta pigre, jen ŝaŭme torentumanta tra ŝutrokoj kvazaŭ monatara rivero, jen meandre zigzakanta. Pitoreskaj postglaĉeraj lagoj liveras al la ŝatantoj de la naĝado kaj sinbano refreŝigon dum varmaj tagoj, al fiŝhokantoj abundon da fiŝoj, ankoraŭ al aliaj ebligas ĝui kajakadon kaj velŝipan navigadon. Inter la altaĵoj surkreskitaj de la originaj plantoj, tie kien kondukas jam neniuj padoj ravsurprizas etaj akvoreceptakloj, sur kiuj moviĝas insuletoj el la torfoplantoj. De pramalnova tempo oni produktis tie peĉon, por kiu oni uzis la plej fajnan lignon, oni bredis abelojn en la trunkoj de la forhakistaj arboj. Tiel la homa aktivado influadis la tiean ekosistemon, sed la plej damaĝan kaj raban mastrumadon oni gvidis dum la prusa aneksoperiodo. Malgraŭ ĉio oni ne sukcesis forpreni de Bory Tucholskie la karakteron de la iama praarbarego. Kvankam la homa aktivado alkondukis al la formalapero de uroj, eŭropaj bizonoj, linkoj, lupoj kaj ursoj tamen ne mankas aproj, vulpoj, leporoj, cervoj kaj kapreoloj, kaj oni rekresis sukcese la populacion de kastoroj. Daŭre en Bory Tucholskie trovas sian rifuĝejon maloftaj birdospecioj: gruoj, grandaj egretardeoj, pandionoj, blankvostaj maragoj, korvoj, nigraj cikonioj kaj gufoj. Por efike protekti la tieajn naturriĉaĵojn sur la tereno de Bory Tucholskie estis establitaj 22 rezervejoj kaj 4 panoramaj parkoj. Depende de la jarsezono la lokaj arbaroj liveras al siaj vizitantoj libere plukeblajn – ekster la striktaj rezervejoj – frambojn, rubusojn, berojn, multajn fungojn: boletojn, laktariojn, kantarelojn. Laŭ ekspertoj aperas tie eĉ 100 fungospecioj kaj multaj aliaj aldonas, ke Bory Tucholskie estas unuvice la reĝolando de likenoj, el inter kiuj iuj memoras la lastan glaciperiodon de antaŭ 10 mil jaroj. Ĉiukaze vizitante Pollandon valoras memori, ke temas pri la plej granda surkreskita de arbaroj regiono de Pollando, la dua post tiu de Białowieża Prarbaro en la nordorienta parto de la lando.
El la elsendo 06.12.2019. Legas Barbara – 8’38”
Koninda Pollando: Kłodawa [kŭodava]
Denove post kelka paŭzo ni invitas vin gesinjoroj viziti laŭvican konindan lokon en Pollando. Ĉi-foje temas pri la loko Kłodawa situanta pli-malpli meze de la vojo inter Varsovio kaj Poznano en la regiono Kujavio. Kelkfoje ĉi-jare ĝi troviĝis ĉe la itinero de miaj trajnaj veturoj, sed ĝia nomo ĝenerale estas konata. Nome troviĝas en ĝi la plej granda, la plej profunde situanta kaj…. la plej nova minejo de la ŝtona salo en nia lando, kie nun daŭras laboroj pri organizo de salbazita kuracejo, sed krome daŭra senĉese modernigaj laboroj kaj la salekspluatado okazas sur la nivelo 600 kaj 750 metrojn sub la ternivelo. La establo de Kłodawa radikas en la 11-a jarcento, kiam ĝi kreiĝis kiel ĉepreĝeja setlejo. Tamen la unuaj setlospuroj en la regiono estas multe malpli novaj kaj devenas de antaŭ 4 mil jaroj, en Kłodawa mem de antaŭ du kaj duona mil jaroj. Ĝia nomo deriviĝas de la nomo signifanta faligitan arbotrunkon, kiu en la pola lingvo sonas „kłoda” [kŭoda]. Ĝis nun ĝi funkcias en negativa frazeolgiaĵo signifanta malebligon de realigo de ies intencoj. Tamen koncerne la urbonomon ĝi signifis ne sole faligitan arbotrunkon, sed la vivejon de arbaraj bestoj protektitan de falintaj arbotrunkoj kaj gardatan de reĝaj oficistoj. Antaŭ jarcentoj, en la tempo kiam tiu tereno estis dense surkreskita de arabaroj la polaj regantoj ofte estis venantaj tien por ĉasi. Ili ekde la komenco ĉirkaŭprenis la lokon per sia protekto. Jam en 1085 princo Władyslaw Herman ordonis konstruigi en Kłodawa preĝejon kiel oferdonon pro la naskiĝo de sia filo Boleslao. Temas pri la posta pola reĝo Bolesław Krzywousty [boleŭaf kŝivousti]. La reĝo, kiu aparte ŝatis la regionon de Kłodawa estis Vladislavo Jagelo, kiu atribuis al ĝi la urborajtojn. La urboevoluon favoris Kazimiro Jagelonido, kiu libergis la urbon de ĉiaj doganoj kaj foirpagoj. Apartan brilon Kłodawa ĝuis dum la regado de Sigismundo la Maljuna, la aliaj reĝoj kiuj zorgis pri la urboevoluo estis Stefan Batory kaj Sigismundo la 3-a Vasa. La lastajn privilegiojn Kłodawa ricevis de Stanisław August Poniatowski. La periodo de la plej pompa disfloro de Kłodawa datiĝas al la 16-a jarcento. Favoris tion ankaŭ la fakto, ke tra la urbo kondukis du gravaj komercaj itineroj el Prusio al Litovio kaj Rusio, el la loko Łęczyca al la nordsituantaj urboj Toruno kaj Gdansko. Sian signifon Kłodawa perdis sekve de la 17-jarcentaj svedaj invadoj, la tiel nomata „sveda inundo”, kiam oni elmurdis signifan parton de ĝiaj loĝantoj. Pliaj svedaj invadoj kaj epidemioj kaŭzis, ke Kłodawa neniam reakiris brilon de antaŭ la dispartiga periodo en la 18-a jarcento. Ĝiaj pliaj sortoj ne estis brilaj. Ekde 1793 ĝi ektroviĝis en la prusa aneksoparto, nur por 8 jaroj en 1807 ĝi eniris la sendependan Varsovian Princolandon, sed jam ekde 1815 ĝi ektroviĝas en la rusa aneksoparto. Tiam ĝi perdis (en 1870) la urborajtojn, reakirinte ilin nur en la komenco de la reagajnita suvereneco de Pollando en 1925. Jam antaŭmilite oni malkovris ĉi tie riĉajn saltavolojn, sed ilia ekspluatado komenciĝis nur en 1956. La blanka kaj rozkolora salo de Kłodawa famas pro sia altgrada pureco. Ĝi distingiĝas kiel riĉa fonto de mikroelementoj, necesaj por regulkonforma, sana funkciado de la homa organismo. Temas pri magnezio, mangano, fero, zinko, kupro, kalcio, kalio, seleno, jodo kaj aliaj elementoj. Parto de la minejo estas vizitebla. Onidire ĝia turisma itinero en la profundo de 600 metroj sub la tero troviĝas plej profunde laŭ la monda skalo. La vizitantoj konatiĝas kun la historio de la saltavoloj kaj diversaj aplikoj de ekspluatata salo. Krom por konsumaj celoj en ĉiu pola domo ja ĝi servas en agrikulturo i.a. kiel leksalo por la bestoj, en la kemia industrio, por la dumvintra vojkonservado. La lifta enprofundiĝo al la vizitindaj koridoroj kun la rapideco de 6 metroj je sekundo lasas neforgeeblajn travivaĵojn. Tiu malsuprenveturo nur inaŭguras vizitpromenon tra la ekspluatataj koridoroj ĝis la kapelo de la sankta Kinga, la patronino de la salministoj. En la vizitprogramo eblas rigardi la uzatajn maŝinojn kaj konatiĝi kun aliaj apartaĵoj de la salminado. En 2007 estis en ĝia profundo starigita Guiness-rekordo pro la okazinta ĉi tie koncerto de Kalisz-Filharmoio sub la direkto de Adam Klocek. La saltavoloj de Kłodawa kreiĝis sekve de la movoj de la termantelo, kiuj elpuŝis ĝin el la terprofundo. Nun ili okupas la surfacon longan je 26 kilometroj kaj vastan je du kilometroj. La salo de Kłodawa kiel menciite havas blankan aŭ rozan koloron. Ĉi-lasta estas ĉirkaŭprenita per protekto kontraŭ eventuala sengradiga rolo de la homa aktivado. Temas pri la unusola loko en Eŭropo, en kiu aperas rozkolora salo logante tien kaj studentojn kaj sciencistojn. Ĝi troviĝas en la plej junaj tavoloj, kreiĝintaj antaŭ 240 milionoj da jaroj el la forvaporiĝintaj maroj kaj oceanoj. Ĝi estas sesoble pli kosta ol la salo blanka. La rozkoloraj salbuloj servas i.a. kiel jonigaj lampetoj kaj kandelingoj.
El la elsendo 22.11.2019. Legas Barbara – 7’44”
11-a eldono de Conrad-Festivalo
Lunde, la 21-an de oktobro komenciĝis en Krakovo la 11-a eldono de Conrad-Fetivalo, cikla aranĝo dediĉita al literaturo, komprenata kiel parto de ĉirkaŭanta nin mondo. La Conrad-Festivalo – organizita de la Urbo Krakovo, la Krakova Festivaloficejo kaj la Fondaĵo Tygodnik Powszechny – estas la plej granda internacia literatura evento en Pollando kaj unu el la plej grandaj en Eŭropo. Ĝia celo estas prezenti mondan literaturon: literaturon aperantan en diversaj partoj de la terglobo, enradikiĝintan en malsamaj kulturoj, rezultantan el diversaj spertoj. La celo estas ankaŭ sproni viglajn artajn kaj sociajn diskutojn. Krakovo – tradicie nomata ĉefurbo de pola kulturo – fariĝas renkontoloko por verkistoj, literaturaj ekspertoj kaj simplaj legantoj. La partoprenantoj de la festivalaj debatoj, atelieroj, filmaj kaj teatraj spektakloj, koncertoj, ekspozicioj, literaturaj promenoj kaj urbaj ludoj kreas dum ĉiuj ĉi aktivecoj specifan komunan lingvaĵon, per kiu eblas paroli pri diversspecaj aspektoj de la moderna mondo (ne nur literaturorilataj) en interesa kaj respondeca maniero. La festivalo ne estas dediĉita al la verkaro de Joseph Conrad mem. Lia nomo rolas nur simbole en tiu ĉi internacia projekto. Oni referencas al li kiel mondokonata, poldevena verkisto pro la fakto, ke li scipovis kombini malsamajn tradiciojn samtempe neniam forviŝante limojn. Li verkis en la angla, sed ĉiam emfazis, ke ĉiu teksto skribita en ĉi tiu lingvo estas traduko el fremda rezonado kaj rezultas el senfina tradukprocezo de unu ideo al alia. Hodiaŭ, Joseph Conrad estas universala simbolo de internacia literatura komunikado. Li forlasis Krakovon por krei rakontojn kiel monda verkisto kaj lia verkaro helpas kompreni homojn loĝantajn aliloke. La Festivalo invitas al Krakovo verkistojn el la tuta mondo por daŭrigi senĉesan, homan laboron pri reciproka tradukado kaj interkompreno. Laŭ la vortoj de la festivalaj organizantoj, ĉi-jare, oni decidis atingi la kernan punkton de ilia fasciniĝo pri literaturo. Nome, ĝis nun oni provis montri kiel paroli pri realo. Dum la nunjara eldono oni klopodos – dank’ al invititaj aŭtoroj kaj ties legantoj – vortumi tion, kio estas literaturo kiel realo, aŭ pli precize: kiel la realo kreiĝas dank’ al literaturo. La 11-a eldono de la Festivalo celas do emfazi kiel la literaturo, dank’ al la rimedoj pri kiuj ĝi disponas, kreas malsamajn realaĵojn kaj kiel ili reciproke dialogas, disputas kaj luktas unu kontraŭ la alia. La ideo malantaŭ la nunjara festivala eldono povas esti ankaŭ klarigita per la uzo de du frazoj ĉe la ekstremaj punktoj de la akso, ĉe kiuj disvolviĝas la oktobraj diskutoj: Ni havas malsamajn vidpunktojn pri realo kaj Estas multaj realaĵoj. Al tiuj ĉi gvidfrazoj referencas la titoloj de la sep festivalaj tagoj: Aĵoj, Vortoj, Bildoj, Ideoj, Rilatoj, Lokoj kaj Herooj, ĉar ili konsistigas la plej gravajn elementojn de la realo. La partoprenantoj de unuopaj diskutoj rilatigos sin al la menciitaj konceptoj, sed certe ne limiĝos al ili. Ekzemple – kiel atentigas la organizantoj – Olga Drenda (35-jaraĝa pola ĵurnalistino kaj aŭtorino de pluraj eseoj pri kulturo) kaj Marcin Napiórkowski (juna profesoro pri kultursemiotiko el la Varsovia Universitato) proksimigos al la partoprenantoj la hejman mitologion. La vorto “mito” havas ja plurajn signifojn. Unu el ĝiaj plej gravaj difinoj estas falsa rakonto pri iu aŭ io opinikaraktera kaj cirkulanta inter homoj apartenantaj al iu komunumo, plejparte determinante ĝian funkciadon. Kiaj mitoj influas hodiaŭ nian pensmanieron, agadoformojn, individuan kaj kolektivan vivon? Almudena Grandes, fama, ŝatata de legantoj kaj aprecata de kritikistoj hispana verkistino, rakontos pri herooj, kiuj vivas en krizo. Ŝajne nenio ilin minacas. Tamen la trankvilo, kiu regas en la okulo de la ciklono, facile konfuziĝas kun sekureco kaj sufiĉas, ke la tornado de la historio ŝanĝu direkton kaj ĉio detruiĝos. Kiel trakti tian realecon? Mona Chollet, svisa ĵurnalistino kaj aŭtorino de eseoj, parolos pri perforto, al kiu oni povas alkutimiĝi, eĉ kiam ĝi alprenas ekstremajn formojn. Ne sufiĉas atentigi pri ĝi kaj ĝin kondamni. La perforto konstante renaskiĝas en novaj formoj, atakas en tute ne antaŭviditaj lokoj. Kiel do batali kontraŭ ĝin? En la romana mondo de Radka Danemarkova ĝojo eblas, sed ĝi ne estas donita senpage, des malpli por ĉiam. Tute male: por senti ĝin kaj ĝin ĝui foje oni devas pagi la plej altan prezon. Neniu tamen kapablas konvinki iun ajn, ke pro etaj aŭ pli grandaj malfacilaĵoj oni devas rezigni pri ĝi kaj elekti alian fundamenton de ekzisto, t.e. la malgajon. La ĉeha verkistino parolos pri tio, kiel literaturo traktas sociajn emociojn. Didier Eribon, franca filozofo kaj sociologo pensigos la ĉeestantojn pri la eskapo. Naskiĝloko, familio, konatoj iamaj kaj aktualaj aperas kiel malamata obstaklo, kaptilo, el kiu oni devas eskapi por krei sian propran vivoformon. Sed ĉu eblas entute forigi la pasintecon? Ĉu literaturo nin enradikigas en la pasintecon aŭ ĉu liberigas nin de ĝi? Sendube la ĉi-jara eldono de la Conrad-Festivalo estos renkontiĝo de homoj venantaj el diversaj mondoj kaj foje prezentantaj ege malsamajn vidpunktojn. Sendube, ekde la 21-a ĝis la 27-a de oktobro Krakovo rolas kiel areno de pasioplenaj interŝanĝoj de spertoj kaj pensoj. La eventon akompanos Internacia Libro-Foiro en Krakovo, kiu jam la 23-an fojon estos okazo por renkonti famajn verkistojn kaj konatiĝi kun la oferto de eldoncentroj en Pollando kaj eksterlande. Dum la ĉi-jara eldono ne mankos ankaŭ eldonpremieroj kaj riĉaj akompanaj eventoj: atelieroj, ekspozicioj, diskutoj. Ni fine ankoraŭ aldonu, ke dum la lasta tago de Conrad-Festivalo estos prezentitaj la laŭreatoj de la 5-a Conrad-premio, la plej grava distingo en Pollando por literaturaj debutantoj en la kategorio prozo. La premio honoras aŭtorojn de libroj publikigitaj pasintjare. La Conrad-premio estas iniciato de la krakova programo subtenanta debutojn kaj estas komuna entrepreno de la organizantoj de la Conrad-festivalo, la urbo Krakovo, Krakova Festivaloficejo, Fondaĵo Tygodnik Powszechny kaj la pola Libro-Instituto.
El la elsendo 22.10.2019. Legas Maciek – 4’15”
Ĉirkaŭ la sortoj de la koro de Frederiko Chopin
(en la 170-a mortodatreveno de la komponisto)
Lastĵaŭde, t.e. la 17-an de oktobro en la varsovia Baziliko de la Sankta Kruco tradicie aŭdiĝis la tonoj de la fama Rekviemo de Mozart. Ĝiaj fragmentoj laŭ la peto de la mortinta antaŭ 170 jaroj en Parizo Frederiko Chopin aŭdiĝis dum liaj sepultaj solenaĵoj. Kaj kvankam lia tombo toviĝas en la pariza Père-Lachaise, la koro – same laŭ la peto de la komponisto – revenis al la hejmlando. Ĝi troviĝas en unu de pilastroj en la Preĝejo de S-ta Kruco en Varsovio, al kiu ĉiutage pilgrimas dekoj da muzikŝatantoj, turistoj kaj vizitantoj de Varsovio. De 14 jaroj la Nacia Instituto de Frederiko Chopin en la mortodatreveno de la komponisto prezentas al la publiko la faman verkon laŭ la sonado proksima al tiu, kiun konis Chopin. Nunjare la Rekviemo aŭdiĝis en la interpreto de internacia kolektivo de solartistoj kaj la Historia Orkestro kaj koruso Collegium Vocale 1704. La meson direktis unu el la plej famaj ekspertoj de la historia stilo, elstara klavicenisto kaj pianisto Andreas Staier. La deziron de Frderiko Chopin pri revenigo de lia koro plenumis ĉirkaŭ 1850-a jaro lia fratino, Ludovika. La koro en kristala ujo plenigita de alkoholo estis metita en ebonan keston. Ondire timante la revizion transpaŝante la limon Ludovika kaŝis ĝin sub sian robon. Sekve ĝi estis deponita en la preĝejo de Sankta Kruco ĉe Krakowskie Przedmiescie-strato, la paroĥa preĝejo de Chopin-familio. Onidire la pastroj ne estis ravitaj pri tiu donaco. Ĝenerale oni sciis pri la maledifa rilato de Frederiko Chopin kun George Sand, franca divorcita verkistino, tiuepoka skandalemulino. Ĉiukaze la kesteto kun la vazo entenanta la koron de Chopin preskaŭ tri jardekojn kuŝis en la preĝejaj keloj. En 1880 oni tamen transmetis ĝin en niĉon de unu el la preĝejaj pilastroj. Troviĝas tie tabulo kun la surskribo „Al Frederiko Chopin – la samnacianoj” kun la ĉitaĵo el la Evangelio de s-ta Mateo „Kie trezoro via, tie la koro via”. La koro de Chopin ankoraŭ du fojojn lasis la lokon de sia ripozo en la Sanktakruca Preĝejo. En 1944 dum la Varsovia Insurekcio ĝi estis evakuita al Milanówek. Pri ĝiaj sortoj en ĉi tiu apudvarsovia urbeto skribis kaj prelegis multfoje la loĝanta tie Andrzej Pettyn. La koro revenis al Varsovio kaj al la preĝejo de la s-ta Kruco la 17-an de oktobro 1945 en asisto de la ŝtataj aŭtoritatoj kaj miloj da varsovianoj. La duan fojon la koro de Chopin forlasis sian lokon inter la 14-a kaj 15-a de aprilo 2014. Tiam ĝi estis subigita al ekzamenoj de specialistoj. Oni konstatis ĝian tre bonan staton samtempe notinte ĝian surprize grandan dimension kaj blankan koloron. La videblaj ŝanĝoj ebligis supozi, ke la rekta mortokaŭzo de la 39-jaraĝa komponisto estis tuberkulozo. La koncerna raporto estis metita en la niĉon apud la skatolo kun la koro de Chopin. Pri li tuj post la morto elstara pola poeto Cyprian Kamil Norwid skribis „Naskiĝinte varsoviano, laŭkore polo, per la talento civitano de la mondo”.
El la elsendo 18.10.2019. Legas Barbara – 4’32”
Koninda Pollando: Tczew (12.10.2009)
Rekomencante niajn vizitojn tra Pollando ni direktiĝu al Tczew, la urbo situanta ĉe Vistulo en la regiono Kociewie, la dua apud Kaŝubio regiono de la Gdanska Pomerio, kaj do norde de Pollando. Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj de la regiono, nun ankaŭ grava trafiknodo de la norda Pollando ĉe la vojkruciĝo el Silezio al Baltiko, el Berlino al Kaliningrado. La arkeologiaj esploroj elmontras, ke la regiono de Tczew estis enloĝata jam en la periodo ekde la 3-mila ĝis la 1700-a jaro antaŭ Kristo. Pri la daŭra enloĝateco atestas la retrovitaj tie ornamoj kaj laboriloj el posta periodo, tombejoj el la romia epoko kaj spuroj de la frumezepoka setlado. La unua dokumenta mencio pri Tczew devenas el la 1198-a jaro, kiam princo Grzymisław oferis pomeriajn grundojn al la monaka ordeno de la maltaj kavaliroj. En la menciita dokumento Tczew aperas kiel la setlejo Trsow. La etimologio de la urbonomo ne estas ĝisfine klarigita, sed laŭ esploristoj ĝi estas malpli nova ol la citita ĵus formo. Iuj sciencistoj argumentas pri ĝia etruska deveno, laŭ aliaj ĝi origine sonis Tkaczewko kaj rilatis al la setlejo de teksistoj. Ankoraŭ aliaj ligas ĝin kun la persona nomo de iu feŭdo Dersław. La kreskanta ekonomia signifo de la rivero Vistulo kaj kelkaj setlejoj sur la tereno de la nuna Tczew en la 12-a/13-a jarcentoj kaŭzis, ke kreiĝis tie kastelo. Ĉirkaŭ la 1252-a jaro princo Sambor la 2-a translokis tien el Lubiszewo sian ĉefurbon. Jam 6 jarojn poste li aprobis la kreiĝon de la Urbokonsilio, kio anticipis la lokalizon de la urbo. Tio estis la unusola kazo sur la tereno de la nuntempa Pollando. Ĝi estas do samtempe la plej malnova kaj la unua urbokonsilio sur la tereno de Pollando. En la 1260-a jaro Sambor la 2-a atribuis al Tczew la urborajtojn. En la urbo floris metiartoj kaj komerco, al la bonstato de la loĝantoj kontribuis la funkcianta doganejo ĉe Vistulo. Ekzistis tie haveno, ĉe kies bordoj estis ankrantaj ŝipoj de la okcidentaj komercistoj kaj la propra monemisiejo produktis arĝentajn denarojn. La lasta reganto de la Gdanska Pomerio Mestwin la 2-a en la 1289-a jaro venigis al Tczew dominikanojn, kiuj elkonstruis tie sian preĝejon kaj klostrokomplekson. En la 1308-a jaro Tczew estis konkerita de la teŭtonaj kavaliroj, kiuj rabis i.a. la lokalizan dokumenton kaj la urbosigelon. La funkciado de la urboorganizo estis haltigita por jarcentduono. Nur 60 jarojn poste teŭtonoj atribuis al la urbo kvar privilegiojn, kiuj reguligis la rajtojn kaj devojn de la burĝoj. En la 1410-a jaro Tczew denove, kvankam por mallonge revenis al Pollando post la venka batalo kontraŭ teŭtonoj ĉe Grunwald. Nur baze de la 2-a Toruna Pactraktato en la 1466 ĝi liberiĝis el sub la teŭtona regado. Tczew reakiris sian apudvistulan karakteron, fariĝante grava komerca kaj metiista centro kaj esenca ĉenero en la pola grenkomerco. Tio daŭris ĝis la 1577 jaro, kiam la urbon preskaŭ tutece detruis incendio, kvankam saviĝis ĝiaj religiaj konstruaĵoj. Tczew rekonstruiĝis kaj ĝian rolon konfirmis la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa per sia vizito komence de la 17-a jarcento. Tamen la sekvaj jaroj denove – pro la svedaj invadoj kaj trapasado de milittrupoj dum la Norda Milito, la regado de reĝoj el la saksa dinastio – ne favoris la urbon. Post la 1-a dispartigo de Pollando Tczew falis en la prusajn manojn, kvankam daŭre pulsanta centro de poleco estis en ĝi dominikanoj, ĝis malfondo de la ordeno sur tiu tereno en 1818. La esperoj de poloj pri forigo de la prusa regado revigliĝis dum Kościuszko-insurekcio, lige kun napoleonaj venkoj kaj alveno de la polaj legioj. En la jaroj 1807-12 en Tczew estadis kelkfoje Napoleono mem. Post la falo de la novembra insurekcio 1831 en la urbo ektroviĝis internigitaj de prusoj polaj insurgentoj. Sub la prusa regado Tczew estis senigita je la defendomuroj kun bastionoj kaj enveturpordegoj, la kastelo estis malkonstruita. Tamen meze de la 19-a jarcento la urbo komencis disvolviĝi kiel grava fervoja centro. Ĝi ricevis du pontojn, kreiĝis multaj fabrikoj, denove ekfloris la grenkomerco kaj navigado laŭ Vistulo. Samtempe ne ĉesis aktivi poloj establante i.a. Volontulan Fajrobrigadon, Popolan Bankon, civitanajn organizojn. En la 1918 pola Popola Konsilio transprenis la regadon el la germanaj manoj kaj pretigis la loĝantojn por la oficiala reveno al Pollando. Jam en la 1920-a jaro kreiĝis tie la 1-a Ŝtata Mara Lernejo edukanta polajn maristajn navigantojn kaj oficirojn. 6 jarojn poste kreiĝis en la urbo river-mara haveno, kiu tamen post kelkjara disfloro ligita kun konjunkturo je pola karbo, perdis la signifon favore al la novkonstruata haveno en Gdynia. Laŭvicaj gravaj perdoj en Tczew okazis dum kaj sekve de la 2-a mondmilito. Ekzemple en la urbo saviĝis preskaŭ neniu produktokapabla fabriko. Post la milito okazis en la urbo multaj ŝanĝoj. Multaj novaj planoj kreiĝis lige kun la solenita en la 2010 750-jariĝo de la urbo. Kvankam en tiu ĉi pli ol 60-mila urbo turisto ne trovas tre multajn originalajn historiajn objektojn Tczew valoras viziton. Turiston povas logi la plej malnova konstruaĵo en la urbo el la 13-a jarcento konstruita en la stilo de la apudvistula gotiko. Alia vizitinda objektto havas religian karakteron. Temas pri la postdominikana gotika preĝejo el la 14-a jarcento karakteriziĝanta per tre bona akustiko kaj ekstere per okflanka sonorilturo. El pli novaj objektoj viziton meritas la Muzo de Vistulo, la filio de la Centra Mara Muzeo en Gdansko, funkcianta de 35 jaroj. Eblas konatiĝi en ĝi kun la historio de la vistulrivera navigado. Tczew estas la plej granda urbo de la etno-kultura regiono Kociewie, kiun aparte distingas ĝia lingvaĵo. Laŭ la panorama vidpunkto ĝi estas kohera regiono. La baza elemento estas ebenaltaĵoj kaj morenaj altaĵoj, lagoj kaj riveroj. Precipe la tieaj lagoj kiel rezervejo de pura akvo, estas loga atrakciaĵo por libertempantoj kaj turistoj. Regas tie favora klimato, sed ĉiuj jarsezonoj venas tien iom prokraste rilate al la ceteraj regionoj de la lando. Someroj, kvankam varmetaj kaj sekaj, senpluvoj apartenas al la plej mallongaj en Pollando. Karakteriza elemento de Kociewie-regiono estas la apudvojaj krucoj kun kiuj ligiĝas multaj legendoj kaj popolaj rakontoj. Legendoj ligiĝas ankaŭ kun la blazono de Tczew, prezentanta ruĝan grifon sur la arĝenta fono. Ne estas loko prezenti ilin ĉi tie. Ni sole aldonu, ke grifon kiel sian signon uzis princo Sambor la 2-a, kiu konstruis la burgon en Tczew.
El la elsendo 27.09.2019. Legas Barbara – 9’17”
Koninda polo: Katarzyna Jagiellonka
Hodiaŭ mi deziras rakonti pri iu epizodo el la pola historio, kiu ligiĝas kun la nunjara kongreslando, sed ne nur kun ĝi. En tiu epizodo la ĉefa figuro estas Katarzyna Jagiellonka (Jagelonidino) la plej juna filino de la reĝo Sigismundo la Maljuna kaj Bona Sforza. En 1562 ŝi edziniĝis al Johano Vasa, princo de Finnlando, frato de la sveda reĝo Erik la 14-a. Verdire Katarzyna komence iom hezitis edziniĝi al la 11 jarojn pli juna Johano, tamen ne la amo, sed politikaj konsideroj influis ŝian pozitivan reagon. Post la kvartaga geedziĝa festo en Vilno la geprinca paro direktiĝis al Åbo, la nuntempa Turku. La princino venigis kun si luksan kaj tre valoran ekipaĵaron kun juvelaro, arĝentaĵoj, vestoj kaj vestoakcesoraĵoj, subvestoj, tabloteksaĵoj, liturgiaj vestoj, manĝilaro kaj kuirejaj ujoj, valoraj teksaĵoj, vestaĵoj por koretagantoj kaj servistaro. Tio ja konformis al la vivstilo, kiun ŝi praktikis en Pollando. Ne mirige do, se ni aldonos, ke al Katarzyna al kortego de Åbo akompanis 59 personoj. La tiea kastelo sur unu el la insuloj ĉe Turku kompare al la krakova Kastelo Wawel kaj aliaj palacoj en Pollando havis prefere severan karakteron kaj rolis kiel defenda konstruaĵo. Nur dank’ al la doto de Katarzyna la tieaj ĉambregoj akiris iom da lukso kaj belo. Aperis en ili tapiŝoj, arasoj, t.e. fajne teksitaj flandraj murtapiŝoj, mebloj kaj arĝenta manĝilaro. Katarzyna heredis de sia itala patrino, reĝino Bona Sforza bonan guston kaj ŝaton al objektoj belaj. Cetere ankaŭ ŝia patro, Sigismundo la Maljuna estis edukita en la etoso de la itala renesanco. La krakova Wawel kastelo dank’ al liaj akitekturaj projektoj ricevis imponan aspekton, la kortegon priservadis ĉirkaŭ 2 mil personoj, do kompare kun ĝia pompo la kortego de la finna princo aspektis rekte mizere. Sed dank’ al Katarzyna la mezepoka fortresa kastelo estis transformita en renesancan rezidejon, egalan al la reĝa. I.a. estis instalitaj en ĝi tiaj novaĵoj en la Nordo, kiel kahelaj fornoj kaj kamenoj. La enveturpordo akiris renesancan stilon kaj ĉambregojn riĉigis artverkoj venigitaj de la reĝino aŭ aĉetitaj en la komenco de la geesiĝo. Post neplena jaro de trankvila koretga vivo, riĉa tamen je ĉasadoj kaj bankedoj ŝia edzo Johano, la princo de Finnlando, estis en 1563 akuzita pri ŝtatperfido kaj malliberigita. La mortoverdikto estis ŝanĝita je ĝismorta mallibereco. Lia frato, la reĝo de Svedio Eriko la 14-a, timis ke Johano dank’ al la geedziĝo kun la filino de la pola reĝo klopodos – kun la subteno de Pollando – sendependiĝi de Svedio akironte tiel influojn ĉe Baltiko. Erik proponis tiam al Katarzyna revenon al Pollando aŭ setliĝon en la bienaj posedaĵoj sur la Alandaj Insuloj. Ŝi rifuzis ambaŭ ofertojn preferante dividi la sorton de la edzo. Eblas diri, ke tiel finiĝas la finna epizodo en la vivo de Katarzyna Jagiellonka, finne Katariina Jagellonica. Sed ni sekvu ŝian sorton. Pro sia decido Katarzyna ektroviĝis kun Johano en malliberejo la fortresa kastelo Gripsholm apud Stokholmo. Tie, en la malliberejaj kondiĉoj Katarzyna naskis filinon, Izabela kiu mortis infanaĝe kaj filon Sigismundon, la postan reĝon de Svedio kaj Pollando. La situacio estis tiom drameca, ke por havi vindaĵojn por la beboj ŝi devis aĉetadi de la gardantaj ilin soldatoj malnovajn ĉemizojn. Turmentis ŝin ne sole zorgo pri la infanoj, sed ankaŭ timo pri la vivo de la edzo kaj pri sia propra estonteco. Komence de 1567 Erik planis mortigon de Johano kaj edzinigon de Katarzyna al Ivan la Terura. Iliajn pliajn sortojn influis la mensa malsano de Erik. En oktobro Katarzyna kaj ŝiaj proksimimuloj akiris liberecon. La sveda aristokrataro du jarojn poste transdonis la povon al Johano, kaj li kaj Katarzyna estis kronitaj en Upsalo kiel reĝo kaj reĝino de Svedio. Talenta kaj ŝaĝa Katarzyna en signifa grado influis la artajn gustojn de sia edzo, kiu imitante polajn renesancajn arkitekturajn solvojn projektis kaj realigis plurajn konstruaĵojn en Svedio unuavice alikonstrante kaj ekipante la reĝajn rezidejojn kaj ĉefajn preĝejojn. Kun la helpo de Katarzyna li komencis venigadi eksterlandajn majstrojn, plurfoje uzante la helpon de la krakova Wawel-kortego. Dum sia 16-a regado kiel reĝino de Svedio Katarzyna multe zorgis pri la polaj-svedaj rilatoj. Ŝi mortis en 1583 havante 57 jarojn. Ŝia sepulto fariĝinte la nacia evento en Svedio organizita kun enorma pompo reliefigis la reĝan genealogion de Katarzyna. Rigardante ŝian grandan kaj pompan tomboŝtonon en la katedralo de Upsala ne eblas dubi pri ŝia signifo kaj prestiĝo. Ŝian tomboŝtonon – situantan en la apudeco de tiu de Gustavo la 1-a Vasa, la fondinto de la dinastio – kadras du dorikaj kolonoj kun arko kronita per granda reĝa krono. Granda orumita tabulo latine priskribas la vivon de Katarzyna, i.a. ŝian malliberigon, la 4-jaran ekzilon kaj glorigas ŝian pravan karakteron kaj piecon. La tabulon ornamas Jagelondinastiaj blazonoj kaj kronas blazonoj de Svedio kaj Pollando subtenataj de du leonoj. La robon de la reĝino ornamas tri svedaj kronoj. Ankoraŭ dum sia vivo la vivosortoj de la reĝa geedza paro famiĝis dank’ al kronikisto Marcin Kramer, kiu en 1570 eldonis anonime „Historion veran pri la aventuro de la beaŭrinda aventuro de la finna princo Johano kaj la pola reĝidino Katarzyna”. Ilia geedziĝo fariĝis unu el la dramvefotoj de la sveda verkisto August Strindberg en la verko „Eryk XIV” el 1899. En la 1919 la finna poeto Eino Leino dediĉis al la reĝa paro sian poemon „Kantoj de princo Johano kaj Katarzyna Jagelonidino”. Kvankam Katarzyna Jagellonka la plej multajn meritojn – aparte koncerne kulturon kaj religion – portis por Svedio, kiel ĝia reĝino tamen per firma memoro, sincera estimo kaj simpatio ŝi estas ĉirkauprenita en Finnlando. Ekzemple unu el la valoj en la proksimeco de Turku la loka loĝantaro ĝis hodiaŭ nomas, difinas kiel „Valon de Katarina”. Katarzyna Jagiellonka, la princino de Finnlando ĝis hodiaŭ estas perceptata kiel esenco de Pollando kaj poloj kaj tra jarcentoj tra ŝia prismo en Finnlando oni rigardis kaj rigardas la polan kulturon. Plurfoje la finnaj aŭtoritatoj – kune kun la polaj – organizas porokazajn kulturajn eventojn ligitajn kun polaj kreantoj de la nacia kulturo sub la devizo „Jagellonica”. Kion aldoni ? Nepre tion, ke la filo de Katarzyna fariĝinte la reĝo de Pollando kiel Sigismundo la 3-a Vasa translokis en 1609 la ĉefurbon de Pollando el Krakovo al Varsovio. Lia figuro ne estas forgesita. Sigismundo la 3-a Vasa ĉepinte de la kolono sur la varsovia Kastela Placo daŭre rigardas la panoramon de la ĉefurba Varsovio.
El la elsendo 18.07.2019. Legas Barbara – 10’15”
El la E-Gazetaro
Lastatempe atingis la redakcion novaj E-periodaĵoj, ne ĉiuj plej aktualaj, sed ĉiuj interesaj. Neniun surprizos, se mi komencos de la veninta antaŭsemajne 3-a numero de „Esperantolehti”, ja la 104-a ĉiam pli proksimas. Tuomo Grundström, la prezidanto de E-Asocio de Finnlando en siaj enkondukaj vortoj „Kvaran fojon ĉefurbo de Esperantujo en Finnlando” retrorigardas al la pasintaj finnaj UK-oj – du en Helsinki en 1922 kaj 1969, en Tampere en 1995 kaj alrigardas la 104-an komenciĝontan post du semajnoj. Tiu en 1922 estis aparte grava por Finnlando, juna respubliko, naskiĝinta post la tn. Granda Milito, la 1-a mondmilito. Ne nur Finnlando ĝuis suverenecon kaj sekve de tio „por internacia kunvivado kreskis intereso al komunlingvo, kaj Esperanto ĝuis kaj intereson ĉe homoj kaj prestiĝon ĉe aŭtoritatoj. La 14-a UK de Esperanto kun 850 partopenantoj estis en la tiutempa Finnlando escepte granda internacia evento. La juna respubliko bezonis atenton, aprezon kaj agnoskon”. 50 jaroj pasas nun post la laŭvica UK okazinta same en Helsinki, al kiu Tuomo Grundström aludas kiel al tiu, „kiu estis al kelkaj el ni daŭre aktivaj la granda kaj grava sperto kondukinta nin en esperantistecon”. La sekva en Tampere antaŭ 24 jaroj logis eĉ 2400 kongresanojn kaj la tiamaj spertuloj grandkvante pretigas la nunjaran, partoprene malpli grandan, sed kiel certigas la prezidanto de EAF „kvante negranda, etose festanta”. Ĉi tiun festan etoson ĉiu kongresano sendube sentos aparte pridonacote de la finna epopeo „Kalevala”, pri kio ni legas aliloke. Sed kongresaludaj kontribuoj pli multas. Estas do interese legi la raporton pri la tria trejnseminario komence de junio kaj la lastajn informojn de LKK. Aparte amuza estas tamen la „Antaŭkongresa anagrama afiŝo” de Börje Eriskkon. Inter pilolaj felietonoj de Jorma Ahomaeki kun simpatio mi trovis lian mesaĝan saluton al la partoprenantoj de la Lahtia UK, i.a. konstatinte, ke preparanta sin por UK en Lahti „rulseĝano” ŝajne kalkulas ankaŭ pri raportoj de la Pola retRadio. Ankaŭ la lasta numero, la 108-a, de „Informilo por Interlingvistoj” enhavas anoncojn gravajn por la kongrestagoj. Unuavice temas pri la nunjara Esperantologia Konferenco kaj la postkongresa kolokvo pri Esperantologio kaj Interlingvistiko: Venontaj Paŝoj. Ĉu tiu numro de IPI riĉas per informoj. La redakcio volas daŭre ricevi „anoncojn pri estontaj aranĝoj, alvokojn por refereaĵoj kaj artikoloj, aktualajn informojn pri novaj libroj kaj artikoloj, informojn pri disertacioj, raportojn pri okazintaĵoj ks.”. Samtempe ĝi atentigas, ke ĝi aparte bonvenigas finpretigitajn anoncojn, kiujn oni povus senprilabore enmeti. Ideale estus dulinge eĉ – en Esperanto kaj la angla”. Ja IPI havas sian anglalingvan verison. Poezie al la Lahtia UK riverencas la maja „La revuo Orienta” represinte – kadre de la 100-jariĝo de la revuo – el siaj numeroj de la 1920 jaro tri poemojn de finno Koskenniemi en la traduko de Ramstedt – „La kara, ŝi estis eta gejŝin’”, „Nokto tegas la tegmento-limojn” kaj „En aŭtuno”. Ankaŭ la maja numero de JEI multan atenton donas al kongreso, tamen al sia propra, nome al la 106-a Japana E-kongreso en Saitama, kiu meze de oktobro okazos debatonte pri la temo „La mondon malfermas Esperanto – Interkompreno kaj pluen”. La rilataj informoj koncernas ĉefe la gubernion kaj la urbon mem, kaj tion kompletigas la dorsa flanko de la revuo kun kelkaj fotoj rilataj al la kongresurbo. En la majan numeron de „La Revuo Orienta” enkondukas la tradicia rubriko >Esperanto kaj mi<, en kiu ĉi-foje prezentas sin, sian vojon al Esperanto kaj spertojn en Esperantujo Spomenka Štimec el Kroatio. Pri la kongreso okazinta, nome la 9-a Azia-Oceania en Danang, Vjetnamio ni trovas interesan raporton en la maja/junia numero de „La Lanterno Azia”. La kongreso elektis la novan estraron de Komisiono pri Azia-Oceania E-Movado kaj elektis por la venonta kongreso Koreion. Por Danang gravas, ke kiel ŝajnas, la kongreso lasis firmajn sekvojn – ne nur en la formo de 5 Zamhenhof-arboj simbolantaj kvin kontinentojn – sed pro la ŝanco, ke reaktiviĝos tie la E-movado. La maja/junia numero de „La Lanterno Azia” prezentas novan esperantiston PARK Jeongsuk, kiu esperantistiĝinte en 2017 jam estas redakciano de KEA. Joĉjo aliflanke informas pri interesa iniciato de seulaj esperantistoj, kiuj realigas monatajn promenadojn al historiaj kaj kulturaj lokoj, dum kiuj ili uzas ekskluzive Esperanton. Kaj fine en ĉi tiu numero de KEA ni trovas artikolon de psikologo „Pasinteco, estonteco kaj nuno” pri la arto ne maĉi la pasintecon, ne tro iluzii pri estontecio, sed vivi nunon en vero. Laste mi ŝatus danke konfirmi la ricevon de la unua nunjara numero de „Sennaciulo” oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda”, kiu ĉiam alvokas siajn anojn „SAT-anoj kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo”. Inter multaj interesaj artikoloj, plej ofte tradukitaj, mian apartan intereson kaptis la aŭtoritaj de esperantistoj du komencaj „Pri paco en la korea duoninsulo – kiel la sudkorea popolo pensas pri Norda Koreio?” kaj pri la nuna situacio en Okinavo. Aliaj artikoloj rilatas al politika situacio en Mezoriento, Eŭropo, al sindikatismo tutmonda, medio, laborista historio, la nunjara SAT-kongreso. Por ne lasi la impreson, ke interesis min sole politiktemaj kontribuoj mi menciu la sciencteman artikolon „Kiu kreis la homon” kaj la leterkestan enpensiĝon de Michel Marko pri „Robota aventuro” – el kiu mi citu mallonge: „La danĝero ne estas, ke robotoj homeciĝu, sed ke homoj robotiĝu laŭ deziro de potenculoj, kiuj instruas la reton per supera memoro, ne pro homa saĝo, sed per kapablo mensogi kaj perfidi. La komputiloj nenion inventas, nur retrovas foregsitajn aferojn”.
El la elsendo 06.07.2019. Legas Barbara – 8’46”
Ĉirkaŭ kelkaj datrevenoj lige kun „Sinjoro Tadeo”
Ĝuste ĉi-vendrede, la 28-an de junio pasas la 185-a datreveno de la aperigo de la fama pola epopeo „Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz. Komence ĝi ne vekis entuziasmon de la publiko kaj nur post ĉirkaŭ 30 jaroj ĝi akiris la statuson de la artverko de la pola literaturo. Kiel tian konis ĝin jam Antoni Grabowski, dank’ al kiu de 101 jaroj ekzistas la E-versio de ĉi tiu verko. En la „Enciklopedio de Esperanto” el 1933 ĉe la titolo de la poemo ni legas i.a. ke Grabowski, >Elektinte unu el la plej karakterizaj pecoj de la pola literaturo, liveris al ni mirindan ĉefverkon. Traduki ĉi tiun dekmilversan poemon estas titana laboro.< Kio tamen alkondukis al la entrepreno de ĉi tiu „titana laboro”. Eksplikon ni trovas en la artikolo, kiu antaŭ 60 jaroj aperis el sub la plumo de Stanisław Karolczyk en la 6-a numero de „Pola Esprantisto” el 1959. Verŝajne malmultaj estas niaj aŭskultantoj, kiuj povis legi ĉi tiun numeron, verŝajne multe pli estas tiuj, kiuj povis konatiĝi kun ĝi en la libro dediĉita al Antonio Grabowski de Zofia Banet-Fornal. La represo de la artikolo aperis en la dua eldono de ŝia libro. Mi citu ĝin el ĉi tiu fonto por plej verŝajne plejmulto de niaj aŭskultantoj. Ĝi estas titolita „D-ro Zamenhof kaj traduko de „Sinjoro Tadeo”. Sed ni reiru al la enciklopediaj notoj pri Antoni Grabowski, en kiuj Kaloman Kalocsay koncerne lian tradukan arton elstarigas precipe „Sinjoron Tadeon” en formfidela traduko. Li skribas i.a. en kunteksto de ĉi tiu verko, ke „ĉi lasta – do „Sinjoro Tadeo” – estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la Esperanta traduk-arto, per ĝi Grabowski fariĝis la patro de la Esperanta poezio. – En ĉi tiu libro Grabowski estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo Esperanta. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorttrovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de „Sinjoro Tadeo” pli ol la duono eniris la Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj. – Ankaŭ cetere li estis kuraĝa tornisto de l’ lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. ĉi anstataŭ ĉi tiu, senpera verbigo de substantivoj, ablativa uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la Esperantaj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). – Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvomajstreco ofte majstras ankaŭ lin mem kaj pro tio li kelkfoje lacigas – sed eĉ la plej severa kritiko devas eksilenti antaŭ pluraj partoj de „Sinjoro Tadeo” (la Tempesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankiel, la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio” – fino de la citaĵo. „Sinjoro Tadeo” daŭre ravas havante firman lokon inter la lernejanaj legaĵoj, fariĝinte la heroo de la unua Tago de la Nacia Legado antaŭ sep jaroj. Jam tiam al la kampanjo aliĝis esperantistoj, kiuj legis en fragmentoj la verkon de Mickiewicz en la E-traduko de Antoni Grabowski tra la mondo. De kvin jaroj „Sinjoro Tadeo” troviĝas en la pola Landa Listo de Unesko-programo „La memoro de la mondo”.
El la elsendo 28.06.2019. Legas Barbara – 9’39”
Koninda polo: Emil Korytko
Komence de junio lige kun la Pintrenkonto de la Trimara Iniciato en Ljubljano (internacia ekonomia-politika iniciato de 12 uniaj landoj situantaj ĉe Balltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko) la pola prezidento inaŭguris en la parlamento de Slovenio ekspozicion dediĉitan al pola etnografo kaj sendependiga aganto, Emil Korytko. Nunjare pasis lia 180 mortodatreveno. Lia figuro estas malmulte konata en Pollando kaj lia nomo malaperis el la literatura vivo post la 2-a mondmilito. Tute alie estas en Slovenio, kie la rolo de la pola esploristo ĝis nun estas forte aprecata kaj jam ekde la elementa lernejo junaj slovenoj lernas pri Emil Korytko kaj studentoj pri slovena filologio konatiĝas kun lia figuro devige. Ni estas konvinktaj, ke lia figuro meritas konigon al niaj esperantistaj aŭskultantoj, ne nur polaj aŭ slovenaj. Emil Antoni Korytko blazone Jelita (naskiĝinta en Lvovo, 1813 kaj mortinta en Ljubljano, 1839) estis pola etnografo, insurgento kaj sendependiga aganto. Li naskiĝis en la nobela familio, kiel la filo de Józef Stanisław kaj Rudolfina hejme Rubczyńska. Li studis filozofion en Lvovo, partoprenis la kontraŭcaran novembran insurekcion 1831. Baze de denunco li estis en 1837 arestita kaj malgraŭ manko de pruvoj li estis trude ekzilita al Ljubljano. Tre rapide Emil Korytko enkreskis la tiean socian medion, ligis novajn konatecojn. Post la instaliĝo en Slovenio Korytko komencis kolekti la tieajn legendojn kaj kantojn kaj tiel montris al slovenoj, kiom grava estas la nacia konscio kaj popola kulturo. Li agis konforme al la spirito de la slovena nacio en la epoko, en kiu neniu pensis ankoraŭ pri la slovena nacieco. La 23-an de junio 1838 li adresis mesaĝon al slovenoj „Der freuden des Slaventhums in Krain”, per kiu li instigis kolektolaboron pri la slovena popola kulturo. Helpe de slovenaj sciencistoj Korytko aperigis sekve pluvastigitan poste disertacion pri la slovena popola kulturo „Ein Wort über das Volkslied in Krain”. Lia persona folklora kolekto fariĝis ĝermo de la fako pri la popolaj kostumoj en la ljubljana “Rudolphinum”. La plej grava verko de Emil Korytko kiel etnografo estas tamen „Sloveńske pésni krajnskiga naroda” eldonita en kvin volumoj en la jaroj 1839-1844. Dank’ al tiu verko li eniris mondon de la plej elstaraj kreantoj de la slovena kulturo. Korytko ne forgesis pri sia propa lingvo-kultura identeco. Li instruis en Slovenio la polan lingvon, okupiĝis krome pri la popularigado de la polaj kulturo kaj literaturo. I.a. li amikiĝis kun la fama slevena romantika poeto Franc Prešeren, al kiu li proksimigis la figuron de Adam Mickiewicz. Per tio li vekis la slovenan literaturan movadon de lokaj sciencistoj konvinkinte ilin pri la neceso konservi propran literaturan heredaĵon. Tiam la ĝermo de la nacia movado estis domo, en kiu loĝis la slovena advokato edziginta al polino Blaž Crobath, kun kiu Korytko tenis amikajn rilatojn. En Ljubljano la pola ekzilito eksciis pri la ilira movado. Temis pri la kultura kaj politika movado floranta en la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 19-a jarcento. Ĝia celo estis strebi al unuiĝo de la sudaj slavoj senkonsidere al la ŝtataj kaj administraciaj limoj, ĉefe kroataj, sed ankaŭ slovenaj kaj serbaj agantoj. Korytko fariĝis ĝia pledanto, samtempe li asertis, ke necesas protekti la slovenan lingvon. Post la morto en 1839 kiel unu el la avanaj popularigantoj kaj disvastigantoj de la slovena nacia kulturo Emil Korytko estis sepultita en la tombejo Narje en Ljubljano, inter multaj meritiĝintaj por Slovenio personoj. Marĝene de nia felietono pri Emil Korytko ni notu, ke la vivinta en la 19-a jarcento pola filologo Andrzej Kucharski kiel la unua deklaris, ke slovenoj estas memstara slava nacio, tiel helpante konstrui ilian nacian identecon. Kiel gvidanto de la katedro de slavaj dialektoj en la Varsovia Universitato li faris 7-jaran esplorviziton en la slavaj landoj. Estante en Slovenio – baze de kolektita lingvistika materialo kaj esplorrezultoj pri la kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj rilatoj – li konkludis, ke slovenoj estas aparta slava nacio kaj ne, kiel ĝis tiam asertite, kroataj montaranoj.
El la elsendo 21.06.2019. Legas Barbara – 6’14”
Koninda Pollando: Łochów
Ĉi-jare Pola E-Asocio kiel lokon de sia landa kongreso, dum kiu oni ankaŭ elektas la novajn asociajn gvidantojn elektis la lokon Łochów [ŭoĥuf], la sidejon de la urbo-vilaĝa komunumo en la regiono troviĝanta norde de Varsovio inter la pola ĉefurbo kaj Bjalistoko. La situanta en la Mazovia Regiono, en la valo de la malspura fluo de Bug-rivero apud la rivero Liwiec ĝi najbaras kun granda arbara komplekso. Łochów estas konata de la mezepoko kaj la unuaj mencioj pri ĝi devenas el la 14-a jarcento. Komence temis pri princa setlejo Łochowiec rande de arbarego, de kie la regantoj de Mazovia Regiono startis por la ĉasadoj. En 1378 ĝi estis notita kiel vilaĝo de la mazovia princo Simowit la 3-a kaj de li atribuita kiel propietaĵo al iu Wawrzyniec Pieńka. Lime de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj la posedanto fariĝis proksima kunlaboranto de laŭvica mazovia princo Janusz la 1-a Maljuna, Wawrzyniec z Targówek. En la 16-a jarcento li kaj lia familio transprenis la familian nomon Łowscy kaj estis la vilaĝposedantoj ĝis la 17-a jarcento. Poste Łochów fariĝis – pro vendoj au familikoneksaj rilatoj la proprietaĵo de aliaj familioj Kuszel, Hryniewcz kaj Zieliński. La vilaĝo en la periodo de la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando subalternis al aŭstraj aŭtoritatoj, sekve ektroviĝis en la Varsovia Princilando kaj fine en Pola Reĝolando (1815). En la mezo de la 19-jarcento la vilaĝposedantoj vendis parton de siaj grundoj por elkonstruo de la Varsovia-Peterburga Fervoja Linio. Tio spronis la evoluon de Łochów, en kiu kreiĝis masonita stacidomo, vasta lokomotivejo, ligna akvoturo certiganta la akvolivron al la komunumaj akvoduktoj kaj akvopumpilo ĉe la rivero Liwiec. Ĉe la stacidomo loĝis multaj familioj priservantaj la stacidomon, lokomotivejon kaj relojn. Por ili estis konstruita plurfamilia loĝdomo kaj mastrumaj objektoj. Baldaŭ proksime de la stacidomo kreiĝis domoj privataj, ne ligitaj kun la fervoja infrastrukturo. Proksime al la vilaĝo estis funkciigita fabriko de fervojaj reltraboj. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento la nova posedanto de la loko fariĝis – ĝis la 1919 – Zamoyski-familio. Sekve kiel doto de Izabela Zamoyski Lochów fariĝis la propraĵo de Kurnatowski-familio. Dank’ al ili, aparte Eryk Kurnatowski, en 1931 kreiĝis tie ĉevalbredejo, kiu avancis al la unua ĉevalbredejo en la antaŭmilita Pollando. La tieaj ĉevaloj kvinfoje gajnis la ĉefan varsovian ĉevalkuran premion kaj preskaŭ ĉiujn premiojn tiuepoke ligitajn kun konkretaj ĉevaloj dum la varsoviaj vetkuroj. Tamen la septembra militkampanjo 1939 ĉesigis la ekziston de la ĉevalbredejo. Germanoj konfiskis la ĉevalojn forveturigante ilin al Mariendorf en Brandenburgio. Fine de la 2-a mondmilito ĝi estis transprenita de la Ruĝa Armeo kaj la palaco utiligita kiel milithospitalo. Sekve de ĉio ĉi ĝi estis forte sengradigita. En 1944 la havaĵoj de Łochów estis naciigitaj, sed estis entreprenitaj klopodoj rekonstrui la fervojan infrastrukturon preskaŭ plene detruitan en aŭgusto 1944. La 50-ajn jarojn karakterizan dinamika evoluo unuvice lige kun la postmilita rekonstruo de Varsovio. Łochów el la kamparana loko transformiĝis en la kamparanan-laboristan. Ties loĝantoj ligis la kamplaboron kun laboristaj okupoj en fabrikoj kaj entreprenoj de Varsovio. Fine de la 1968-a jaro la transformiĝanta el la kamparana al la urba loĝloko Łochów ricevis la urbajn rajtojn. Estis elkonstruitaj novaj stratoj, loĝkolonioj, fabrikoj, preĝejo. Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento Łochów ricevis elektran fervojan ligon kun Varsovio. La ĉefa historia objekto de Łochów estas la loka palaco kun la ĉirkaŭa parko. La originala konstruaĵo estis levita en la jaroj 1820-30, poste estis kelfoje plikonstruata. Postmilite ĝi estis parte forlasita, troviĝis en ĝi komunumaj loĝejoj. Rekonstruita en la jaroj 2004-2008 ĝi transformiĝis en modernan hotelon kun konferenca centro kaj centro de la estetika refresiĝo.
El la elsendo 01.06.2019. Legas Barbara – 6’10”