Rekomencante niajn vizitojn tra Pollando ni direktiĝu al Tczew, la urbo situanta ĉe Vistulo en la regiono Kociewie, la dua apud Kaŝubio regiono de la Gdanska Pomerio, kaj do norde de Pollando. Ĝi estas unu el la plej malnovaj urboj de la regiono, nun ankaŭ grava trafiknodo de la norda Pollando ĉe la vojkruciĝo el Silezio al Baltiko, el Berlino al Kaliningrado. La arkeologiaj esploroj elmontras, ke la regiono de Tczew estis enloĝata jam en la periodo ekde la 3-mila ĝis la 1700-a jaro antaŭ Kristo. Pri la daŭra enloĝateco atestas la retrovitaj tie ornamoj kaj laboriloj el posta periodo, tombejoj el la romia epoko kaj spuroj de la frumezepoka setlado. La unua dokumenta mencio pri Tczew devenas el la 1198-a jaro, kiam princo Grzymisław oferis pomeriajn grundojn al la monaka ordeno de la maltaj kavaliroj. En la menciita dokumento Tczew aperas kiel la setlejo Trsow. La etimologio de la urbonomo ne estas ĝisfine klarigita, sed laŭ esploristoj ĝi estas malpli nova ol la citita ĵus formo. Iuj sciencistoj argumentas pri ĝia etruska deveno, laŭ aliaj ĝi origine sonis Tkaczewko kaj rilatis al la setlejo de teksistoj. Ankoraŭ aliaj ligas ĝin kun la persona nomo de iu feŭdo Dersław. La kreskanta ekonomia signifo de la rivero Vistulo kaj kelkaj setlejoj sur la tereno de la nuna Tczew en la 12-a/13-a jarcentoj kaŭzis, ke kreiĝis tie kastelo.  Ĉirkaŭ la 1252-a jaro princo Sambor la 2-a translokis tien el Lubiszewo sian ĉefurbon. Jam 6 jarojn poste li aprobis la kreiĝon de la Urbokonsilio, kio anticipis la lokalizon de la urbo. Tio estis la unusola kazo sur la tereno de la nuntempa Pollando. Ĝi estas do samtempe la plej malnova kaj la unua urbokonsilio  sur la tereno de Pollando. En la 1260-a jaro Sambor la 2-a atribuis al Tczew la urborajtojn. En la urbo floris metiartoj kaj komerco, al la bonstato de la loĝantoj kontribuis la funkcianta  doganejo ĉe Vistulo. Ekzistis tie haveno, ĉe kies bordoj estis ankrantaj ŝipoj de la okcidentaj komercistoj kaj la propra monemisiejo produktis arĝentajn denarojn. La lasta reganto de la Gdanska Pomerio Mestwin la 2-a en la 1289-a jaro venigis al Tczew  dominikanojn, kiuj elkonstruis tie sian preĝejon kaj klostrokomplekson. En la 1308-a jaro Tczew estis konkerita de la teŭtonaj kavaliroj, kiuj rabis i.a.  la lokalizan dokumenton kaj la urbosigelon. La funkciado de la urboorganizo estis haltigita por jarcentduono.  Nur 60 jarojn poste teŭtonoj atribuis al la urbo kvar privilegiojn, kiuj reguligis la rajtojn kaj devojn de la burĝoj. En la 1410-a jaro Tczew denove, kvankam por mallonge revenis al Pollando post la venka batalo kontraŭ teŭtonoj ĉe Grunwald. Nur baze de la 2-a Toruna Pactraktato en la 1466 ĝi liberiĝis el  sub la teŭtona regado. Tczew reakiris sian apudvistulan karakteron, fariĝante grava komerca  kaj metiista centro kaj esenca ĉenero en la pola grenkomerco. Tio daŭris ĝis la 1577 jaro, kiam la urbon preskaŭ tutece detruis incendio, kvankam saviĝis ĝiaj religiaj konstruaĵoj. Tczew rekonstruiĝis kaj ĝian rolon konfirmis la reĝo Sigismundo la 3-a Vasa per sia vizito komence de la 17-a jarcento.  Tamen la sekvaj jaroj denove – pro la svedaj invadoj kaj trapasado de milittrupoj dum la Norda Milito, la regado de reĝoj el la saksa dinastio – ne favoris la urbon. Post la 1-a dispartigo de Pollando Tczew falis en la prusajn manojn, kvankam daŭre pulsanta centro de poleco estis en ĝi dominikanoj, ĝis malfondo de la ordeno sur tiu tereno en 1818. La esperoj de poloj pri forigo de la prusa regado revigliĝis dum Kościuszko-insurekcio, lige kun napoleonaj venkoj kaj alveno de la polaj legioj.  En la jaroj 1807-12 en Tczew estadis kelkfoje Napoleono mem. Post la falo de la novembra insurekcio 1831 en la urbo ektroviĝis internigitaj de prusoj polaj insurgentoj. Sub la prusa regado Tczew estis senigita je la defendomuroj kun bastionoj kaj enveturpordegoj, la kastelo estis malkonstruita. Tamen meze de la 19-a jarcento la urbo komencis disvolviĝi kiel grava fervoja centro. Ĝi  ricevis  du pontojn, kreiĝis multaj fabrikoj, denove ekfloris la grenkomerco kaj navigado laŭ Vistulo. Samtempe ne ĉesis aktivi poloj establante i.a. Volontulan Fajrobrigadon, Popolan Bankon, civitanajn organizojn. En la 1918 pola Popola Konsilio transprenis la regadon el la germanaj manoj kaj pretigis la loĝantojn por la oficiala reveno al Pollando.  Jam en la 1920-a jaro kreiĝis tie la 1-a Ŝtata Mara Lernejo edukanta polajn maristajn navigantojn kaj oficirojn. 6 jarojn poste kreiĝis en la urbo river-mara haveno, kiu tamen post kelkjara disfloro ligita kun konjunkturo je pola karbo, perdis la signifon favore al la novkonstruata haveno en Gdynia. Laŭvicaj gravaj perdoj en Tczew okazis dum kaj  sekve de la 2-a mondmilito. Ekzemple en la urbo saviĝis preskaŭ neniu produktokapabla fabriko. Post la milito okazis en la urbo multaj ŝanĝoj. Multaj novaj planoj kreiĝis lige kun la solenita en la 2010 750-jariĝo de la urbo. Kvankam en  tiu ĉi pli ol 60-mila urbo turisto ne trovas tre multajn originalajn historiajn objektojn Tczew valoras viziton. Turiston povas logi la plej malnova konstruaĵo en la urbo el la 13-a jarcento konstruita en la stilo de la apudvistula gotiko. Alia vizitinda objektto havas religian karakteron. Temas pri  la postdominikana gotika preĝejo el la 14-a jarcento karakteriziĝanta per tre bona akustiko kaj ekstere per okflanka sonorilturo. El pli novaj objektoj viziton meritas la Muzo de Vistulo, la filio de la Centra Mara Muzeo en Gdansko, funkcianta de 35 jaroj. Eblas konatiĝi en ĝi kun la historio de la vistulrivera navigado. Tczew estas la plej granda urbo de la etno-kultura regiono Kociewie, kiun aparte distingas ĝia lingvaĵo. Laŭ la panorama vidpunkto ĝi estas kohera regiono. La baza elemento estas ebenaltaĵoj kaj morenaj altaĵoj, lagoj kaj riveroj. Precipe la tieaj lagoj kiel rezervejo de pura akvo, estas loga atrakciaĵo por libertempantoj kaj turistoj. Regas tie favora klimato, sed ĉiuj jarsezonoj venas tien  iom prokraste rilate al la ceteraj regionoj de la lando. Someroj, kvankam varmetaj kaj sekaj, senpluvoj  apartenas al la plej mallongaj en Pollando. Karakteriza elemento de  Kociewie-regiono estas la apudvojaj krucoj kun kiuj ligiĝas multaj legendoj kaj popolaj rakontoj.  Legendoj ligiĝas ankaŭ kun la blazono de Tczew, prezentanta ruĝan grifon sur la arĝenta fono. Ne estas loko prezenti ilin ĉi tie. Ni sole aldonu, ke grifon kiel sian signon uzis princo Sambor la 2-a, kiu konstruis la burgon en Tczew. 

El la elsendo 27.09.2019. Legas  Barbara – 9’17”