En iu momento mi lasis min al scivolema esploro pri la plej sude troviĝanta loko en Pollando, se mi rektavoje – sur la mapo – ŝatus atingi la nunjaran kongresurbon Brno. Iom surprize mi trovis i.a. la lokon Międzygórze (mjenĝiguĵe). Neniam mi estis tie, sed ja fojfoje interparolante kun iuj malnovaj esperantistoj mi aŭdis pri tio, ke oni estis tie, renkontiĝis, enamiĝis, geedziĝis… Kaj eble eĉ se iuj el ni sciis pri la E-feriado en Miedzygórze, verŝaje por plimulto la lokon Międzygórze kaj la tiean E-feriadon kovris polvo de forgeso.
Do, kiel ĉio ĉi okazis? Edulo Wojtakowski en sia historio pri Esperanto en Silezio informas, ke en la jaro 1962 komenciĝis periodo de kontaktoj kun eksterlandaj esperantistoj, post kiam 60-persona grupo de sileziaj esperantistoj partoprenis la Universalan Kongreson en Budapeŝto. Kaj la sekvan jaron 1963 same multnombra grupo partoprenis la Universalan Kongreson en Sofio kaj junularan TEJO-kongreson en Vraca. Poste, lime de 1964 kaj 1965 en la loko Karpacz okazis internacia esperantista junulara seminario, kiun organizis PEJ, Pola Esperanto-Junularo, kiun krom vroclavanoj partoprenis gejunuloj el Bulgario kaj Hungario. Tiun seminarion en Karpacz partoprenis ankaŭ Edward Wojtakowski kun sia tiam fianĉino Wanda Knobloch. Ili eksciis de la partoprenantoj el Bulgario kaj Hungario pri la eblecoj vojaĝi al Pollando el iliaj landoj. Post la finiĝo de la evento Edward Wojtakowski prezentis la ideon organizi internacian esperantistan feriadon en la montaro Sudetoj. Wanda Knobloch proponis la lokon Międzygórze, kiun ŝi jam konis, ĉar antaŭ kelkaj jaroj ŝi partoprenis tie tendaron por skoltaj aktivuloj. La unua feriado okazis komence de oktobro 1965, ĉar nur tiun periodon, jam post la turisma sezono, proponis al ni Direkcio de Fonduso de Laborula Feriado (FWP) en Lądek-Zdrój, kiu administris la fericentron en Międzygórze. Neatendite por ĉiuj, tiu unua feriado estis tre sukcesa. Partoprenis 160 personoj el 8 landoj kaj tio ekplaĉis al la adminisrantoj kaj E-feriado porkonstante ekgastis en la ĉarma Międzygórze. Feriadoj organizataj de la Fonduso de Laborula Feriado, sindikata feria entrepreno estis volonte subvenciataj de laborentreprenoj. Emeritoj kaj pensiuloj povis ĝui unufoje jare kelkprocentan rabaton. Tiutempe estis malfacie polaj esperantistoj vojaĝi eksterlanden tial la feriado en Międzygórze estis/fariĝis la sola okazo por senperaj kontaktoj kun eksterlandaj esperantistoj.”
Inter 1965-1989 okazis 34 dusemajnaj ferioskipoj kun la nomo „La Ora Pola Aŭtuno” kaj „Esperanto hejme”, ĉi-lasta destinita por la gepatroj kun infanoj. Entute E-feriadon dum la jarkvarono partoprenis pli ol 10 mil personoj esperantistoj, kvankam ne ĉiam el kelkdek nacioj. En la lasta feriado en 1989, tiam jubilea ĉar ĝuste solenanta la 25-jariĝon partoprenis 1500 personoj en tri apartaj feriestadoj.
Tio pasis, sed Międzygórze restis kaj daŭre estas loga vizitloko, ripozloko pro sia pitoreska situo kaj proksimeco de la Nacia Parko Góry Stołowe (Tablaj Montoj). La Tablomontoj estas eble la plej unika parto de Sudetoj. Kvankam iuj pejzaĝoj povas esti trovitaj ankaŭ en aliaj partoj de la montaro, la Tablomontoj estas en Eŭropo malofta ekzemplo de platmontoj kun aparta geologio. Tial ĝi estas ideala loko por la naturŝatantoj, kiujn logas kaj kiuj povas admiri tie unikajn rokformaciojn, densajn arbarojn kaj kristale purajn rojojn.
La komencon de Międzygórze oni devas serĉi en la loĝsetlejoj el la 16-a jarcento establataj de arboharistoj kaj homoj produktantaj lignan karbon dum la ĉirkaŭa loĝantaro okupiĝis pri arbarmastrumado kaj teksado. Komence de la 17-a jarcento oni fosis tie ferercojn, kio tamen falis post la 30-jara milito (1618-1648). En la 19-a jarcento dank’ al princino Marianna, la edzino de la prusa princo Albrecht Hohenzollern Międzygórze fariĝs populara klimata restadejo kun karakterizaj svisstilaj konstruaĵoj. La princino iniciatis konstruadon de pluraj vilaoj kaj pensionoj en la tirola stilo. Temas pri altaj konstruaĵoj kun pluraj terasoj, balkonoj, riĉe ornamitaj lignoĉizitaj fasadoj sur ŝtonfundamentoj karakterizaj por svisstilaj kontruaĵoj. Międzygórze estas konata krome en la tuta regiono kiel kuracloko. Ĉirkaŭas ĝin fabaj, piceaj arbaroj kaj pluraj grimpaj rokpostenoj, tute aparte por sportemaj turistoj. Unu el la plej ĉefaj atrakciaĵoj estas la akvofalo „Wilczki” (lupetoj), la dua en Sudetoj skvofalo havanta 22 metrojn, unu la plej volonte vizitataj lokoj ne nur pro sia naturbeleco, sed nkaŭ pitoreska ĉirkaŭaĵo. Antaŭ kelkaj jaroj la tuta tereno ĉirkaŭ la akvofalo fariĝis facile alirebla kaj sekura. Oni difinis kaj belstile indikis promenvojojn al la panoramaj alrigardejoj. Super la akvofalo troviĝas historia ponto ankoraŭ el la epoko de princino Marianna, kiu enamiĝis al ĉi tiu loko. Laŭ ŝia komisio okazis tie la unuaj laboroj ebligantaj ĝui la terenon laŭ la turisma vidpunkto. Ŝi mem havis apude sian restaddometon.
Miedzygórze nun estas ankaŭ bonega startoloko por montaj ekskursoj laŭ kelkaj turismaj itineroj. Komencante de facilaj montopromenejoj projektitaj por familioj kun infanoj ĝis tiuj destinitaj por spertoplenaj, sportemaj turistoj. Unu el la plej famaj cellokoj estas Masivo de Śnieżnik, montoriĉa montetaro sur la ĉelimejo de Kłodzko, Bohemio kaj Moravio. La alteco de la masivo egalas al 1425 metroj super la marnivelo. Aparta atrakciaĵo ĝia Trimara Pinto, la unusola pola monto de sur kiu fluas akvoj al… tri maroj. La rivero Nysa Kłodzka celas Baltikon, Lipovski Potok fluas al la Norda Maro kaj la rivero Morawa celas la Nigran Maron. Sur la Trimara pinto de tri jaroj estas disponigita al turistoj panorama turo
Al diversaj gustoj kaj eblecoj estas adaptita la tranokta bazo en Międzygórze ofertante same luksajn kondiĉojn kiel ankaŭ kondiĉojn por modestaj naturŝatantoj en 30 ripozdomoj kaj disponigante al la turistoj du skiliftojn. En registrio de la historiaj objektoj de Międzygórze troviĝas la historia urboplano el la periodo inter la 16-a kaj 20-a jarcentoj, ligna paroĥa barokstila preĝejo de s-ta Josefo el la 18-a jarcento. Atenton kaptas la pilgrimpreĝejo de Dipatrino la Neĝa sur la monto Igliczna el 1781, kun ekspozicio prezentanta interne la historion de la sanktejo kaj prezentante lignan funkciantan dum la tuta jaro moviĝantan kristnaskan kripeton.
Międzygórze kaj la regiono meritas la viziton ne nur aŭtune, ne nur vintre, sed ankaŭ printempe kaj somere. Do eble la Universala Kongreso en Brno fariĝos por iuj la okazo por viziti aŭ reviziti iam bone konatan en Esperantujo lokon, Międzygórze.
El la elsendo 10.02.2025. Legas Barbara – 10′ 38″