Antaŭ la mikrofono
Ewa Malik, kunordiganto de ARKONES-2022
Pri ARKONES-2022 ni mallonge interparolas ankaŭ kun la kunorganizanto de la evento, Elżbieta Malik.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 25.10.2022 – 2′ 13″
Aryja Ferduzi el Indonezio, studento de Interlingvistkaj Studoj
Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas indonezia esperantisto, Aryja Ferduzi studento de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kun kiu ni interparolas pri liaj studoj kaj kontribuo al ARKONES-progamo en Poznano.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 25.10.2022 – 8′ 32″
Michał Ryszard Balicki, ne nur interlingvistika studento, sed ankaŭ E-aktivulo
En la hodiaŭa elsendo ni gastigas antaŭmikrofone ne nur la polan studenton de la Interlingvitikaj Studoj, sed ankaŭ aktivulon de la pola E-movado, Michał Ryszard Balicki.
El la elsendo 10.10.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 06’11”
Kun prof-ino Vera Barandovska-Frank i.a. pri ŝiaj prelegoj en Poznano
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas prof.-ino Vera Barandovska-Frank, kun kiu ni interparolas i.a. pri ŝia lekciado dum la septembra Interlingvistika Sesio en Poznano kaj kontribuo al Arkones-programo.
El la elsendo 05.10.2022. Interpaprolis red. Barbara Pietrzak – 13’54”
Studentoj kaj prelegintoj prezentas sin dum Arkones 2022
En la elsendo el la 30-a de septembro 2022 ni prezentas sonscenon pri la sinprezento de studentoj kaj prelegintoj de la Internaciaj Studoj en Poznano dum la sabata vespera programo de ARKONES, la 24-an de septembro 2022.
Registris red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 30.09.2022 – 13′ 15″
Plensukcesaj Artaj Konfrontoj en Esperanto – ARKONES 2022
Denove antaŭ nia mikrofono gastas Tobiasz Kaźmierski kiel la kunorganizinto de la finiĝinta semajnfine en Poznano brile sukcesa – post la pandemia paŭzo – ARKONES-2022, alivorte Artaj Konfrontoj en Esperanto, okazintaj semajnfine en Poznano.
El la elsendo 25.09.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 09’13”
Marjorie Boulton la antaŭmikrofona gasto dum la Vilna UK-2005
Okaze de la pasinta la 30-an de aŭgusto 2022 la 5-a mortodatreveno de elstara brita esperantistino, verkistino, poetino Marjorie Boulton ni memorigas el nia arkivo interparolon, ne plene formalan, registritan dum UK en Vilno 2005.
El la elsendo 10.09.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 13′ 13”
Interparolo kun Tobiasz Kaźmierski
Nia antaŭmikrofona gasto estas Tobiasz Kaźmierski, la ĉeforganizanto de la ARKONES (Artaj Konfrontoj en Esperanto). La evento denove okazos surloke en Poznano post trijara paŭzo dum la lasta semajnfino de septembro (http://www.arkones.org/partopreno/aligilo).
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El elsendo 05.09.2022 – 8′ 26″
Plurtalenta Liven Dek, ankaŭ komponisto
La antaŭmikrofona gasto de nia elsendo estas Liven Dek, ĉi-foje kiel komponisto, kiu dividas siajn opiniojn pri la graveco de la branĉo „kantoteksto” en la Belartaj Konkursojn kaj siajn ideojn kiel logi pli da personoj al la kanzonteksta verkado.
El la elsendo 25.08.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 12’22”
La 107-a UK en Montrealo – Interparolo kun UEA-prezidanto post la lasta Komitata Kunsido
Nia lasta antaŭmikrofona renkontiĝo kun la prezidanto de UEA, Duncan Charters okazis tuj post la lasta Komitata Kunsido en vendredo. Li donas superrigardon pri ĝi kaj la plej gravaj defioj, kiujn frontas la estraro kaj Asocio. Li mencias ankaŭ sian kontribuon al la marda Tago de Lernado kaj konfesas sian interesiĝon pri UK en Tanzanio.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 13.08.2022 – 8′ 54″