Antaŭ la mikrofono
Parolado de UEA-prezidanto, Duncan Charters en la pola Nacia Biblioteko
E-partoj el la angla-Esperanta parolado de UEA-prezidanto Duncan Charters dum la ceremonio en la pola Nacia Biblioteko (29.05.2023) antaŭ ol subskribo de la interkonsento pri la transdono fare de UEA de la Biblioteko Hector Hodler al la pola Nacia Biblioteko.
El la elsendo 30.05.2023 – 6′ 47″
Pola kulturministro, Piotr Gliński pri la Biblioteko H. Hodler en Varsovio
La alparolo de la pola Ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Piotr Gliński dum la solena ceremonio en Varsovio (29.05.2023) okaze de la oficiala transdono de la Biblioteko Hector Hodler fare de UEA sub la protekton de la pola Nacia Heredaĵo.
El la elsendo 30.05.2023 – 6′ 14″
Interparolo kun Michela Lipari, la prezidantino de la torina LKK
Nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidantino de la Loka Kongresa Komitato de la 108-a Univrsala Kongreso de Eseranto en Torino. Michela Lipari, informas pri la laboroj de LKK kaj liveras multajn prikongresajn novaĵojn.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 25.05.2023 – 12′ 31″
Kun Petro Baláž pri Polyglot Gathering 2023 p. 2
En la nuna programo audiĝa la dua parto de la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ nia gasto karakterizas ĉi tiujn eventojn kaj donas kelkajn detalojn pri la junia Poliglota Kunveno en la pola Teresin.
(https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/).
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 10. 05. 2023 – 10′ 32″
Kun Petro Baláž pri Polyglot Gathering 2023
Ni invitas por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun Petro Baláž el E@I, la ĉeforganizanto de la reta kaj fizika eventoj Polyglot Gathering 2023. Hodiaŭ aŭdiĝas la unua parto de nia interparolo pri la origino de la evento kaj la ĝisnunaj rikoltoj.
(https://www.polyglotgathering.com/2023/eo/).
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 10. 05. 2023 – 11′ 20″
La tria trejnado ĉe E@I kadre de la EU-projekto Vikipedio por Eŭropo
Dum la semajnfino 21-22.04.2023 en la sidejo de E@I en Slovakio okazis la trejnado kadre de la EU-projekto „Vikipedio por Eŭropo” dediĉita al Esperanto en Vikipedio. Tio estis la okazo inviti antaŭ nian mikrofonon unu el la kunorganizantoj kaj du partoprenintoj de la evento.
Raportis red. Maciej Jaskot
El la elsendo 30.04.2023 – 11′ 23″
La origino de la Instituto Ivo Lapenna
Komence de aprilo pasis la 90a naskiĝdatreveno de Tyburcjusz Tyblewski. Li estis pola pedagogo, psikologo doktoriĝita pri ĉi tiuj fakoj en la Varsovia Universitato. Li estis docento de AIS kaj estis ties orda profesoro kaj senatano. Li okupiĝis pri la tradukado el la pola literaturo en Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno ni proponas nian arkivan interparolon el 1996, registritan dum la Praga UK. Ĝi rilatas al la ideo establi Instituton Ivo Lapenna, kiu funkciis dum 22 jaroj en la periodo 1997-2019.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 25.04.2023 – 07′ 27″
Rico Giacometto pri kelkaj facetoj de Brita E-kongreso
Rico Giacometto antaŭtage de la komenciĝonta vendrede Brita E-kongreso rakontas en nia elsendo pri ĝia programo, i.a. pri ĝiaj eksterlandaj kontribuantoj.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 20.04.2023 – 06’04”
Artefarita Intelekto povas helpi en lingvolernado
Nia antaŭmikrofona gasto estas Aleksandro Galkin, programista inĝeniero de Micorsoft pri la aplikado de Artefarita Intelekto, GPT por la lingvolernado. Tiun ĉi interesan temon li prezentis antaŭ kelkaj semajnoj al la publiko de la reta Poliglota Kunveno. Ĝi estas i.a. temo de nia interparolo.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 10.04.2023 – 13′ 50″
La 1000-elsenda jubileo de la E-Redakcio de Pola Radio
Lige kun la pasinta la 4-an de aprilo 64-a datreveno de la establo de la E-Redakcio de Pola Radio ni referencas al la unua jubileo, tiu de la unumila elsendo, aŭdiĝinta la 01.01.1962. Ni prezentas el ĝi la tiamajn salutmesaĝojn de Ivo Lapenna, prof. Tadeusz Kotarbiński, William Auld kaj Teo Jung.
Referencas al la 64a datreveno de la establo de la unua profesia E-redakcio en Pola Radio la 4-an de aprilo 1959. Ni omaĝas ĝin per ĉerpaĵoj el la unua jubilea E-elsendo de Pola Radio, 1000-a elsendo el 01.01.1962. Aŭdiĝas el ĝi i.a. la porokazaj mesaĝoj de Ivo Lapenna, prof. Tadeusz Kotarbiński, William Auld kaj Teo Jung.
El la elsendo 05.04.2023 – 15′ 32″