Kun Marcin Ptaszyński, nia aŭskultanto el Germanio ni interparolas ne sole pri niaj E-elsendoj, kiuj gravis en lia esperanistiĝo, sed ankaŭ pri lia brile finiĝinta porinstruista studjaro en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano kaj komenciĝanta en oktobro nova instrujaro de E-o en Germanio. Marcin Ptaszyński gvidas du kursojn: en sia universitato kaj en popolaltlernejo. El la elsendo 28.10.2014.