Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Birke kaj Bertilo Wennergren dum Arkones (2013)
Birke kaj Bertilo Wennergren post 10-jara foresto koncertis kadre de la riĉa kultura programo de Arkones 2013. Tio estis ankaŭ la okazo renkontiĝi antaŭ nia mikrofono por paroli pri ilia kelkjara estado en Koreio, la laboro de Bertilo pri reeldono de POMEGO kaj lia aktivado en la Akademio de Esperanto, krome pri ilia komuna muzikado kaj koncertado. Ne mirige, ke fragmente du kanzonoj el ilia Arkones-koncerto aŭdiĝas komence kaj fine de nia interparolo. El la elsendo 04.02.2014.
Interparolo kun Ursula Grattapaglia el Bona Espero (2014) – dua parto
Ursula Grattapaglia el Bona Espero daŭrigas en nia antaŭmikrofona renkontiĝo dividi esperojn kaj planojn pri la nuna funkciado de ĉi tiu legendeca centro en Brazilo. El la elsendo 24.01.2014.
Interparolo kun Ursula Grattapaglia el Bona Espero (2014) – unua parto
La renkontiĝo de Barbara kun Ursula Grattapaglia jarŝanĝe en Bona Espero, Brazilo estis la okazo ne sole gratuli pro laŭvicaj distingoj, kiujn ge-roj Grattapaglia ricevis pro sia grava socia, ekologia laboro pere de Esperanto, sed ankaŭ ekscii pri novaj planoj. Temas pri la unua parto de iom ampleksa interparolo. El la elsendo 21.01.2014.
Interparolo kun Birute Rozenfelde dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko
Birute Rozenfelde el Latvio estas unu el la plej novaj Honoraj Membroj de UEA. La antaŭmikrofona renkontiĝo dum la Universala Kongreso en Rejkjaviko estis la okazo gratuli pro ĉi tiu distingo kaj ekscii pri la komenco kaj la nuno de la Baltiaj E-Tagoj, iam Baltaj E-Tendaroj, pri la E-agado de nia interparolantino. El la elsendo 07.01.2014.
Interparolo kun Frank Selten dum la UK en Rejkjaviko (2013)
Frank Selten el Germanio al multaj aŭskultanoj de niaj elsendoj estas jam iom konata i.a. pro la pli frue aŭdiĝintaj interparoloj. En la lasta, registrita en Rejkjaviko kvankam ni memorigas kelkajn rilatajn E-informojn el lia biografio ni koncentriĝas pri lia kariero de ĵazmuzikisto, kiu en 2013 solenis sian 50-jariĝon tiuterene dum la bando kun kiu li estas ligita de la komenco Barrelhouse solenis samjare sian 60-jariĝon. El la elsendo 03.01.2014.
Clay Magalhães pri la stato de la preparoj al la 99-a UK en Bonaero
Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario deĵoranta en la CO de UEA en Roterdamo en la interparolo kun nia Redakcio informas pri la nuna stato de la preparoj al la 99-a UK en Bonaero (komenco de decembro 2013). Fine de la jaro finiĝas la unua aliĝperiodo, do la periodo de la plej favora aliĝperiodo. El la elsendo 20.12.2013.
Pascal Dubourg Glatigny informas pri du interesaj libroj aperontaj en 2014
Pascal Dubourg Glatigny renkontita dum la aŭtuna ARKONES prelegis kaj aldone aparte antaŭ nia mikrofono dividas informojn pri la aperontaj en 2014 du interesaj libroj. Unu estas frukto de interesa internacia eldonprojekto rilatanta al artaj interŝanĝoj en komunista periodo. La alia rilatas al liaj propraj profesiaj studoj kaj koncernas kontaktoj inter la arto kaj scienco. Ĉeokaze ni ekscias pri interesa E-lingva ekspozicikatalogo pretigita de berlinaj artistoj – el la komence menciita eldonprojekto – por la pasintjara bienalo en Venecio. Pliaj informoj ĉe la retpaĝo de la eldonisto, kie mendeblas la katalogo de Kuehn Malvezzi ĉe la Venecia bienalo 2012 – https://www.moussepublishing.com/?product=/kuehn-malvezzi-komuna-fundamento/
El la elsendo 03.12.2013.
Interparolo kun Maritza Gutiérrez González interalie pri la kuba E-movado
Maritza Gutiérrez González el Kubo. La antaŭmikrofona renkontiĝo fine de la lasta UK en Rejkjaviko fariĝis la okazo rerigardi al la evoluo de la kuba E-movado post la lasta tiea UK, enpensiĝi ĉirkaŭ problemoj de la landa kaj regiona laboro de UEA kaj evidente paroli pri la Havanaj E-Elsendoj. El la elsendo 26.11.2013.
Interparolo kun Ivan Colling interalie pri du liaj prelegoj dum Arkones (2013)
Ivan Colling el Brazilo. La interparolo kun nia brazila aŭskultanto rilatas i.a. al liaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Poznano kaj prezentitaj dum Arkones-2013 du liaj prelegoj pri Stela Domo en Brazilo kaj Lajbnico, la temo de liaj apartaj esploroj. El la elsendo 12.11.2013.
Ilona Kouthny kaj Carina Pereira pri Instruista Trejnado ĉe la Poznana Universitato (2013)
Ilona Kouthny el Pollando kaj Carina Pereira el Brazilo. La temo de la renkontiĝo estas la interparolo kun Ilona Kouthny i.a. pri sukcese komenciĝinta en septembro ĉe la Lingvistikaj Studoj de la Poznana Universitato – Instruista Trejnado. Sekvas ĝin mallonga opiniinterŝanĝo kun unu el 12 partoprenantoj de la trejnado veninta el San Paulo, Brazilo. El la elsendo 05.11.2013.