Antaŭ la mikrofono
D-ro Maciej Jaskot pri sia komenco en Pola Radio kaj posta eklaboro en Pola RetRadio
La 4-an de aprilo 1959 estis establita la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio. Reference al ĝi ni interparolas kun nia kolego Maciej Jaskot reference al la periodo de antaŭ 12 jaroj, kiam li komencis en ĝi kunlaboron kaj laboron, daŭrigante ĝin en la Pola RetRadio. Kio estis por li frapa, interesa, kio kaŭzas, ke ne ŝanĝiĝis lia fasciniĝo pri la radia laboro. El la elsendo 19.04.2016 – 12’49”
Interparolo kun d-ro Maciej Jaskot pri konferenco de la Esplorcentro Facta Ficta
Interparolo kun Cyril (Kirilo) Brosch pri la Mime-projekto
La antaŭmikrofona gasto ĉi-semajne estas germana lingvisto, Cyril Brosch (http://www.cyrilbrosch.net), kun kiu ni interparolas pri la Mime-projekto kaj lia kontribuo al ĝia efektivigo. El la elsendo 23.02.2016 – 9’29”
Zsofia Korody pri, interalie, la Semajno de Internacia Amikeco (2016)
Kun Zsofia Korody el la Kultura E-Centro en Herzberg am Hartz, de 10 jaroj konata ankaŭ kiel E-urbo ni parolas pri eventoj ligitaj kun la Semajno de Internacia Amikeco (22-28.02.2016) kaj posonta dum ĝi Tago de la Gepatra Lingvo. La temo de la interparolo estas ankaŭ aliaj aktivaĵoj, inkluzive de la solenota la 9-an de julio 10-jariĝo de Herzberg kiel Esperanto-urbo. El la elsendo 16.02.2016 – 9’08”
Clay Magalhães pri la aktuala stato de laboroj ĉirkaŭ la 101-a UK (Nitro, 2016)
Kun Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães el la Centra Oficejo de UEA ni interparolas pri aktuala stato de laboroj ĉirkaŭ la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. La plej grava informo estas, ke tre baldaŭ estos disponigita fizike la Dua Bulteno. Post nia interparolo ĝi jam aperis interrete: http://uea.org/pdf/ DuaBulteno2016.pdf El la elsendo 12.02.2016 – 8’54”
D-ro Maciej Jaskot pri la 6-a eldono de la lingvokonkurso Hispana Olimpiko
Kun d-ro Maciej Jaskot en Varsovio ni renkontiĝas antaŭmikrofone por retrorigardi al la 6-a eldono de la konkurso pri la hispana lingvo, la tn. Hispana Olimpiko. Nunjare ĝi logis pli da rivalantoj, kies entuziasmo pri la hispana lingvo kaj kulturo estas nekompareble pli alta ol de studentoj de la hispana filologio. El la elsendo 08.02.2016 – 4’27”
