Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Tobiasz Kaźmierski pri la 33-a ARKONES

Pri la 33-a ARKONES finiĝinta lastdimanĉe en Poznano, ĝia muzika kaj prelega enhavo ni interparolas kun unu el la kunorganizantoj de la evento Tobiasz Kaźmierski. El la elsendo 29.09.2017 – 6’41”

Ludu

Prof.-ino Ilona Koutny kaj la inaŭguro de la 33-a ARKONES

La sonmaterialo el Poznano referencas al la inaŭguro de la 33-a ARKONES, en kiu unue okazis kelkaj emociaj momentoj – sub la gvido de prof. Ilona Koutny –  ligitaj kun la eventoj ĉirkaŭintaj la nunjarajn Interlingvistikajn Studojn. El la elsendo 26.09.2017

Ludu

Prof-ino Ilona Koutny pri la Interlingvistikaj Studoj

Nia redakcia vizito en Poznano, en kiu komenciĝis la laŭvica trijara kurso de la Interlingvistikaj Studoj, kiuj nunjare solenis la 20-jariĝon kaj la 4-a Interlingvistika Simpozio estis la okazo de nia vendreda (22.09.2017) antaŭmikrofona renkontiĝo kun prof-ino Ilona Koutny. El la elsendo 22.09.2017 – 5’16”

Ludu

Prof. Christer Kiselman pri siaj lekcioj dum la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio

Prof. Christer Kiselman en la interparolo kun red. Barbara Pietrzak proksimigas la temon de siaj lekcioj dum la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio en Varsovio pri la digita geometrio. En la interparolo oni referencas ankaŭ al la E-lingva matematika terminologio, al la esperantologiaj kaj interlingvistikaj interesiĝoj de la profesoro.  El la elsendo 19.09.2017 – 13’35”

Ludu

Clay Magalhães pri la 102-a UK en Seulo

La tre baldaŭ aperonta programo de la 102-a UK en Seulo, kelkaj praktikaj sufloroj por la kongresanoj estas la temo de nia antaŭmikrofona interparolo kun Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kiun ni surbendigis lastĵaŭde t.e. 06-an de julio 2017.  El la elsendo 09.07.2017 – 12’20”

Ludu

Prof-ino Ilona Koutny pri la Interlingvisitikaj Studoj (2017)

Nia nunsemajna, marda antaŭmikrofona gasto estas profesorino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la septembraj eventoj disvolviĝontaj ĉirkaŭ la solenota 20-jariĝo de la Interlingvisitikaj Studoj. I.a. temas pri la 4-a Internacia Simpozio al kiu eblas aliĝi ĝis la 25-a de junio kaj komenciĝonta en septembro laŭvica 3-jara kursaro de Interlingvistikaj Studoj. El la elsendo 20.06.2017 – 12’37”

Ludu

Tonjo del Barrio pri aktivadoj lige kun la Zamenhof-Jaro (2017)

En la hodiaŭa programo, la 13-an de junio 2017 ni gastigas la prezidanton de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la aktivadoj lige kun la daŭranta Zamenhof-Jaro, kiuj i.a. speguliĝos en la programo de la baldaŭa landa Kongreso en Tortuelo. Ni esprimas bedaŭron por ne tre kvalita teknike nivelo de la skajpa surbendigo. El la elsendo 13.06.2017 – 11’40”

Ludu