Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Tonjo del Barrio pri aktivadoj lige kun la Zamenhof-Jaro (2017)

En la hodiaŭa programo, la 13-an de junio 2017 ni gastigas la prezidanton de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la aktivadoj lige kun la daŭranta Zamenhof-Jaro, kiuj i.a. speguliĝos en la programo de la baldaŭa landa Kongreso en Tortuelo. Ni esprimas bedaŭron por ne tre kvalita teknike nivelo de la skajpa surbendigo. El la elsendo 13.06.2017 – 11’40”

D-ro Maciej Jaskot pri tri majaj konferencoj (2017) kiujn li partoprenis

Nia antaŭmikrofona gasto, redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot dividas impresojn pri tri majaj konferencoj (2017), kiujn li partoprenis  en la polaj Bialistoko kaj Lublino kaj en la bulgara Sofio. Ili i.a. spegulas la problemojn de la lingvoinstruado en Pollando kaj informas pri lia interesa pola-bulgara kunlaboro en la pola-ukraina scienca kolektivo. El la elsendo 30.05.2017 – 10’34”

D-ro Maciej Jaskot kaj lia laboro en Pola Radio kaj Pola RetRadio

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot referencas al la 58-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la historio de E-radiofonio, kreiĝinta en la strukturo de Pola Radio. Red. Maciej Jaskot  venis al ĝi jam en ĝia lasta fazo, sojle de la transformiĝo de la publika programo al la podksta Pola RetRadio. El la elsendo 04.04.2017 – 9’52”

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pri la revuo Esperanto – papera kaj reta

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, la novaj redaktoroj de la revuo „Eperanto” estas niaj antaŭmikrofonaj gastoj. Interparolante kun ili pasintsemajne ni demandis pri iliaj redaktaj planoj kaj ambicioj. Ni interparolis ankaŭ pri la papera (pdf-formata) kaj la reta eldonoj de la revuo kaj pri la aprila numero jam de ili redaktita. El la elsendo 21.03.2017 – 7’10”

Michela Lipari pri eventoj en Italio okaze de la 100-a mortodatreveno de d-ro Zamenhof

Jam post unu monato, la 14-an de aprilo 2017 pasos la 100-a mortodatreveno de la lingvokreinto, Ludoviko Zamenhof. La datreveno aŭspiciita de Unesko estas solenata i.a. en la tuta E-komunumo. Nia hodiaŭa gasto, estas la prezidantino de Itala E-Federacio, Michela Lipari, kun kiu ni interparolas pri eventoj kaj planoj ligitaj kun la Jaro en Italio. El la elsendo 14.03.2017 – 9’40”