Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Intervjuo kun Michael Farris

Hieraŭ, t.e. la 2-an de oktobro en plimulto de la polaj altlernejoj komenciĝis la nova akademia jaro. Reference al ĝi ni proponas interparolon kun Michael Farris el Adam Mickiewicz-universitato, kiu estas de multaj jaroj lekcianto de ĉi tiu altlernejo, ankaŭ esperantisto. Dum la septembra 4-a Interlingvistika Simpozio li krom aktivi en la organiza komitato gvidis i.a. la sekcion pri lingva politiko. Tiu temo, sed ne nur,  estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo.  El la elsendo 03.10.2017 – 7’28”

Prof-ino Ilona Koutny pri la Interlingvistikaj Studoj

Nia redakcia vizito en Poznano, en kiu komenciĝis la laŭvica trijara kurso de la Interlingvistikaj Studoj, kiuj nunjare solenis la 20-jariĝon kaj la 4-a Interlingvistika Simpozio estis la okazo de nia vendreda (22.09.2017) antaŭmikrofona renkontiĝo kun prof-ino Ilona KoutnyEl la elsendo 22.09.2017 – 5’16”

Prof. Christer Kiselman pri siaj lekcioj dum la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio

Prof. Christer Kiselman en la interparolo kun red. Barbara Pietrzak proksimigas la temon de siaj lekcioj dum la 34-a Sanmarineca Universitata Sesio en Varsovio pri la digita geometrio. En la interparolo oni referencas ankaŭ al la E-lingva matematika terminologio, al la esperantologiaj kaj interlingvistikaj interesiĝoj de la profesoro.  El la elsendo 19.09.2017 – 13’35”

Interparolo kun prof. Christer Kiselman, prof. Reinhard Fössmeier, kaj magistrino Małgosia Komarnicka

En la fino de la 34-a  SUS en Varsovio, la 15-an de septembro ni interparolis kun kunorganizantoj kaj unu el la partoprenantoj de la 34-a Sanmarineca Universitata Studsesio en Varsovio. Antaŭ la mikrofono gastas  profesoroj Christer Kiselman kaj Reinhard Fössmeier, kiu kun magistrino Małgosia Komarnicka organizis la eventon. El la elsendo 15.09.2017 – 4’46”

Prof. Reinhard Fössmeier pri la historio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino

La inaŭgura prelego de profesoro Reinhard Fössmeier pri la historio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino prezentita la 11-an de septembro 2017 dum la solena komenciĝo de la 34-a Sanmarineca Universitato Studsesio en Varsovio. El la elsendo 12.09.2017 – 8’04”

Prof-ino Ilona Koutny pri la Interlingvisitikaj Studoj (2017)

Nia nunsemajna, marda antaŭmikrofona gasto estas profesorino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la septembraj eventoj disvolviĝontaj ĉirkaŭ la solenota 20-jariĝo de la Interlingvisitikaj Studoj. I.a. temas pri la 4-a Internacia Simpozio al kiu eblas aliĝi ĝis la 25-a de junio kaj komenciĝonta en septembro laŭvica 3-jara kursaro de Interlingvistikaj Studoj. El la elsendo 20.06.2017 – 12’37”