Ludu

En la 1503-a E_elsendo el la 30.09.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• La hodiaŭa gasto de nia redakcio estas la rerenkontita dum la 111-a UK en Graz Stela Besenyei-Merger, dum la lastaj jaroj honorita per multaj premioj kaj distingoj. Ni do informiĝas pri tio, kio ŝanĝiĝis en ŝia esperantista vivo dum la lasta jaro kaj pri sukcesoj de la podkasto „Radikala Tenero”, kiun ŝi gvidas kun Carolin Weemeyer (https://radikalatenero.substack.com/). La akompana foto al la hodiaŭa programinformo el la fb-profilo de Stela prezentas ŝin en la akompano de amikoj dum la nunjara UK;
• Komencaj aktualaĵoj – post la historiaj datoj ligitaj kun la 30.09 – rilatas al lelekto de prof. Arkadiusz Marciniak el Adam Mickiewicz-universitato en Poznano kiel la nova prezidanto de la Eŭropa Societo de Arkeologoj; al establo de la Komisiono por Evoluo kaj Sekureco de la Artefarita Intelekto rilate al la unia AI Act kaj elekto de ĝia prezidanto, Pamela Krzypkowska i.a. nia redakcia kunlaborantino; al loka sukceso en la suda Pollando en la formo de riverpasejo, jam nomita Najbara Ponto por poloj kaj ĉeĥoj ĉe Olza-rivero ;
• Per nia scienca temo ni proksimigas sukceson de japanaj sciencistoj el la Tokia Universtato kaj iliaj tiel nomataj nevideblaj elektrodoj. Ili povas malfermi vojon al diskreta, longdaŭra monitorado de pacientoj, kiuj tiel estus senigitaj je malkomforto senti sin observataj kaj taksataj;
• Hodiaŭ ni komune proponis aŭskulti fragmenton de la kanto „Vi estas amo” de Mikaelo Bronstein;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.