Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Thomas Bormann

Fine de septembro la Kongresa Fako de UEA disendis konfirman informon pri la aliĝintoj al la Montreala UK. Ni uzas la okazon por prezenti  germanan E-aktivulon Thomas Bormann, kiu aŭkcie en Lahtio akiris la 1-an lokon por UK-2020. Nia antaŭmikrofona renkontiĝo estas la okazo i.a. rememori liajn gepatrojn, E-aktivulojn Elzbeth kaj Werner Bormann kaj paroli pri ilia e-ista vivo. El la elsendo 04.10.2019 – 9’53” 

Ludu

Interparolo kun Tobiasz Kaźmierski pri ARKONES

Multaj eventoj okazis pasintsemajne en Poznano (la okcidenta Pollando). Pri la  semajnfinaj Artaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES ni interparolas kun unu el la ĉeforganizantoj Tobiasz Kaźmierski. El la elsendo 24.09.2019 – 4’30”

Ludu

En Lahtio ĉe la giĉeto de la 105-a UK en Montrealo

En nia vendreda sonsceno (13.09.2019) pri la 104-a UK en Lahtio ni prezentas renkontiĝon ĉe la giĉeto de la 105-a UK en Montrealo, en kiu partoprenis la deĵorantaj tie Normand Floury, Ĵenja Zviereva kaj Joe Amis el Kanado. Ilia giĉeto havis strategian lokon en la kongreseja vestiblo, kie kruciĝis vojoj horizontale kaj vertikale. Tie ni renkontis ankaŭ multajn amikojn de niaj elsendoj. Inter ili estis LKK-anino, nia aŭskultantino Synnöve Myntinnen el Finnlando, kiun ni gastigas antaŭ nia mikrofono. El la elsendo 13.09.2019 – 12’54”

Ludu

D-ro Ulrich Lins pri Rudolf Carnap

Nia antaŭmikrofona gasto estas hodiaŭ d-ro Ulrich Lins, kiu sian IKU-prelegon dediĉis al la figuro de germana filozofo, junaĝe lerninta Esperanton, Rudolf Carnap. Li partoprenis 4 UK-ojn –  en Dresdeno en 1908 kaj en Helsinko en 1922, krome en Vieno (1924) kaj Ĝenevo (1925).  El la elsendo 10.09.2019 – 10’16”

Ludu

Interparolo kun prof-ino Ilona Koutny

La antaŭmikrofona gasto de nia marda elsendo estas prof-ino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la komenciĝonta post kelkaj tagoj aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj ĉe Adam Mickiewicz-Universitato kaj pri la kunlabora kontrakto subskribita fine de julio inter la rektoroj de la pola universitato kaj la ĉina universitato Zaouzhuang. El la elsendo 03.09.2019 – 13’51”

Ludu

Intervjuo kun Osmo Buller dum la 104-a UK

En la vendreda sonmaterialo el la 104-a UK en Lahtio ni prezentas intervjuon kun Osmo Buller, kiu kiel komitatano B dividis fine de la kongrestagoj siajn rimarkojn pri la nunjaraj laboroj de la Komitato kaj la situacio de UEA fone de ili. El la elsendo 30.08.2019 – 14’04”

Ludu

Interparolo kun prof. Jouko Lindstedt

Nia antaŭmikrofona gasto estas profesoro Jouko Lindstedt, konata finna esperantisto, lingvisto kaj akademiano. Ni interparolas pri lia rolo kiel la rektoro de la nunjara IKU, pri lia propra kontribuo al ĝia programo, pri la grava rolo de la finnaj UK-oj en Helsinko kaj Tampereo en lia vivo profesia kaj privata. Fine ni levas ankaŭ demandojn rilate Akademion de Esperanto, kies membro li estas de pli ol dudek jaroj. El la elsendo 27.08.2019 – 16’29”

Ludu