Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Duncan Charters

Ni prezentas la kerman parton de la malferma parolado de UEA-prezidanto, Duncan Charters dum la inaŭguro de la Viirtuala Kongreso de Esperanto, la 17-an de julio 2021.

El la elsendo 17.07.2021 -11′ 32″

Ludu

Interaparolo kun Fernando Maia

La Virtuala Kongreso, VK-2 proksimiĝas. En tiu kunteksto ni gastigas antaŭ nia mikrofono la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia parolante kaj informante pri la kongreso kaj ties unuopaj programeroj, pri la daŭra aliĝebleco pere de https://vk.esperanto.net/.

El la elsendo 13.07.2021 – 12′ 34″

Ludu

Interparolo kun Tsvi Sadan

Hodiaŭ ni proponas interparolon el nia arkivo de antaŭ 10 jaroj kun profesoro Tsvi Sadan. Ĝi koncernas lian AIS-kurson dum la Kopenhaga UK pri la temo „La reviviĝo de la hebrea sen mitoj”.

El la elsendo 06.07.2021 -12′ 11″

Ludu

Interparolo kun Yves Nevelsteen

La antaŭmikrofona gasto de nia programo estas Yves Nevelsteen kun kiu ni interparolas pri la projekto por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021

El la elsendo 08.06.2021 – 12’25”

Ludu

Interparolo kun prof. Aleksander Melnikow

En nia hodiaŭa marda elsendo ni proponas arkivan interparolon kun prof. Aleksander Melnikow el Rusio pri lia prelego dediĉita al la temo: E-etno, E-komunumo, E-identeco. Li prezentis ĝin dum la Lingvistika Simpozio en Poznano 2008.

El la elsendo 18.05.2021- 13′ 17″

Ludu

Interparolo kun Roman Dobrzyński

El nia arkivo ni memorigas la interparolon kun Roman Dobrzyński pri kontaktoj de Pablo Picasso kun Pollando, aparte en la kunteksto de la pentrita de li en Varsovio Sireneto, la simbolo de la pola ĉefurbo. (La interparolo estis originale elsendita en 1993.)

El la elsendo 04.05.2021 – 11′ 44″

Ludu

Interparolo kun Miguel Gutiérrez Adúriz (aprilo, 2021)

En la hodiaŭa elsendo ni proponis la antaŭmikrofonan renkontiĝon kun la sekretario de la Belartaj Konkursoj, Miguel Gutiérrez Adúriz. La intervjuo i.a. memorigas pri la finiĝanta aliĝperiodo al la nunjara eldono de la konkursoj kaj alportas la informon pri nova eldonaĵo de la belarta konkurso dediĉita al la premiitaj ĝis nun mininoveloj.

El la elsendo 27.04.2021 – 9′  36″

Ludu

Interparolo kun Ilona Koutny

Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-ino Ilona Koutny kun kiu ni interparolas pri la restartigotaj aŭtune en Adam Mickiewicz-universitato Interlingvistikaj Studoj.

El la elsendo 07.04.2021- 12′ 25″

Ludu