Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Ognian Kabranow, aŭskultanto el Usono

Dum la 110-a UK en Brno inter niaj tie renkontitaj aŭskultantoj troviĝis ankaŭ Ognian Kabranow el Usono. Antaŭ nia mikrofono li dividis siajn opiniojn pri la E-elsendoj de la Pola RetRadio, aparte en la kunteksto de la komencanta esperantisto. Li ankaŭ esprimas siajn dezirojn ligitajn kun la enhavo de la elsendoj.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 05.10.2025 – 08′ 38″

Kun Rakoen Maertens pri la Premio Grégoire Maertens

Laŭ informo de Michela Lipari perita en la nomo de la ĵurio „Premio Maertens” nunjare je unu monato pli longe, t.e. ĝis la 31-a de oktobro 2025 eblas prezenti kandidatojn por Maertens-premio 2026 (GK N-ro 1240). Pri la ideo de ĉi tiu premio kaj unua solena enmanigo dum la 110-a UK en Brno ni interparolas kun la nepo de la eksa prezidanto de UEA, Rakoen Maertens.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.09.2025 – 07′ 52″

Kun Karina Oliveira ne nur pri “Kontakto”

En la hodiaŭa elsendo ni interparolas kun la renkontita dum la 110-a UK Karina Oliveira, redaktoro de „Kontakto”, dank’ al kiu ni povis legi multajn interesajn revunumerojn. Sed ne nur temas pri la redaktado. La interparolo ebligas al ni konatiĝi kun tiu interesa brazila esperantistino, antaŭ kiu Esperanto malfermis pordon i.a. al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, al ŝanĝo de la vivmedio, ne laste al familia vivo en Finnlando.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo el 20.09.2025 – 11′ 06″

Kun Zsófia Kóródy, unu el la plej novaj Honoraj Membroj de UEA

En nia hodiaŭa elsendo ni retrorigardas al la someraj UK-tagoj prezentante nian interparolon kun unu el la novaj Honoraj Membroj de UEA, Zsófia Kóródy. Ŝi parolante pri sia e-ista agado mencias i.a. solenotan 50-jariĝon de sia esperantisteco.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 10.09.2025 – 05′ 13″

Interparolo kun Stela Besenyei-Merger

Nia antaŭmikrofona gasto estas la renkontita dum la 110-a UK en Brno Stela Besenyei-Merger, laŭreatino de la unua Maertens-premio pro siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Ni interparolas kun ŝi pri diversaj facetoj de ŝia aktivado i.a. esploroj pri denaskuloj en la E-komunumo, Bobelarto kaj ŝia plej nova projekto, podkasto „Radikala Tenero”.

Interpaprolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.08.2025 -14′ 18″

 

Daŭra fokuso al la Azia E-movado en la estraro de UEA

Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas SO Jinsu, la estrarano de UEA, respondeca pri la Azia E-movado nun rekandidatiĝanta por la nova oficperiodo. Nia interparolo koncentriĝas pri la faritaj taskoj, liaj realigitaj kaj nerealgitaj planoj kaj planoj celotaj, se li eniros la konsiston de UEA-estraro en elektoj dum UK en Brno.

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.07.2025 – 10′ 37″

Redakcie pri la civitana buĝeto en Pollando

En la antaŭmikrofona renkontiĝo kun red. Gabi Kosiarska ni interparolas pri la t.n. civitana buĝeto, tio estas procedura mekanismo dank’ al kiu mezaj civitanoj mem decidas pri la destino de parto de buĝetaj rimedoj de sia urbo aŭ komunumo por konkretaj projektoj. Gabi jam delonge aktive engaĝiĝas en ĉi tiun agadon, do ni aŭdos i.a. pri ŝiaj tiurilataj spertoj

Interparolis red-inoj Barbara Petrzak kaj Gabi Kosiarska

El la elsendo 10.07.2025 – 12′ 30″