Ludu

En la 1483-a E_elsendo el la 15.07.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa elsendo ni memorigas la arkivan interparolon kun la forpasinta la 14-an de julio 2026 Hans Michael Maitzen, konata aŭstra esperantisto ekde sia junaĝo ligita kun la E-movado kaj komunumo. Ĝi estis registrita en Graz en 1994 lige kun la Internaciia UEA-simpozio „Internacia Familio – ĉu utopio aŭ realaĵo”.
• En la komencaj aktualaĵoj – post enrigardo en historiajn datojn ligitajn kun 15.07 – ni referencas al la rangolisto de la plej sekuraj landoj laŭ Global Peace Index; ni informas pri modernigoj en la varsovia bestoĝardeno lige kun ĝia baldaŭa 100-jariĝo.
• Nian sciencan rubrikon ni dediĉas al la esploroj de britaj ornitologoj pri la rolo de malgrandaj eŭropaj birdoj en polenado, aparte en la fruprintempaj tagoj.
• Muzike ni proponas fragmente „Kanton de Ivaí” de Leandro Estevão Gomes. Nian programinformon apudas foto de Patrycja Gołębiewska el fb de paruo ĉe floranta arbobranĉo, unu el malgrandaj birdoj en Eŭropo apartenantaj al polenportantoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.